Vojaĝo al vilaĝo

Mia ferio finiĝas, do mi uzis lastajn liberajn tagojn por okazigi plian vojaĝon – ĉi-foje al la vilaĝo Zavodouspenckoje (eo: Uspenskij-Uzino).

Iom da historio
Temas pri sufiĉe malnova loĝloko, fondita en la fino de la 18-a jarcento de fuĝinta soldato. Poste tie estis konstruita ŝtata vinfarejo, en kiu laboris punlaboristoj. Danke al tio la vilaĝo ne nur elkreskis, sed ankaŭ akiris diversnacian loĝantaron – rusoj, poloj, ukrainanoj (kaj ne nur) alvenis ĉi tien en katenoj por komenci novan vivon. Inter ili estis miaj praŭloj. 



Laŭ familia legendo unu el ili estis ĉerkeso (kaŭkazano), punita pro murdo. Li tiom enradikiĝis ĉi tie, ke kiam finiĝis la tempo de lia kondamno li interŝanĝis dokumentojn kun alia punlaboristo, kaj anstataŭ li restis en la vilaĝo. Efektive eĉ en familiaj fotoj de la komenco de la 20-a jarcento oni povas vidi miajn praŭlojn nigroharaj kaj malhelokulaj kiel veraj kaŭkazanoj.


En la fino de la 19-a jarcento punlaboroj aŭ bagno (ru: каторга) estis ĉesigitaj. La uzino baldaŭ bankrotis kaj estis malkonstruita. Post kelkaj jaroj sur sama loko aperis nova fabriko – papera. Ĝin establis negocisto el Tara distrikto de Tobolska gubernio Aleksej Ŝĉerbakov, sed baldaŭ li vendis (laŭ legendo – forludis en kartoj) al angla negocisto Jates, kies familio posedis multajn entreprenojn en Uralo kaj Siberio



Ĝis nun sur la tiea digo staras grandegaj poploj, onidire priklitaj de Jates mem. Post la revolucio, ŝtatigo kaj la komenco de la enlanda milito Jates bonracie fuĝis reen en Brition kaj danke al tio restis vivanta. La fabriko funkciis plu.


Ĝis la 1990-aj jaroj ĝi estis vera centro de loka vivo. En ĝi laboris fakte ĉiuj vilaĝanoj, ofte tutaj dinastioj. La fabriko subtenis lernejon, mastrumis infanvartejon kaj infanĝardenon, konstruis loĝejojn, provizis loĝantaron per elektro kaj akvo, ktp. Post privatigo okazis vera tragedio, cetere sufiĉe tipeca por tiaj vilaĝoj kaj entreprenoj. 



Novaj posedantoj ne ĝenis sin per mastrumado, sed simple disvendis ĉion, kio estis vendebla kaj poste vendis restaĵojn de la fabriko. Tio ripetiĝis multfoje ĝis de la iama entrepreno restis nur ruinoj super kiuj altas du fumtuboj – malnova (de Jates) kaj nova. Ĉio alia estis malkonstruita de lokuloj por akiri iom da vendeblaj briko kaj metalo. Kvanto da vilaĝanoj ŝrumpiĝis ekde pli ol 5000 ĝis malpli ol 1500 – precipe pro elmigrado al urboj, malalta naskemo kaj grandega mortkvanto pro alkoholismo. La vilaĝo kolapsis.

Kion mi bezonas tie?
Zavodouspenskoje ĉiam interesis min kiel historiiston kaj mi iom esploradis ĝian historion. En 2001 mi organizis tien ekspedicion, en kiu partoprenis ankaŭ mia amikino-kolegino Julija Solovjova kaj la kolego Evgenij Buŝarov.


