Vento, kiu balancigas hordeon (The Wind That Shakes the Barley)

Tre peza filmo kaj malĝojaj scenoj komenciĝas jam en la unuaj minutoj. Cetere, kia estas vivo tia estas kino, ĉi tie almenaŭ ĉio okazas honeste. Malvastasence tio estas historia filmo pri Irlando en la 1920-aj jaroj, kiam liberiga movado kontraŭ brita potenco plifortiĝas kaj fakte venkas, sendependigante la landon. Sed la lukto kontraŭ okupaciantoj tuj transformiĝas al la enlanda milito kaj tio estas la plej granda tragedio kaj samtempe ĉefa demando, kiun devas respondi la ĉefheroo. Ĝi ne estis vortumita, sed fakte sonas tiel: “Kiom for oni pretas iri por siaj idealoj?”



Tiun ekzamenon devas trapasi ĉiu el ni, sed ĉi tie la situacio estas ĝislime akrigita kaj prezo estas tre alta. Unue juna ribelulo mortigas eĉ pli junan knabon-samurbanon, kiu timigta denuncis amikojn. Samtempe li devas mortigi lian mastron, anglan bienulon, kiu pli similas al kvieta burĝo ol al malamiko, do pafi kontraŭ li estas apate malfacile. “Mi esperas, ke Irlando por kiu ni luktas, kostas tion”, diras la knabo post premi ellasilon de sia pistolo. Poste li iras al patrino de la mortigita de li junulo por konduki ŝin al tombo de la filo. Li certas, ke agis ĝuste en ambaŭ kazoj kaj same pretas renkonti anglan kuglon kaj malamegon de samlandanoj. Li ja faras tion por Irlando, por siaj idealoj!

Dume vetmono pligrandiĝas kaj respondi tiun demandon estas ĉiam pli malfacila afero. La plej alta prezo finfine estos la vivo de frato. Sed ĉu Irlando ne kostas ankaŭ tion? Trista logiko de iu ajn revolucio, ajna milito, eĉ la plej prava kaj nobelcela. Kiom for vi povas iri? Kiun koston vi povas pagi? Kaj la plej grava demando: ĉu celo de via lukto kostas tiun pagon?

Comments

  1. Vere temas pri peza, sed ege bona filmo. Mi vidis ĝin en Irlando. Mi ŝatus aldoni, ke la muziko de tiu filmo certe helpis ĝin fariĝi granda sukceso.
    Ankaŭ la lingvotemo estas grava afero tie, kiu faris min pensema pri la origina irlanda lingvo. Kvankam ĝi estas la oficiala lingvo de Irlando oni prefere parolas la lingvo de iamaj okupantoj.
    Eble la Mondo elektas unuan tagon faciligitan anglan kiel tutmonda lingvo anstataŭ nia kara Esperanto, nome ĉar ni jam kutimiĝis al ĝi.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Mi malmulte konas historion de Irlando kaj tiu filmo certe vastigis miajn konojn. La lingvo ludas gravan rolon tie. Iam mi tradukis artikolon, kiu priparolas rolon de la lingvo kiel formo de rezistado: https://eo.globalvoices.org/2020/04/8388/

      Delete
  2. Dankon, Stano. Mi elsxutis la artikolon kaj antauxgxojas legi gxin.

    ReplyDelete

Post a Comment