Njaĉango – Dalato – Trajmato

Njaĉango (Nha Trang)
“Se vi volas ĝui la maron en Vjetnamio – iru al Njaĉango, tie troviĝas la plej bona plaĝo de la lando” diris al mi vjetnamaj amikinoj. Mi kredas tion, sed ve tio estas nur kredo.


La diabla tajfuno Haj-jano preterpasis la urbon, sed postlasis ondegojn, apenaŭ plaĉajn al iu krom plej vervaj surfotabulistoj. Iuj kuraĝuloj eniris la maron, sed ĝi tuj reĵetis ilin kvazaŭ plastajn glasojn.


Mi kuŝiĝis por duonhoro sur plaĝa kuŝbenko, sed tio apenaŭ havis sencon – mia plano ĝui la maron plene fiaskis. Mi trairis la tutan sepkilometran plaĝon, sed ne trovis eĉ unu lokon konvenan por naĝado, pri kiu mi revis dum pluraj monatoj. Do anstataŭ la maro mi devis ĝui la urbon.


Njaĉango estas realtive juna kurorto, kiu antaŭ dudek jaroj aspektis kiel granda vilaĝo.


Nun la centro, pli ĝuste “eŭropaj/turismaj kvartaloj” kiel oni nomas ilin, estas sufiĉe komforta por eŭropano kaj aparte por… la rusoj. Sen ajna troigo mi povas aserti: Njaĉango estas la rusa urbo.


Rusaj turistoj tiom abundas, ke lokanoj jam bone adaptiĝis al iliaj gustoj kaj kutimoj, inter kiuj plej rimarkindas nekonado de fremdaj lingvoj. Do preskaŭ ĉiuj afiŝoj, menuoj kaj reklamoj estas skribitaj en la rusa. 


Personaro ankaŭ paroletas la rusan, plejofte ne tre bone, sed tamen. Foje mi observis la amuzan scenon, kiam viglaj knabinetoj el sukvendejo proponis al grupo da turistoj gustumi la akvomelonan sukon, senĉese pepante en la rusa: “Provu! Tre bongusta!” kaj ŝovante en iliajn manojn la ruslingvan menuon. Embarasitaj turistoj kelkatempe rigardis jen menuon, jen knabinon kaj poste elbuŝigis: “No, we're not Russian!” – “Ok” rapide orientiĝis la knabino kaj alportis la menuon en la angla.


Vizitindaĵoj en la urbeto malmultis, do por vesperoj mi trovis por mi la novan okupon – masaĝon. La masaĝejoj renkontiĝis ĉiupaŝe, estis malmultekostaj (10 ĝis 20 dolarojn por horo) kaj mia dorso vere bezonis tion. Unua provo estis ne tre sukcesa.


Alvokita de iu viro kun reklamfolio enmane, staranta surstrate, mi eniris la salonon, kiu je unua rigardo malplaĉis al mi pro aĉa meblaro kaj ne tre fidindaspekta personaro. Ĉio okazis sur la dua etaĝo, en malgranda ejo, disigita de apudaj per ŝtofaj kurtenoj.


Anstataŭ klimatizilo senĉese blovis ventumilo, kiu pelis malvarman aerfluon kontraŭ mi. Mi lasu aliajn detalojn, diru nur, ke mi povus ricevi tie pli ol nur masaĝon kaj mia rifuzo evidente malĝojigis la servistinon.


De tiam mi iĝis pli selektema rilate masaĝejojn, unue ĉiam petis montri al mi ĉambron kaj masaĝistinon. Ĝenerale mi estis kontenta, aparte kiam masaĝon antaŭis 15-20 minutoj en saŭno – vere malstreĉiga kombino.


Mi aldonu, ke en bonaj salonoj oni jam ne proponis al mi pliajn servojn, lasinte tion al motorciklo-taksiistoj, la plej multnombraj kaj sintrudemaj putinistoj en Vjetnamio.


Inter vidindaĵoj mi elstarigus la ĉaman templaron Ponagaro (Po Nagar) kaj la Muzeon de Aleksandro Yersin.


