Skip to main content

Vaganta banejo: historio de la neordinara trajno


“Mi denove pedikhaviĝis. Kvankam nur antaŭ semajno mi estis en trajno-banejo”. 

“La milito el malantaŭa enirejo”, Jurij Nagibin
“Trajno-banejo alvenadas fervojstacieton unu fojon monate, ĉiuj aliaj lavmanieroj neniel impresas pedikojn”, aldonis la frontulo. Kvankam nun ĉi tiu temo elvokas plejofte ridetojn, batalantoj ĉe frontlinio apenaŭ havis kialojn por gaji. La dufronta milito – kontraŭ faŝistoj tage kaj kontraŭ pedikoj nokte – povintus malesperigi iun ajn, kaj aldone malamegaj parazitoj alportadis nek nur malkomfortaĵojn, sed ankaŭ infektojn. Eltenas subnulajn temperaturojn, dum du tagoj vivas sub akvo, elgrimpas de sub 30-centimetra sablotavolo, postvivas radiadon kaj premon ĝis 1 kg je milimetro de sia korpo – kiu estas tiu “universala soldato”? La respondo banalas – vestopediko. La aspiro defendi rapide moviĝantan armeon de tiu ĉi portanto de erupcia kaj rekuranta tifoj venigis al la kapoj de la rusiaj inĝenieroj la originalan ideon: kio okazos, se starigi banejon sur relojn?
Imperiestra banejo
La unua banlava desinfekta trajno (BLDT) aperis en Rusio en 1904 kaj malgraŭ sia malgrandeco (nur kvar vagonoj) montris sin efika ilo dum la rusa-japana milito en 1905-1907. Post kiam komenciĝis la unua mondmilito oni rememoris pri tiu ĉi inventaĵo.
Trajno-banejojn oni konstruis tutlande, la iniciaton patronis la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna. Kaj tio estis malofta kazo, kiam la alveninta desupre ideo ricevis plenan aprobon kaj sinceran subtenon de la popolo.


“La komunan admiron estigis trajno-banejo, –skribis en sia milita taglibro la granda duko Andrej Vladimiroviĉ. – La korpusoj, kiuj havis eblecon uzi ĝin, laŭdegas”. La generalo Brusilov rememoris, ke dum la renkontiĝo kun la imperiestrino, Aleksandra Fjodorovna demandis, ĉu iliaj trajno-deponejoj kaj trajno-banejoj iel utilas ĉe la fronto. “Mi konscience respondis al ŝi, ke tiuj trajnoj alportas grandegan utilon”, agnoskis la generalo. Entute kontraŭ kolektita mono en tiuj jaroj estis konstruitaj 13 banlavaj desinfektaj trajnoj.

Poste la unua mondmilito seninterrompe transformiĝis al tiu enlanda kaj la trajno-banejoj okazis sub aŭŝpicio de la Ĉefa militsanitara administracio de la Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo.
Sed dum du sekvintaj pacaj jardekoj tiu ĉi sperto evidente grandparte forgesiĝis, malnovaj trajnoj estis senditaj al rubejoj kaj tiujn novajn oni ne konstruis. Laŭ iuj informoj en la komenco de la Granda patruja milito (la 22-a de junio 1941) sur reloj staris nur 9 pretaj BLDT.

La dek rondoj de paradizo
Pri la moviĝantaj banejoj oni rememoris nur en 1941, kiam frontlinio rapide ruliĝis orienten kaj senorde retiriĝantaj trupoj de la Ruĝa Armeo falis ne nur morale, sed ankaŭ fizike. Pasis apenaŭ tri monatoj, sed pedikoj jam suferigis 85 % de la personaro en la Okcidenta kaj 96 % de tiu en la Kalinina frontoj. Aperis la unuaj epidemicentroj de erupcia tifo kaj tranŝea febro, kiuj falĉis batalantojn ne mapli kruele ol faŝistaj kugloj.

Dum tiuj tagoj laŭ iniciato de la Scienc-Esplora Eksperimenta Instituto de la Ruĝa Armeo renaskiĝas la amasa konstruado de banlavaj desinfektaj trajnoj. Oni produktis ilin tra la tuta lando – MoskvoBarnaulo, Kujbiŝevo (nun – Samara), OmskoĈelabinsko… Entute estis konstruitaj 72 BLDT. En januaro de 1942 sian kontribuon en la venkon super la pedikoj (do – super la faŝistoj) faris la fervojistoj de la siberia urbo Tjumeno.


La tjumena trajno-banejo iĝis la unua kaj sola tiatipa kreaĵo, aperinta en la fervoja garaĝo de nia urbo, tamen tiu ĉi provo sukcesis. La 38-a BLDT (tiel nomis ĝin ĉe naskiĝo militistoj, kontrolintaj kvaliton de militproduktoj) konsistis el la dek vagonoj, kiuj por miloj da frontuloj transformiĝis en la dek rondojn de… paradizo, promesanta liberiĝon de la infera pedikaro.

