Vojaĝo al UK97: Pagodo perdita kaj nokta vojo trovita

La ekskurso al la Parfuma pagodo – ĉu vi povus kontraŭstari tiun tenton? Mi ne. Kaj mi vere vidis ĝin – cetere hazarde, senakompane kaj preskaŭ senkonscie.

Ek!
Same kiel plejmulto da vidindaĵoj, la Parfuma pagodo troviĝas je distanco de kelkhora veturado de Hanojo. Feliĉe ĉirkaŭaĵoj estas belaj, busoj sufiĉe komfortaj kaj akompanaro ne ĝena. Dum forlasi la urbon ni haltis kiel kutime ĉe kontrolejo de vojpolico kaj ne tre bonsorte.



Dum rutina dokumentokontrolado evidentiĝis, ke nia ŝoforo ne havas (almenaŭ ĉe si) stirpermesilon. Tamen post certa tempo li revenis kaj ni daŭrigis la vojaĝon. “Kion li faris?” demandis mirigita ekskursanino. “Li devis pagi”, kviete respondis ĉiĉeronino.



Ĉi-kaze nia gvidantino denove estis komencantino – afabla, sed malsperta en parola lingvo. Ŝia profesia kolego unue montris sin homo akceptema kaj eĉ deklaris sin preta eklerni Esperanton. Tamen poste evidentiĝis, ke lia profesieco estas tre diskutinda afero…

Buse, ŝipe kaj telfere
Post kelkhora veturado ni atingis vilaĝon, kie la buso haltis por duonhoro. Poste ni translokiĝis al ŝtalaj boatoj kaj daŭrigis nian vojaĝon laŭ rivero.





Pitoreskaj ĉirkaŭaĵoj – verdaj bordoj, kvieta riverfluo, fiŝkaptistoj kun predo, malgrandaj pagodoj tie kaj tie.





Iom ĝenis nin nur la ardanta suno, firmegaj feraj sidlokoj kaj virinoj de sur apudiranta boato, kiuj senĉese trudis faritajn de ili niajn fotojn, trinkaĵojn, ktp. Cetere mi bone komprenas ilin – turistoj estas preskaŭ sola okazo perlabori iom da mono, do ili strebis uzi tiun ŝancon.



Post ĉirkaŭ duonhora ŝipado ni atingis haveneton kaj pluiris piede, ĉiam pli alten laŭ la ŝtona ŝtuparo. Malnovaj religiaj konstruaĵoj apudis al modestaj kioskoj kun T-ĉemizoj, biero kaj diversaj turismaĵoj.





Mallonga halto por tagmanĝo en kafejo. Mi jam manĝis enhavon de la donita al mi saketo, do decidis iom promeni plu.



Hm, interesaj pordegoj, evidente malnovaj…





Mi fotis kuprajn pordoringojn, poste pordegojn mem kaj eniris la korton. Dum ĉirkaŭ kvaronhoro mi promenis tie, ĝuis belaĵojn de malnovaj konstruaĵoj, ĉion admiris kaj fotis.



Sed kie estas aliaj ekskursanoj? Ĉu ili ne alvenos ĉi tien? 




Mi elrigardis eksteren, poste iris al la kafejo kaj trovis ĝin vaka – ĉiuj jam foriris. Kaj ili preteriris ĉi lokon – verŝajne por viziti ĝin je revena vojo, pensis mi. Do mi devis hasti por atingi mian grupon! Kaj mi plirapidigis miajn paŝojn. 




Mi haltis nur unufoje, apud manĝaĵa bazareto, kie mi vidis du grandajn pelvojn – en unu rampis testudoj, en la alia – brunaj skaraboj. Kiam mi alvenis pli proksimen, skaraboj timis kaj buliĝis. 



Mi denove rememoris la vortojn de loka esperantistino Kvin: “Vjetnamoj manĝas ion ajn”.



La ŝtona ŝtuparo finiĝis per betonita plato – plu estis nur abismo super kiu cirkulis telfero.



