Monday, October 8, 2012

Vojaĝo al UK97: Sajgono

La kongreso finiĝis, sed mi havas ankoraŭ plian semajnon en la gastema Vjetnamio. En la suna Sajgono atendas min novaj impresoj kaj eble aventuroj. Do mi flugas tien.

Little Saigon
Matene de la 5-an de aŭgusto mi ekflugis al Sajgono. Fakte temas pri Ĥo-Ĉi-Min-urbo, sed tiu nomo estas tre longa kaj verŝajne pro tio la vjetnamoj mem, malgraŭ sia ĉiama respektego al tiu gvidanto (“Ĥo-Ĉi-Min estas mia patro, mia avo”, tute serioze diris al mi Kvin) ofte uzas la antaŭan urbonomon. Eĉ en flugbiletoj estas indikita mallongigo “Sg”.



La aviadilo estis komforta, flugo du horojn longa. Post alteriĝi kaj ricevi bagaĝon mi telefonis al Hoa kaj ŝi diris al mi: “Prenu taksion, montru al taksiisto mian nomkarton kaj pagu ne pli ol 10 dolarojn”. Mi strikte sekvis tiun instrukcion.
La hotelo Little Saigon, en kies akceptejo laboras Hoa, troviĝas en la centro de la urbo, ĉe la strato Lê Lợi, 36, Bis/2, je dek minutoj da piediro de la urba administracio kaj de la Dipatrina katedralo. Kelketaĝa, sin kaŝanta iom funde de la strato, tiu hotelo estas samtempe modesta kaj komforta. Hoa aranĝis por mi plej belan ĉambron en la sesa etaĝo, vastan kaj bone ekipitan. Klimatizilo, satelita televido kaj grandega lito estas ordinaraĵoj por la vjetnamaj hoteloj. Sed ĉi tie – atentu! – mi unue ekhavis balkonon. Belega teraso, almenaŭ 6 kv. metrojn granda, kun lumiloj ĉe la rando, du plektitaj seĝoj kaj ronda tableto. “Vi povas inviti tien vian koramikinon”, sugestis Hoa kun ĉarma rideto. “Ve, mia koramikino restis hejme…”.



Bedaŭrinde nur unufoje mi sukcesis ĝui tie akompanon – tiun de Hoa. Ŝi laboris ĝis vespere, mi tutan tagon vagadis tra la urbo, ege laciĝis de varmego kaj humideco kaj do proponis al ŝi anstataŭ kuna promenado planita antaŭe, simple ripozi en komfortaj seĝoj, ĝuante babiladon, drinkadon kaj bildon de la nokta Sajgono. “Kial ne?!” respondis gaja junulino. Bedaŭrinde striktaj hotelaj reguloj malpermesas al la personaro viziti ĉambrojn de gastoj, do ni ne havis eblecon ripeti tiun sperton. Sed eĉ unu estas pli bona ol neniu, ĉu ne?
Por fini mi nur diru, ke belega ĉambro kostis al mi ne pli ol 40 dolarojn tage (inkluzive matenmanĝon en la kafejeto en la teretaĝo). Kaj nur tiu, kiu vojaĝis iam tra fremda lando sen koni lokan aŭ la anglan lingvojn, povas vere aprezi tiun ĝuindaĵon – loĝi en la hotelo kun (eĉ unusola) esperantisto en personaro.
Nubskrapuloj kaj kokoj
Se vi vidis nur Hanojon kaj opinias ke nun vi konas la tutan Vjetnamion, vi ege eraras. Sed se vi vizitis nur Sajgonon, vi povas same erari, konsiderante ĝin pli pala kopio de la ĉefurbo. Ne, tiuj du urboj estas tute malsamaj kaj apenaŭ povus plaĉi al sama homo.



Hanojo estas tipa suda urbo, mi nomas ĝin loka Taŝkento, ĉar ĝi vere similas al tiu ĉefurbo de Uzbekio, cetere vidata de mi nur per televido. Sajgono pli similas al Novjorko (pri kiu mi havas same “fundajn” spertojn). En Hanojo dominas tri-kvaretaĝaj dometoj, ĥaose konstruitaj, la stratoj estas plenŝtopitaj je kafejoj, bicikloj kaj vendistoj.
Sajgono estas la urbo de nubskrapuloj kaj multekostaj butikoj. Ŝajne ĉiuj mondfamaj varmarkoj ĉeestas ĉi tie. VertuSalvatore FerragamoSheraton – mi apenaŭ sukcesis turni la kapon tien kaj reen, legante ĉiam novajn pendaĵojn kaj reklamojn. Unuafoje mi vidas kutimajn (por eŭropano) butikojn kaj superbazarojn. En pluretaĝaj vendejoj abundas diversaj varoj kaj nur manko de prezindikoj memorigas ke oni troviĝas en la azia urbo.

