Skip to main content

Vojaĝo al UK – mi ekveturos ĉi-nokte!

Vintre de 2007/2008 mi eklernis Esperanton kaj skribis en mia ruslingva blogo pri tio. La uzanto Maksimo rimarkis: “Tiu ĉi lingvo ŝanĝos vian vivon”. Diable, kiel li pravis!
Mi neniam estis eksterlande. Neniam mi partoprenis Esperanto-renkontiĝon. Neniam mi parolis en Esperanto. Ĉion ĉi mi faros jam post unu tago, alveturinte Hanojon, kie mi partoprenos UK97.
Mi ĉiam estis solulo kaj ne tre ĝenis min tio. Mi hazarde ekinteresiĝis pri Esperanto, memstare trovis en la Reto lernolibron de Boris Kolker, elŝutis kaj dum tri monatoj studis ĝin. De tiam mi konsideras min esperantisto, kvankam mi partoprenis eĉ ne unu verdan okazaĵon.
Mi multe legas – rete kaj libre, blogas, vikipediumas kaj fojfoje eĉ leteras al iu ajn aŭ lanĉas per-esperantajn projektojn – kiel Esperantistoj-ĵurnalistoj. Interalie hieraŭ mi ricevis de la eldonisto honorariojn por kvar lastaj artikoloj, verkitaj de Roberto Pigro (Kipro), Prince Henry Oguinye (Niĝerio) kaj Felizardo Eslabão (Brazilio). Al la afrika amiko mi esperas transdoni monon dum nia (unua!) renkonto en Hanojo, al Roberto mi sendos ĝin per banko kaj malavara brazila kiel ĉiam oferis sian honorarion al la fonduso “Esperanto en evoluo”.
Sed mi neniam partoprenis lokajn eo-aranĝojn – ja interparoli kun samlingvanoj esperante ŝajnas al mi miksaĵo de ŝerco kaj ludo, kaj mi ĉiam konsideris Esperanton serioze. Tute alia afero estas partopreno en alilanda okazaĵo, kie Esperanto plenumas sian naturan rolon kiel komunikilo inter homoj.
Kaj aldone neniam mi veturis alilande. Moskvo, Sankt-Peterburgo, Tomsko, Omsko, Barnaulo, Novij Urengojo – mi estis en multaj urboj de nia patrujo, sed neniam alilande. Nun mi decidis unuigi du taskojn – verdan kaj ferian. Ĉu “verda turisto”? Jes, sed tio ja estas normala afero kaj ni havas normalan lingvon, ĉu ne? Mi multege laboris kaj nun deziras plejparte ripozi, akiri novajn impresojn kaj almenaŭ por du semajnoj forgesi pri ĉio. Espereble mi sukcesos.
Mi jam pakis aĵojn kaj post kelkaj horoj veturu al la flughaveno. Veturado daŭros tutdiurne, trans Moskvo, do al Hanojo mi alvenos matene de la 29-a de julio. Afablega Flamo, vjetnama samideanino, promesis helpi al mi pri posta veturado tra la lando, elekto de ripozlokoj, aĉeto de biletoj kaj mendo de hoteloj. Dankon al ŝi!
Se en la hotelo Nam Ngu efektive estos promesita sendrata (kaj senpaga) Interreto, mi promesas ĉiutage fari almenaŭ mallongajn raportojn pri okazaĵoj de UK kaj mia posta vojaĝo. Vivu Esperanto! Sanon kaj prosperon al ĉiuj esperantistoj! Ĝis!

Comments