Vojaĝo al UK97: Vungtaŭ kaj Adiaŭ Vjetnamio!

Du tagoj en Sajgono, ĉu tio sufiĉas por turisto? Mi decidis, ke jes kaj Hoa konfirmis mian konkludon. Post tri tagoj mi devos forflugi al Hanojo, do mi rezignis je unuhora flugo al Mujne kaj, laŭ sugesto de Hoa, direktis miajn piedojn al Vungtaŭ, urbo ĉe la suda marbordo.


Malbona hotelo, enigma kuseno
Atingi Vungtaŭ el Sajgono estas tre facila afero. Helpe de Hoa mi akiris en la kajo bileton al ŝipo (10 dolaroj) kaj matene ekiris for. Ŝipirado daŭras horon kaj duonon, ŝipo estis sufiĉe komforta kaj en molaj foteloj mi ne sentis iun ĝenon. Sidinta apud mi ĉirkaŭ 60-jara usonano brave manĝis ĵus aĉetitan pomon, sed vjetnamino en alia sidvico tre suferis pro marmalsano, kaŭzita de foje vere granda balanciĝado.


Apud malgranda stacidomo jam atendis nin taksiistoj. Mi iom legis pri la urbo en la gvidlibro, do tuj diris, ke mi bezonas Son Thinh 1 Hotel en 153 Phan Chu Trinh St. kaj montris la adreson. Baldaŭ mi ekbedaŭris pri tio. Ne, ĝia situo estas bonega – tuj ĉe la Malanataŭa plaĝo en orienta parto de la urbo. Prezo ankaŭ estis malalta – kontraŭ ĉambro kun klimatizilo, fridujo kaj televidilo mi pagis nur 20 dolarojn. Tamen ĉio estis jam sufiĉe grave foruzita, matenmanĝo malbona kaj duŝejo malkontentiga. Poste Hoa diris al mi, ke tio estis hotelo por la vjetnamoj, ne por fremdlandanoj, do ne decus al mi resti tie.
Kurorta urbo
Verŝajne ŝi pravis, ĉar nur en tiu “vjetnameca” hotelo mi renkontis strangan por mi aĵon. Ĉe pieda parto de la lito kuŝis ĉirkaŭ unu metron longa kaj 30 cm dika ŝtofa “kolbaseto”. Mi ne komprenis ĝian funkcion, do komencis esplori. Mi rigardis tien kaj tien, malligis ŝnurojn ĉe unu flanko kaj esploris internon, sed trovis nur la saman ŝtofon. “Stulta aĵo”, ekpensis mi kaj forĵetis ĝin al rando de la lito. Kiam poste mi rakontis pri tio al Hoa, ŝi unue ne komprenis min kaj post minuto ekridis. “Hej, tio estas kutima aĵo por la vjetnamoj, – diris ŝi. – Kiam oni dormas, oni volas ĉirkaŭbraki ion. Kaj jen por tio servas tiu kuseno. Oni brakumas ĝin nokte kaj iĝas kontenta.” – “Ĉu ankaŭ vi havas tian?” – “Jes! Mi havas kvar – po unu en ĉiu angulo de mia lito!” Ĉu mi estas stultulo? Eble jes, sed amuza rakonto kostis tion, ĉu ne?


Vungtaŭ tre diferencas de Hanojo kaj Sajgono. Tio estas vera kurorta urbeto – dormema kaj ripoziga. Hoteloj multas, sed mi ne vidis multe da turistoj, almenaŭ fremdlandaj. Parollingvo de lokanoj ŝajnis al mi iom stranga, do mi eĉ ekpensis, ke temas pri ĉinaj turistoj. Sed Hoa diris al mi, ke tio estas vjetnamoj, nur parolantaj en la suda dialekto. Ŝi mem parolas la nordan dialekton, surbaze de kiu estis kreita la literatura (norma) vjetnama lingvo, instruata en lernejoj. Do sudanoj komprenas ŝin kaj ŝi ankaŭ ilin komprenas, kvankam parolas alie.