Mi kuniĝis kun mia grupo kaj daŭrigis la vojaĝon en telfera kajuto kun kvin kunvojaĝantoj.



Ĉu indus aldoni ke mi unuafoje uzis tiun transportilon?




Poste estis lasta impeto kaj subiro al la malluma kaverno, kiu de multaj jarcentoj estas uzata kiel budhisma templo.





Mallumo. Grandega ŝtono disigas enirejon (maldekstre) kaj elirejon (dekstre). Malnova sonorilo.


Aromaj kandeloj tie kaj tie. Interne de la kaverno longa altaro, antaŭ kiu kuŝas ĉiamaj donacoj – pakaĵoj de Choko Pie. Antaŭ mi preĝas juna vjetnamino kun sia ido – ili surgenuiĝas kaj kelkfoje klinas sin, ion murmurante. 




Mi forigas fotilon por ne ĝeni sincerajn kredantojn – tiom maloftajn en mia propra lando.


Reveno kaj diveno

Ĉiuj sufiĉe spektis kaj fotis, do ni ekrevenas. Iu demandas niajn ĉiĉeronojn: “Sed kie estas la Parfuma pagodo?” – “Jen, vi ĵus vizitis ĝin!”, sonas gaja respondo. “Ha, bone…”



Revena vojo estis la sama. Nur antaŭ la telfero ni komprenis, ke ĝi ial ne funkcias. Dume unua parto de la ekskursanoj jam foriris per ĝi kaj ni restis ĉi tie, sen ĉiĉerono. Post ĉirkaŭ duonhoro la transportilo reviviĝis. Poste ni eksciis, ke mankis sufiĉe da homoj en transa punkto, do oni haltigis ĝin portempe.



Dum atendado mi havis interesan interparolon kun la polo Mirek Dziedzic, kiu unuavice demandis min, ĉu mi subtenas Vladimiron Putin aŭ ne. Mi respondis ke jam de multaj jaroj mi ne renkontas homojn, kiuj subtenis lin kaj ke lia regado estas bazita ne sur popola subteno kaj eĉ ne tiom sur falsigado de balotoj, kiom sur neskribita kontrakto inter la povo kaj la popolo. Laŭ ĝi popolo ne enmiksiĝas en regado kaj reciproke la aŭtoritatoj oferas al ĝi panerojn de sur sia tablo – malgrandajn, sed pli abundajn ol iam ajn ricevis miaj ĝenerale malriĉaj samlandanoj.





Dum ŝipado mi havis alian interparolon kun afabla greko, kiu post miri pri kruela siberia frosto invitis min viziti lian varman landon kaj fine demandis: “Ĉu vi vidis ĉarman pagodon apud manĝejo, meze de la vojo al la kaverno?” – “Jes, mi vizitis ĝin dum aliaj tagmanĝis” – “Kaj ĉu vi scias, ke tio estis la Parfuma pagodo – ĉefa celo de nia vojaĝo? Mi kun mia edzino hazarde alvenis tien, solaj. El tuta nia grupo verŝajne nur ni triope vidis la Parfuman pagodon…”. Mi kontrolis gvidlibron kun fotoj de ĉi fama vidindaĵo: jes, mia kunparolanto pravis. Mi hazarde trafis rondon de bonsortuloj – niakaze tre malgrandan.




Post elŝipiĝi remistinoj alkuris nin kaj komencis ion paroli kun etenditaj al ni manoj. Kio okazas? “Ili petas trinkmonon, – klarigis al mi du grizaĝulinoj. – Sed ni jam pagis ĉion al organizantoj, do ne ripetu pagojn”. Mi tamen kompatis tiujn virinojn, evidente malriĉajn, kaj donis al ili iom da mono.




