Vojaĝo al UK97: Metiistoj, monaĥoj kaj amatoroj

Plia ekskursa tago estis vere ĝuinda, kvankam finiĝis multe pli frue ol atendite. Ĉu tio estis avantaĝo aŭ manko? Mi ne scias.

Ceramikista vilaĝo
La unua punkto de nia itinero estis tiel nomata ceramikista vilaĝo, situanta ne tre for de Hanojo. Tamen se oni atendus vidi “tipan” tropikan vilaĝon – kun grundaj padetoj anstataŭ stratoj, malgrandaj lignaj dometoj kaj aborigenoj en tradiciaj vestoj, oni estus elreviĝinta. Fakte tiu vilaĝo ne multe diferencis de iu malnova ĉefurba strato. Laŭlonge de malvasta, sed tute betonita strato, etendiĝas senĉesa vico de duetaĝaj brikaj dometoj, kiuj estas samtempe loĝejoj, metiejoj kaj vendejoj.



La buso haltis kaj ĉiĉerono kondukis nin al interna parto de la korto, kaŝita malantaŭ vendeja fasado. Ĉi tie mi devas diri kelkajn vortojn pri vjetnama ĉiĉeronado. Ĉiufoje ni havis du ĉiĉeronojn – profesiulon kaj esperanto-volontul(in)on. La unua rakontis kaj klarigis, la dua tradukis kaj gvidis.



Ĉiuj profesiaj ĉiĉeronoj parolas la anglan, do eĉ por posta traduko ili alparolis la ekskursantojn angle. Feliĉe multaj komprenis tion, ĉar el kvar renkontitaj de mi esperanto-gvidantoj du estis komencantoj tiom fruaj, ke ili fakte tute ne parolis esperante.



Ekzemple ĉi-kaze nin akompanis brava junulo, helpema kaj kuraĝa. Unue li provis alparoli nin, sed pli malpli sukcesis elbuŝigi nur propran esperanto-nomon kaj post 15 minutoj tute rezignis pri la afero. Feliĉe apude sidis bonkora brazilano, kiu konis la anglan, do fakte anstataŭis nian volontulon kaj servis kiel tradukisto dum la tuta ekskurso. 




Tamen parto de vizitantoj devis fari demandojn al la ĉiĉerono angle kaj respondoj ne ĉiam estis tradukitaj por aliuloj, do parto de informo estis perdita por ili. Senti sin senlingva dum esperanto-ekskurso estas vere stranga sperto. Kaj mi ĝis nun ne komprenas – por kio doni tiel gravan taskon kiel tuja interpretado al nuraj komencantoj? Ĉu ne estus pli bone honeste agnoski: jes, ni ne havas sufiĉe da spertaj esperanto-parolantoj por akompani ĉiujn ekskursojn, do estu preta al anglalingva ĉiĉeronado? Des pli ke ĉiu ekskurso kostis po 30 eŭroj – prezo kiun oni neniel povas nomi rabatita.

Mi revenu al la vilaĝo. En la korto ni vidis virinojn sidi kaj prepari argilaĵojn kaj porcelanaĵojn. Ĉio estis aranĝita tre simple kaj modeste. Poste la ĉiĉerono kondukis nin al vendejo, plenplena je tiuj aĵoj. 




Dum longa tempo mi vagadis inter bretaroj kaj poste elektis du simpatiajn porcelanajn katetojn, kiuj servas kiel speciujoj. Tamen ĉe la kaso evidentiĝis, ke la prezo estis indikita ne en la dongoj, sed en dolaroj. Do anstataŭ 20 mil dongoj (1 dolaro) mi pagis 20 dolarojn – sufiĉe malavare por tia bagatelo. 




Aliaj ekskursanoj ankaŭ plendis pri prezalteco. Espereble almenaŭ parto de ĉi mono iris al virinoj, kiuj sidis surplanke en la korto.

Kvarcentjara monaĥejo
Sekva punkto de nia itinero estis malnova budhisma monaĥejo, konstruita antaŭ 400 jaroj.



Mi estas ateisto kaj neniam tre emociiĝis pri “spiritaj spertoj” kaj similaj rakontoj, sed ĉi loko vere estas trankviliga kaj pensiga. Tuj antaŭ enirejo nin renkontis grandega arbo kun longaj grizaj pendaĵoj, tre simila al fama Eja el la filmo Avataro.





