Monday, August 21, 2017

Reveno al Kubo, lando de amo

“Ĉu denove al Kubo? Kial? Vi ja ĵus revenis de tiu ĉi lando!” Ŝajnas ke neniu komprenis min. Jes, de novembro 2015 ĝis marto 2016 pasis ne tro multe da tempo, sed mi havis klarigojn. Unue, mi ne sukcesis esplori la insulon en du semajnoj, ĉar ĝi estas pli granda kaj interesa ol mi supozis (la samo jam okazis en Islando, kien mi planas reveni kaj en Vjetnamio kiun mi vizitis en 2012 kaj 2013). Due, mi deziris finfine ĝui la maron, kiu trompis min en novembro, sed promesis akcepti en marto. Kaj trie... vi devas reveni se iu vere atendas vin. Ĉu ne sufiĉaj kialoj por vojaĝo?

Aere kaj surtere
En novembro 2015 mi planis pasigi semajnon en Havano, poste flugi al Guantanamo kaj reveni surtere, laŭvoje esplorante urbojn kaj lokojn. Sed baldaŭ mi komprenis ke Kubo estas trioble pli granda kaj la vivo en ĝi dekoble pli komplika ol mi supozis. Ĉi-foje mi ne plu estis naivulo kaj aranĝis ĉion anticipe kaj pli realisme.
Rektaj flugoj de Rusio al Kubo ne tre diversas, fakte funkcias unusola itinero Moskvo – Havano. Do post alteriĝi en la Internacia flughaveno José Martí  mi tuj prenis taksion kiu kontraŭ 10 CUC (ricevitaj post stari en longa atendoviĉo ĉe monŝanĝejo, ja bankmaŝinoj ne haveblas tie) transportis min al la Terminalo 1, destinita por la internaj flugoj.



Se la unua draste kontrastis kun la Internacia flughaveno Ŝeremjetevo en Moskvo, kie oni ofte marŝas duonhoron por trafi alian terminalon, do la interna terminalo grave diferenciĝis eĉ de tiu internacia. Ĝi estis eta, modesta kaj... silenta. Navigiloj preskaŭ tute mankis, do por ne maltrafi mian flugon mi uzis la plej efikan taktikon de la eksterlanda vojaĝanto – plurfoje demandis ĉiujn pri ĉio. 



Tiel mi unue eksciis, ke mi devos iri al la dekstra flanko de la atendejo kaj lastmomente komprenis ke jam tempas supreniri laŭ nefunkcianta rulŝtuparo al la dua etaĝo, kie formiĝis atendovico por enaviadiliĝo.



Post Airbus A330-200 de Aerofloto, mia nova aviadilo – la rusia An-158 de Cubana ankaŭ ne tre impresis. Tamen ĝi estis sufiĉe komforta, ja relative nova (unue prezentita en 2010 kaj la unuaj ses aviadiloj liveritaj al Cubana en 2013). Mirigis min nur manko de eĉ la plej bazaj servoj kiel trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, sed, kiel diras la kubanoj mem, memoru – tio estas Kubo.



Post 90 minutoj mi alteriĝis en Santiago de Kubo, kie jam atendis min ĉarmega guantanama esperantistino Maria Lisandra, kun kiu mi amikiĝis en novembro 2015. Du trionoj de la vojo jam estis for.



Tuj forlasi la unuan (nu, fakte la duan – post Baracoa) ĉefurbon de Kubo estus stultaĵo neimagebla, do ni haltis por unu tago kaj almenaŭ skize esploris la urbon.

Santiago de Kubo
Post ricevi la trivitan valizon mi eliris surstraten. Lisi jam atendis min kaj post dek minutoj per taksio ni atingis nian casa particular



La mastro akceptis nin bonkore, enloĝigis kaj laŭ nia peto veturigis al iu restoracio por vespermanĝo. “Kiom longe vi estos tie? Ĉu unu horon? Bone, mi atendos”. Unika kuba servo – vi vespermanĝas kaj la taksio atendas vin senpage. En tiu pluva vespero mi speciale aprezis ĝin. 



Matene li aranĝis por ni abundan matenmanĝon sur balkono, de kiu videblas la tuta urbo. 



Kradoj iom fuŝis la pejzaĝon, sed kion fari – en la malriĉa lando oni zorgeme protektu malmulton, kiun oni havas.



Kastelo de San Pedro del Morro

Ni havis ne tro multe da tempo, do tuj veturis al la unu el plej gravaj vidindaĵoj de Kubo – kastelo de San Pedro del Morro



Ĝi ne hazarde havas la saman nomon kiel alia fama fortikaĵo en Havano – ambaŭ estis dezajnitaj de la itala arkitekto Juan Batisto Antonelli. 




