Vojaĝo al Ĉinio: porkomerca, peresperanta

Mi ĉiam plendis pri praktika apliko de Esperanto, aparte en komerco kaj jen mi mem faris unuajn paŝojn tiudirekte. En oktobro-novembro kune kun mia kolego mi partoprenis la ekspozicion Water Expo China 2012 kaj okazigis du prezentaĵojn de nia akvopuriga teknologio Vodopad. La tuta vojaĝo estis preparita per Esperanto.

Antaŭpreparoj
Unuaj paŝoj al tiuj aranĝoj estis faritaj antaŭ ĉirkaŭ duonjaro, kiam komenciĝis korespondado inter mi kaj ĉina samideano Long Zhang (Urso). Kiel estro de la PR-sekcio de la kompanio TjumenNIIgiprogazo (subfirmao de la konzerno Gazpromo), mi serĉis novajn vojojn por promocii la akvopurigan teknologion “Vodopad” (eo: Akvofalo), kiu estas kreita de nia firmao kaj sukcese uzata en Rusio. Ordinare tiaj intertraktoj postulas longan tempon kaj diversajn certigojn, sed reciproka fido tiom kutima en Esperanto-komunumo helpis superi multajn barierojn kaj plirapidigi la procezon.
Post nura korespondado kaj sola mallongdaŭra renkontiĝo dum la 97-a UK en Hanojo, la ĉina firmao Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd, kies direktoro estas Gavin Cui, amiko de Long Zhang, alvenis invito partopreni la ekspozicion Water Expo China 2012 inter la 29-a kaj 31-a de oktobro kaj okazigi kelkajn prezentaĵojn.


Verŝajne plej malfacila parto de tiu plano estis por mi konvinki estraron de mia firmao pri neceso de tiu vojaĝo. En Rusio oni ĉiam rigardas Ĉinion kiel nuran fabrikegon, kiu superŝutas la mondon je siaj varoj. Do mi devis multe argumenti por encerbigi al niaj estraranoj, ke Ĉinio jam estas ankaŭ plej granda merkato en la mondo kaj ĉiuj gravaj alilandaj kompanioj jam okupis tie sian lokon, ne nur produktante, sed ankaŭ vendante. Mi sukcesis.
Komercvojaĝo iusence similas al batalo – ambaŭkaze fina rezulto dependas de preparado. Do mi mobilizis ĉiujn fortojn por alveni al Ĉinio bone ekipita. Bedaŭrinde pro stultaj burokrataĵoj de Gazpromo (evidente propraj al ĉiuj grandaj firmaoj) ni ne povis pagi luon de la budo kaj eĉ fabriki specialan standon. Feliĉe la ĉinaj partneroj komprenis situacion kaj bone aranĝis ĉion surloke kaj parte eĉ proprakoste. Mi siavice preparis broŝuron pri Vodopad, filmeton kaj prezentaĵon – ĉio en la angla kaj la ĉina. Aŭdigi filmeton helpis ĉina studentino Sofi, kiu lernas en la Tjumena ŝtata universitato kaj estas amikino de mia edzino, instruanta la anglan en la sama altlernejo.
La rusianoj devas peti vizon por alveni Ĉinion kaj tio kreis pliajn obstaklojn, aparte kiam mia kunvojaĝanto lastmomente ekmalsanis kaj ni devis aranĝi novan invitilon por anstataŭonto kaj pagi plie al turisma firmao, kiu aranĝis la vizojn en la ĉina konsulejo en Jekaterinburgo. Sed jen ĉio pretas kaj ni ekflugas al Moskvo.