La templaron mi trovis hazarde, vagante en la norda parto de la urbo. La aro de ruĝbrikaj temploj troviĝas sur la ĉerivera monteto, videbla de malproksime.




La konstruaĵoj estas relative malgrandaj, sed belaj kaj la etoso afabla. En unu templo mi vidis virinon preĝi surgenue kun plasta botelo da akvo surkape.


Ekstere sidis nudpieda viro en buntaj vestoj kun cigaredo en la buŝo, laŭaspekte simila al jogano. Mi fotis lin kaj li trankvile pozis, sen iu videbla emociiĝo.


La Muzeo de Aleksandro Yersin estas vizitinda ĉefe pro la persono, al kiu li estas dediĉita.


La fama svisdevena bakteriologo pasigis gravan parton de sia vivo en Vjetnamio, multon faris por ĝi kaj fine estis entombigita ĉi tie, en sia amata lando.


La muzeo situas ĉe la marbordo, dek piedirajn minutojn for de la eŭropa kvartalo, tuj apud la Pasteur-Instituto


La ekspozicio troviĝas en la dua etaĝo kaj laŭaspekte estis kreita antaŭ 15-20 jaroj, de tiam ne multe prizorgata.




Vizitanton atendas pluraj relikvaĵoj, poseditaj de Yersin, liaj verkoj kaj eĉ kelkaj malgrandaj dioramoj (unu kun rato interne). Klarigaj tekstoj estas ĉefe en la franca kaj vjetnama. Por memoro mi aĉetis la muzean T-ĉemizon.

Trajmato (Trai Mat) kaj Dalato (Da Lat)
Iun vesperon sustrate alvokis min mallarĝokula junulino, sidanta ĉe la tablo kun iuj paperoj. Ŝi alparolis min en la perfekta rusa lingvo, do mi haltis kaj atentis. Temis pri ruslingvaj ekskursoj. Mi havis multe da libera tempo, do kial ne?


Baldaŭ evidentiĝis, ke la bela knabino nomiĝas Raŝida kaj estas mia (preskaŭ) samlandanino, alveninta el Kirgizio.


Ŝia patrino Raĥima kaj ties pli juna fratino Elinur establis en Njaĉango la turisman kompanion, kiu nun kuniĝis kun alia firmao kaj laboras sub la du nomoj – “Mir-Tur” kaj “Era-Tur”.


Prezo estis ne tre alta, do mi decidis provi kaj mendis la tuttagan ekskurson al Dalato, montara urbo vaste konata danke al siaj teo, kafo kaj saniga klimato malkovrita de Aleksandro Yersin.


La sekvan tagon mi alvenis al la oficejo de “Mir-Tur” en apuda strato. Mi loĝis en la hotelo ege malmultekosta (12 dolaroj, matenmanĝo mankas), ĉarma kaj komforta, situanta je la dua linio de la marbordo, sed iom profunde de kvartalo kaj pro tio malmulte konata eĉ al lokaj ŝoforoj, do mi iris al la oficejo memstare.


La ekskurson gvidis Elinur, ĉirkaŭ 35-jara vigla virino. Ŝi alvenis Vjetnamion antaŭ 9 monatoj kaj laboris kiel ĉiĉerono dum duonjaro. Antaŭe ŝi dum tri monatoj laboris en la apoteka reto “1001”, tre disvastiĝinta en Njaĉango kaj destinita por la rusaj turistoj. Ĉiu apoteko havas ruslingvan ŝildon kaj almenaŭ unu rusan konsultantinon. Mi mem aĉetis du herbokuracilojn, sed verdire ne rimarkis iun ajn efikon.


Elinur bone konis turisman itineron kaj sugestis al ni multajn utilajn aferojn – kien ni iru, kion faru, kion evitu, ktp. Kiam ŝi parolis pri la vjetnama vivo, ekonomio kaj socio, tio aspektis jam malpli konvinke. Ŝia prezento de la vjetnama historio estis tute stulta, evidente ŝi eĉ ne legis vikipediajn artikolojn pri tiu temo – bedaŭrinde por ŝi kaj facilanimaj turistoj.