Sed se la unua projekto estis realigita relative rapide, la duan oni lanĉis nur post duonjarcento, fine de la 16a jarcento kiam pirataj atakoj estis ne plu tolereblaj. Sed la rezulto meritis la penon. Ĉe la buŝo de golfo, sur la 60 metrojn alta ŝtonoza bordo aperis fortikaĵo nevenkebla.





Altaj bastionoj, profundaj foskavoj, dikaj remparoj, embrazuroj celitaj al ĉiuj eventualaj atakdirektoj, pezegaj kanonoj – post vidi tion oni komprenas la vortojn de la malhonore retiriĝinta de tiu ĉi loko pirato Henry Morgan, kiu triste rimarkigis ke: “Por defendi tian kastelon sufiĉas unu soldato kaj unu hundo”.




En la 19a jarcento ĉe la apuda golfo okazis unu el ŝlosilaj bataloj de la Sendependiga milito, dum kiu la usona floto frakasis la hispanan ŝiparon. 



Poste la kastelo plu servis jam al la sendependa respubliko, jen kiel militejo, jen kiel prizono, inkluzive por politikaj krimuloj.




Nun ĝi transformiĝis al muzeo kaj estas konsiderata unu el la nepraj vizitindaĵoj de la lando. 



Ni venis matene, antaŭ amasa alfluo de turismaj grupoj, do promenis preskaŭ tute solaj. 




De parkumejo al la fortikaĵoj kondukas kvinminuta promenejo, laŭlonge de kiu viciĝas suvenirbudoj. Iu vendisto alparolis Lisi hispane kaj ŝi nur ridis responde. “Li proponis siajn suvenirojn kaj diris ke por mi la prezo estos malalta kaj por vi altega”. 




Ni preferis botelon da Cristal, kiu almenaŭ portempe savis nin de la terura varmego.




Post trapasi longan lignan (do facile detrueblan) ponton super la grandega foskavo ni eniris la konstruaĵon. 



Kion diri? Ĝi estas impresa. 



Mi ne povas diri ke mi estis speciale ŝokita post vidi la fortikaĵojn de Havano, Lilo kaj Luksemburgo – fakte ili ĉiuj estas konstruitaj laŭ la samaj principoj. 



Sed oni apenaŭ povas alkutimiĝi al tiaj majestaĵoj.



Ni penetris ĉien. Longaj galerioj. 



Obskuraj subterejoj.



Malvastaj keloj kun kraditaj fenestroj.



Armildeponejo kun oblikva levilo por kanonkuglegoj.



Kaj senfinaj ŝtonaj ŝtuparoj – supren, malsupren, denove supren... 



Kiam post vagadi tra mallumaj kavernoj de la malsupra nivelo ni grimpis reen la knabino preskaŭ mortis anhelante.



Oni povas nur imagi kion sentis soldatoj kiuj deĵoris tie – en pezaj botoj, strikta uniformo, kun granda fusilo kaj municio surdorse, kaj ĉio ĉi sub la senkompataj sunradioj.



Post foti vere belajn pejzaĝojn de la maro kaj la golfo ni revenis al la urbo.

Saturday, August 19, 2017

La labirinto de la faŭno

La filmo estas tre prema kaj en 80% da kazoj trafos malĝustan spektanton – pri tio kulpas la teruriga kovrilo kaj priskribo de la enhavo, kiu ankaŭ estas ne tre preciza. Vere tio ne estas terurfilmo, pli ĝuste estus nomi ĝin dramo kun fantaziaj trajtoj. Estas malfacile alkutimiĝi al ĝia lingvaĵo, sed kaze de sukceso oni legas filmobildojn kvazaŭ libron.



Fakte antaŭ niaj okuloj disvolviĝas du militoj, du gravaj bataloj. Unu okazas inter plenkreskuloj, hispanoj, kiuj mortigas unu la alian dum enlanda milito. Batalo estas tre kruela, oni ne prenas militkaptitojn, nek jugas venkintojn. Alia batalo okazas en animo de knabineto, kiu superas sian timon por savi malpli aĝan frateton de senevita pereo. Ŝi forkuras de senokula monstro, grimpas en loĝejon de timiga bufo, do ŝi faras verajn heroaĵojn, kiuj tamen restas nevideblaj por la mondo kaj kaŭzitaj ne kredo je abstrakta ideo, sed la deziro savi konkretan homon.
La plej forta sceno troviĝas en la fino. La kruela, sed fiera kaj sentima frankisto provas antaŭ la morto preni heroan pozon, paŭsante konduton de sia pereinta patro, sed nur ricevas kuglon en vizaĝon kaj promeson, ke lia filo neniam eĉ scios pri li. La respublikanoj agas ne malpli kruele ol la frankistoj. Ĝenerale la filmo tiom plenas je kruelaĵoj, ke ili naŭzigas ĝisvome – simile funkcias vakcino kaj antidoto.