La unua vagono estis senvestiĝejo, kie batalantoj seniĝadis je vestoj, bezonataj lavadon kaj desinfektadon. Samloke ili ricevadis sapojn kaj spongojn kaj ankaŭ la eblon ekrigardi sin en normala spegulo (kvankam multaj verŝajne preferis fari tion post la fino de ĉiuj proceduroj). Tra varmizolita vagonplatformo oni povis trairi al la vagono-ŝvitejo kaj la vagono-duŝejo, kiu povis samtempe akcepti ĝis 52 homojn.


Poste sekvis la vagono-vestiĝejo, kie la batalantoj ricevadis desinfektitajn supervestojn kaj purajn subvestojn, povis forrazi plurtagan haregon kaj aŭskulti radion. Finfine, post kiam ili denove eksentis sin normalaj homoj, la frontuloj sekvis al la vagono-klubo, kie oni havigis al ili damludojn, ŝakojn, domenpecojn, la paron da akordionoj, gitarojn, pianon kaj gramofonon. 


Tie ĉi eblis trafoliumi revuojn kaj librojn kaj simple babili kun kamaradoj en la komforta medio – kompreneble sub la atentemaj rigardoj de la gvidantoj de la tutmonda revolucio, rigardintaj de sur la muroj.

De Tjumeno ĝis Berlino
La trajnon oni konstruis rapide, dum 25 tagoj, kaj baldaŭ ĝi ekveturis okcidenten. La skipon formis volontuloj subestre de la 56-jara Ivan Sadakov, la plej maljuna kaj sperta maŝinisto de la urbo. Ilin atendis longa kaj nekonata vojo – sen fina dato kaj garantio pri reveno. Moskvo, Borodino, Tula, Stalingrado, Jelecko, Brjansko, Bresto, Minsko, Prago, Varsovio, Fürstenwalde, Berlino – tiom for la tjumenaj trajnoj ankoraŭ ne veturis. Kiu scias, kiom da soldataj vivoj savis tiu ĉi siberia banejo? 

Cetere foje la 38-a BLDT akceptis “gastojn”, alvenintajn de la alia – “Orienta” fronto. En 1943 tra la haltinta ĉe Stalingrado trajno trairis la militkaptitaj germanoj el la frakasita armeo de Paulus. La pasigintaj kelkajn monatojn en blokado, ili grave pedikhaviĝis kaj “repagis” al la tjumenanoj per la eksplodo de tifo, mortiginta la vagonmajstrinon. Pli grandan respekton rivelis la marŝaloj Georgij Ĵukov kaj Konstantin Rokosovskij, kiuj lasis dankvortojn en la trajna recenzolibro.


En novembro de 1945 la 38-a BLDT revenis al Moskvo, kie ĝi finis sian gloran batalvojon. La trajno, traveturinta duonlandon kaj vizitinta kvar frontojn, estis likvidita kiel milita formacio kaj fine malaperis el la vidkampo de la tjumenaj historiistoj.

Neanstataŭigebla BLDT
Sed ĝenerale banlavaj desinfektaj trajnoj ne malaperis kaj eĉ hodiaŭ diligente servas en la Armitaj fortoj de Rusio. Ili sufiĉe pligrandiĝis kaj konsistas jam el 19 vagonoj, sed tio ĉi, verŝajne, estas la sola ŝanĝo en la konstrukcio de BLDT dum lasta duonjarcento. Eĉ vaporon en ŝvitejon donas tute samaj vaporlokomotivoj, fabrikitaj en la unuaj postmilitaj jaroj. Uzinoj jam delonge ne produktas por ili rezervajn partojn, fajrorezistajn brikojn oni devas anstataŭigi per tiuj ŝamotaj, forfluigo de 200 tunoj de foruzita akvo rekte sub vagonojn terurigas ekologiistojn – tamen ĝis nun ne aperis reala alternativo al la trajno-banejoj.


Do kiam en decembro de 1994 la rusiaj milittrupoj eniris Ĉeĉenion, kirasaŭtojn kaj tankojn sekvis la 3-a kaj la 12-a BLDT. La dua ĉeĉena kampanjo (ekde la jaro 2000) iĝis lasta batalo por la 27-a BLDT, kiu staris en Hankala (antaŭurbo de la ĉeĉena ĉefurbo Grozno) kaj nur en la mezo de la 2000-aj jaroj estis sendita al rubejo.
La ĉefajn esperojn rusiaj militistoj ligas al la nova kreaĵo de la Tvera vagonkonstrua uzino – BLDT-2000. En ĝi unuafoje aperis la vagono-sekpurigejo kaj la vagono por purigado de la foruzita akvo, vaporon produktas ne vaporlokomotivo, sed la kaldronego KPP-500, uzanta la dizelpetrolon.


Bedaŭrindas, ke oni ne konservis la tjumenan trajno-banejon. Kiom bonega estus la monumento, honoriganta ĉiujn – laboristojn de la ariergardo kaj batalantojn de la fronto. Sincera rakonto pri malfacilaĵoj de la fronta vivo, honesta kaj senpartia. Unuvorte – pura vero.

Comments