Unue ni haltis en iu apudvoja vilaĝeto por rigardi kafoarbojn kaj laŭdezire kolekti iom da kafgrajnoj. Poste niaj minibusoj (la duan grupon gvidis Raĥima) aliris urbeton Trajmato (Trai Mat), pli ĝuste tieajn pagodojn. 




En la unua antaŭ la ora Budho-statuo sidas vaska figuro de loka sanktulo – tiom vivaspekta, ke ĝi ŝajnas spiranta kaj eĉ moviĝonta post unu sekundo.


Alia templo enhavas grandan sonorilon, sur kiun vizitantoj algluas paperetojn kun siaj deziroj, laŭdire plenumotaj.




La tria templo estis plu konstruata, nur la unua etaĝo estis plene kahelita.




Kompreneble multaj alvenis ankaŭ la du lignajn Budho-statuojn, el kiuj unu promesis plurajn infanojn, la alia – riĉecon.



Poste ni iris al iu amuzparko, kie atendis nin akvofalo, ĉarmaj lagetoj kaj pontoj, belaj floroj kaj promenado sur elefantoj kaj strutoj. Mi elektis elefanton kaj volonte pagis 300 mil dongojn kontraŭ 10-minuta veturado laŭ la kotkovrita apuda tereno.



Du miaj kunvojaĝantinoj aldone alivestis sin en (kvazaŭ)vjetnamajn kostumojn, sed ilia ĝojo estis iom ombrigita de la perdo de 200 dolaroj, ŝtelitaj dume el iliaj saketoj. La ĉiĉeronino bedaŭris kaj eĉ telefonis al iu, sed kompreneble tio nenion ŝanĝis.


La alia amuzparko proponis al ni promenon laŭ la arbara ondovjo sur glitveturloj. La aventuro estis spirkapta, kvankam vjetnama senzorgemo mirigis min. Unue tion kaŭzis iu branĉoseganto kun elektrosegilo enmane, kiu svingis ĝin tre proksime al la glitvojo.




Poste estis eĉ pli interesa afero. Mi veturis la unua kaj feliĉe estis sufiĉe singarda, do ĝustatempe rimarkis post vojkurbiĝo la tri forgesitajn veturilojn sen pasaĝeroj, do haltis kaj sukcesis averti sekvontojn. Post certa tempo alvenis flegma servisto kaj forigis tiun obstaklon. Malsupre ni ĝuis la alian belan akvofalon kaj revenis per la samaj veturiloj.


La tagmanĝo en restoracio en Dalato estis bona, vjetnama romo multe vigligis miajn samlandanojn, do la antaŭlasta punkto de nia ekskurso estis aparte sukcesa. Tio estis vizito al la fama Hằng Nga Hotelo, pli vaste konata kiel Freneza domo.




Ĝin konstruas ekde 1990 arkitektino Đặng Việt Nga, kiu en 1965 finstudis la Moskvan arkitektan universitaton kaj 14 jarojn loĝis en Moskvo. Elinur avertis nin, ke ŝi estas stranga damo, tre specifa. Ekzemple ŝi ne ŝatas la ciferon “tri”, do oni ne devas foti sin kun ŝi triope aŭ trifoje. Iuj demandas, kiel tiom stranga projekto povis aperi en la komunisma lando, sed Elinur respondis, ke la aŭtorino estas filino de la iama landestro Trường Chinh kaj tio en iu ajn lando solvas ĉiujn problemojn.



La domo, pli ĝuste domaro, estis vere freneza kaj memorigis al mi la strangajn mondojn kreitajn de la fantazio de reĝisoro Tim Burton. Oblikvaj linioj de la betonaj konstruaĵoj libere transfluantaj jen supren, jen malsupren, kun ovalformaj truoj, ĉambroj kun mirindaj estaĵoj, mallarĝaj ŝtuparetoj, neatenditaj kurbiĝoj – ŝanis, ke iu petolema infano modlis tion kaj poste diskolorigis per peniko. Iuj plej supraj partoj de la konstruaĵo elstaris per nefarbitaj brikmuroj kaj ŝtalaj armaturoj, kio atestas pri daŭrigo de la projekto.