La plej impresa dialogo okazas inter la frankisto, torturanta kaptitan partizanon, kaj doktoro, kiu ĵus donis al la kompatindulo venenon. Kial vi faris tion? Vi ja povus simple plenumi ordonon?” – “Sed por tio ekzistas homoj kiel vi…”. Liaj lastaj vortoj restis vere la lastaj, sed tamen tiu okulvitrulo pravis kaj fine li venkis. “Faru kion vi devas kaj estu kio estos” – la oraj vortoj.

Friday, August 18, 2017

Kapricaj dioj aŭ Kial ni adoras la infanojn

“Mi ne povos ferii en Turkio, ĉar la supoj en tieaj hoteloj estas aĉaj kaj mia filo ne povus vivi sen supo” rezolutis fratino de mia amikino. Multe da porinfanaj (kaj ne nur) distraĵoj, bela maro, komfortaj hoteloj kontraŭ modestaj prezoj, ruslingva personaro – nenio povis ŝanĝi ŝian decidon. La infano bezonas supon! Tio estis la lasta guto, kiu superplenigis la tason de mia toleremo. Vere, kial kaj kiam kreiĝis tiu neimagebla, terura infanreligio?

Malmultaj, do valoraj
Ŝajnas ke ne plu ekzistas io pli grava por la gepatroj, speciale por la patrinoj. Parte tion helpas obliĝo de divorcoj, sekve de kio multiĝis solulaj panjoj, kiuj nature koncentriĝas je plejaj restintaj proksimuloj – siaj beboj. La familio kiel tuto ne plu altvaloras, ĝi cedis tiun lokon al persona libereco de la gepatroj kaj la diigitaj infanoj.



Cetere mi ne esploris historion de la infaneco kaj ĝian evoluon dum jarcentoj – verŝajne tiu tasko jam estas plenumita. Mi nur volas kompreni – kial en la nuna mondo la infanoj okupis la plej altan pozicion en nia valorsistemo kaj transformiĝis en la plej adorataj (fakte solaj) dioj?
Homoj ĉiam amis siajn idojn, same kiel ĉiuj bestoj, ja temas pri normala instinkto, kiu garantias daŭrigon de la specio. Sed oni neniam konsideris ilin io speciala, des pli adorenda. Ĝis la 20a jarcento eĉ la vestoj de la infanoj kaj plenkreskuloj diferenciĝis nur per grandeco, dum la dezajno restis preskaŭ sama. Oni sciis ke la infanoj estas malpli fortaj, sed tio signifis nur ke ili plenumu malpli pezan laboron. Senzorga infanaĝo, plena je ludoj kaj petolaĵoj kun nula respondeco daŭris maksimume ĝis la sesa aŭ sepa vivojaro.



Kial ĉio tiom draste ŝanĝiĝis? Mi supozas ke tion kaŭzis du aferoj – la tiel nomata demografia transiro kaj fiasko de la plej popularaj ideologioj. Pliboniĝinta sanservo, malkresko de la infanmorteco, kresko de vivodaŭro kaj totala mekanizado sekvigis malkreskon de naskindico en la evoluintaj landoj. Unu ĝis du, foje tri, tre malofte kvar kaj pli da infanoj – jen la moderna familio en Eŭropo, Nordameriko kaj ĉiam pli granda parto de Azio. Infanoj iĝis malmultaj, do ilia valoreco kreskis kiel tio okazas al iu ajn malabunda aĵo. Mia praavo loĝis en siberia vilaĝo kaj naskigis 12 infanojn, el kiuj ses mortis junaĝe; tio estis normo. Mia fratino nun gravedas de la kvara bebo kaj ĉiuj konsideras ŝin freneza.



Samtempe okazis granda morala, spirita ŝanĝo, kiun plej bone esprimis fine de la 19a jarcento Friedrich Nietzsche: “Dio mortis”. Kompreneble temas ne pri efektiva morto, ja dio ankaŭ neniam naskiĝis, sed pri malapero de dio el la homaj animoj. Tiu procezo komenciĝis en la 18a jarcento, atingis eksplodnivelon lime de la 19a kaj 20a jarcentoj kaj daŭras nun, malgraŭ lokaj religiaj renesancoj, kaŭzitaj ĉefe de politikaj kaj sociaj kialoj. La fama psikanalizisto Carl Gustav Jung konstatis dum sia plurjardeka praktikado, ke la religiaj imagoj laŭgrade malaperas el la sonĝoj de la pacientoj. 