Kurbaj stratoj, malgrandaj vendejoj, varmego iom glatigata nur per vento de maro. Hoteloj kaj kafejoj jam multas, kaj multaj estas konstruataj. Laŭlonge de la marbordo viciĝas restoracioj, plejparte eŭropecaj. Ci tie unuafoje en Vjetnamio oni donis al mi forkon anstataŭ manĝbastonetoj. Tamen tranĉilo mankis, do disigi viandon mi devis per kulero.


Homoj surstrate estas kiel ĉiam bonvenigemaj kaj helpemaj. Multaj nekonatoj salutis min, svingis manojn kaj kriis: “Hello, mister, hello!” Oni sentas ke eŭropanoj ĉi tie maloftas, do kelkfoje infanoj kaj knabinoj eĉ kuris post mi por alvoki mian atenton. Taksiistoj kaj motorciklistoj estas multaj kaj sintudemaj, same kiel aliloke.


La gvidlibro konsilis viziti plejparte la Malantaŭan plaĝon. Ĝi estas vere impona, kun larĝa kaj longa sablostrio laŭlonge de la marbordo. Sed ĉie staras avertotabuloj: “No swimming!” (Ne naĝu!) – supozeble pro altaj ondoj.


Por la vjetnamoj tio ne estas ĝena afero, ĉar ili ĝenerale malŝatas sunumadon kaj naĝadon. En la plaĝo ili kviete sidas sub ombreloj, tute vestitaj, trinkas kaj babilas.


Sed mi ja estas rusiano, kies plej ŝatata ripozkutimo estas tute kontraŭa. Do mi lasis vestojn en la hotelo kaj iris al la maro, kune kun kelkaj infanoj kaj gejunuloj.


La maro tiuloke estas malprofunda, do oni povas paŝi ĝis 50 metrojn for (mi altas 177 cm). Ondoj estas vere grandaj, sed tio ja estas bona kazo por ludo: oni atendas plej grandan ondon alveni kaj je lasta momento saltas kaj ĵetas sin bruste kontraŭ ĝin. Gaja afero! Dum iri laŭ sablostrio mi rimarkis iun moviĝon antaŭ mi, tuj malaperantan post plua paŝo. Mi haltis kaj atendis iom. Post du minutoj el multegaj tertruoj aperis malgrandaj kraboj kaj ekkuris tien kaj reen. Unu movo – kaj ili tuj malaperas en tiu truoj. Ĉarmaj bestetoj!
Inter Kristo kaj militistoj
Verŝajne ĉefa vidindaĵo de Vungtaŭ estas la grandega statuo de Jesuo Kristo, altiĝanta super la tuta urbo de sur apudmarborda monto. Ĝi aperis tie en 1974. Mi ne estas kristano kaj kredanto entute, sed apenaŭ eblis preteratenti tiom gravan lokon. Do jam dum unua promenado laŭ la marbordo mi devojiĝis dekstren kaj ekgrimpis laŭ ŝtona ŝtuparo.


Anĝeloj-futbalistoj, bibliaj profetoj, Abrahamo kun sia filo kaj lignofasko surŝultre, nigra rabobirdo – multaj skulptaĵoj akompanas pilgrimanton.



Ripozi oni povas sur ŝtonaj benkoj, multaj el kiuj havas surskribojn – verŝajne honore al donacintoj, ofte alilandaj.


Meze de suprenvojo atendas onin kioskoj kun trinkaĵoj, manĝaĵoj kaj kristanaj suveniroj. Mi aĉetis nur kepon, plej bezonatan por mi tiam.



Fine de grimpvojaĝo, sur plej alta loko de la monto staras la statuo mem.



Fakte ĝi estas malplena interne kaj eblas eniri ĝin por daŭre grimpi ĝis sur la ŝultrojn de Jesuo.