Unua tago en Ĉinio
Kial ni flugas okcidenten anstataŭ direkti sin orienten? Nu, kiel mi jam multfoje diris, Rusio estas tre specifa lando kaj ĉio en ĝi okazas tra unu loko – Moskvo. Do, same kiel en mia vojaĝo al Vjetnamio, plej mallongdaŭra kaj komforta itinero estis la tia: Tjumeno – Moskvo – Pekino. Ni ekveturis la 27-an de oktobro je la 7-a horo matene kaj alvenis al Pekino nur la 28-an, je la 1-a nokte, post (sume) ĉirkaŭ 11 horoj de flugado kaj kelkhora atendado en la flughaveno Ŝeremetjevo.
Des pli varmiga estis la akcepto de la ĉinaj amikoj. Long Zhang kaj Gavin Cui renkontis nin jam en la flughaveno kaj en luksa Audi 4 veturigis al hotelo. Tie atendis nin bonegaj ĉambroj po 70 m2 vastaj, kun ĉio necesa por ripozo kaj laboro. Enloĝiĝo, pago, ktp – tiam kaj poste ĉio estis aranĝita helpe de niaj gastigantoj, rapide kaj altkvalite.
La ekspozicio malfermiĝis la 29-an, do la 28-an ni havis preskaŭ tutan liberan tagon. Mia kolego, teknika spertulo Evgenij Miŝkin promenis tra pitoreskaj ĉirkaŭaĵoj (ni loĝis apud la Olimpika placo). Mi, danke al Long Zhang, havis apartan programon el du partoj. Matene ni partoprenis ĉiumonatan kunsidon de la Pekina Esperanto-Asocio, okzintan en aparta halo de malgranda restoracio. Posedantoj de tiu manĝejo apartenas al la nacia malplimulto vaoj, plejparte loĝanta en Birmao. Malaltstaturaj kaj brunhaŭtaj, tieaj servistoj vere diferencas de la ordinaraj ĉinoj. Muroj de la restoracio estas ornamitaj per tradiciaj bildoj kaj hieroglifoj, kies signifon ne povis kompreni eĉ Long Zhang.
En la kunveno, okazinta ĉirkaŭ ronda tablo, partoprenis deko da homoj, plejparte pli ol mezaĝaj kun kelkaj komencantoj, nur iomete balbutantaj esperante. Ĉiu prezentis sin kaj kelkaj rakontis pri siaj lastaj travivaĵoj. Aparte fascinis min la antaŭa prezidanto de la Asocio, vigla grizharulo, kies lingvokapablo estas vere admirinda. Li flue alparolis min ruse, kvankam tiun lingvon li lernis en 1957 kaj poste ne tre multe praktikis. Sekvis kantoj en la rusa, korea , ĉina kaj vjetnama, ankaŭ de li plenumitaj. Li deklamis parkere versojn de Puŝkin kaj Lermontov kaj mi bedaŭris ke ne povas reciproki lin.


Samloke mi konatiĝis kun Usui Hiroyuki, ĉarma japano, kiu de marto laboras kiel redaktoro de la retejo El Popola Ĉinio kaj esperas resti tie kiel eble pli longe. “Mi ne kredas je estonteco de Japanio”, diris li amare en senriproĉa Esperanto, polurita dum 32 jaroj da praktikado. Ankaŭ li esprimis deziron aliĝi al la lanĉita de mi projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Ni planis novan renkontiĝon kun vizito al oficejoj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia, sed bedaŭrinde tiu plano fiaskis lastmomente pro neatenditaj kialoj. Ĉu sekvan fojon?


La dua programero estis vizito al la klubo de amikoj de Long Zhang, kie amatoraj filmistoj prezentas siajn verkojn. Atmosfero en ĉi loko estis vere interesa kaj ĝujinda, io meza inter kafejo kaj zelota klubo. Sed montrado de filmoj ĉiam prokrastiĝis (“jen baldaŭ ni komencos”). Poste ĉiu vizitanto sin prezentis antaŭ la publiko (inkluzive min kaj Hiroyuki) kaj finfine komenciĝis montrado. Bedaŭrinde mallonga filmeto estis demonstrita en la ĉina kun subtitoloj en la angla, kio ne multe helpis min.
Sed eĉ por spekti tion ni ne plu havis tempon, ĉar jam necesis veturis al la kongresejo. Granda halo similis al konstruejo, ĉie svarmis laboristoj kun eskaloj, planko estis makulita per farboj kaj kalko kaj multaj budoj ne finfaritaj. Nia modesta pavilono jam estis preskaŭ tute preta – mankis nur televidilo kaj meblo, alportotaj sekvonttage. La ĉinaj partneroj pretigis ĉion kaj tre bone. Dankon al ili!