Provizore vakan lokon okupis aliaj “grandaj ideoj” – teknika progreso, komunismo, faŝismo, liberala demokratio. La unuaj tri fiaskis, kaŭzinte ekologian katastrofon kaj neimageblan en sia krueleco kaj totaleco despotismon. La lasta idolo ankoraŭ havas multnombrajn adeptojn, kiuj naive konsideras FSB pli terura ol CIA, nomas sovetiajn militbazojn en Orienta Eŭropo signo de “okupado” sen rimarki dekojn da usonaj militbazoj tra la mondo, kaj mokas la cerbolavitajn rusojn kiujn ili neniam rekontis persone, sed plurfoje vidis en CNN.

Ili scias pri torturejoj de la usona registaro, pri mensogoj surbaze de kiuj ĝi ekis sangoverŝajn militojn, ĉiutage vidas en la sama CNN ĥaoson estigitan de la “promociado de demokratio” kaj ŝoke rikanas pri plia stultaĵo de la demokratie elektita klaŭno, sed... la sankta kredo ne povus malaperi pro nuraj faktoj. Unue ĝin devas anstataŭi alia kredo. Tiel fervoraj komunistoj en Sovetunio en la 1980aj plu kredis je komunismo, malgraŭ malkaŝo de la komunismaj fuŝoj kaj krimoj. Poste granda parto da ili konvertiĝis je naciismo kaj religio – la sankta loko ne estu vaka. Erich Fromm publikigis "Fuĝo for de libereco" en 1941, sed ĉu iu vere legis ĝin? Mi dubas ĉiam pli ofte...



Kio restas? Infano! Tiun ideon majstre esprimis la ĉina verkisto Mo Yan en sia romano “Rano”, kie sur ruinoj de socialismo formiĝis nova religio, centre de kiu staras la bebo. Iom diferencan vojon al la sama celo pasis ankaŭ la okcidenta mondo. Tamen jam en 1986 Roman Polanski filmis la neforgeseblan “Bebo de Roza-Maria”, en kiu virino gravediĝas de diablo. Ĉu vi memoras la lastan, plej teruran scenon? Finfine ŝi vidas la veran vizaĝon de sia amato, konscias lian inferan naturon, denove rigardas ilian bebon en lulilo kaj... akceptas ĝin. Vere, dio mortis en la animo de la moderna homo kaj lian lokon okupis la bebo.

Prizorgitaj, sed ne dorlotitaj
Sed kial mi plendas pri tio? Ĉu mi mem ne ŝatas la infanojn aŭ apartenas al la tiel nomataj seninfanuloj? Kompreneble ne. Sed mi ankoraŭ ne tro maljunas kaj bone memoras la jarojn de mia infanaĝo, kiam mi ludis, petolis kaj esploris la mondon. Sed multo okazis aliel tiutempe kaj mi ne certas, ke tiujn ŝanĝojn oni povus nomi progreso.



Mi naskiĝis en ligna domo rande de Tjumeno, provinca ĉefurbo en Siberio. La bebajn jarojn mi pasigis en komunloĝejo ĉe alia urborando, poste loĝis en simpla duĉambra apartamento, du jarojn pasigis en vilaĝo kaj poste denove revenis al la urbo. Mi ĉiam frekventis la plej simplajn mezlernejojn kaj marŝis tien memstare. Neniam mi havis aldonajn instruistojn, nek aliĝis al pagendaj kursoj. Mi ludis surstrate kun geamikoj el apudaj domoj kaj neniu plenkreskulo kontrolis kie ni estas kaj kion faras.



Tio estis normala urboparto, ne slumo, sed inter niaj plej ŝatataj ludoj estis salti de sur garaĝoj, grimpi laŭ konstruejoj kaj esplori forlasitajn domojn. Mi ŝatis sola vagadi tra la urbo, serpentante laŭ la stratoj ĝis kompreni ke mi tute perdiĝis kaj ekserĉi revenan vojon – neniam la saman. En la vilaĝo mi kolektis surstrate botelojn lasitajn de ebriuloj por poste vendi ilin. Sur mia biciklo mi esploris la plej forajn partojn, inkluzive apudajn arbarojn, forlasitajn farmojn kaj subterejojn, kaj foje eĉ veturis tre for por vidi de proksime arbaran incendion.



Ĉu tio povus esti danĝera? Sendube. Sed tiel vivis kaj ludis ĉiuj miaj samaĝuloj, tio estis normo de nia infanaĝo. La gepatroj prizorgis nin, sed ne klopodis protekti ĉiupaŝe. La patro avertis ke mi devas esti atenta kun tranĉilo – sed post enmanigi ĝin al mi. Ĉiu knabo en nia korto havis faldtranĉilon kaj ni ludis kun ili libere. Mi ne memoras ke iu serioze vundiĝu aŭ vundu aliajn. Danĝero estis parto de nia vivo kaj ni sciis trakti ĝin.



