Skip to main content

"Turisto": nemalbona amuzaĵo

Laŭ la julia kalendaro, kiun ĝis nun sekvas la Rusa ortodoksa eklezio, Kristnasko okazas la 7-an de januaro, do de antaŭ kelkaj jaroj novjar-kristnaskaj ferioj en nia lando daŭras ekde la 1-a ĝis la 11-a de januaro. Dum popolaj elektintoj direktas sin al insuloj kaj montoj (nu, por tio ili ja faris tian decidon), plejparto da ordinaraj rusianoj drinkas, manĝas kaj amuzas sin per ĉiaj alireblaj rimedoj. Mi (preskaŭ) ne drinkas, malmulte manĝas, do hodiaŭ mi decidis iri al kinejo. Inter senfinaj adoleskaj filmoj estis nur unu, kiun mi povus spekti sen enuo - "Turisto" kun Johnny Depp kaj Agelina Jolie.
Mi konfirmu: nemalbona amuzaĵo. Certe, la filmo mem ne estas pintoverko kaj apenaŭ eniros la historion de kino. Kaj ĝi apenaŭ estus spektebla sen menciitaj aktoroj. Belega Jolie promenadas tra ne malpli impresiga Venecio, lante ridetas kaj langvore levas la senfinajn okulharojn. Depp kiel ĉiam blagas kaj kapriolas. Unuvorte, ĉiu ludas sian kutiman rolon (aŭ sin mem, ĉu?). Tamen la tuta historio kun originala fabulo, neatenditaj turniĝoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj estas sufiĉe alloga.

Aparte amuzis min (kaj ĉiujn aliajn spektantojn, kiuj plenigis la halon) kinobanditoj. Verŝajne okcidentaj reĝisoroj iom laciĝis de rakontoj pri "kruela rusa mafio" (tipa ekzemplo - "Orientaj promesoj" de Cronenberg), do nun la aŭtoro enigis novajn heroojn. En la filmo oni nomas ilin iom nubece - "orienteŭropanoj", sed ĉiu rusiano tuj rekonis ilin laŭ ties tipeca "mova" (de la ukraina vorto "мова" - "lingvo"). Ili tiel kolorriĉe "razmovlali" ("razmovlatj" - ĵargona rusa sinonimo kun signifo "paroli ukraine"), ke la tuta spektantaro ridegis ĉiufoje, kiam tiuj severaj viroj malfermadis la buŝojn. Cetere aspektis ili sufiĉe vere: la ĉefa gangstero memorigis iun kartvelan mafiulon (tiel statas, ke plejparto da plej influhavaj krimuloj de Rusio estas kartveloj aŭ aliaj kaŭkazanoj - ekzemple, armeno "avo Hasan"), kaj ordinaraj banditoj similas al tiuj el nia urbo.
Do, se vi volas amuzi vin sen troa pripensado kaj sentigado - iru kaj spektu. Kaj estu preta forgesi ĉion tuj post eliri kinejon - ĝi estis nura distraĵo.

Comments