Dum busveturado evidentiĝis, ke ni malfruiĝas, do apenaŭ trafos ĝustatempe la Internacian artan vesperon, okazontan en la universitato. Ĉiuj emociiĝis kaj petis la ĉiĉeronon transporti nin ne al Melia hotelo, sed rekte al la universitato. Ja fakte tio estas lia kulpo, ke ni malfruiĝas, kelkfoje dividiĝas en du grupoj, ktp! Tamen ĉi viro okazis esti tre respondeca (pri la buso) kaj firme deklaris, ke li devas strikte sekvi la planitan itineron. Do ni alvenu Melia hotelon kaj poste mem atingu la koncertejon. Nia esperanto-ĉiĉeronino provis admoni lin, sed vane. Rekompense ŝi kantis al ni belan kanton el repertuaro de loka grupo “Rizoj” (kiel mi poste eksciis). Ĉu eblus koleri kontraŭ tiom sinceraj kaj ĉarmaj homoj?!



Feliĉe al la hotelo baldaŭ alvenis la busoj kaj ni ĝustatempe trafis la koncerton. Mi spektis nur kelkajn programerojn kiam alvenis Kvin, kiu promesis al mi helpi pri postkongresa vojaĝo. Kaj ŝi bonege plenumis tion! Mi bedaŭras, ke mi havis malmulte da tempo por interkomuniki kun tiu afabla junulino.


Vespera manĝo kaj nokta promenado
Nian babiladon interrompis Dmitrij Luŝnikov, mia nova aŭstralia amiko, kiu renkontis ĉi tie samlandanon kaj proponis aranĝi komunan vespermanĝon. Mi siavice alvokis la burundanon Jérémie Sabiyumva kaj nia internacia kvaropo ekiris serĉi konvenan restoracion. La tasko okazis esti ne tiom facila kiel ni supozis. 
La Esperanto-kafejo jam estis fermita, same kiel multaj aliaj, funkciantaj ĝis la 9-a vespere. La dua kafejo estis tro multekosta, la tria same fermita, en la kvara oni proponis nur trinkaĵojn (tute neimagebla afero en Rusio!), la kvina denove multekosta. Finfine ni trovis pli malpli taŭgan lokon kaj havis tie bonan vespermanĝon kun gaja babilado. Fine alvenis posedanto, kiu okazis esti… aŭstraliano! Tri samlandanoj vigle interparolis (kompreneble angle).




Kiam ni disiris, aŭstralianoj iris unudirekten, kaj mi kun Jérémie en la alia. Tiam ni ne supozis kiom longa estos tiu promenado. Poste mi konkludis, ke vjetnamaj stratoj estas enigmaj kaj eble eĉ ensorĉitaj, do mi neniam sukcesis trovi vespere ĝustan direkton (eĉ tute sobra!). Do ni iris, iris kaj plu iris… Jen aperis esperanto-afiŝoj, kio signifas proksimecon de la urbocentro, sed poste ili denove malaperis. Dume stratoj tute malpleniĝis, ekregis mallumo.




Post unuhora vagado ni komencis konsulti maloftajn preterirantojn, ĉefe policanojn. Tiam evidentiĝis, ke ili ofte havas malsamajn ideojn pri la urboplano. Foje du policanoj starantaj je 100-metra distanco montris tute kontraŭajn direktojn. Do ni revenis al la unue demandita kaj demandis denove.



Post ioma pripensado li prenis skribilon kaj desegnis necesan itineron sur mapo. Ial mi kredis lin. Je la 1-a nokte Jérémie jam apenaŭ movis la krurojn. “Mi estas tre laca. Kiam mi alvenos la hotelon, mi tuj falos kaj ekdormos. Ĉu tiu vespermanĝo kostis tion?”




Mi konsolis lin laŭeble, dirante ke almenaŭ li estas unua afrikano kiu havis noktan ekskurson tra Hanojo. Kaj tute senpagan! Mi ne certas, ĉu li aprezis tion. Finfine la ĝusta vojo estis trovita, mi eskortis lacan burundanon al lia hotelo kaj mem iris al mia Nam Ngu. La pordo estis jam fermita, akceptisto dormis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ mi.

Comments