Unu tago en Tobolsko – malnova ĉefurbo de Siberio

Hura, mi ekferiis! Ĉi-jare nia kompanio TjumenNIIgiprogaz festas sian 45-jariĝon, do sur estratan de mi PR-sekcion falas multege da laboro pria, sed freneza burokratio de Gazprom, al kiu ni subiĝas, jam ekde majo ne povas decidi kiam ni okazigu feston (sub masko de scienca konferenco kompreneble ĉar jubileoj oficiale estas konsiderataj nur 25 kaj 50 jaroj), do mi enuis atendi ajnan decidon kaj faris decidon mem – mi feriu nun. Pro diversaj kialoj mi ne sukcesis ripozi eksterlande kiel tion kutime faras miaj samlandanoj (verŝajne ili estis lastaj kiuj forlasis ribelantajn Egiption kaj Tunizon kaj unuaj kiuj revenis tien), do mi restos hejme. Sed mi ja havas fidelan feran ĉevalon, kiu povas forporti min ien ajn! Do mi decidis viziti almenaŭ apudajn urbojn. Decidita – farita. La 17-an de julio mi, mia amikino Julija kaj fratino Sveta ekveturis al Tobolsko.

Kial viziti Tobolskon?
Tiu urbo estas vizitinda pro diversaj kialoj.
Unue, ĝi estas malnova ĉefurbo de Siberio, fondita en 1587 (unu jaron post Tjumeno – unua rusa urbo trans Uralo). Dum multaj jarcentoj ĝi restis administra kaj kultura centro de tiu grandega regiono, iam etendiĝinta de Uralo ĝis Alasko. Tra Tobolsko iris la fama Siberia landvojo, laŭ kiu sekvis transmigrantoj, ekzelitoj, punlaboristoj kaj ŝtatservistoj. Tie naskiĝis multaj famaj rusianoj (ekz. kemiisto Dmitrij Mendelejev, komponisto Aleksandr Alabjev ktp), aliaj loĝis tie en ekzilo (kiel decembristoj) aŭ servis (kiel la patro de Aleksandr Puŝkin). Do en ĉi historia loko konserviĝis multe da memoraĵoj, malnovaj domoj kaj konstruaĵoj ktp.


Due, Tobolsko en 1918 perdis sian ĉefurban statuson kaj fine transformiĝis en malgrandan urbeton, kvietan kaj sufiĉe komfortan. Ĉi tie oni povas trankvile piediri kaj spiri sen timi de lavango da aŭtoj kaj fumnebulo kiel en la nuna provincia ĉefurbo Tjumeno.


Trie… inter Tjumeno kaj Tobolsko estas nur 240 km, la vojo bonas, vetero ankaŭ kaj mi havas bonegan kompanion – kion ja plian oni bezonas por ekvojaĝi?!

Kiel atingi ĝin?
Veturado okupis nur tri horojn, do jam je 11-30 ni estis en Tobolsko. Rusiaj vojaj reguloj limigas rapidecon de aŭtoveturado ĝis 60 km hore en loĝlokoj kaj 90 km hore ekster ili. Pli rapide oni povas veturi nur laŭ apartaj vojoj markitaj per specialaj vojsignoj. 


Mi neniam vidis tiajn vojojn kaj signojn, sed sekvis rusian tradicion, laŭ kiu reguloj ekzistas nur por tio ke oni rompu ilin. Do ĝenerale mi veturis je 100-110 km hore, foje plirapidiĝante ĝis 140 por devanci iun. 



Cetere, mi mem estis multfoje devancita de aliuloj (antaŭ sekva vojaĝo mi nepre aĉetos kontraŭradaron por eviti subitan renkonton kun rapideckontrolanta vojpolicano kaj tiam eble mi veturos iom pli rapide.



Ĉefa bremsofaktoro estis multnombraj riparoj survojaj, precipe ĉe pontoj, kie oni devis malpliigi rapidecon kaj foje eĉ halti. Ne hazarde en Rusio oni diras, ke nia lando havas du eternajn plagojn – vojojn kaj stultulojn (kaj lastaj regule riparadas la unuajn).

Iom da geografio
Tobolskon oni ekvidas demalproksime. Super la krutaj bordoj altas blankmura Tobolska Kremlo kaj brilas oraj kupoloj de la Sofija katedralo. Post transveturi ponton kaj traveturi dum duonhoro apudajn arbarojn oni eniras la urbon mem.


Ĝi konsistas el du ĉefaj partoj. La unua – submonta – estas plej malnova, enhavas multe da historiaj konstruaĵoj. Alia parto – surmonta – iam konsistis precipe el oficejoj de ŝtataj organizoj – tribunaloj, administracioj, lernejoj, ktp. Do oni povas imagi kiel impresis ordinarajn tobolskanojn, loĝantajn sube, tiuj grandegaj konstruaĵoj surmontaj!