Mi finis universitaton (ankaŭ sen ajna gepatra subteno), memstare trovis laboron, poste ŝanĝis ĝin, lanĉis plurajn projektojn. Du miaj amikoj el la sama 37a mezlernejo, fama pro sia fuŝeco, laboras nun en nia Gazprom-firmao – unu estas vic-direktoro kaj alia estras gravan sekcion. Tiaj historioj abundas en mia generacio. Ĉu ili ripeteblas?


Bigotaj fiuzantoj
Iu diros, ke tempo ŝanĝiĝis kaj nun estas multe pli danĝera periodo – pedofiloj ĉasas en infanludejoj kaj embuskas en retejoj, krimuloj ŝtelas la bebojn por teruraj celoj, trafiko aktivas kaj ­la urboj ĉiam pli grandas. Sed ĉu vere ĉiuj ĉi danĝeroj mankis en nia epoko? 
Kredu min, ĉio (krom interreto) jam haveblis, nur estis malpli vaste konata, ĉar sovetiaj gazetoj preferis rakonti pri atingoj dum la krimajn novaĵojn liveradis onidiroj. Seria murdisto Andrej Ĉikatilo mortigis 53 homojn jam antaŭ 30 jaroj, en la vaste propagandata epoko de la “feliĉa sovetia infanaĝo”.



Sed kiu do profitas de tiu ĉi trozorgado? La plenkreskuloj. Jes, vi legis korekte – la infankulto utilas nur al sennombraj fiuloj, kiuj uzas ĝin en siaj, tute malnoblaj interesoj. Mi donos kelkajn ekzemplojn.



Homoj ne ŝatas malpermesojn, ĉar preferas imagi sin liberaj (malgraŭ fakto, ke plejparto plu havas infanmenson). Kion do faru manipulemaj elituloj? Aranĝu ke la homoj malpermesu al si mem.
La mezepokaj ekleziestroj tiucele diris, ke io kaj tio malplaĉas al dio – kaj tio funkciis. La stalinistoj deklaris homon "malamiko de la popolo" kaj tio pravigis buĉadon. La nazioj ekstermis ĉion, konsideratan leza por la nacio. Nun ĉio iĝis pli simpla – sufiĉas diri ke io estas danĝera por infanoj.



En 2013 Usono aprobis la Magnickij-leĝo, kiu forte ĝenis la putinisman eliton. La Kremlo ne povis rebati ekonomie, do faris tion per... la infanoj! Oni deklaris ke la rusiaj infanoj adoptitaj en Usono trafas tie grandan danĝeron, mistraktadon ktp. Tiel aperis la "leĝo de malhonestuloj", kiu laŭvorte celis protekti la orfojn, sed en realo senigis centojn da ili solan ŝancon akiri familion kaj iujn simple sekvis al la morto.
Poste je la sama preteksto estis aprobita multe diskutata kaj neimageble stultega (ĉar fakte ne realigebla) leĝo, kiun eksterlandanoj ofte konsideras malpermeso de samseksumado en Rusio. Fakte tiu ĉi paperaĉo malpermesas nur "samsekseman propagandon (!) inter la neplenkreskuloj". En miaj 42 jaroj mi neniam sukcesis renkonti tiun magian samsekseman propagandon kaj neniu donis al mi tian ekzemplon. Plian fojon oni fiuzis la infanojn kiel ŝirmilon de tute aliaj celoj  ĉi-foje de la banala gejfobio.



Rigardu ĉirkaŭen kaj sendube vi trovos multajn ekzemplojn en via lando. Politikistoj, ekleziuloj, komercistoj  ĉiuj aktive uzas tiun universalan, nekontesteblan argumenton: "Ni faras tion por protekti la infanojn!" Mirinde, sed la publiko plejparte aplaŭdas aŭ almenaŭ obeeme silentas. Neniu riskas kontraŭi la kulton.

Viktimoj de la amo
“Mi ne povas iri kun vi al kafejo, ĉar tie mankas infanĉambro!” 
“Mi ne pretas reveni al laboro, ĉar mi ne plu vidos la bebon tage, nur matene kaj vespere. Li ŝanĝiĝas rapide kaj mi devas vidi ĉion!” 
“Li ne iros al infanĝardeno, ĉar mi ne ŝatis ĝin, do ankaŭ li ne ŝatos!” 
“Mi ne preparis lian pasporton, ĉar mankas bona foto. En tiu li estas malbela, en alia trista, la tria estas malhela...”
“Ni ne iros al infanteatro, ĉar li kuros ĉie, ĉion forprenos de aliaj infanoj kaj rompos. Mi ne povas obeigi lin, li ja estas bebo!” 