Ene kaj ekster de la ekspozicio
Du sekvajn tagojn ni laboris en la ekspozicio. Evgenij rapide traserĉis ĉion kaj konkludis, ke por fakulo ĝi estas ne tre interesa – malpli granda ol samtema AquaTech, okazinta ĉi-jare en Moskvo kaj kun neniuj novaj teknologioj. Alvenintaj poste samlandanoj konfirmis tion, dirante, ke nun eĉ en Eŭropo malabundas novaĵoj, do ne mirindas ilia manko en Azio.


Plej grave impresis min ĉinaj vizitantoj – tre skrupulaj, seriozaj kaj esploremaj. Ili neniam babilaĉis, ĉiam priparolis nur realajn aferojn kaj faris tion tre profunde. Long Zhang kaj Gavin Cui multe helpis nin, klarigante kiuj vizitantoj estas plej gravaj por nia afero. Ofte samtempe alvenis du vizitantoj, do Evgenij interparolis kun unu per nia tradukistino Julija kaj mi kun alia per Long Zhang.


Ĉiuvespere la gastigantoj gvidis nin al sekva restoracio, kie ni gustumis ĉiam novan kuirartan skolon. Ili diris, ke ekzistas kelkaj skoloj kaj ni konatiĝos kun ĉiuj dum nia restado en Ĉinio. Pekina anaso, bambuo, ranoj, riza vodko – ni manĝis kaj drinkis ion ajn kaj mi devas konfesi, ke ĉio estis bonega. Bedaŭrinde la ĉinaj amikoj ĉiam forte kontraŭis miajn provojn pagi kontojn – “En Ĉinio – ne!” – do mi esperas repagi ilin dum venonta vojaĝo al Rusio, espereble okazonta.


Aparte interesaj estis renkontiĝoj kun la familio de Long Zhang kaj ties geamikoj dum komunaj vespermanĝoj. Ridetema edzino de mia ĉina amiko kaj lia vigla filino tute ĉarmis min.


Trijara Ŝika (mi memoras nur tiun – esperanto-nomon de la knabinjo) lerte manipulis iPod, per kiu fotis kaj filmis nin, lanĉis plurajn programojn, montris al mi infanlibreton kaj ties heroojn, ktp. Tre saĝa kaj promesplena infano, ŝi samfacile uzas ĉinajn kaj anglajn programojn.


La ĉinoj ĝenerale ŝategas infanojn. Ni kune prenis Ŝika el infanĝardeno, troviĝanta en verŝajne la 17-a etaĝo de domego. Poste Long Zhang montris al mi ŝian taglibron, en kiu vartistino ĉiutage plenigas unu paĝon, detale priskribante ĉion okazintan kun infano dumtage. Kiel ŝi manĝis, sukcesis en lernado de la angla kaj aliaj fakoj, kia estis ŝia humoro, ĉu ŝi larmis aŭ ne, ktp. Long Zhang diris, ke tian taglibron havas ĉiu infano en ĉiuj infanĝardenoj de Ĉinio.


La politiko “Unua familio – unu infano” daŭras, sed ŝajne ne plu rigoras. Estas privilegioj por naciaj malplimultoj, ka. Tamen plejparte nuna ĉinoj estas solaj idoj en siaj familioj. 


Tio influis eĉ lingvaĵon dum nia konversacio pri devoj de geedzoj laŭ la ĉina tradicio, nia tradukistino Julija diris: “Edzino devas zorgi infanon” (la rusoj dirus “infanojn”). 


