Skip to main content

Vastas la mondo, multas laboro: konsiloj de la korea Ĉingisĥano

Mi forglutis tiun ĉi libron, verkitan de Kim Woo-Choong, fondinto de Daewoo, ene de semajno. Kial? Ĉar ĝi estas vere interesa kaj leginda sendepende en kiu lando vi loĝas kaj en kiu lingvo vi legas ĝin. Mi apenaŭ sekvos eĉ duonon de la aŭtoraj konsiloj, sed lia pensmaniero plaĉis al mi.
Ne rememoroj, sed konsiloj
Tio ne estas klasika rememorlibro de fama entreprenisto, kiu rakontas pri sia malfeliĉa infanaĝo, kiun sekvis memstara kaj peniga vojo al supra socitavolo. Kim Woo-Choong certe plurfoje rememoras siajn infanajn jarojn kaj iujn komercajn projektojn, sed ne tio konsistigas kernon de la afero. Li efektive ne interesiĝas pri memglorigo, nek pri sentimenta nostalgiado. Li estas komercisto ĝisosta, do ĉiu lia paŝo havas atingendan celon. Ĉi-kaze temas pri eduko de la korea junularo.


Ĉu troa ambicieco? Apenaŭ. Mi kun grava skeptikeco rilatas al sennombraj komerco-trejnistoj, kiuj pretas instrui iun ajn kiel atingi sukceson en ajna komerco. Laŭdire ili havas mirindajn receptojn, kiuj ĉiam funkcias. Sed ĉiam zumas demando en mia kapo: kial do ili vendas tiujn orminejajn mapojn anstataŭ elfosi trezorojn memstare?
Tiurilate Kim Woo-Choong estas sendube multe pli fidinda ulo. Knabo el malriĉa familio, li en la postmilita Koreio sukcesis fari kapturniĝan karieron kaj de la strata gazetvendisto transformiĝi al posedanto de la konzerno tria laŭgrande en sia ŝtato kaj la 24-a en la mondo. Dum 40 jaroj li establis filiojn en 85 landoj kaj kreis laborpostenojn por centoj da miloj da homoj. Ĉu vi legis ion similan en biografio de ajna komerco-trejnisto?
Kim Woo-Choong iĝis vera simbolo de la korea ekonomia miraklo kaj jen li proponas siajn konsilojn, klarigas kiel li atingis tiujn rezultojn kaj kien li iras plu. Ĉu ni aŭskultu?

Ne mono, sed feliĉo
La libro konsistas el tri partoj, kiuj dividiĝas en 38 ĉapitroj. Ĉiu ĉapitro estas dediĉita al iu tezo, deklarita jam en la titolo. Kaj foje ili estas vere mirindaj, almenaŭ neatenditaj de la komercisto, kiu stereotipe devus esti senemocia, raciema kaj pensi nur pri sia profito.
Jen nur kelkaj ekzemploj. “Historio apartenas al revulo” – tiel nomiĝas la unua ĉapitro. “Revo ofte faras personon. Ĝi povas decidi liajn pesonecon, profesion kaj sorton”. Tamen ne ĉiu revo antaŭenigas. “Misrevulo havas tiel danĝeran vivon kiel senrevulo. Homo, kies revo ne superas personan komforton, estas tiel kompatinda kiel homo kun nenia revo”. Sed pri kio revas la korea miliardulo, ĉu pri pliaj miliardoj? “Mia plej granda revo estas memoriĝi kiel respektinda komercisto... Mi ne volas laŭdiĝi kiel riĉulo aŭ gajnanto de multa mono”. Rilate komercon lia revo estas “produkti la plej bonkvalitan varon en la mondo”. Respektinda filozofio, ĉu ne?
Tiu ĉi libro estas vere filozofia, plena je meditoj kaj konkludoj, tre foraj de la nuraj komerco kaj mongajnado. Mono entute ludas relative malgrandan rolon en tiu ĉi mondkoncepto. Ĝi estas ĉefe mezurilo de la komerca sukceso, sed ne la celo en si mem.
Do kiel atingi ĝin? Unuavice Kim Woo-Choong konsilas profundan fakiĝon en ajna kampo, pri kiu vi okupiĝas nun. Li mem laŭ evoluo de sia komerco akiris profundajn sciojn pri maŝinoj, aŭtoj, financoj, ŝipfarado, hoteladministrado, ktp. Ne sufiĉas esti nura administranto, kiel ofte mispensas junaj “manaĝeroj” tra la mondo. Ĉefo devas esti ankaŭ fakulo kaj scii, kion li administras.
Alia sukcesrecepto estas kreemo, kiu kondukas al novigoj. Kim Woo-Choong priskribas kelkajn novigojn, kiujn li faris aŭ proponis kaj kiuj efikis, kvankam antaŭe pluraj homoj alfrontis la samajn problemojn, sed eĉ ne pensis solvi ilin. Do ĉiam esploru, elektu plibonigendan aferon kaj trovu solvon, instruas al ni la korea magnato.
Tempo kiel la plej grava valoraĵo – tio estas baza elemento de la aŭtora filozofio. Ĉio estas regajnebla kaj aĉetebla krom tempo, do uzu ĝin plej efike, insistas li. Priskribita de li vivoritmo estas vere terura kaj konvenas nur al plej fortaj kaj sanaj homoj. Li laboras de mateno ĝis vespero tre internse. Estrarkunsidoj ĉiam okazas antaŭ aŭ post laborhoroj kaj povas daŭri ĝis meznokto. Li klopodas ĉiam vojaĝi per noktoflugoj. Se tio ne eblas, li preferas forflugi matene kaj reveni samtage vespere, dum flugo studante raportojn kaj aprobante planojn. Averaĝe li afervojaĝas ekster Koreio 280 tagojn jare. Do ne mirindas ke li havas tempon por nenio krom laboro. Eĉ familio, ripozo kaj sano ne estas esceptoj.
“Kiam mi vidas homojn ŝvitantaj en sanklubejo, mi scivolas, ĉu ili tiel bruas pro tio, ke ili ne havas alian ŝvitejon... Mi ne komprenas tiajn homojn, kiuj elspezas kromajn tempon kaj monon por sia sano... Ŝvitu laboreje anstataŭ sanklubeje”. Lia dieto ŝokis multajn, ĉar ĝi estas tute ĥaosa kaj sendistinga. “Mi manĝas ion ajn” diras Kim Woo-Choong kaj aldonas: “Mi devas rapide manĝi, ĉar mi neniam havas tempon”.
“Laboro estas mia ŝatokupo” deklaras li kaj tio ne estas nuraj vortoj. Oni povas nur miri, kiom profunde kaj komplete li oferas sian vivon al labordio. “Mi neniam havis liberan tagon ekde mia laboro ĝis nun. Mi ne memoras, ĉu mi iam iris plaĝen kun mia familio... Mi neniam ludis golfon. Mi tute ne havas liberan tempon iri al teatro aŭ koncerto”. Li ofte mankas ĉe naskiĝtagoj siaj kaj de siaj familianoj kaj entute malofte vidas ilin, sed... “mi estas ege dankema al ili pro tio, ke ili komprenas tiajn edzon kaj patron”.
Same racie la aŭtoro rilatas al mono, elspezante miliardojn por konstrui loĝejojn kaj edukcentrojn por siaj kunlaborantoj, sed marĉandante kun butikisto pri 140-ŭona suveniro. “Ne avaru monon por nepre necesa afero, sed domaĝu eĉ unu moneron por nepre nenecesa afero”.
Sed por kio tiu ĉi peniga klopodado? Ĉu nur por gajni pliajn miliardojn kaj vastigi sian komercan imperion? Kim Woo-Choong klare respondas la demandon: “Mi ne volas taksiĝi kiel gajninto de multe da mono. Tia taksado ne estas laŭdo, sed insulto al mi. Tio signifus, ke mi havus nenion alian laŭdindan. Mi volas taksiĝi kiel atinginto, ĉar mi kredas, ke posedo havas limon, dum atingo estas eterna”.