Sed mi rezignis je tiu afero, tro laciga kaj ne tre interesa por mi. Anstataŭe mi esploris ĉirkaŭaĵojn, fotis diversajn konstruaĵojn kaj skulptaĵojn, inkluzive de du kanonoj de la borda artilerio.



Menciindas, ke unika situo de tiu ĉi loko, altiĝanta super la tuta urbo kaj la marbordo donis al ĝi gravan militan signifon. Tion komprenis jam vjetnamaj militistoj, antaŭ pluraj jarcentoj batalintaj kontraŭ piratoj.



Poste la monto same sukcese servis al la francaj militistoj, kiuj konstruis sur ĝi plurajn fortikaĵojn. De tiu tempo restis kelkaj longfustaj kanonoj, kiuj staras ĉirkaŭ Jesuo Kristo, direkte al la maro. Cetere baldaŭ mi ekkomprenis, ke milithistorio de la insulo ankoraŭ ne finiĝis.


Dum malsupreniro, ĉirkaŭ mezvojo mian atenton kaptis iu padeto, kiu iris for de la ĉefa vojo. Kien ĝi sekvas? Ŝajne ne multaj homoj laŭiras ĝin. Hm, interesa afero…


Kaj jen mi jam iras tiun grundvojeton, gapante al ĉirkaŭantaj min arbustoj kaj floroj. Baldaŭ mi ekvidis avertotabulon: “Protected area”.


Sed tio ja ne estas naturrezervejo, ĉu ne? Do supozeble temas pri antikvaĵo, de ĉiuj forgestita – kaj mi iris plu. Bedaŭrinde baterioj en mia fotilo jam malŝarĝiĝis, do mi fotis nur per poŝtelefono. Kaj vidindaĵoj ne malabundis! Plejparte tio estis malnovaj militaj konstruaĵoj – betonaj fostoj, fortikaĵetoj, barieroj superplektitaj per pikldrato (ankoraŭ ne spiralforma, sed rekta – tian oni uzis ĝis la 1960-aj jaroj). Verŝajne plejparton de tio konstruis la francoj, eble usonanoj dum la Vjetnama milito – mi ne scias ĝuste.


Fine padeto faris drastan kurbiĝon kaj jen, unuafoje al mia rigardo prezentiĝis homoj… strangaj homoj… en uniformo… Ili ion konstruis kun fosiloj enmane, kaj post ekvidi min komencis ridi kaj svingi al mi manojn. Diable, mi alvenis militbazon!


Mi ne scias, kio okazus, se vjetnamo trafus rusian militejon. Sed en mia kazo ĉio finiĝis tre sukcese. Soldatoj alvokis komandestron, kiu estis evidente embarasita de la alveno de tiu stulta turisto, tamen ne elmontris iun agresemon. Li nur klarigis al mi per manoj, ke iri ĉi tien estas tute malpermesite, do mi iru reen. Mi ne kontraŭis.


Sed reveni per la sama vojo estis por mi la tute neimagebla afero. Do post kaŝi sin malantaŭ la vojkurbiĝo mi trovis maldekstre iun flankpadeton, kiu serpentumis malsupren. Bona decido!


Danke al ĝi mi trovis ne nur novajn antikvajn padojn kaj militkonstruaĵojn, sed eĉ budhisman stupon kun surskribo en la angla kaj vjetnama lingvoj.



Starigita laŭsurskribe en 1974, nun ĝi aspektas tute forgesita. Malantaŭ ĝi mi trovis miniaturan altareton, kiu staris sub radikoj de malnova arbo.

Pliaj kelkminutoj da piediro kaj jen mi alvenis iun urban straton, pli ĝuste – malantaŭan korton de iu kabano.


La unua vivaĵo renkontita de mi estis… graanda rozkolora porko. Ĝi kuŝis centre de flako kaj – mi ĵuras – ridetis pro ĝojo.


Mi jam diris, ke eŭropanoj maloftas en Vungtaŭ. Sed en tiuj stratetoj ili evidente tute mankis. Mi ĝis nun memoras mirigitan rigardon de vjetnamo, kiam mi preteriris lian kabanon. Renkonte al mi iris granda nigra porko, feliĉe sata.