Tamen ŝiaj gepatroj havas krom ŝi ankaŭ filon. “Mia patrino estas ŝtatoficistino kaj laboras en la Komitato pri naskiĝkontrolado. Do al ŝi estas permesite”. Jes, Ĉinio almenaŭ parte similas al Rusio.

Prezentado
Niaj amikoj sukcesis aranĝi du renkontiĝojn dum kiuj ni prezentis la teknologion “Vodopad”. Unue ni vizitis la grandegan konstruan korporacion Beijing Urban Construction Group Co., Ltd, kies jara buĝeto egalas al $8,65 miliardoj. Antaŭ la alveno mi demandis Long Zhang, kiom da tempo ni disponos. “Eble duonhoron, apenaŭ pli”, respondis li. La vic-prezidanto kaj ĉef-inĝeniero Jacky Zheng pridemandis nin dum horo kaj duono. De antaŭlonge mi ne vidis estron, kiu tiom detale kaj skrupule analizis proponitan al li aferon. Kvankam s-ro Jacky Zheng ne estas kemiisto, li faris vere trafajn demandojn kaj ĝuste reagis. Vera profesiulo!


Sekvanttage ni faris viziton al la Akvoscienca Akademio de la Pekina Pedagogia Universitato (The College of Water Sciences of Beijing Normal University). Tio estas plej grava eksperta centro de Ĉinio pri akvopurigado, diris al ni Long Zhang, do konduto de ĉiuj potencialaj uzantoj dependos de opinio pri nia teknologio, kiun havos tiuj profesoroj. Kaj denove niaj atendoj estis tute plenumitaj kaj eĉ superitaj. Profesoroj de la Akademio du horojn detale pridemandis nin, fiksrigardis nian prezentaĵon, starigis novajn demandojn, ktp.


Fina konkludo de la ambaŭ renkontiĝoj povas esti resumita tiel: la teknologio “Vodopad” estas interesa kaj en multaj kazoj efika (ili konfirmis, ke la subtera akvo en Ĉinio similas al tiu en Siberio), aparte por foraj regionoj kun relative malgranda loĝantaro. Ĝia estonteco en la ĉina merkato dependos ĉefe de ties prezo. Do ni decidis post reveni hejmen pliĝustigi tiun aferon kaj doni konkretajn ciferojn al niaj partneroj.


Fine inter Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd kaj TjumenNIIgiprogazo estis subskribita interkonsento pri kunlaboro, kies celo estas promocio de produktoj kaj servoj de nia firmao en la ĉina merkato. Nun ni aktive daŭrigas tiun agadon kaj espereble sukcesos.

Pekino kaj pekinanoj
Mi ne havis multe da tempo por promeni tra la urbo, do havas nur supraĵan impreson, tamen bonan. Bildoj de la urbo, plena je biciklistoj kaj domaĉoj, vaste prezentita en la rusia televido, malhavas ion ajn komunan kun la reala Pekino. Vicoj da nubskrapuloj kaj fluegoj de plej modernaj aŭtoj (unue mi vidis novan Honda CR-V, ankoraŭ mankanta en Rusio) – jen kio estas nuna Beijing, kiel nomas ĝin la ĉinoj. Malmultaj biciklistoj veturas laŭ apartaj vojetoj laŭlonge de ĉefaj stratoj kaj tute ne ĝenas trafikon.


