Skip to main content

Junulara vizaĝo de Limo

La plej bona trajto de la esperanto-vojaĝo estas ebleco vidi la saman lokon per okuloj de pluraj lokanoj, kiuj tre baldaŭ iĝas viaj amikoj. En tiu tago mi ekkonis Limon de la du junaj esperantistoj - Patrick kaj Hector.
Patrick
Kiam oni demandas min por kio utilas lerni Esperanton dum la angla ekzistas kaj universalas, mi respondas: “La angla donas monon, Esperanto donas amikojn”. Tiutage mi akiris du novajn amikojn en la fora lando, kien mi nur antaŭtage venis. Ĉu iu alia lingvo povus fari tion?
Matene alvenis Patrick. Ĉarma junulo, studento de loka universitato, li promenigis min tra ĉirkaŭaĵoj kaj grave helpis daŭrigi mian vojaĝon. “Kion vi volas vidi en Peruo?” demandis li. “Mi ne scias ĝuste. Sed mi volas vidi almenaŭ Maĉupikĉuon kaj Kuskon. Ili ja situas proksime, ĉu ne?” Jen inversa flanko de la tiom ŝatataj de mi spontaneaj vojaĝoj – malbonaj surprizoj, kiuj povas trafi vin pro manko de geografiaj konoj. Ĉi-kaze evidentiĝis, ke al Kusko mi devas flugi unu horon, do mi bezonas aĉeti bileton, eĉ se ne diri pri aranĝo de loĝado.


“Mi helpos vin” diris Patrick. Unue ni eniris iun turisman oficejon. Post mallonga interparolo evidentiĝis, ke biletoj al Kusko haveblas, sed estas relative multekostaj. “Ho, jen estas Starbucks – en ili retkonekto ĉiam haveblas” rimarkigis mia juna ĉiĉerono. Poste mi komprenis, ke tio estas siaspeca retkafejo – same kiel McDonald's en Bonaero. La kafejo plenis je homoj, el kiuj 99% fiksrigardis poŝtelefonojn aŭ tabulkomputilojn. Patrick rapide kaptis la reton, trovis ĝustan flugon (vere malpli kostan), mi entajpis datumojn de mia bankokarto kaj ek – post minuto al mia poŝtokesto alvenis bileto por sekva tago.
Nia promenado tra Miraflores estis ĝuiga. Ni paŝis laŭ la oceana bordo kaj babilis pri plej diversaj aferoj, ĉefe rilataj al ĉiutaga vivo. En 2013 mi vidis la Atlantikon en Islando, nun mi rigardas la Pacifikon en Peruo. Ĉu la Arkta oceano sekvos?


Miraflores estis vere bela kaj komforta.


La parko de Centroameriko estis garnita de statuoj de gravuloj kaj de fontaneto, disŝprucanta afablan humidon.


Ni tagmanĝis en kafejo kaj mi denove gustumis la bonan peruan kuirarton, nun kun kruda fiŝaĵo kaj potatoj.


Patrick diris, ke li planas vojaĝi al Brazilo por kelkan tempon labori tie. Nun li estas partatempa dungito de iu israela medicina firmao, do devas ĉiutage en strikte difinita tempo esti retatingebla – ne gravas kiuloke. Baldaŭ estis alvenonta lia deĵortempo, do ni enbusiĝis kaj disiĝis en la centro. Ĝis revido, Patrick!

Solula promenado tra Limo
Mi revenis al mia plej kutima stato de la solula promenanto tra nekonata fremda urbo. Mi preteriris vastan placon kun ĉevala statuo.


Apuda domego – kolosa kaj bela – apartenis al iu Banko GNB.


Jen plia signo de balotado alproksimiĝanta – homoj legas priajn informojn surstrate.


Trafikpolicano amuzis min per sia tropika helmo, dezajnita en la tempo de kavaleriaj bataloj, kiam vastaj randoj devis flankenigi sabrajn batojn.


Centre de iu parko altiĝis brikruĝa kolono – plia donaco al la urbo, ĉi-kaze de la germana komunumo.



Malantaŭ ĝi videblis muzeo de la moderna arto – tre bela, sed bedaŭrinde jam fermita.


Mi fotis ĝian internan korton.


Ĉu paradizo aspektas tiele?


Iom flanken bruis popola festeno. En ovalforma kavo grupo da artistoj prezentis iun humuraĵon. Homamaso vigle reagis al iliaj ŝercoj kaj trukoj. La etoso estis simpleca kaj gaja. Mi sentis min kvazaŭ trafinta mezepokan foiron.


 Mi provis aĉeti glaciaĵon en strata budo, sed moneroj mankas al mi kaj al proponita de mia banknoto vendistino reagis per malestima mieno. Nur poste mi komprenis, ke tion kaŭzis ne stranga maldeziro ekhavi paperan monon, sed troa disvastiĝo de falsaj monbiletoj, do suspektindaj kaj evitendaj almenaŭ en pomalgranda komerco. Homoj ĉirkaŭe aspektis ĉefe eŭropece, sed mi rimarkis viron en tradicia indiĝena kostumo, kiu seriozmiene krozis tra homamaso, ne altirante ies atenton.