Motortaksioj estas same multaj kaj sintrudemaj, sed iom pli ofte proponas servojn de “madames”. Sajgono ĝenerale estas konsiderata lokuloj pli krimeca ol Hanojo. Hoa tuj avertis min, ke ĉi tie ne decas porti surŝultre sakojn kaj fotilon – ŝtelistoj sur motorcikloj forŝiras ilin. Do necesas porti ĉion sur kolo, esperante ke almenaŭ kapon oni ne deŝiros. Cetere mi vagadis ĝis malfrue kaj eĉ en vespera mallumo neniam spertis problemojn. Nur unufoje haltigis min en parko iu virino, kiu komencis pridemandi min en la angla. Dum longa tempo mi ne komprenis kion ŝi volas kaj nur kiam ŝi diris, ke mi iru al ŝia hejmo por partopreni familian vespermanĝon kaj konatiĝi kun ŝia fratino, mi divenis ke temas pri fraŭdistino, do foriris.

Sintrudemaj estas ankaŭ ŝupurigistoj, kiujn mi ne vidis en Hanojo. Ili alvenas kaj komencas ciri viajn ŝuojn, rapide babilante pri ties malpureco. Poste kompreneble sekvas pagpostulo. Sed mi estis firma kaj ĉiam sukcesis forpeli “propravolajn servistojn”.



Policanoj en Sajgono ne tre multas eĉ en centraj stratoj – diference de Hanojo. Tamen kiam mi fotis la urbodomon, miaj oreloj eksuferis pro akra fajfado alproksimiĝanta. Mi demetis la fotilon kaj ekvidis, ke fajfas policano. Li rapide svingis manojn direkte al mi kaj penis montri malpermesecon de mia ago. Jes, mi komprenis.



Kontraŭe, turistoj multas. Unuafoje mi renkontis en Vjetnamio samlandanojn, sufiĉe multajn. Verŝajne plejmulto da ili celis la faman kurorton Mui Ne, situantan je 1 flughoro de Sajgono. Eble iam mi sekvos tiun vojon, espereble.
Kiel transiri la straton?
Cetere trafiko estas eĉ pli freneza ol en Hanojo, ĉar semaforoj tre malmultas kaj veturantoj same fajfas pri piedirejoj kaj piedirantoj. Tamen mi sufiĉe rapide komprenis neskribitajn leĝojn de tiu ludo kaj ĉiam sukcesis senprobleme trapasi sajgonajn stratojn. Necesas kompreni plej gravan aferon: tiu densa trafikfluo tute malatentas vin, do neniu lasos al vi vojon. Kion fari? Respondo simplas: iru!


Sed neniakaze kuru – tio estus tre danĝera. Vi devas iĝi parto de tiu trafikfluo, sed direktanta sin ne laŭlonge de la strato, sed transen. Oni elektu momenton kiam aperos ioma distanco inter vi kaj plej proksima veturanto kaj faru unuan paŝon. Malrapide! Kaj ĉiam rigardante al veturantoj – vi ja devas diveni, ĉu tiu preteriros vin antaŭe aŭ veturos post vi? Mi ripetas: neniu haltos por vi, do vi povas kalkuli nur pri preterveturo. Kaj eĉ tio koncernas nur motorciklistojn, ĉar aŭto tute ne ŝanĝos sian itineron, ĝi veturos rekten, do haltu kaj lasu vojon al ĝi. Poste iru denove. La vjetnamoj mem faras tiel. Ofte ili ankaŭ svingas la manojn aŭ kvazaŭ protektas sin per ili kontraŭ trafiko. Celo de tiuj manovroj estas la sama – atentigi veturantojn pri sia ĉeesto sur la veturejo.
Fakte tiu ludo ne estas tre komplika, necesas nur iom trejni sin. Trafiko en vjetnamaj urboj kuras sufiĉe malrapide, do kolizioj malabundas. Se en la vojoj de mia hejmurbo mi renkontas ĉiutage 5 ĝis 10 damaĝitajn aŭtojn, do en Vjetnamio mi nur dufoje spektis koliziojn. En Hanojo mi vidis kiel aŭto trafis motorcikliston. Kiam mi alvenis, li ankoraŭ kuŝis surtere kun mano sur la kapo – feliĉe en kasko kaj viva. Duan fojon, jam en Sajgono mi vidis interpuŝiĝi du motorciklojn, en kiuj estis kvar gejunuloj. Sed ili nur ekridis, deskuis la polvon de sur siaj vestoj, restarigis la motorciklojn kaj ekveturis plu.
Vizitindaĵoj
Kion viziti en Sajgono? Mi havis submane la gvidlibron de la rusia vojaĝanto Dmitrij Krilov, do orientiĝis helpe de ĝi. Tamen la centro de Sajgono estas tiom dense farĉita je diversaj vidindaĵoj, ke oni povus simple vagadi tra la urbo kaj gapi ĉirkaŭen.
La Dipatrina katedralo estas granda grizŝtona konstruaĵo, tre eŭropaspekta. Mi trafis ĝin fine de la diservo kaj vidis multajn paroĥanojn eliri. Laŭ mia impreso, kristanoj sufiĉe multas en Suda Vjetnamio kaj, kio plej gravas, ilia kredo estas sincera kaj forta. Dum duonhoro mi promenis tra la katedralo kaj ĉiam vidis la vjetnamojn, kiuj preĝis, bruligis kandelojn aŭ silente rigardis bildojn kaj statuojn. Multloke la muroj estis kovritaj per platetoj kun nomoj – verŝajne honore al oferantoj al tiu preĝejo. Antaŭ elirejo mi unuafoje renkontis almozpetanton, tre similan al tiuj en Rusio, sed ŝajne sobran.


