Tuikero la Harkio kaj ceteraj tedaj rakontoj

Mi estas historiisto. Nu, se diri ĝuste, de antaŭ du jaroj mi estras PR-sekcion en unu el firmaoj de Gazpromo, sed tio ne gravas – historiisto ĉiam restos sama esploremulo fidema nur al fontoj kaj faktoj. Do kiam mi trovis en la retkatalogo de UEA la libron de rememoroj de la franca soldato batalinta en Alĝerio en 1961-1962, mi estis agrable impresita – ha, jen historia fonto pri grava evento, kiu iĝos alirebla por mi danke al Esperanto! Sed tio daŭris nur mallonge. Mi estas malreviĝinta.

Kion ni atendas de la militistaj rememoroj? Priskribojn de bataloj, soldata vivo en tendaroj, amikeco naskiĝinta en tranĉeoj kaj sigelita per sango, fortajn sentojn de amo, malamo kaj strebon reveni hejmen al siaj proksimuloj. Ĉu mi forlasis ion? Mi legis sufiĉe multe da tiaj libroj, plejparte tiujn de sovetaj, germanaj kaj italaj soldatoj, kiuj batalis en la Dua mondmilito. Tamen mi ne apartenas al militemuloj, kiuj pasigas libertempon konstruante soldatajn figuretojn aŭ kurante tra kampoj en novfarita uniformo kaj kun ligna fusilo en mane. Mi simple serĉas verajn sentojn, viglajn vivhistoriojn, kaj kompreneble faktojn, kiuj ofte perdiĝas en seka lingvaĵo de oficialaj raportoj.


Pri la Alĝeria milito mi scias preskaŭ nenion (same kiel aliaj rusianoj), do tento estis eĉ pli granda ol kutime. Sed kion mi trovis en ĉi libro? Rutinon, detalan priskribon de grizaj tagoj de militservo. Tagon post tago, kazon post kazo la aŭtoro rakontas kio okazis al li en ĉi fora lando. Jen li aranĝas loĝejon en kazerno, jen iras al apuda urbeto, jen deĵoras en kontrolejo. Kaj ĉiujn priskribojn kunigas unu trajto – en ili preskaŭ nenio okazas.
Eble mi estas tro postulema al ordinara militisto, kiu aldone trafis Alĝerion en la fina parto de la milito, ekpensis mi unue. Povas esti ke dum lia militservado efektive ne okazis iuj interesaj eventoj, li ne spertis batalojn, ne renkontis impresajn homojn kaj eĉ ne aŭdis kolorplenajn rakontojn. Sed tio apenaŭ veras. El malgrandaj rimarkoj mi povas konkludi, ke la aŭtoro partoprenis en militoperacioj – ne tre gravaj, sed tamen realaj. Li renkontis kaptitajn fidaojn kaj nigrapiedulojn, aŭdis historiojn pri ilia agado, vidis kadavrojn de francaj soldatoj mortigitaj kaj kastritaj de la gerilanoj. Li mencias pri tio, sed ne plu. Ĉu hazarde? Mi dubas.
Sur paĝoj de tiu libro maloftas batalscenoj, sed abundas pacifismaj retorikoj. La aŭtoro ofte kaj longe diras pri sensenco de la milito, pri sia pacifismo, malamo al armeo ĝenerale kaj al tiu franca aparte. Li senĉese ripetas, ke penis esti kiel eble pli malproksime de batalagado, ne preni armilon en manoj, kaj eĉ ne surhavis uniformon kiam tio eblis. Verŝajne tiu pacifisma ideo estis por li vera kialo por verki ĉi libron. Rememoroj estas nura formo de esprimo de liaj kontraŭmilitaj sentoj kaj pensoj.
Kio rezultis? Teda legaĵo kiu disvolviĝas lante kvazaŭ rampanta heliko. Lastajn paĝojn mi trarigardis kure, forlasante tutajn alineojn kaj haltante nur malofte. Pardonu min, sed malmobilizado kaj reveno hejmen estas priskribitaj tiom detale, ke apenaŭ povas interesigi iun krom familianoj de la aŭtoro. Eble mi juĝas tro severe, eble.
Do tempas resumi. Se vi esperas ekscii el tiu libro ion novan pri la milito en Alĝerio – vi malreviĝos. Mi trovis tie nur manplenon da faktoj kaj interesaj detaloj, kiujn oni povus enspaci unu-du paĝoj. Se vi estas militemulo kaj ŝatas agrakontojn – forgesu ĉi libron, ĉar vi ekdormos post kelkaj paĝoj. Sed se vi estas ĝisosta pacifisto kaj deziras ricevi pliajn argumentojn por sia kredo aŭ simple aŭdi voĉon de samideano – tio estas legaĵo por vi. Iom teda, sed leganto ĉiam devas pagi, kiam aŭtoro volas atingi aliajn celojn krom historia esploro aŭ beletra efiko.
Mi aldonu pri la eldono mem. Mola kovrilo estas aranĝita modeste, sed elegante. Intergluitaj paĝoj ne forfalas. Tajperaroj ne abundas, la lingvaĵo estas sufiĉe glata, kvankam kelkajn vortojn mi trovis nek en PIV, nek en Vikipedio – supozeble temas pri francismoj.
Ĉu mi pentas pri tiu aĉetaĵo? Tute ne. Nun mi almenaŭ scias, kiuj estas la harkioj. Tiel nomiĝis alĝeriaj soldatoj, kiujn Francio rekrutadis, uzadis por plej malpura laboro kaj poste forlasis por nevitebla pereo. La aŭtoro rakontas pri la harkio kiun li renkontis tie. Tiu rakonto pri la homo, doninta nomon al la libro, okupas apenaŭ pli ol du-tri paĝojn.

Comments