Malnovaj konstruaĵoj malmultas, do la urbo aspektas kiel tute moderna, sed iom tutmondece, ĉar ĝiaj apartaj trajtoj ne videblas de malantaŭ vitro kaj betono de nubskrapuloj. Long Zhang diris, ke el antikvaj konstruaĵoj fakte oni konservis nur reĝajn palacojn. Se jes, do tio estas vere bedaŭrinda afero.
Plej grave miris min la ĉinoj mem, same modernaj kiel ilia ĉefurbo. Simile al la vjetnamoj, ili ŝategas novajn teknologiojn kaj bonege regas ilin. Lertaj poŝtelefonoj, tabulkomputiloj – tiuj komunikiloj estas vaste kaj ofte uzataj. Se aperas demando, la ĉinoj tuj turnas sin al poŝtelefono kaj post kelkaj sekundoj respondo jam estas trovita. Mi certas – tiu nacio havas bonegan estontecon.
La imago pri Ĉinio kiel lando de ĉipaj varoj ankaŭ estas ne plu aktuala. La ĉinoj multe laboras, sed perlaboras ankaŭ relative bone (almenaŭ en grandaj urboj), do varoj estas ne tre malmultekostaj. Ekzemple se en Rusio iPhone 4 kostas ĉirkaŭ 25 mil rublojn ($789), do en Ĉinio en normala vendejo oni petas kontraŭ ĝi 21-22 mil rublojn ($660-690). Eble estas apartaj prezoj en specifaj lokoj, sed mi ne konas ilin.


Dum nia lasta, libera tago en Pekino mia kolego petis Julija gvidi nin al la tiel nomata “rusa bazaro Jabaolu”. Verdire temas pri urboparto, konsistanta el kelkaj kvartaloj kun pluretaĝaj domoj. Oni ne povas preterpasi Jabaolu eĉ se vi unuafoje vizitis ĉi lokon. Ruslingvaj afiŝoj “Felpaltoj”, “Lanugjakoj”, “Nataŝa kaj Goŝa” – lastan oni apenaŭ vidos eĉ en Rusio. Amasoj da rusiaj komercistinoj svarmas tie. Ili estas tuj rekoneblaj en iu ajn lando – viglaj, vivospertaj kaj aferemaj. Ĉie pendas reklamoj pri transportado de varoj al Rusio, sonas la rusa parolado. Tie kaj tie staras busetoj plenigataj je stakoj de pakaĵoj – jen ekiras al mia lando “eŭropaj vestoj kaj ŝuoj”. Vendocentroj estas pluretaĝaj domegoj, kie okazas plejparte pogranda komerco, do mia kolego sukcesis aĉeti nur valizon – espereble kontraŭ pli favora prezo ol en la patrujo. Por mi sufiĉis nur unufoje alveni tian ejon por decidi – prefere mi restu surstrate ol eniĝu al tiu enuiga vendaĉejo.


Poste ni vizitis la faman straton Vajfuczin. Tre interesa loko, almenaŭ por mi. Ĝi similas al la stratoj Nova Arbato aŭ Tverskaja en Moskvo, Nevskij-prospekto en Sankt-Peterburgo, sed krom multaj vendejoj kun bonkvalitaj varoj ĝi estas ankaŭ senaŭta, do pli komforta. Ni havis malmulte da tempo, do nur laŭkure vizitis kelkajn lokojn. Aparte interesa ŝajnis al mi silka vendejo, kie mi aĉetis grandan koltukon – kvalitan, sed sufiĉe multekostan (ĉ. $83). Je mia miro suvenira butikumado en Pekino estis ne tre facila afero. Magnetbildoj, tiom ŝatataj de la rusianoj, preskaŭ tute mankas – “la ĉinoj ne ŝatas ilin”, klarigis Julija. Silkaj koltukoj foje estas bonegaj rilate silkon mem, sed multekostaj kaj kun tre diskutebla kunmetado de koloroj. Feliĉe en senimpostaj vendejoj de la flughaveno mi trovis bonegajn magnetbildojn kun grandaj figuroj el la ĉina opero ($15) kaj vere ŝikajn koltukojn ($66).
Mi diru kelkajn vortojn pri trafiko. Diference de Vjetnamio, en Pekino regas ne motorcikloj, sed aŭtoj. Tamen veturmaniero de lokanoj estas nur iom malpli arbitra. Kaj ne tre respektema al piedirantoj eĉ el rusia vidpunkto. Do estu singarda kaj memoru ankaŭ, ke laŭ ĉinaj trafikreguloj eĉ dum brilas haltolumo de semaforo aŭtoj rajtas veturi dekstren! Mi rimarkis, ke aŭtonumeroj malsamas laŭkolore. Long Zhang klarigis al mi, ke plej oftaj bluaj numerŝildoj signifas ordinaran civilan aŭton, tiuj flavaj apartenas al urba transporto kaj la blankajn numerojn uzas la ĉina armeo. La lastaj estas sufiĉe multaj.