Ĉu instruisto sen adeptoj?
Kvaronjarcento pasis de la tempo, kiam tiu ĉi libro estis verkita. Ĉu ni povas vidi fruktojn de la aŭtoraj konsiloj? Unuavide jes, ĉar Koreio multe progresis kaj nun tiu ci malgranda lando okupas la 12-an lokon laŭ MEP kaj famiĝis pro siaj altkvalitaj (ne ĉipaj!) varoj kaj avantaĝaj teknologioj.
Pli komplika aspektas situacio pri morala evoluo de la lando. Sinofero, altruismo kaj modesteco ŝajnas esti ĉefe idealoj, ne ĉiutaga realaĵo kaj parto de la pensmaniero de la koreaj komercistoj. La koreaj konzernoj ĉaeboloj estas akre kritikataj ne nur pro troa ekspluatado de siaj kunlaborantoj, sed ankaŭ pro korupteco kaj elitismo de ties estraro. En 2014 la tutan mondon ŝokis novaĵo pri Heather Cho, vic-prezidantino de Korean Air, kiu revenigis forflugontan aviadilon, ĉar oni donis al ŝi nuksojn en malkovena laŭ ŝia oponio formo. Poste ŝi pardonpetis publike, estis eksigita kaj eĉ kondamnita al unujara enprizonigo, sed amaskomunikiloj rimarkigis ke tio estis sufice tipa konduto de la koreaj riĉuloj.


Do mi rememoras vortojn de Friedrich Nietzsche: “La sola vera kristano estis Jesuo Kristo". Poste ĉio fuŝis.

La eldonaĵo
La eldonaĵo estas senriproĉe preparita kaj plenumita. Mola kovrilo, plaĉe aranĝita, blanka papero, bela tiparo, folioj forte algluitaj. Ilustraĵoj tute mankas, krom foto de la aŭtoro sur la kovrilo. Endoknudaj vortoj de Lee Chong-Yeong, tiama prezidanto de UEA, donas ioman sociokulturan fonon por la libro. En la teksto estas uzataj koraj nomoj latinskribitaj, sed unuafoje ĉiam aldoniĝas esperanto-formo. Tajperaroj preskaŭ tute mankas kaj la traduko estas bona.

Comments

  1. Saluton!
    Aferoj tro bonaj por esti veraj ofte simple ne estas veraj.
    Ciuokaze oni nepre devus aldoni, ke Kim Woo-Choong estis kondamnita pro fraŭdo kaj sidis en sudkorea malliberejo. Eble li ne sekvis proprajn konsilojn...

    Kore,
    Martin Ebner

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ofte niaj pensoj, vortoj kaj agoj malkongruas. Do ĉi-foje mi recenzis nur la libron.

      Delete

Post a Comment