Ni sukcesis kolekti kelkajn fotojn kaj antikvajn aĵojn, sed ne tre multajn. Kialon ni eksciis, kiam ekvidis lokan muzeon. Ĝi troviĝis en la kulturdomo, okupinta malfermitan preĝejon. Forlasita kaj forgesita la muzeo prezentis tristan spektaĵon – disrompitaj montrokestoj, disĵetitaj fotoj kaj dokumentoj, humideco, truoj en la planko ktp. Tiam oni rifuzis transdoni eksponaĵojn al ni. Nur en 2003, dum laŭvica ekspedicio post longa intertraktado mi sukcesis konvinki vilaĝestron fordoni al ni pereantajn raraĵojn kontraŭ modesta pago je 3000 rubloj (kompreneble “por riparado de kulturdoma ŝtuparo”). Tiel ni savis lastajn atestaĵojn de la iama vivo de la vilaĝo. Poste ni ĉion plene priskrbis kaj transdonis al la Tjumena regiona muzeo por eterna konservado.


Tamen kun ĉi vilaĝo min interligas ankaŭ alia afero. Ĉi tie naskiĝis mia patrino, tie loĝis miaj geavoj (ŝiaj gepatroj) kaj dum du jaroj tie loĝis kun la patrino ankaŭ mi mem (kiam miaj gepatroj fakte portempe divorcis). Do mi ŝatas Zavodouspenskoje. De printempo mi eksentis bezonon viziti ĝin, aparte por iri al tombejo, kie kuŝas miaj parencoj. Tio estas malracia, sed sufiĉe forta sento kaj mi ne kontraŭis ĝin. La patrino, kies sanstato ne tre bonas, subtenis min kaj ni decidis vojaĝi kune.

Infanaĝa domo
Jen finfine aperis la kazo por la vojaĝo. Mi, miaj gepatroj kaj la fratino Sveta kun sia filo Nikita plenigis mian aŭton kaj ekveturis al Zavodouspenskoje. Vetero bonis, la vojo ankaŭ. Nun komence mi spertis subitan obstaklon forme de vojpolicano, kiu haltis mian aŭton kaj postulis dokumentojn por kontrolo. Kaj jen evidentiĝis, ke mi – forgisema korniko – lasis hejme la paperon pri deviga aŭtoasekuro, kiun necesas ĉiam havi ĉe si ĉiu rusia aŭtomobilisto. 



Sekurecagentino pretis nomi ties nombron per telefono, sed malcedema policano rifuzis interparoli kun ŝi, postulante paperon. Do mi perdis du horojn kaj 500 rublojn por taksioveturado hejmen kaj reen. Nu, povus esti eĉ pli malbone – se oni malmuntus miajn aŭtonumerojn kaj elskribus monpunon (inter 500 kaj 1500 rubloj). Unu mia konato pro ne ĝustatempe pagita monpuno je 100 rubloj (ĉirkaŭ 2,5 eŭroj) estis arestita por 15 tagoj, metita en plenŝtopitan kelon kaj nur danke al energio de lia edzino kaj altaj interligoj reakiris liberecon.


La vilaĝon situantan je 120 km ni atingis dum unu horo. Stranga impreso – kvazaŭ oni veturas laŭ post Ĉernobila-loko. Malplenaj stratoj, homoj preskaŭ tute mankas. La fabriko, kinejo, publika banejo, malnova infanĝardeno – ĉio kuŝas en ruinoj.


 Nur granda digolago situas en sia ĉiama loko. Interesa detalo – mi plian fojon rimarkis, ke ĉiuj aĵoj (domoj, tombejo, monteto, ktp) ŝajnas al mi malgrandaj, kvazaŭ ili malkreskis de la tempo de mia infaneco. Aŭ elkreskis mi, ĉu?


Malnova brikodomo estas rekonstruita, en ĝi nun loĝas mia onklino Vera, fratino de mia patrino, kun sia edzo. Ĝi staras sur la bordo de lago, je 15 metroj de la akvorando. Mi ĉiam naĝis tie antaŭe, kaj kelkjara eĉ foje ekdronis, sed estis savita de hazarda observanto. Tuj malantaŭ la korta baro vidiĝas duetaĝa mezlernejo.