Al mia poŝtelefona konto mankis mono (ho, kial mia edzino tiom ŝatas SMSojn?), mia gorĝo sekiĝis kaj aldone ĉiam pli doloris la kruroj, kiujn mi, rusa idioto, sukcesis sunbruligi dum antaŭa sunumado.


Do kiam bela junulino ĉe vendejeto diris: “I will help you”, mi konsideris ŝin anĝelo. Ŝi vere helpis al mi aĉeti trinkaĵon kaj telefonkarton. Kiel mi povus danki ŝin? Nur per foto kun promeso sendi ĝin retpoŝte. Mi plenumis mian promeson kaj el responda letero eksciis, ke ŝi nomiĝas Ahn. Dankon al vi, ĉarma Ahn el Vungtaŭ! Ĉu ni renkontiĝos denove? Mi esperas je tio.


Krome mi vizitis kelkajn budhismajn templojn. Unu estis fermita, sed monaĥo ekvidis min stari antaŭ pordego kaj signis al mi eniri. Li malfermis por mi la pordon kaj iris bruligi kandelojn. Bonkora homo kaj la konduto preskaŭ tute neimagebla en rusa ortodoksa preĝejo.


Samvespere mi ekaŭdis surstrate rekoneblan ĉantadon de budhismaj monaĥoj kaj iris tien. Surloke mi vidis templon, sed timis eniri, ĉar tio povus ĝeni preĝantojn. Subite alvenis min monaĥo kaj montris al mi inviton eniri enen. Mi malŝuiĝis, sekvis ĝin kaj rigardis en alian halon.


Tie surplanke sidis ĉirkaŭ dudek homoj en oranĝaj roboj kaj ĉantis mantrojn. Mi ne elprenis la fotilon, ĉar tio estus tro aroga konduto por tiom sinceraj kredantoj. Do mi faris fotojn surkorte kaj foriris.

Stulta historio
Pasis du tagoj de mia ĉeesto en Vungtaŭ. Mi jam trairis ĉefajn stratojn (unu eĉ trifoje – kiam mi denove perdis la vojon vespere), gustumis ardan sunon kaj varman maron. Mi eĉ denove grimpis sur tiun monton, ĉi-foje de alia flanko. Dum longa tempo mi iris sola laŭ supreniranta strato.


Unue malaperis domoj, poste perdiĝis akompanintaj min hundoj kaj jen restis nur mi, arboj kaj ŝtonoj. Fojfoje mi vidis kadukajn militkonstruaĵojn, pikdraton kaj budhismajn altaretojn tie kaj tie.


Unu staris sub enigmaspekta arbo, la alia kaŝis sin en ĉevoja kaverno. Ĉu homoj speciale iras tien por bruligi kandelojn? Distanco malproksima, do kredo sincera, ĉu ne?


Eble mi irus plu kaj trovus novajn aventurojn por mia povra kapo. Sed nun, post antaŭtaga historio, mi jam nelonge meditis kiam antaŭ miaj okuloj aperis la avertotabulo ”No passing!”


Diable, mi denove alvenis tiun militbazon – ĉi-kaze de alia flanko! Do mi decidis ne elprovi duafoje toleron de la vjetnamaj militistoj. Sed kien mi iru? Ĉu reen, al bojemaj hundoj? Malsuprenira padeto donis al mi solvon.


Ĉi-kaze descendo estis pli malfacila. La padeto fojfoje tute malaperis, arbustoj altis ĝisbruste kaj estis momento kiam mi preskaŭ malesperis atingi ĉebordan straton. Laŭvoje mi denove trovis militkonstruaĵon – ĉi-foje betonan puton. Sed verŝajne iu loka dio kompatis min kaj jen antaŭ mi malfermiĝis truo inter arbustoj.


