Skip to main content

Du vizaĝoj de Siĉuano: fabriko kaj opero

Provinco Siĉuano estas grandega - pli ol 80 milionoj da loĝantoj. Tamen dum nur unu tago en Ĉengduo mi sukcesis vidi du vizaĝojn de tiu ĉi giganto – tiun industrian kaj kulturan.
Siĉuana kompresora kompanio
Antaŭ forveturo al Ĉinio, iuj estraranoj de mia firmao petis mian helpon pri serĉado en Ĉinio de altkvalitaj kompresoroj, kapablaj anstataŭigi tiujn de la okcidentaj landoj. Mi transdonis tiun ĉi peton al Long Zhang kaj jen tiumatene mi denove frue vekiĝis por viziti Siĉuanan kompresoran kompanion – la plej grandan tiufakan produktanton en Ĉinio. Long Zhang kiel ĉiam organizis ĉion perfekte: min atendis buseto, en kiu jam sidis intrepretistino (ĉina studentino, kiu prezentis sin per rusa nomo Zina) kaj akompano. En fabriko, situanta 40 minutojn for, mi renkontiĝis kun la ĝenerala direktoro, la unua vic-direktoro, ĉefa inĝeniero kaj estrino de la vendosekcio.


Ni prezentis siajn firmaojn, spektis prezentaĵon de la ĉina kompanio kaj priparolis ĝenerale eventualan kunlaboron. Mi pensas ke tiu firmao kun ses fabrikoj tra la lando, preskaŭ 20-jara historio kaj bona kunlabora sperto kun SinopecCNPC kaj aliaj naftogasaj gigantoj estas konvena partnero por Gazpromo (kaj ne nur). Vizito al produktejo kaj dezajna sekcio nur firmigis mian pozitivan impreson.
La viziton finis tradicia tagmanĝo ĉe ronda tablo, kiun partoprenis supremenciitaj estroj. Kompreneble oni regalis la rusian gaston per vodko, kio estas iom malkutima por Rusio (ja estis tagmezo), tamen ne tre danĝera se konsideri etajn ĉinajn glasetojn. Senevite sekvis pluraj tostoj, kiam ĉiu estro alvenas al gasto kaj solene dankas lin pro vizito. Mi duonŝerce diris, ke en Rusio estro de vendosekcio devas bone scii drinki vodkon, ĉar multaj seriozaj aferoj decidiĝas dum ĉetablaj konversacioj, kiujn ĉiam akompanas abunda vodkokonsumado. Svelta junulino, kiu estras la vendosekcion en tiu ĉi firmao, evidente decidis preni la unuan lecionon kaj alvenis min kun tosto. La povra knabino kuraĝe enverŝis en buŝon sian pokaleton kaj... ekhavis deziritan sperton. Ŝi tusis kaj siblis dum kelkaj minutoj. Mi aldonis, ke en Rusio vodkoglasetoj kutime estas duoble pli grandaj (po 50 gramoj), sed nun pensas, ke tio estis jam troa ŝoko.


Dum la revena veturo Zina rakontis, ke ŝi naskiĝis en vilaĝo, nun lernas la rusan en universitato kaj samtempe jam instruas ĝin. Ŝi lernis iom la anglan, sed ne tre sukcesis. Rilate la japanan, ŝi citis vilaĝan instruiston, kiu diris ke se iu lernejano eklernos la japanan lingvon, li neniam revenu al la vilaĝo. Long Zhang poste konfirmis, ke se oni parolus japane en publika loko aŭ promenus kun japanaj geamikoj, tre verŝajne iu riproĉos vin pri manko de patriotismo. Idiotoj-patriotoj multas ie ajn, bedaŭrinde.

Trilingva seminario
Buseto alveturigis min al la Centro pri transpreno de teknologioj, kie okazis seminario organizita de Long Zhang. Mi alvenis dum Ariella Berger prelegis pri rolo de la israelaj universitatoj en kreado kaj disvolvado de altaj teknologioj.


Ŝi parolis en la angla, montrante samlingvan prezentaĵon, kaj Long Zhang interpretis en la ĉina. Sekvis la franca laboratoriestro, kiu parolis angle kun franclingva prezentaĵo, kaj la sama interpretado.