Samvespere mi trafis alian katolikan katedralon, ĉi-kaze en la urboparto Tjolon, antaŭe loĝata de la ĉinoj. Post ekkonstruo de la socialismo ĉinaj metiistoj kaj komercistoj plejparte vorveturis, sed iuj restis kaj kompreneble restis Tjolon mem. Mi alvenis malfrue kaj vidis en preskaŭ plena mallumo multajn homojn, kiuj kviete sidis ĉirkaŭ la plenŝtopita katedralo kaj aŭskultis la vortojn de predikisto. Li parolis vjetname kaj laŭtparoliloj disportis lian voĉon tra la korto. Fojfoje alveturis bruaj motorciklistoj kaj speciala homo montris al ili lokojn en parkumejo.



Muzeo de la Revolucio ankaŭ staras en la centro de la urbo. Ne tre granda kaj tre tradicia, ĝi tamen estas interesa kaj vizitinda.



En la duetaĝa domo etendiĝas la ekspozicio, kiu rakontas (iom) pri la antaŭrevolucia historio de la lando, poste pri liberigaj militoj kaj fine pri disfloro de la socialisma epoko.



Ĉiuj etikedoj kaj klarigaj tekstoj estas dulingvaj – vjetname kaj angle.


La plej grandan mian atenton altiris antikvaj boatoj, remburita bubalo kun ligna ĉaro kaj memfarita biciklo el tempo de la Vjetnama milito. Eniro estas senpaga kaj libera.


Multaj novgeedzoj uzas eblecon fotiĝi en impresaj interieroj kaj apud tiu bela konstruaĵo. Mi renkontis almenaŭ kvar delegaciojn, ĉiu kun sia fotisto. Mi mem fotis unu novedzinon, sidinta sur fenestrobreto. Ŝi rimarkis tion kaj heziteme ridetis al mi. Ho ĉarmaj vjetnamaj belulinoj!



La Artan muzeon mi ne sukcesis viziti, ĉar lunde ĝi estis fermita. Sed bonkora gardisto permane invitis min promeni tra la korto kaj foti almenaŭ la domon. Bona propono! Konstruaĵoj de la kolonia epoko ĝenerale abundas en Sajgono kiu iam estis konsiderata “la azia Parizo”.



Diference de ĝi, la Muzeo de milita memoro (ofte la vjetnamoj daŭre nomas ĝin la Muzeo de la militkrimoj) troviĝas en nova konstruaĵo, tipa por la 1970-aj – 1980-aj jaroj.



En apuda tereno staras pluraj ekzemploj de la trofea usona milittekniko – tankoj, kanonoj, helikopteroj, blenditaj buldozoj, ktp. Multaj turistoj, plejparte eŭropanoj kaj usonanoj, fotas armilojn kaj unu la alian.



La ekspozicio konsistas preskaŭ tute el fotoj (kopioj) pri la civila milito. Terura afero. Mi nenion fotis tie kaj eĉ ne ĉion spektis – tiom abomena estas aspekto de la detruita kaj distordita homa karno.



Nur tie oni komprenas kiom grave ŝanĝiĝis dum lasta duonjarcento nia mondo. Jes, militoj nun ankaŭ daŭras. Sed apenaŭ oni povus imagi ke iu eĉ provus pravigi uzadon de tiom teruraj rimedoj kiel “Agent Orange” aŭ napalmo. Se tio okazis hodiaŭ, la usonajn (kaj ne nur) generalojn atendus la Haaga tribunalo pro krimoj kontraŭ homeco.



Sed la Vjetnama milito okazis antaŭ dekoj da jaroj kaj ties krimuloj nun kviete finas siajn vivojn en varmaj seĝoj, ĉirkaŭitaj de proksimuloj. Dio, mallongigu iliajn tagojn!




Kio estas vizitinda en Sajgono krome menciitaj lokoj? Nu, mi ne estas spertulo, sed dum tri tagoj mi vidis ankaŭ hinduisman templon kie preĝas malajoj kaj tamiloj, ankaŭ multajn statuojn, kajon ĉe la rivero Sajgono, japanan kvartalon, ĉarmajn parkojn, ktp. Alvenu kaj vidu mem!

No comments:

Post a Comment