En la 1970-aj – 1980-aj jaroj oni konstruis oriente de la urbo grandegan naftokemian kombinaton, kiu devis prilabori nafton kaj gason, liverantajn abunde laŭ duktoj el de norda parto de la Tjumena provinco. Tiam Tobolsko ricevis la duan vivon kaj en surmonta parto aperis grandaj kvartaloj de multetaĝaj domoj, vastaj stratoj, ktp.



Pri malnova submonta urboparto oni portempe forgesis kaj rezulte ĝi multege kadukiĝis. Nun plejparto da ĝi memorigas scenojn pri batalo ĉe Stalingrado aŭ batalkampo de “transformeroj kontraŭ aliuloj”. Antaŭ kelkaj jaroj la urbon vizitis la prezidanto Vladimir Putin (li alvenis per helikoptero). 



La ŝtatestro subskribis respektivajn dokumentojn kaj de tiam oni komencis financi restaŭradon de malnovaj konstruaĵoj. Nun surmonta urboparto aspektas sufiĉe bone. 



Espereble iam tio ŝanĝos situacion kaj en malsupra Tobolsko.

Kion viziti en Tobolko?
Ni havis nur ses horojn, do iom limigis nin. Unue ni kompreneble vizitis Tobolskan Kremlon. Iam tie troviĝis muzeo, sed en la 1990-aj ortodoksa eklezio forkaptis konstruaĵon – unue parte, poste tute. Nun ĝi restaŭriĝas, sed interna korto daŭre estas vizitebla por ĉiuj. Tiu forikaĵo estis farita komence de la 18-a jarcento sub gvido de la fama kartografo kaj arkitekto Semjon Remezov


En konstruado multe partoprenis svedaj militkaptitoj, prenitaj sur batalkampoj de la Granda Norda milito. Parto da ili restis en ĉi urbo eĉ post liberiĝo kaj nun en vejnoj de siberianoj fluas ankaŭ la skandinava sango.


Tuj sub la monto staras katolika preĝejo. Alta kaj bela ĝi estis konstruita de lokaj poloj, plimulto da kiuj trafis Tobolskon kiel ekzilitoj post malsukcesaj ribeloj. Siberio estis uzata de la cara registaro kiel granda ekzilejo ekde la 16-a jarcento, do lokuloj alkutimiĝis esti toleremaj al punitaj homoj, ĝenerale al aliuloj. Verŝajne pro tio mi ne trovis en loka historio eĉ unu mencion pri pogromoj. Preĝejoj katolikaj, ortodoksaj, islamaj kaj judaj kutime apudas en siberiaj urboj.


Sur la monto apud Kremlo staras malnova monumento al Jermak, konkerinto de Siberio. Tiu kozako kun sia taĉmento ekiris de Uralo en Siberion en 1581 (aŭ 1582 – ĝis nun diskutebla), venkis la tataran ĥanon Kuĉum kaj frakasis ĝian reĝlandon. Apud nuna Tobolsko okazis batalo inter du armeoj. Jermak venkis, la tatara ĉefurbo Isker falis kaj kozakoj pluiris. En 1585 Jermak pereis ĉe la rivero Vagaj (iom sude) en nokta batalo. Li dronis en siaj pezaj kirasoj kaj poste estis trovita de tataroj. Laŭ lokaj legendoj unue oni metis en la kadavron sagojn, sed poste rimarkis ke ĝi restas neputriĝinta kaj konsideris mortinton sanktulo kaj entombigis dece. Dum multaj jarcentoj Jermak estis inter ĉefaj herooj de rusaj siberianoj, lia portreto pendis en ĉiu domo.


Vizitenda estas ankaŭ la infana parko apud la Kremlo. Ĝi aperis en 2007 kaj konsistas el skulptaĵoj rilataj al fabeloj de la fama rusa poeto kaj fabelisto Pjotr Jerŝov


Li naskiĝis en la vilaĝo Bezrukova (nun – Jerŝovo) apud la urbo Iŝim kaj poste estris lernejon en Tobolsko. 


La plej fama lia fabelo (fakte sola vaste konata) estas “Konjok-Gorbunok” (eo: Ĉevaleto-Ĝibuleto), ĉefa heroo de kiu – simpla vilaĝano Ivan – vojaĝas sur fabela ĉevaleto kaj finfine gajnas princinon, reĝlandon ktp. Mi scias, ke tiun belegan historion oni provis esperantigi, sed ŝajnas ke la afero restas ankoraŭ ne finita. 


Iel ajn mi certas, ke ĉiu ĝuus vidi tiujn artaĵojn – balenon, en faŭko de kiu staras urbo kaj sur la vosto kreskas arbaro, Ivanon kun lia ĉevaleto, fabelan birdon kaj eĉ sidiĝi sur trono dum la ruza caro provas varmecon de bolanta lakto en kaldronego (finfine mensogulo saltis en ĝin por plijuniĝi kaj anstataŭ tio kuiriĝis).