La plej lasta punkto de nia itinero estis la Dalata Silkofabriko. Elinur rakontis pri alta statuso de tiu manufakturo, kiu de antaŭ pluraj jaroj produktas plej altkvalitajn silkaĵojn – bildojn, tukojn, vestojn, ktp.




Junulinoj kiuj volas iĝi kudristinoj, dum kelkaj jaroj studas en faklernejo kaj trapasas severan ekzamenon. Laŭ ŝi tiu laboro estas konsiderata honora, sed tre leza, ĉar ordinare post 10-15 jaroj kudristinoj perdas vidkapablon. Verdire mi pensas, ke tiu rakonto estas multe troigita.


Ni vizitis la fabrikan galerion, kie estas eksponitaj dekoj da belegaj artaĵoj kaj en du lokoj kvazaŭ vivaj eksponaĵoj laboras kudristinoj. Fine de la itinero kompreneble atendis nin la silkovendejo, en kiu multaj aĉetis aĵojn belajn, sed ne malmultekostajn (mi ne estis escepto).


Do post mallonga vizito al la rekomendita de la ĉiĉeronoj tevendejo (kun gustumado de diversaj tespecioj), kiu ankaŭ kolektis ne malbonan rikolton de la turista mono, ni sidiĝis en la busojn kaj ekis al Njaĉango.

La Nordaj insuloj
La sekva tuttaga ekskurso celis la Nordajn insulojn, situantajn je kelkaj kilometroj for de la marbordo. Allogis min ĉefe la ebleco iom naĝi en ĝiaj golfoj, ŝirmitaj de la maraj ondegoj. Ĉi-kaze nia ĉiĉerono estis vjetnamo. Multaj rusoj preferas rusajn gvidistojn, ĉar lingvaĵo de vjetnamoj ofte estas fuŝa, do malbone komprenebla.


Sed nia ĉiĉerono, kies parolo ankaŭ estis ne perfekta, elektis ĝustan de la psikologia vidpunkto strategion: li prezentis sin kiel amuzan orientan homon, kiu parolas multe kaj rapide, ofte ŝercas kaj tiele elvokas simpation de la ekskursantoj, kiuj iĝas pli pardonemaj.


Akompanis lin rusa viro ĉirkaŭ 25-jara, kiu estis staĝisto kaj unuafoje sekvis tiun itineron. En privata interparolo li diris al mi, ke translokiĝis al Vjetnamio kun sia edzino de Fora Oriento en Rusio kaj esperas post iom da tempo lanĉi ĉi tie privatan komercon.


Unue ni vizitis iun naturrezervejon. Fakte ni vidis nenion krom la marbordo je 50 metroj for de niaj du boatoj, kiuj je 10 minutoj transportis nin de Njaĉango al la unua insulo.


Tie ni havis la eblecon naĝi kaj rigardi per subakvaj maskoj la maran vivon – koralojn, fiŝojn, ktp. Poste ni iom sunumis sin, naĝis kaj matenmanĝis en la dua insulo. En la tria insulo ni vizitis fiŝistan vilaĝon, situantan sur lignaj flosoj.


Fine ni atingis la kvaran insulon, kie atendis nin luksa ripozejo Hon Tam Eco Green


Ĉi tie ondoj estis malpli grandaj, do mi kun ĝojo plonĝis en la maron kaj naĝis tien-reen ĝis laciĝo. 20 metrojn for de la marbordo troviĝis du subĉielaj basenoj kun blua akvo.


Mi etendiĝis sur lignobenko kaj tiom malstreĉiĝis, ke sukcesis preterdormi tagmanĝon, sed feliĉe ne revenon al Njaĉango.

Comments