La Malpermesita Urbo
Kelkajn horojn ni dediĉis ankaŭ al la Malpermesita Urbo kaj verdire mi preferus resti tie ol iri al vendejaĉoj de Jabaolu. Impona konstruaĵaro de tiu loko impresas ne nur per sia beleco kaj grandeco, sed ankaŭ danke al ĉie sentata loka specifeco. En la apuda placo Tiananmen ne funkcias sendrata telefonio – “ĝi estas blokita”, klarigis Julija. Tio estas kutima afero, sed ni alvenis antaŭ la 18-a kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiam sekurecpostuloj estis aparte rigoraj. 


Do taksiisto veturigis nin nur al proksima metrostacio, ĉar alveturi Tiananmen estis tute malpermesite. Ene de la Malpermesita Urbo troviĝas milita garnizono kaj sur fono de la antikvaj muregoj videblas basketbalaj instalaĵoj. Aparte strange aspektas enirejo, kie antaŭ la Granda Pordego , de sur kiu en 1949 Mao Zedong proklamis establon de la Ĉina Popola Respubliko, en sama vico deĵoras brilaspektaj soldatoj en uniformo kaj junuloj en grizaj sportaj kostumoj Nike.


Kontraŭ modesta pago (ĉ. $6,6) oni povas lui memĉiĉeronilon kun cifereca mapo, en diversaj lingvoj. Mi prenis tiun en Esperanto kaj ĝuis duoble – interesan klarigadon kaj belegan lingvaĵon kaj prononcon. Se vi planas viziti ĉi lokon, mi povas doni konsilon: antaŭe spektu la filmon de Bernardo Bertolucci “La lasta imperiestro”, tio multe helpos vin. 


Vi sukcesos pli bone imagi vivon de tiuj majestaj kaptitoj de la tradicio, kiu grandparte limiĝis de ŝtonaj muroj de la Malpermesita Urbo. Bonega loko, nepre vizitinda.

Sekureco
Sekureco ĝenerale estas tre strikte prizorgata. Ĉie staras diversspecaj bariloj, enirejoj estas malvastigitaj kaj blokeblaj. En vendejoj, hoteloj kaj aliaj vizitataj lokoj pordoj estas ĉiam rotaciantaj. Ĉie staras policistoj, en Tjananmin abundas ankaŭ soldatoj (“plej belaj soldatoj en Ĉinio”, laŭ Julija). En metroa enirejo staras kontrolaparato, kiu radioskopias ĉiujn sakojn kaj valizojn kvazaŭ en flughaveno. Plej mirigis min obeemo de plurhoma amaso, kiu ĵetas siajn sakojn sur kurantan bendon kaj trairas kontrolframon. “Ĉu okazas fojfoje terorismaj atakoj aŭ tumultoj?” demandis mi Julija-n. – “Ne, ni konstruas harmonian socion”.
amen ŝajne tiuj rimedoj ne grave malhelpis konraŭjapanajn manifestaciojn kaj atakojn antaŭ kelkaj monatoj. Julija diris, ke tiam homoj batis japanajn aŭtojn surstrate kaj detruis japanajn vendejojn. Do japansimila manĝejo en vizitita de ni supervendejo devis hisi la ĉinan flagon por tiel marki sian “nejapanecon”.
Oni avertis min, ke persona sekureco en la urbo estas sufiĉe bona, do mi povas sentime promeni laŭ la stratoj ĝisnokte. Tamen ŝtelado estas kutima afero, do necesas ĉiam kontroli siajn aĵojn. Baldaŭ mi ekhavis konfirmon de tiuj vortoj. En lasta, tria tago de la ekspozicio, ni faris prezentadon, do ne vizitis la kongresejon. Antaŭe ni fermis ĉiujn aĵojn en ŝranko, ĉirkaŭvolvis ĉion (ŝrankon, enirejon, ktp) per glubendo kaj petis najbarojn kontroli nian lokon. Tio ne multe helpis. Kiam vespere Gavin Cui alvenis tien por preni aĵojn, li ekvidis, ke “seninvitaj vizitantoj” ŝtelis liajn televidilon, sonsistemon kaj duonon de suveniroj. Kaj tio okazis dum la nacia ekspozicio en la kongresejo plena je gardistoj kaj gvatkameraoj, kun du laŭvicaj kontrolejoj kaj radioskopado de ĉiuj alportataj sakoj! Li tuj denuncis la okazaĵon al administracio kaj polico, sed apenaŭ tio helpos, ĉar evidentiĝis, ke tiu loko troviĝas ekster vidkampo de gvatkameraoj kaj atestantoj mankas.