Mi ne ŝatis ĉirkaŭiri tiun baron kaj kutime grimpis rekte trans ĝin por atingi celon ene de unu minuto. Sur la tegmento de ĉi domo mi pasigis multajn horojn, manĝante berojn de apudkreskinta paduso, iam priklita de mia patrino. Novaj loĝantoj segis la arbon – ĝi ombrigis la fenestrojn.

Tombejo
Dum la patro restis kontroli sinbanigon en lago de la ĝoja nepo, mi, Sveta kaj la patrino kun onklino Vera veturis al la tombejo. Ne temis pri tre ĝoja vizito.


Mi antaŭlonge rimarkis, ke ju pli longe oni vivas, des pli multiĝas ĉirkaŭ oni mortintoj. Nun mi komprenas maljunulojn, kiuj rigardante malnovajn fotojn ne sukcesas trovi iun vivanton krom si mem kaj foje ne povas klarigi al si – kial ili tiel esceptiĝis?


Du fratinoj kvazaŭ promenadis tra tiu urbo de mortintoj, jen kaj jen dirante: “Ho, tiu estas mia samklasano!”, “Jen mia instruistino!” kaj “Klavinjo – ŝi ja estis du jarojn malpli aĝa ol mi kaj jam ekde 2005 kuŝas ĉi tie… Frue…”.

Rita
Unuavice ni vizitis la tombon de mia kuzino Rita. Mi bone memoras ŝin, kvankam ne vidis ŝin ekde la ekspedicio 2003. Ŝi estis unua infano de la onklino Vera kaj elmondiĝis tre for de ĉi loko. Ĉefan riĉaĵon de Tugulima distrikto, al kiu apartenas Zavodouspenskoje, ĉiam estis forsto kaj por hakadi ĝin alveturadis arbohakistoj de la tuta lando. Tiel en la 1960-aj jaroj alvenis en la vilaĝon la oseto Murat. Juna kaj ardanima nigrokula viro plene fascinis junulinon. La gepatroj provis deteni ŝin kaj eĉ malŝlosis foje en malluma ĉambro, sed Vera malgraŭ ĉio eskapis al sia amato. Finfine ili geedziĝis kaj forveturis al Sud-Osetio.



Tamen la vivo en malgranda oseta vilaĝo okazis esti ne tiom romantikeca, aparte se konsideri kaŭkazajn tradiciojn. Viroj ĉiutage foriris al rando de vilaĝo, kie ili tutan tagon drinkadis ĉaĉon (memfarita brando) kaj amuziĝis. La juna edzino dume sidis en dometo kun bopatrino ne parolanta la rusan kaj ne rajtis eĉ demandi vespere kie estis la edzo kaj kion li faris. Rezulte post iom da tempo Vera fuĝis al la gepatra vilaĝo – kun malgranda Rito ĉe bruste.


Margarita de tiam apenaŭ iam vidis sian patron, sed plene heredis lian karakteron kaj aparte temperamenton. Ŝi fakte neniam laboris kaj preskaŭ neniam lernis, pasigis tre lozan vivon, multe drinkis kaj rapide foruzis tutan rezervon de sia sano. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi grave malsaniĝis kaj enlitiĝis.


Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj ŝia stato iom pliboniĝis, ŝi komencis ellitigi kaj iri, sed… al ŝi ekdoloris la ventro. Doloroj kreskis, do oni jam petis pri sendo al distrikta malsanulejo en la vilaĝo Tugulim, sed loka helpkuracisto diris, ke unue en tiu malsanulejo mankas liberaj lokoj kaj due mankas kialoj por enmalsanulejiĝo. Post kelkaj tagoj ŝi mortis.


