Supernova koncertas
Vespere okazis du koncertoj – unue de la “duonvoĉa-tutkora” Manŭel kaj poste de Supernova. Ambaŭ mi neniam ĉeestis, sed preferis viziti tiun rokan, ĉar mi ne tre ŝatas dolĉaĵojn.
La koncerto okazis en la sama ejo, kiel la malferma ceremonio. Rogener kaj lia trupo laboris plenpove, fajrigante la aŭskultantaron, kio estis nefacila tasko, ĉar temis pri ordinara solenhalo kun sidlokoj kaj averaĝa ĉeestinto estis pli ol 50-jara, do ne tre rokmuzikema.


Kantoj alternis parolojn de Rogener, kiu jen klarigis ilian originon, jen simple instigis la halon al pli forta reago. Post frazo: “Nia muziko pli konvenas al situacio, kiam homoj ne sidas!” kelke da homoj direktiĝis al la scenejo kaj baldaŭ antaŭ ĝi amasiĝis dudeko da diversaĝaj bravuloj, kiuj tumultis kaj subkantis, do kondutis kvazaŭ en “normala” rok-koncerto.



Eventuale kelkaj el ili antaŭlonge ne havis tian eblecon rememori sian junaĝon.


Poste mi renkontis Rogeneron kun lia ĉarmulino en la jam plurfoje supremenciita kafejo kaj ni iom priparolis la aferon. Lia impreso ĝenerale estis ombrigita de la malkonvena halo kaj organizaj problemoj (oni kelkfoje ŝanĝis sinsekvon de ilia koncerto kaj tiu de Manŭel), do nur triste ripetis: “Terura afero, terura...”. Sed mi tute sincere admonis lin pri malo. Jes, la ejo vere malkongruis al rok-etoso kaj organizaj malglataĵoj povus embarasi iun ajn, sed plej gravas la rezulto, kiu sendube estis bona. Esperantista aŭskultantaro estas eble ne tro juna kaj rokmuzikema, sed vere dankema. “Mi vidis ke eĉ la maljuna Christer Kiselman vigle aplaŭdis kaj subkantis!” mire rakontis al mi la ŝercema Wendel Pontes.


Bedaŭrinde Supernova ne tre ofte gastas sur la esperanto-scenejo. Rogener diris, ke plejparte li koncertas en Brazilo kun alia sia grupo – portugallingva kaj pli pezostila (lia amikino, kiu ĝenerale komprenis nian konversacion sen partopreni ĝin, trafe klarigis tiun stilon per la tradicia pezmetala mansigno). Junaĝe mi estis fervora ŝatanto de la punko kaj grunĝo, foje aŭskultis ankaŭ repon. Do iom malĝojigis min vortoj de Rogener, ke tiastilaj grupoj mankas en Esperantujo kaj eĉ La Pafklik ŝajnas kabei.


Mi esperas, ke la organizantoj de la jubilea 100-a UK trovos eblecojn por aranĝi koncerton de Supernova por plezurigi la kongresaron kaj plian fojon pruvi: Esperanto aplikeblas en iu ajn kampo kaj kulturo ne estas escepto.

Mundo Lingo
Post la koncerto antaŭ la elirejo neatendite (almenaŭ por mi) kolektiĝis grupo da gejunuloj, kun deklarita intenco iri al iu baro. Kial ne?! Ni transiris Avenuon 9-a de Julio sekvis iom maldekstren kaj enprofundiĝis je Sano Nicolás. Nia celo estis the Temple Bar.
Tuj post la enirejo nin renkontis junulo kun granda albumo, plena je glubildoj de naciaj flagoj. Ĉiu devis nomi lingvojn, kiujn li konas, ricevi respektivajn flagetojn, glui ilin sur bruston kaj poste interparoli kun aliuloj nur en tiuj ĉi lingvoj. Mia elekto estis ne tre vasta: la rusa kaj Esperanto. Tiuvespere la verdaj flagetoj abundis en la baro, espereble ne lastfoje.


Mi devas agnoski, ke resti interne estis tute sensence, ĉar la ejo superplenis je homoj, kiuj almenaŭ duoble superis ĝian kapaciton. Eblis nek drinki (atendovico al la verŝotablo similis al tiuj por glaciaĵoj de mia sovetia infantempo), nek babili (plurvoĉa zumado povus konkuri kun tiu de aviadilo) aŭ eĉ moviĝi. Pene mi iom post iom eliĝis surstraten, kie renkontis preskaŭ ĉiujn akompanojn. Plejparte ili miris pri mia malabunda duflageco, sed mi jam kutimis klarigi, ke rusianoj ĝenerale ne konas fremdajn lingvojn, do 80% de miaj samlandanoj kontentiĝus pri nur rusia trikoloraĵo.
Sed kiel diras proverbo: “Ĉiu varo havas sian aĉetonton”, do ankaŭ mi rapide “vendiĝis”. Neatendite min alparolis en la rusa laŭaspekte samaĝa viro, kies brusto koloriĝis per pluraj flagoj. Tiel komenciĝis konversacio, kiu tute definis mian vesperon.
Evidentiĝis, ke li estas denaska bonaerano (portenos), kiu fervore lernas lingvojn. Jam dek jarojn li perfektigas sin en la rusa kaj vere atingis bonajn rezultojn. Post kelkminuta provparolo li plu ĉirpis flue kaj preskaŭ senakĉente kaj senerare. Plej amuza afero estis, ke inter liaj instruistoj iam estis junulino el... Tjumeno, do mia samurbanino. Poste ŝi forlasis Bonaeron, do nun li nur malofte havas eblecon praktiki la rusan. Do mi estis bona predo tiunokte – utila kaj dankema.


Li diris, ke tiu ĉi baro estis establita de iu brito, kiu loĝis tiutempe en Bonaero. Poste li translokiĝis al Britio, kie malfermis similajn barojn. Tiel naskiĝis la reto Mundo Lingo. Ĝi stas unika ŝanco por enmigrintoj reaŭdi gepatran parolon kaj bona lernoebleco por lingvoŝatantoj dezirantaj praktiki ĉiutagan lingvaĵon. Li vizitas tiun baron ĉiusemajne, do konas preskaŭ ĉiujn ĉiamulojn. Mi sincere miris pri lia lingvokapablo kaj supozis, ke Esperanton li povus lerni dum unu semajno. “Jes, eble. Sed mi ne ŝatas simplajn lingvojn. Nun mi okupiĝas pri la finna kaj hungara. Ĉu mi estas freneza?” Hm, mi ne kontraŭis.
Pri kio ni parolis surstrate ĝis la dua nokte? Pri io ajn – kulturo, politiko, ĉiutaga vivo kaj kompreneble pri la rusa lingvo. Interalie mi klarigis al li sencon de kelkaj politikaj, armeaj kaj krimulaj ĵargonismoj (ĉar mi iom konas tiujn mediojn), kiujn li apenaŭ trovus en vortaroj. Aparte amuzis lin vorto “краповый”, kies ĝustan sencon kaj devenon eĉ malmultaj rusoj konas, kaj diferenco inter “ничто” (nenio) kaj “нечто” (io). Stranga ino, evidente psikmalsana, enmiksiĝis en nian konversacion, trudante “inan akompanon”. Danke al ŝi mia kunparolanto eksciis rusajn frazojn: “не все дома” kaj “крыша поехала”.
Je la dua nokte la baro fermiĝis. Lastaj vizitantoj distreniĝis malfortpiede, iu adiaŭis apudan muron, urinante en malhelo. Ni premis la manojn kaj diris “До встречи” (Ĝis revido). Espereble iam ĝi vere okazos.