Mi ekiris ien sen ĝusta plano, sed baldaŭ komprenis, ke nur enprofundiĝas en iun pelmelon de bazarbudoj kaj metiejoj. Strato iĝis ĉiam pli malpura kaj ĉirkaŭaĵoj malinteresaj. Do mi decidis, ke ĉi slumo apenaŭ grave diferencas de tiu bonaera, jam plene ĝuita de mi, kaj turniĝis reen.
La centro de Limo estis belega kaj sekura. Preĝejo Recoleta bluis en lanterna lumo.


Sur apuda placo deĵoris policaŭto. Enuanta policano umis en poŝtelefono.


Proksima muro estis dispentrita je grafitaĵoj – belaj, sed tute malsimilaj al tiuj de La Boca.


Laŭ mia impreso, tio similis al maniero de la socialisma realismo, bone konata al eksaj sovetunianoj.


Librovendejo reklamis la taglibron de Anne Frank.


Butikejo gastigeme allogis per siaj lumoj al malferma subtera galerio. Internaĵoj tre similis al tiuj en Rusio, Francio kaj eventuale ie ajn en la mondo.


La dua provo aĉeti glaciaĵon fiaskis. Mallumo densiĝis. Mi prenis taksion kaj revenis la hotelon.

Hector
Tie jam atendis min Hector Diaz. La amuzega knabo, bonhumora kaj gaja, li ne sukcesis alveni matene pro iuj obstakloj, sed plene kompensis tion per sia vespera vizito. Ni iris por vespermanĝi ie kaj li gvidis min al suratrata rapidmanĝejo apuda.


Mi vidis tiun Caja antaŭe, sed preteratentis ĝin, konsiderante ke temas pri iu kafejaĉo. Sed Hector subite fingromontris al iu viro en kompleto: “Ho, rigardu, li estas fama teklevida aktoro!” Plian fojon mi konvinkiĝis ke manĝejoj, plej popularaj inter lokanoj (do vere bonkvalitaj), ofte aspektas modeste kaj ne allogas ordinarajn turistojn.


Hector rakontis, ke li studis en universitato kaj volus daŭrigi la studadon, sed nun devas labori por gajni monon por tio. Oni povas studi senpagi en ŝtataj universitatoj, sed eduknivelo tie estas ne tre alta, do multaj preferas turni sin al tiuj privataj, do pagendaj. Same kiel Patrick li multe interesiĝas pri Rusio kaj eĉ estas vera rusamanto. Li ŝokis min per sia agnosko, ke lia plej ŝatata muzikgrupo estas... Lube – populara rusia muzikbando, kiu plenumas ĉefe patriotajn kantojn. Li eĉ volus vojaĝi al Rusio kaj studi tie, sed tion malhelpas manko de mono kaj alia, multe pli bedaŭrinda afero – rusa naciismo, pri kiu tiom multe raportas peruaj amaskomunikiloj.


Jam Patrick diris al mi, ke loka televido plurfoje rakontas ke alilandanoj kaj gejoj estas atakataj en Rusio kaj eĉ ke pluraj peruaj studentoj jam pereis tie. “Do miaj gepatroj diris: vi ne veturos al Rusio, tio estas tro danĝera loko por vi” amare resumis Patrick. Kompreneble naciistoj kaj gejofobiuloj ekzistas ie ajn, sed Rusio elstariĝas tiukampe pro manko de forta registara kontraŭstaro al tiuj aĉuloj. “Kial rusia polico faras nenion por protekti homojn kontraŭ tiuj nazioj?” demandis miaj novaj amikoj. Bedaŭrinde mi ne havas respondon.


Mi rakontis al Hector pri morgaŭa forflugo al Kusko kaj mia malsukcesa provo nuligi hotelan mendon en Limo, aranĝitan por tuta semajno. Akceptistino diris al mi, ke la mendo estis farita per Booking.com, do la nuligo ankaŭ okazu nur per ĝi. Tamen la retejo asertis, ke la mendo ne povas esti nuligita, ĉar destinita por tio tempolimo jam pasis. Telefoni al servooficejo mi ne povis pro evidenta lingvobaro.


Nu, kion fari? Ni denove iris al Starbucks, kiuj tiom abundas en Miraflores. Hector skajpis al Booking.com, klarigis la aferon, gaje ridis pri stulta turisto, kiu opiniis Kusko situi tuj apud Limo kaj... sukcese solvis la problemon.


Laŭvoje al la hotelo ni vizitis apotekon, kie mi laŭ lia sugesto aĉetis kuracilon kontraŭ la altecmalsano. “Prenu unu tablojdon en aviadilo kaj poste po unu ĉiujn tri horojn almenaŭ unuatage. Paŝu malrapide, evitu drastajn movojn kaj estu atenta pri eventuala kapturniĝo” avertis min la bonkora amiko. Sekvan tagon mi vere aprezos liajn sugestojn.

Comments