Griziĝintaj ŝtonaj konstruaĵoj, lageto kovrita je nimfeoj, malnova puto kun filiko interne – ĉio ŝajnas esti eterna, ĉiama.







Oni povas eniri templojn (post demeti ŝuojn!) kaj rigardi diverskolorajn diojn antaŭ kiuj senescepte bruletas maldika kandelo, ofte spirala.





Budhismaj stupoj estas ornamitaj per hieroglifaj surskriboj (antaŭ 400 jaroj vjetnamoj uzis tiun skribon) kaj svastiko – iom malkutima en religia kunteksto por eŭropano.



Monaĥoj preskaŭ ne videblas, nur fojfoje oni rimarkas homojn ripozi en mallumaj dometoj. Nur katoj kaj kokinoj vivigas ĉi lokon.






Ĉe elirejo staras vendistinoj de suveniroj – modestaj sed sufiĉe multekostaj. Mi preferis konservi tiun lokon en fotoj kaj en mia memoro – senpage kaj poreterne.

Pentraĵa vilaĝo
Fakte estus ne tre ĝuste nomi ĉi vilaĝon pentrarta. Presista – jes, ĉar oni ne tiom pentras, kiom presas bildojn sur la papero. Virino, sidanta surplanke, prenas stampilon, tremas ĝin en apudan pelvon kun farbo, kaj presas ĝin sur la paperon. 




Poste listo devas sekiĝi en ombro dum unu diurno. Kaj tiamaniere oni laŭsekve presas ĉiun farbon, kreante bildon dum kelkaj tagoj. Tiu metio estas inkluzivita en la liston de la Monda heredaĵo de UNESKO



Mian apartan atenton alvokis la bildo, kiu nomiĝas “Geedziĝo de ratoj”. Ĝi montras du vicojn de ratoj, kiuj humile iras al la granda kato kun donacoj. “Tiu estas malnova vjetnama bildo, – klarigis la ĉiĉerono – kaj tre populara, ĉar fakte temas pri aludo al korupto. Eĉ ratoj ne povas geedziĝi sen fari donacon al la kato-superulo”.



Du vicoj de ratoj simbolas suprajn kaj malsuprajn socitavolojn. Hieroglifoj apudaj ankaŭ havas signifojn (sed mi bedaŭrinde forgesis ilin). Dum longa tempo mi pensis, kien mi povus meti tiun bildon en mia modesto loĝejo, sed fine aĉetis sen preni decidon – mi ne povis kontraŭstari tiun tenton.



Je tio nia “tuttaga” ekskurso finiĝis – je la 2-a aŭ 3-a. Al niaj demandoj la ĉiĉerono respondis, ke li ne csias kial ni estis misinformitaj, ĉar aliaj punktoj dum tiu  itinero mankas. Nu, kion fari, ni havis eblecon reveni al Hanojo pli frue kaj ĝui la kongreson. Ankaŭ nemalbona afero.


“La domo de fantomoj” kaj “Tiradentes – fidoplena martiro”
Vespere la organizantoj proponis al ni ĝui en la universitata halo du artaĵojn – la filmon “La domo de fantomoj” kaj teatraĵon “Tiradentes – fidoplena martiro”. Je lasta momento ordo estis ŝanĝita, do unue estis prezentita la filmo.
Mi ne rakontu pri enhavo de ĉi artaĵo, feliĉe ne tre longa. Mia aŭstralia amiko Dmitrij Luŝnikov post finaj bildoj diris nur: “Kia stulta filmo!” Mi konsentas. Iom mildigis impreson neatendita turno de la intrigo je la fino kaj ankaŭ nemalbona aktora ludo, sed ĝenerale tio estas tipa amatoraĵo. Feliĉe mi ne aĉetis DVD-on en Libroservo.



Sekvinta ĝin teatraĵo ankaŭ ne plibonigis mian humoron. Temo estis interesa (sorto de la brazila nacia heroo, kies kromnomo estas Tiradentes), ankaŭ sola aktoro – preskaŭ 80-jara Amarilio Hevia de Carvalho, kun longa barbo kaj forta voĉo – estis rimarkinda. Sed fakte tio estis ne spektaklo, sed nura monologo, tre patosa kaj seriozega.
Mi ŝatas amatorojn, sed ili neniam sukcesos anstataŭ profesiulojn.

Comments