Ĉu mi daŭrigu? Mi listigis nur kelkajn stultaĵojn, kiuj emerĝis el mia memoro. Patrinoj kaj beboj diferencas, sed la kerna ideo estas ĉiam la sama: la bebo estas ĉio, mi estas ĝia obeema servanto. La gepatra malgajno evidentas – homoj rezignas plenforte ĝui la vivon por ke iliaj gefiloj povu fari tion. Sed ĉu ili faras?



Ekde 2000 mi estas estro. Nomoj kaj lokoj ŝanĝiĝas, sed ĉiam temas pri proksimume deko aŭ pli da subuloj. Ĉu vi scias kion mi rimarkis? La plej malfortaj (fizike kaj mense) kunlaborantoj estas generacio de la 1990aj jaroj. Ili ne povas plenumi kelkajn taskojn samtempe, rapide laciĝas, klopodas eviti malkutiman aŭ komplikan laboron kaj ĉiam esperas ke iu helpos ilin, korektos iliajn erarojn kaj pardonos iliajn fuŝojn – ne pro speciala bonkoreco, sed ĉar li devas! Ili plu sentas sin infanoj, kiuj kvazaŭ ne laboras sed plu ludas. Ili strikte gardas siajn rajtojn, sed evitas ajnan respondecon kaj en komplika situacio serĉas ne solvon, sed homon kiu trovos ĝin. 
Kaj tiu senpoveco kombiniĝas kun granda aplombo, tiom propra al tiu ĉi malforta generacio.



Rimarkindas ke en ilia valorsistemo la plej gravan lokon okupas juneco, do ili ĉiam substrekas ĝin kiel sian avantaĝon. Kion fari – ili nur sekvas stereotipon de nia socio, kiu (malsame ol tiu tradicia) preferas belon de la junecon al sperto de la aĝo. Ili povus esti ĉarmaj, sed efikaj neniam. Jen sekvo de la troa zorgemo kaj dorlotemo, tiom propraj al nia epoko.


Amu, do ne helpu
Tamen mi ne pentru la tutan bildon per nigra koloro. Antaŭ kelkaj jaroj mia amikino, kiu devenas de malriĉa familio kaj nun posedas sukcesan PR-firmaon, aĉetis apartamenton – grandan, sed en relative malnova kaj malprestiĝa urboparto. Kial? Ŝi ja povus aĉeti tiun pli modernan en kvartalo konstruita de ŝia kliento, kiu certe donus al ŝi gravan rabaton. “Tie ankoraŭ mankas mezlernejo” klarigis ŝi. “Mi ne volas veturigi la infanojn ĉiutage al prestiĝa, sed fora lernejo. Mi preferas ke ili frekventu la ordinaran, sed proksiman, kiun ili povus atingi memstare. Se ili vere deziros, ili sukcesus en iu ajn lernejo”.




Mia kuba princino frekventis ordinaran lernejon en la plej fora provinco de sia lando. Sed ŝi estas inteligenta kaj de infanaĝo sciis, ke ĉio dependas de ŝi mem, do lernis bone kaj danke al tio sukcese aliĝis al la Havana universitato pri komputikaj sciencoj. La gepatroj kun siaj mizeraj salajroj (15 ĝis 20 dolaroj monate) ne ĉiam povis ion doni al ŝi kaj stipendio en la unua studjaro egalis al 5 dolaroj, sed ŝi ne plendis, nek serĉis facilajn vojojn akiri monon, sed diligente studis.



Kiam ni renkontiĝis unuafoje en 2015 ŝi jam estis fakulo pri informadika sekureco kaj respondecis pri tiu fako en pluraj organizaĵoj de sia provinco. Krom la hispana ŝi vigle parolas la anglan kaj Esperanton, finis bazan kurson pri la franca kaj pripensas lerni la rusan.



Poste mi vidis kiel ŝi sukcese kaj tute memstare solvas plurajn problemojn kaj plenumas komplikajn taskojn, kio tute ne malhelpas al ŝi esti ĉarmega virino kaj tenera panjo. Iu povus diri, ke mi nur teoretiumas kaj apenaŭ povus same rigore trakti miajn infanojn. Kredu min, tio estas malvero. Mi estas zorgema patro kaj miaj idoj havos ĉion vere bezonatan al ili. Mi povus fari ion ajn por mia familio kaj jam pruvis tion plurfoje. Sed tiu ĉi amo kondukas min al tute aliaj konkludoj.