Mi ekvidis domojn kaj basenon plenan je blua akvo. Laboristo sidinta sur tegmento de konstruata dometo mire gapis al mi – eŭropano, kiu malsupreniris de la monto, el arbaro, kie mankis iu ajn vojo. Mi permane demandis pri elirvojo kaj li konfirmis kapsvinge.


Post preteriri basenon mi ekvidis gardiston stari ĉe la pordego. “Exit?” demandis mi. “Exit…”, eĥis li kvazaŭ gipnotita kaj malfermis antaŭ mi la pordegon. Mi eliris surstraten. Tio estis mia lasta aventuro en Vungtaŭ, ĉar sekvanttage mi revenis Sajgonon.

Jam tempas reveni
En la ĉefurbo de Suda Vjetnamio mi pasigis nur unu tagon kaj nokton. Bedaŭrinde mia plej ŝatata ĉambro en Little Saigon jam estis okupita, same kiel ĉiuj aliaj. Helpema Hoa savis min, trovinte por unu nokto alian hotelon – Viet Thanh Tam en 183 De Tham St. Kion diri? Ĝi estis malpli multekosta, sed ankaŭ malpli nova ol Little Saigon. Ĉirkaŭ ĝi troviĝas multaj kafejoj, kio estas utila. Sed en alia stratoflanko staras nokta klubo. Ĉu vi komprenas, kion signifas tio? Jes, muziko estis sufiĉe bona, plejparte el la 1980-aj jaroj. Sed sonoj el apuda kafejo akre disputis kun ĝi, ĉar estis preskaŭ same bruaj. Ĉirkaŭ la 3-a nokte melodioj komencis ripetiĝi, kaj je la 5-a ĉio silentiĝis. Do se vi volas amuziĝi – jen bona loko. Sed se vi revas pri dormo – forkuru kiel eble malproksimen.


Revena flugo al Hanojo estis iom prokrastita, do al la urbo mi alvenis preskaŭ nokte. Kaj mi eĉ ne havis ankoraŭ lokon por tranokti. Sed mi ja estas esperantisto, do ĉie havas amikojn! Tuj post alteriĝi mi ricevis SMSon de Kvinjo kun adreso, kiun mi montru al taksiisto. Tie ŝi jam atendis min – en hostelo de iu altlernejo, kie tiun nokton finiĝis la 68-a IJK.


En aviadilo mi iom konatiĝis kun vjetnamino en najbara fotelo. Ŝi grave suferis pro aviada malsano kaj vomis la tutan flugon. Mi penis iom plikuraĝigi junulinon, poste helpis al ŝi porti valizon kaj en flughaveno kaptis ŝian bagaĝon. Verdire mi iom fuŝkalkulis mian forton, do forŝiris plastan tenilon de peza valizo, sed ŝi restis dankema al mi.


Alia vojaĝanto proponis kunpreni taksion kaj mi konsentis. Dum la taksio plenplena je vjetnamoj veturis al la urbo, povra junulino daŭre vomis, babilis kun aliuloj, kaj vomis denove. Ĉiuj ridis amike, subtenis ŝin vorte kaj penis esprimi al mi siajn plej amikemajn sentojn. Laŭvoje la junulino eliris al iu hotelo. Kunvojaĝantoj supozis ke mi akompanu ŝin, sed mi klarigis, dirante en fuŝega angla: “No, I`am only help”. Ĉu pro tio ili rifuzis mian pagon kiam mi atingis hostelon? Mi ne scias.

Surloke jam atendis min amikoj. Kvinjo aranĝis por mi ĉambron kaj Ĝojo gvidis min al kafejo, kie ni kune vespermanĝis. Tiuvespere mi adiaŭis Kvinjon. Ŝi diris, ke la Tero estas ronda, do ni devos renkontiĝi denove. Bona argumento! Sekvan matenon mi renkontis partoprenantojn de IJK kaj samtempe adiaŭis ilin. Adiaŭ bonkora Jérémie! Adiaŭ gaja Ĝojo! Adiaŭ Vjetnamio! Mi revenos – nepre.

Comments