Oni povas viziti ankaŭ preĝejojn – ortodoksajn kaj katolikan (tiutage diservo en ĝi komenciĝis je la 6-a vespere). Malnova prizono estis malfermita en la ĉirkaŭ 1980-aj kaj nun restaŭriĝas, do oni povas spekti nur ties eksteraĵon. Ĝi estis unu el plej malnovaj kaj famaj prizonoj de Siberio, kiun trairis ĉiuj ekzilitoj kaj punlaboruloj. Ekzistas multaj priskriboj de ĉi loko, ekzemple Fjodor Dostojevskij rakontas en sia rememor-libro “Noticoj el la domo de morto”, ke tie li alfrontis alĉenigitajn prizonulojn – plej kruelajn kaj danĝerajn krimulojn, kiuj loĝis en siaj keloj ĉenigitaj al muro. La verkisto estis mirigita de tio, ke eĉ ĉenigitaj por 15 jaroj homoj diris pri sia estonteco kaj fino de kondamnotempo kiel pri iu reala kaj atingebla. “Jen mi ĝissidos restantajn 10 jarojn kaj poste…”.


Poste ili povis eliri la prizonan korton kaj revo pri tiu tempo vivtenis ilin. Forlasi prizonon “ĉenulo” povis neniam – kaj li sciis pri tio. Nun apud preĝejo nemalproksime de Kremlo staras monumento al Dostojevskij sidanta apud katenoj.


Aparta vizitinda loko estas Zavalnoje tombejo (eo: Transtermura tombejo), kiu troviĝas ekster la limo de la malnova urbo (do trans la termuro ĝin limiginta), sed nun okazis esti en centro de Tobolsko. En ĉi memorloko estis entombigitaj multaj famuloj – negocistoj, ŝtatservistoj, artistoj, religiuloj ktp. Apartan famon la tombejo ricevis pro tomboj de la decembristoj – ekzilitaj rusaj oficiroj, kiuj en 1825 elkondukis siajn trupojn sur la Senatan placon en Sankt-Peterburgo por faligi monarkion kaj establi en Rusio demokratian respublikon. 


La puĉo fiaskis, fidelaj al la nova caro Nikolao la 1-a armeaj trupoj dispelis ribelantojn kaj estroj de la komploto estis ekzilitaj en Siberion (krom kvin ĉefuloj pendumitaj). Dekkelkoj da ili loĝis en Tobolsko kaj iuj eĉ mortis tie. Rusianoj honoras tiujn bravulojn pro ilia impeto al liberiĝo kaj siberianoj aparte estimas ilin pro multaj bonfaroj de ekzilitoj – establo de novaj lernejoj, edukado, esplorado ktp.


La tombejo estas plenplena, tamen eĉ komence de la 2000-aj tie aperadis novaj tomboj, eĉ en plej prestiĝa centra parto. 


Ĝenerale temas pri aparte estimataj homoj (famaj naftistoj, instruistoj, ktp) aŭ gravaj banditoj, kies monumentoj estas ĉiam rekoneblaj eĉ se oni ne konis mortinton (kutime – mortigiton) dumvive.

Reveno
Kafejoj en malnova parto de la urbo malmultas, strataj kafejoj estas tre aĉaj, do ni tagmanĝis en trietaĝa vendocentro en unu el novaj kvartaloj. Post multhora piedkrozado ni volis dum inversa veturado viziti ankaŭ la faman Abalakan monaĥejon, sed… estis jam la 6-a vespere, ĝis monaĥejo necesis veturi almenaŭ 17 km flanken, do ni rezignis pri tio kaj ekveturis hejmen. 


Dumvoje ni haltis ĉe la sufiĉe vaste konata kafejo “Dubrovnoje”, nemalproksime de Tjumeno. Ĝi famas precipe per apudaj kapelo (tiutempe fermita), muelejo (amuzaĵo) kaj du ursoj, kiuj loĝas en kaĝoj malantaŭ la kafejo.


Ĉirkaŭ la 10-a vespere ni estis hejme, kun fotiloj plenaj je fotoj kaj kapoj superplenigitaj je impresoj. Ĉu tio estis nia lasta vizito al Tobolsko? Tutue ne! 


Ni ja ne havis tempon rigardi muzeon en la Domo de palatino, ne vizitis la Abalakan monaĥejon kaj apude konstruitan amuzparkon, kaj la muzeo de Grigorij Rasputin en ties naskiĝvilaĝo Pokrovskoje ankaŭ restas “blanka makulo” sur mapo de niaj vojaĝesploroj. Do post iom da tempo ni veturos denove. Ja vivo estas vojo…

Comments