Tilla: la neglektita romano

Legantoj de mia blogo jam scias ke mi ŝatas Spomenka Štimec, konsiderante ŝin eble la plej altnivela el la nunaj esperanto-verkistoj. Ŝia prozo tuj rekoneblas laŭ la unika aŭtora stilo – sentema, pensema, fajna kaj leĝera. Do kiam laŭokaze la bonkora Tereza Kapista sendis al mi pakaĵon da libroj inter kiuj estis “Tilla” de la kroata verkistino, mi akceptis ĝin dankeme malgraŭ manko de ajna interesiĝo pri la germana teatro kaj ties iamaj stelulinoj. Mi finis la legadon relative rapide, sed devas agnoski – unuafoje Spomenka Štimec elrevigis min.

Bona komenco, fino fuŝa
Laŭaspekte ĉio estas sufiĉe tradicia por tiu ĉi aŭtorino. La ĉefheroo de la romano estas Tilla Duriuex, germana aktorino kun parte slavaj (balkanaj) radikoj, kiu furoris sur la berlina scenejo antaŭ la Dua mondmilito, sed devis fuĝi kun sia juda edzo unue al Svislando, poste al Jugoslavio kaj pasigis reston de la vivo en Zagrebo kiel modesta kudristino en loka pupteatro.


Tri edzoj el artista medio, rilatoj al pluraj famuloj tiuepokaj inkluzive Pierre-Auguste Renoir kaj Erich Maria Remarque, la vivo plena je brilo kaj malĝojo, sukcesoj kaj fiaskoj, foje teda kaj rutina, foje kapturniga kiel aventura romano – en la manoj de Spomenka Štimec estis ĉiuj ingrediencoj bezonataj por verki bonegan romanon. Sed...


Bone, mi estu justa. Unuaj kelkdek paĝoj legeblas facile kaj ĝue. Tio estas tipaj specimenoj de la Štimec-prozo, sorbita je sentoj kaj pensoj, medita kaj observema, pli atenta al la detaloj kaj interna vivo de la herooj ol al la eksteraj eventoj. Jen nur kelkaj ekzemploj.
Ankoraŭ en la gepatra hejmo, Tilla ŝatis konversacii kun la kahelforno en la ĉambro. La forno estis komprenema, kuraĝigis, jesis, neis, malkonsilis. Sufiĉis nur fikse rigardi ĝin kaj starigi la demandon en si mem. Kiam iu eniris la ĉambron, ŝi rapide turnis la dorson al la forno por ne malkovri la aliancon. Estus terure suspektinde se oni ekrakontus ke ŝi parolas kun objektoj.


Aliloke pri ŝia sceneja nomo.
Por la unua teatra programo, por la rolo de knabo el Tirolo, ŝi elektis la nomon de la franca avino. Tiel Durieux ekfaris la nomon. Ŝi elektis ĝin kiel ŝi elektus ĉapelon. La nomo devus bone sidi. Ĝi sidiĝis kaj ne velkis dum multaj jardekoj.


Same la Štimec-rakonto ne velkis dum la unua duono de la libro. Mi ne certas ĉu tio estis bona ideo salti tien-reen en la tempo, alterne prezentante epizodojn el la berlina, svisa kaj zagreba vivperiodoj. Foje tio konfuzis min, sed eble mi nur estis iom malatenta. Cetere tio ne multe ĝenis.


Sed poste, jam en la zagreba etapo ĉio ŝanĝiĝas draste kaj kontraste. Anstataŭ senti kaj pensi la aŭtorino simple listigas eventojn kaj faktojn el la biografio de sia heroino. La interna vivo preskaŭ tute cedas lokon al tiu ekstera, faktoj anstataŭas sentojn kaj ni kuras ien sen pripensi kio okazas.


Tio speguliĝas ne nur en la aŭtora stilo, sed ankaŭ en la banala tekstokvalito, kiu falas subite kaj senrevene. La frazoj foje stumblas, tajperaroj multiĝas, same kiel ripetoj kaj malglataĵoj. Ŝajnas ke la aŭtorino subite perdis la intereson al tiu ĉi verko, do klopodis rapide fini ĝin kaj liberiĝi de la ne plu amata ido. Aŭ kvazaŭ ŝi estus pelata de senkompata eldonisto, kiu starigis la lastan kaj tre rigoran tempolimon, kiun ŝi klopodis atingi kontraŭ iu ajn prezo, do ŝi nur skribis haste-senprokraste sen relegi la tekston. Vere, mi ne scias kio okazis, sed mi estas malkontenta pri la rezulto.

La eldonaĵo – normala, sed ne pli
La libro aperis en la fama esperanto-eldonejo Edistudio, kio garantias certan presnivelon. Ankaŭ ĉi-foje papero estas blanka kaj glacea, kovrilo mola, sed fortika, folioj bone algluitaj, tiparo legebla. La libro enhavas dekon aŭ pli da nigroblankaj fotoj dissemitaj ie kaj tie. Neniu el ili estas subskribita, do oni povas nur diveni lokon, tempon kaj personojn.
Piednotoj abundas kaj utilas, klarigante pri menciataj nomoj kaj titoloj. Bibliografio ankaŭ povas esti interesa por leganto, kiu ŝatus daŭrigi esploradon pri la ĉefrolulino kaj ties epoko. Ĉu tiuj aperos? Mi ne certas.

Comments