Fine surscenejiĝis Francesco Maurelli, kiu parolis en Esperanto kaj montris esperantlingvan prezentaĵon pri memregaj subakvaj robotoj. Danke al ioma kono de la angla kaj libera rego de Esperanto mi sukcese ĝuis ĉiujn prezentadojn, malsame ol alilandaj amikoj por kiuj la robotika prelego restis tute enigma.


Ĉeestis pli ol dudek ĉinoj, multaj diligelnte konspektis. Iuj faris demandojn, foje eĉ en la angla (ne perfekta, sed tamen).

Siĉuana opero kaj aliaj spektaĵoj
Tiuvespere ni iris por spekti la faman siĉuanan operon, kiu diferencas de tiuj pekina kaj kantona. La prezentado okazis en restoracio, kiu troviĝis en pluretaĝa oficejo. Viroj en tradiciaj vestoj bonvenigis nin ĉe ŝtuparo, ekmuzikis kaj kantis ion.


La halo enspacigis ne malpli ol dudek rondajn tablojn, ĉirkaŭ ĉiu sidis po ĝis dek homoj. Ĉio estis ornamita en tradicia stilo, malnovaj fotoj kaj artaĵoj plenigis murojn, koridorojn kaj eĉ viran necesejon (pri tiu ina mi ne certas).


Sendrata interreto fuŝis, sed mi apenaŭ bedaŭris pri tio, ja sur la scenejo baldaŭ disvolviĝis mirinda spektaklo. Fakte siĉuana opero konsistigis nur la unuan koncerteron, sed vere impresan. Akravoĉaj dancistinoj kun longegaj starpendaj harvostoj surkape kuris kaj kantis, svingante manumojn kaj girante freneze. Sekvis ekvilibristino, kiu tiom lerte umis kun siaj tukoj kaj ombrelo, ke mi forlasis la tablon kaj ŝtoniĝis antaŭ la scenejo filmante ĉion per poŝtelefono.


Prezentiĝis ankaŭ humuraĵo, en kiu kaprica ino igis sian ulon fari neimageblajn akrobataĵojn kun brulanta kandelo surkape. La paro komentis ĉion en la ĉina kaj publiko ride reagis.


Memorindas du junuloj, vestitaj kvazaŭ Ŝaolin-monaĥoj. Ili saltis kungfuo-stile kun kupraj akvoverŝiloj enmane tiom rapidege, ke eĉ ne unu guto elfalis. Fine de ĉiu akrobataĵo ili subite ŝtoniĝis kaj elverŝis iom da akvo ĝuste en tasojn, starigitajn antaŭ ili.


Ombroteatraĵo prezentis tiun antikvan arton, kreante el ombroj plej diversajn figurojn kaj situaciojn. Oni povas nur admiri nesupereblan lertecon kaj imagi kiom da horoj pasigis la artistoj antaŭ perfektigi sin ĝis tiu grado.


Fine akompane de bruega muziko sur la scenejon eliris grupo da bunte vestitaj homoj, evidente iuj roluloj de la siĉuana opero.


Ili svingis ventumilojn, drame gestis kaj unu (pleja ĉefo) poste descendis al la halo kaj trairis ĝin tutan, brakumante gastojn kaj pozante kun ili por fotoj. Brila fino de la la superba spektaklo.


Dum revena veturo mi babilis en mia fuŝega angla kun Ariella, kiu stoike eltenis tion. Ŝi rakontis ke antaŭe ŝi loĝis en Britio, sed poste faris rehejmiĝon (hebree: alija) al Israelo kaj nun okupiĝas pri alternativaj energifontoj. Ŝi montris fotojn de siaj parencoj, inter kiuj estas ĥasidoj, kaj eĉ flugon de palestina misilo, filmitan de sur balkono.


Mia edzino estas centprocenta judino kaj mi, kvankam ruso, dum universitataj jaroj multe okupiĝis pri judaj studoj – ĉefe pri la bibliaj profetoj. Do pluraj aferoj kiel alijagijur, ĥasidismo kaj koŝeraj reguloj estis bone konataj al mi, kio multe faciligis nian komunikadon.


Responde mi prezentis fotojn de miaj vojaĝoj kaj rakontis pri esperanto-amikoj tra la mondo. Reago estis jam sufiĉe bone konata al mi. “Mi aŭdis, ke ekzistas tiu lingvo, sed neniam komprenis por kio ĝi povus utili. Nun mi vidas. Interesa afero...”.

Comments