Ankaŭ mia koro doloras vidi kiel la bebo ŝanceliĝas sur siaj malfortaj kruretoj kaj ofte falas, sin batante kontraŭ firma grundo. Sed mi amas lin kaj pro tio ne helpos.



Mi ĉiam memoros ke mia tasko estas instrui ilin stari per si mem kaj marŝi memstare. Mi donos al li sciojn por serĉi sian vojon kaj trejnos por havi la fortojn sekvi ĝin. Sed ne pli. Mi amas mian bebon, sed mia dio estas la familio, en kiu ĉiu ano (kaj speciale mia mirinda edzineto) same valoras kaj gravas. Ni estas kune kaj tio estas nia forto – la forto, kiun tiel bezonas ĉiu komencanto en la afero tiom komplika kia estas la vivo.

Tuesday, August 15, 2017

Du militoj de Paŭlo Danilĉenko

Paŭlo Danilĉenko estas la sola kunlaboranto de TjumenNIIgiprogazo, kiu partoprenis du militojn – en Afganio kaj Ĉeĉenio. Li parolas tre singarde kaj ĝenerale estas silentema, sed mi scias ke li konas multe pli ol li rajtas rakonti.

Vojo al la armeo
Mi naskiĝis en Novosibirsko, sed jam en infanaĝo kun la gepatroj translokiĝis al vilaĝo Onoĥino (Tjumena distrikto, Tjumena provinco). Post fini mezlernejon mi militservis du jarojn en la Limgardaj trupoj sur la Kurilaj insuloj. Post malmobilizo mi decidis resti en la armeo, do finis suboficirajn kursojn en Vladivostoko kaj revenis al la sama trupo. Tie mi servis pliajn kvin jarojn post kio estis sendita al insulo Saaremaa en Estona SSR.

Afgana limo
En 1988 oni sendis min al Afganio, en la Pjanĝan limgardan taĉmenton, kie mi servis kiel supera suboficiro. Tra Aŝĥabado kaj Duŝanbeo ni flugis al la ŝtatlimo. Neniu speciala instruado okazis, ni simple aŭskultis unu lecionon en Moskvo.



Ni estis deplojitaj ĉe vilaĝo Ŝerĥano kaj prizorgis flosponton trans rivero Malsupra Pjanĝo, laŭ kiu pasis limo inter Sovetunio kaj Afganio. Niaj postenoj troviĝis inter la rivero kaj averta tereno. En la vilaĝo loĝis afganoj, taĝikoj, iom da paŝtunoj, multis germanoj. Rilatoj kun la lokanoj estis normalaj, ĝis nun mi havas amikojn ĉe ambaŭ bordoj. Ni havis interpretiston el Turkmenio, sed fakte ĉiuj parolis la rusan.



Ni loĝis en kazernoj en la limgardejo, sed promenis ekstere – po unuope, sen armiloj, ja ni sentis nin kvazaŭ hejme. Mankis malpermesitaj horoj, tage kaj nokte ni povis iri ien ajn. Mi ne memoras ke eĉ unufoje iu pripafis aŭ atakis la militistojn.



En la lastaj jaroj jam ĉie estis trankvile – venis buboj el Kabulo, aliaj lokoj kaj ĉiuj rakontis la samon. Eĉ laŭ statistiko videblas, ke preskaŭ mankis homperdoj en tiu periodo. Nur poste ĉio ekbolis – en Taĝikio kaj trans la limo, en Afganio, kiam niaj trupoj foriris. Ĉiuj scias pri la 12a limgardejo de la Moskva limgarda taĉmento, kiun islamistoj venintaj el Afganio, tute ekstremis. El 48 limgardistoj 25 pereis. Sed tio okazis jam en 1993, en nia tempo ankoraŭ estis trankvile.
Ni havis unu taskon – garantii trairon de humanitaraj kargoj por la afgana loĝantaro laŭ flosponto. Trafika roto transportis la helpokargojn kaj ni eskortis ĝin.



La sovetiaj trupoj forlasis Afganion la 15an de februaro 1989, sed ni restis, ĉar la humanitara helpo plu venis. Mia servo tie finiĝis en februaro 1990, sed la limgardejo plu funkciis. La lasta helpo estis sendita al Afganio en 1994.
Komence de 1990 mi revenis al Saaremaa, sed tie jam ĉio kolapsis, regis ĥaoso. Komandestro malkaŝe sugestis al ni: “Kiu povas – iru al aliaj lokoj. Redonu la armeajn havaĵojn kaj foriru”.
La 28an de majo 1991, je la Tago de limgardisto, mi translokiĝis al Tjumeno. Ĉi tie mi ekservis en la provinca administracio de KGB, kie mi estis mastrumanto de la ĉefsidejo. La saman postenon mi poste okupis en la nova ĉefsidejo de la provinca FSB- administracio. Sed tio okazis jam post Ĉeĉenio.

