Vojaĝo al Kubo, lando de mirakloj

Unuafoje mi planis veturi al Kubo aŭtune 2014, sed lastmomente devis ŝanĝi la planon kaj flugi al Ĉinio por antaŭenigi mian per-esperantan komercan projekton, lanĉitan kun la vere elstara esperanto-komercisto Long Zhang. Sekva ebleco aperis nur post unu jaro, do mi decidis ne preterlasi ĝin kaj la 17-an de novembro 2015 flugis al la fora kaj enigma Insulo de Libereco.

Malvarma flugo
Tio estis mia tipa vojaĝo: mi estis sola kaj ĉion faris memstare (sen turismaj agentejoj) aŭ pere de lokaj esperantistoj. Cetere estis ankaŭ certaj malkutimaĵoj, el kiuj la ĉefa estis terura laco post peniga komerca vojaĝo al Ĉinio (fakte mi revenis hejmen por nur unu tago kaj tuj ekis al Kubo) kaj manko de la tempo por aranĝi la plej bazajn aferojn (inkluzive loĝadon). Mi sukcesis nur aĉeti biletojn, paki valizon kaj informi kelkajn kubajn esperantistojn pri la dato mia alveno. 


Maria Lisandra Gonzalez Hurtado, kun kiu mi jam antaŭlonge amikis per Fejsbuko, promesis helpi al mi pri serĉado de loĝejo en Havano. Sed ĝis la forflugo mi ricevis neniujn respondojn pri la loko kaj aliaj kondiĉoj. Do mi flugis al la nekonata por mi insulo kun la malnova valizo, gvidlibro kaj espero, ke la esperantistino, kiun mi neniam vidis eksterrete, tamen plenumos sian promeson kaj mi ne devos loĝi surstrate.
Mia programo estis simpla. Dum la unua semajno mi loĝos en Havano kaj laŭeble ĉeestos la 6-an Nacian esperanto-kongreson kaj poste vojaĝos al aliaj lokoj. Kiel kaj al kiuj estis demandoj respondotaj.


La 13-hora flugo per Suĥoj Jet de Aerofloto estis longa, sed sufiĉe komforta. La sola problemo estis paneo de la klimatizila sistemo, pro kio en mia parto de la aviadilo malvarmegis dum en aliaj partoj pasaĝeroj ŝvitis. Alia problemo estis lingva bariero. Stevardoj parolis la rusan kaj la anglan, sed duono de la pasaĝeroj estis kubanoj kaj plejparto da ili komprenis nur la hispanan. “La sudamerikanoj parolas nur la hispanan kaj portugalan” klarigis mi al rusa stevardistino. “Sed kion mi povas fari? Mi konas la anglan kaj francan, sed ne mi elektas flugojn, do...” respondis la kompatinda junulio. Mi klopodis helpi al maljuna najbarino, sed mia kono de la hispana estis preskaŭ nula.
La Internacia flughaveno de José Martí aspektis tre modeste – malnova kaj eta. Post sukcese trapasi la pasportan kontrolon (feliĉe vizo ne bezonatas por rusianoj) mi venis al la bagaĝa rulbendo. Tempo pasis, valizoj ruliĝis laŭ senfina cirklo, sed mia ruĝa kofro ŝajnis tute malaperi. Apud mi staris iom ebria samlandano, kiu evidente jam vizitis Kubon antaŭe: “La afero tute klaras – oni priŝtelas nian bagaĝon nun. Eĉ ne unu aŭtoparto restos en la valizoj”. Hm, ĉu la bonaera historio kun perdita bagaĝo ripetiĝos?


Hazarde mia rigardo flankeniĝis iom dekstren kaj trafis... la ruĝan valizon, tre similan al la mia. Ĝi trankvile staris for de la rulbendo, kvazaŭ atendante iun. Post minuta hezito mi aliris ĝin kaj kontrolis la ŝildon – jes, estas la mia. Kiu kaj por kio starigis ĝin tien? Tio estis la unua enigmo, kiun faris al mi Kubo. Post du tagoj mi ne plu demandos, ĉar mi jam konos la respondon al ĉiuj demandoj pri la ege specifa loka vivo. Sed pri tio mi rakontos poste.