Julija
Fine mi rakontu iom pri nia tradukistino, ŝi vere meritas tion. Dum nia preparado al tiu vojaĝo, Long Zhang sendis al mi vivprotokolojn de ok pretendentoj. Mi elektis du, kiuj plej bone impresis min kaj li surloke finfaris elekton. Li rakontis, ke li telefonis al ŝi kaj petis iom paroli ruse. “Mi grave emociiĝis, penis paroli rapide, sed senerare. Nur poste mi eksciis, ke li tute ne komprenas la rusan”, rakontis Julija. Mi estas tute kontenta pri la elekto.


Sincera, ofte naïve, tre puranima junulino el fora urbo Daliano lernas la rusan en la universitato jam pli ol kvar jarojn kaj nun verkas disertacion pri rusiaj novaĵoj. Ŝi parolas sufiĉe bone kaj vigle, tute kompreneble kaj ĉiam strebas perfektigi sian lingvokonon. 


Loĝante en studenta amasloĝejo, for de siaj gepatroj, ŝi tamen estas tre prudenta kaj ĉasta, strebas ĉiutage enhejmiĝi jam en la 9-a vespere. Antaŭlonge mi ne vidis tiom diligentan studentinon. Liberan tempon ŝi pasigas en biblioteko kaj ĉiam strebas perfektigi sian lingvokonon. Mi rimarkis, ke Julija ofte demandis nin pri novaj vortoj aŭditaj de ŝi kaj jam sekvan tagon ŝi mem uzis ilin.


Post aŭdi mian interparolon kun Long Zhang, ŝi demandis pri tiu stranga lingvo – kio ĝi estas? Jam sekvan matenon ŝi diris, ke trovis informojn pri Esperanto en reto. Kelkajn tagojn post mia reveno ŝi skribis al mi per la rusia socia retejo Vkontakte (eo: En kontakto), ke ŝi eklernis la lingvon, sed ne trovis multajn informojn en la reto. Mi sugestis al ŝi turni sin al Lernu.net kaj post kelkaj minutoj ŝi jam respondis al mi: “Mi jam registriĝis. Tio estas bona retpaĝo kaj mi lernos ĉiutage”. Mi neniam agitis por Esperanto, sed jen miraklo – nun du belaj junulinoj post miaj rakontoj pri esperanto-vojaĝoj kaj amikeco eklernis la Internacian Lingvon. Kaj ili ambaŭ nomiĝas Julija!


Revena vojo estis malfacilega. Mi ellitiĝis je la 6-a matene kaj atingis la hejmon je la 7-a matene, do post tutdiurna veturado. Dum la flugo Pekino – Moskvo mian povran stomakon trafis laŭvica manĝaĉo de Aeroflot kaj mi suferis gravan malkomforton dum pluraj tagoj. Sed mi tute ne bedaŭras pri tiu vojaĝo kaj pretus ripeti ĝin denove, eĉ plurfoje. Ĉinio ja estas plej granda kaj promesplena merkato de la mondo. Kaj tie atendas min geamikoj.

Comments