Ĉeĉenaj vojaĝoj 
La unuan fojon mi estis sendita al Ĉeĉenio en 1995. Kiam la armeaj trupoj eniris la respublikon ni estis en Jarkova distrikto (Tjumena provinco). Nu, kompreneble ni ion supozis, sentis ke io okazos. Oni tuj vokis nin al Moskvo, instrukciis kaj sendis de tie al Mozdoko kaj de tie jam al Grozno. Flughaveno en Ĥankalo ne akceptis nin, do ni alteriĝis sur la Norda flughaveno.
Ni laboris en aparta konstruaĵo malantaŭ la Departamento pri la ŝtata sekureco, kiu troviĝis kontraŭ la Domo de la registaro. Loĝis ni en komunloĝejo.
Se paroli sincere, ni malofte profitis de la moskva leciono – tro “saĝaj” homoj faris ĝin, malproksimaj de la reala vivo. En Grozno loka FSB-estro klarigis al ni situacion kaj ni tuj komprenis la veran situacion. La urbo estis detruita, nur poste oni forigis rubaĵojn de la ĉefaj stratoj, fortiris damaĝitajn tankojn kaj bruligitajn aviadilojn. Nur drinkejoj funkciis senĉese kaj vodko vendiĝis je ĉiu angulo – drinku la rusoj! Tio kaŭzis plejparton de la ĝenoj – soldatoj ebriiĝis kaj komencis fuŝi… Plurfoje ni devis solvi problemojn, faritajn de ili.
Rilatoj kun la lokanoj estis normalaj, speciale en la urboj kaj kun la maljunuloj. Ni ja iradis sen uniformoj, oni eĉ nomis nin “jakuloj”. Kvankam rusoj tiutempe jam preskaŭ tute mankis en Grozno. Nur en Staropromislova distrikto ankoraŭ restis multe da rusaj familioj – ili plu atendis pli bonan tempon, esperis.



Ni veturadis tra la tuta Ĉeĉenio – vizitis Ŝali, Bamuton, Gudermeson. Renkontiĝis kun Ruslan Labazanov en lia denaska vilaĝo Tolstoj-Jurt. Tie neniam okazis bataloj – domoj staris nedamaĝitaj, vendejoj funkciis, estis trankvile. En Ĥankalo oni ofte pripafis nin…
Mi servis en la sekcio pri ekonomia sekureco. Ni laboris kun civiluloj kaj entreprenoj, sed ĉefe kun bankoj. Plej malfacile estis intertrakti kun bankistoj…
Kompreneble kelkfoje oni pripafis nin, sed feliĉe sen homperdoj – ĉio danke al nia estro, kiu estis tre inteligenta, ĉiam antaŭis ĉiujn je du-tri paŝoj, anticipe kalkulis ĉion. Poste li iĝis generalo, nun jam emeritiĝis. Unue ni skeptike rilatis al li, pensis – kion li scias, moskvano. Sed ni rapide taksis lin laŭmerite…
Ni interagis kun aliaj entoj – OMONoj el Tjumeno kaj Ĥanti-Mansijsko, Tjumena SOBR (rusa mallongigo; Speciala Rapidreaga Taĉmento), loka milico. Multaj buboj konfirmos: en Ĉeĉenio estis pli malfacile ol en Afganio. Oni ne povis kompreni kie estas la niaj kaj kie la fremdaj, regis terura ĥaoso. Armeanoj, milico, sekurecservoj – ĉiu laboris nur por si mem kaj neniu fidis al iu ajn. Kun GRU (Ĉefa Skolta Administracio; armea spionservo) kaj SVR (Servo pri Ekstera Skoltado) ni aktive kunlaboris, ili estis fidindaj.
La dua vojaĝo al Ĉeĉenio estis jam pli longa, sed ankaŭ sen homperdoj. En decembro 1995 gerilanoj atakis Gudermeson, kie interalie blokis la Tjumenan SOBR kaj ni helpis malbloki ĝin. La 23an de februaro 1996 ni jam flugis hejmen. Post du semajnoj gerilanoj atakis Groznon.

Sekva generacio
Mi eksiĝis en septembro 1996. Nelonge mi laboris en sekurecservo de privata firmao, sed baldaŭ foriris – mi ne ŝatas tiaĵojn. Tiel mi venis al TjumenNIIgiprogazo. 

Infanoj sekvas min: du filoj jam servas, la plej juna ankoraŭ estas 10-jara, sed jam planas iri al la Tjumena prezidanta kadeta lernejo.