Casa particular
La plej forta bato por mi estis manko de eĉ unu konata vizaĝo en la alfluga halo. Neniu renkontis min. Hm, kion fari? Mi telefonis al Maria Lisandra. “Ah, jes, mi ne sukcesis veni tien, ĉu neniu alia venis? Ufff.... Ne zorgu. Prenu taksion kaj veturu al la Havana Universitato. Mi troviĝas tie kaj renkontos vin”. Bona sugesto. Sed kiel mi pagu la taksion? Duonhora esplorado kaj konsultado de lokaj taksiistoj pruvis mian antaŭtimon: en la internacia flughaveno mankis eĉ unu bankmaŝino. Mi havis en poŝo nur senutilajn bankokartojn kaj iom da dolaroj, kies valoro en Kubo, kiel mi eksciis poste, ankaŭ estis ne tre alta. Do mi simple promesis al taksiisto, ke mi pagos 25 dolarojn poste kaj ni ekis al la menciita adreso.



Post duonhoro ni atingis la universitaton. Impona konstruaĵo el griza ŝtono aspektis majeste kvazaŭ helena templo. Laŭ ŝtuparo descendis al mi du nigruloj – Maria Lisandra en ĝinza ŝorto kaj maljunulo en blanka ĉemizo. Ili helpis al mi ŝanĝi dolarojn ĉe la taksiisto kaj pagi la veturon kaj kondukis al apartamento, kiun luis por mi Maria.



Ĝi troviĝis en strato L, je kvinminuta piedira distanco. Vojaĝretejoj kaj la kubanoj mem sugestis al mi anstataŭ hotelo enloĝiĝi en casa particular, kiel nomiĝas ĉi tie privataj apartamentoj, kies avantaĝoj estas pli favoraj prezoj kaj hejmeca etoso. Mia apartamento situis en urboparto Vedado, tuj kontraŭ la fama hotelo Habana Libre, kies fasado videblis el mia fenestro. Krom mia ĉambro en tiu ĉi flanko de la tria etaĝo troviĝis aliaj tri gastoĉambroj, tiu por la mastrino kaj komuna halo, en kiu oni povis matenmanĝi kaj ripozi laŭdezire.


La mastrino Teresa, grandstatura sinjorino proksimume 60-jara, parolis kun mi hispane kaj faris tion tre rapide, cetere same kiel ĉiuj kubanoj kies parolo similas al mitralpafado. Pere de mia improvizita interpretistino ŝi montris la destinitan por mi ĉambron, donis faskon da ŝlosiloj kaj klarigis ilian uzadon. La unua malfermis la stratan enirpordon al la ŝtuparejo, la dua celis feran kradon, kiu kovris la enirpordon de la ŝtuparejo al la apartamento, la tria malfermis tiun ĉi enirpordon kaj la kvara ebligis eniri la ĉambron mem. La ŝlosiloj diferenciĝis laŭ koloroj, do mi rememoris la popularan en Rusio frazon el la sovetia absurdo-fantasta filmo “Kin-Dza-Dza”: “Mankas senco al la mondo, kiu ne havas koloran diferencon de pantalonoj”. En tiu ĉi mondo senco abundis.


La ĉambro estis amuzega. Mi sentis min kvazaŭ tempovojaĝanto, kiu per ordinara flugo sukcesis tamen trafi la 1960-ajn jarojn, kiam kreiĝis tiu ĉi interiero – kun la tuta meblaro kaj dizajno.


Nur televidilo estis pli moderna, almenaŭ ne pli ol 20-jara. Sed mi estas senpretenda homo kaj fakte en ĉiuj loĝejoj zorgas nur pri unu afero – granda lito, kiu garantios al mi bonan dormon. Ĝi haveblis kaj okupis plejparton de la ĉambro.


La ŝtopilingoj estis tristiftaj (same kiel en Usono), sed oni montris al mi unu dustiftan, taŭgan por rusiaj elektroaparatoj (el kiuj la plej grava estis kompreneble poŝtelefono). Arkaika klimatizilo tamen funkciis, same kiel fridujo kun granda akvobotelo senpaga.


Mi demandis pri Wi-Fi. “Via ĉambro estas tuj kontraŭ Habana Libre, do venu al la fenestro kaj kaptu signalon” sugestis angloparolanta filo de la mastrino. Mia provo rezultis je ekranmesaĝo sur mia poŝtelefono, informinta ke unue mi devas ensaluti kaj entajpi numeron de mia retkarto. Poste oni klarigis al mi, ke Interreto en Kubo estas ne nur malrapida, sed ankaŭ malofta kaj ĉiam pagenda per specialaj kartoj. 



Se diri sincere, mi ne tre bedaŭris kaj lerte uzis tiun specifaĵon kiel preteksto por definitive malaperi de la ekstera mondo kaj ĉesigi ĉiujn kontaktojn kun mia laborejo. Tiel komenciĝis mia dusemajna robinzonado sur tiu ĉi ĉarma insulo.

Comments

Post a Comment