Dissekcado montris, ke Rita havis stomakan ulceron, kiu krevis, kaŭzinte peritoneon. Do en la 21-a jarcento 43-jara virino mortis pro banala ulcero. Vera unue intencis komenci juĝprocezon kontraŭ helpkuracisto, sed poste ekpensis, ke tio apenaŭ donus rezulton, tamen plej verŝajne influus rilaton de lokaj medicinistoj al ŝi – aliaj ja en ĉi vilaĝo mankas. Do ŝi simple adiaŭis sian malsukcesan filinon kaj starigis ĉirkaŭ ŝia tombo vastan baron por tri aŭ eĉ kvar tombolokoj. Ŝi diris al ni, ke ŝi estos kuŝanta apud Rita kaj pli malproksime kuŝos ŝia edzo. Ĉiuj jesis.

Viktor
Ankaŭ ni vizitis tombojn de miaj geavoj kaj ilia filo Viktor. Mia avo Miĥail Grigorjeviĉ Polivcev naskiĝis en Zavodouspenskoje, dum la Dua mondmilito batalis kiel majoro, lernis en Sankt-Peterburgo kaj poste denove laboris en la paperfabriko. Ĝis la 1980-aj jaroj li estis ĝia direktoro. Sincera komunisto li neniam kolektis monon aŭ strebis al riĉeco, do eĉ propran banejon li ne havis – ja estis tiu komuna!


Avino Valentina Grigorjevna estis posteulino de punlaboruloj, laboris kiel flegistino kaj mortis antaŭ kelkaj jaroj. Ilia filo Viktor mortis en 1975 apenaŭ 22-jara pro leŭkemio. Li militservis en GDR, do eble ricevis tie dozon de radiado – kiu scias? Li deziris ekvidi, kiun naskos lia fratino Lidija kaj tiu deziro plenumiĝis – la 25-an de septembro 1974 naskiĝis lia nevo Stanislav. Tio estis mi. Post kelkaj monatoj Viktor forpasis.

Sergej
Apude situas du preskaŭ forgesitaj tomboj de la du geedzoj – fratino de mia avo kaj ŝia edzo. Ili aperis samtage kaj nun mankas iu por prizorgi ilin, ĉar sola filo de ĉi virino iĝis ŝia murdinto.


Sergej (do nevo de mia avo) loĝis kune kun sia patrino kaj ties nova edzo, kiun li malŝatis. Lia edzino ankaŭ havis streĉajn rilatojn al la bogepatroj kaj iutage Sergej reveninte hejmen legis papereton en kiu la edzino laŭvican fojon plendis kontraŭ la bopatro kaj petis lin solvi tiun problemon.


Ebria kiel ĉiam, Sergej ekprenis fusilon, aliris fenestron, frapis ĝin kaj tuj post iun ekvidi pafis. Li intencis mortigi bopatron. Sed alfenestriĝis lia patrino, kiu iĝis unua viktimo en ĉi tago. Koleriĝinta li ensaltis la domon kaj pafis la bopatron, trafinte lian hepaton. Freneziĝinta li serĉis ankaŭ ilian filon, sed tiu kaŝis sin malantaŭ forno kaj tiel saviĝis. Li kreskis, finis militlernejon, sed poste ja fine perdis la racion.


Kiam alvenis milico, unue milicano volis pafmortigi Sergeon, sed parencoj konvinkis lin kapitulaci kaj tiel li konservis sian vivon. Duobla murdinto pasigis 15 jarojn en malliberejo kaj eĉ poste apenaŭ vizitadis tombojn de siaj viktimoj.


Antaŭ tri jaroj li reaperis kaj kelkfoje eniradis hejmon de mia patrino, sed interparolo ne havis bonan sukceson, ĉar por tio forestis komunaj temoj. Li nur rememoris pri homoj kaj eventoj de sia juneco, ja postan vivon li trapasigis en prizono pri kio apenaŭ indus paroli. Nun li denove malaperis.


Kio okazis poste? Mi aĉetis en loka vendejo grandan akvomelonon kaj tute tramalsekiĝis dum kelkaj sekundoj portante ĝin de la aŭto al la domo sub subite ekelverŝintaj pluvlavangoj. Ni banis sin en la baraĵlago, manĝis riboberojn ktp. Estis amuze.



Comments