Saturday, April 22, 2017

Malnova Havano kaj aŭtoluado

Solula promenado revenigis min al la plej fama urboparto - Malnova Havano. Tamen jam vespere mi trovis la vojon eskapi la kuban ĉefurbon.

La Malnova Havano
Post la matenmanĝo mi kaj Lisi disiĝis. Ŝi iris al la kongreso dum mi decidis esplori la Malnovan Havanon ĉe tagolumo. Supozeble ĝi aspektas aliel.



Post jam kutima promenado laŭ Malecón mi atingis la plej faman urboparton de Havano. Mian atenton kaptis duetaĝa domo malnovstila, kun ŝildo “Palacio de Artesanía” (Metiista palaco). Vere vizitinda loko. 



Ĝi estas tipa specimeno de la kuba arkitekturo aŭ pli vaste – de tiu mediteranea. En la interna korto (patio) ludis orkestro. Homoj manĝis en kafejo sub palmoj. Ambaŭ etaĝoj plenis je metiistaj butikoj. Post aĉeti kelkajn magnetojn kaj amuzan figuron de cigarofaristo (kun tablo kaj instrumentoj) mi grimpis al la dua etaĝo. Ĝi estis eĉ pli interesa.




Galerio “Los Criollitos” informis ke ties posedanto familio Lobato ricevis premion de Unesko pro sia arto. Mi konfirmas: ĝi meritas tion. La butiko plenis je lignaj statuoj. Etaj, mezaj, grandegaj – ili staris ĉie kaj estis senescepte fascinaj. Ho, se mi havus milionon kaj kamionon... 





Dum mi babilis kun mezaĝa vendisto kaj klopodis elekti la plej belajn artaĵojn, venis la majstro mem. La flegma knvindekjarulo afable konsentis fotiĝi kun mi kaj pozis tre trankvile, kvazaŭ li estas holivuda stelulo kaj faras tion ĉiutage.



Sekvis aliaj butikoj, ankaŭ tre vizitindaj. En miaj manoj aperis ĉiam pli novaj varoj, ĉefe donacoj. Plej alte mi aprezas juvelojn el lokaj naturaĵoj kaj ledaĵojn – sakojn, rimenojn ktp. Laŭ kuba kutimo oni proponis al mi tuj brulskribi ion kaj tiel la sako ekhavis nomon de sia posedantino – Nadya.





Kun tia ŝarĝo ne eblis eĉ pensi pri promenado. Feliĉe taksiejo apudis. Taksiisto petis 10 CUC, sed helpe de lia angloparolanta kolego ni rapide interkonsentis pri ok. 




Li atendis min ĉe la apartamento kaj kontraŭ pliaj ok revenigis al la Malnova Havano. La esplorado daŭris.





Mi vagadis laŭ la mallarĝaj stratetoj ĝis tute malheliĝis. Turistoj svarmis ĉie krom iom foraj lokoj, kiuj tuj rekoneblis laŭ nerestaŭritaj fasadoj kaj mornaj lokanoj sidantaj sur trotuaro. 





Manĝejoj plenplenis kaj servistaro tute ne atentis la vizitantojn. Mi eniris iun restoracion kaj sidis almenaŭ dek minutojn, spektante muzikan prezentadon. Eĉ ne unu kelnero venis al mi. 





Nu, kion fari, se ili ne bezonas mian monon, mi portos ĝin aliloke. Kvankam mi tute ne komprenas por kio dungi alvokantojn kaj muzikistojn, se ili allogas vizitantojn kiujn la servistaro ne kapablas priservi? Stulta afero.




Senevite mi trovis spurojn de Ernesto Hemingway. La baro Bodeguita del Medio estas tre fama, eĉ tro laŭ mia gusto. Mi sukcesis nur ŝovi la nazon tien por vidi teruran scenon: kvadrata spaceto superplena je turistoj, kiuj forpuŝis unu la alian por trabatiĝi al la verŝotablo kaj ricevi sian porcion da moĥito. 





En angulo freneze ludis muzikistoj. Baristoj laboris kvazaŭ robotoj. Mi imagis la enhavon de tiu legendeca koktelo kaj pensis, ke se la verkisto vidus tiun ĉi bildon li sendube mortigus sin pli frue. For, laŭeble rapide for!





En Floridita ĉio fakte ripetiĝis, nur spaco estis iom pli granda. Fine mi eniris iun restoracion malpli tumultan kaj sidiĝis ĉe malferma fenestro. Kelnero kun indiferenta mieno alportis mian pladon – duonon de kokino kun rizo kaj legomoj. 




Mi estis sola kaj laca, la suno plu ardis. Menuon al mi! Bone, mi komencu de supre... Daiquirí natural... Daiquirí special... Cuba Libre... Moĥito... 




Tempo pasis lante kaj mi denove sentis min fremdulo en la fora tropika lando, observanta fremdan vivon al kiu mi apartenos neniam.

Lui aŭton – nefacila tasko
Matene la 22-an de novembro ni devis aranĝi hodiaŭan veturon. Antaŭvespere mi plian fojon legis la gvidlibron kaj atentis la urbon Pinar del Río. Ŝajnas ke ĝi estas ne tre for, do mi nur bezonas aŭton kun ŝoforo. Tio apenaŭ povus esti problemo en iu ajn ĉefurbo, sed mi jam bone lernis ke mi estas en Kubo, lando de mirakloj... Mi ne eraris.






Kune kun Lisi ni unue iris al Habana Libre, kie troviĝas oficejo de turisma servo. Post longa atendado kaj diskuto ni eksciis, ke lui aŭton kun ŝoforo kostas 200 dolarojn. Sen ŝoforo estus malpli, sed mi jam vidis kubajn ŝoseojn, ĝuis stirmanieron kaj finfine ĉu mi venis por ŝofori aŭ ripozi?






En bushaltejo ĉe la strato 23 aliris nin iu maljunulo. “Taksi?” Lia prezo estis iomete malpli alta, sed ne sufiĉe por fajrigi nian entuziasmon – 160 dolaroj. Mi miris. “Ĉu ne estus pli racie por li preni 100 kaj ekveturi nun anstataŭ paŝi tien-reen la tutan tagon kaj havi nenion?” – “Stano, memoru...”. 





Baldaŭ venis Salvador, unu el du fratoj de Lisi loĝantaj en Havano. Post aŭdi la prezojn li nur suspiris profunde kaj balancigis la kapon: “Terure!” En sekvinta konversacio li konfirmis, ke la altiĝon kaŭzas ĉefe mia eksterlandeco. “Ili konsideras vin granda monujo” – “Bone, ĉu povus Lisi mem lui aŭton kaj mi venos poste?” – “Jes, ŝi povus. Sed kiam vi venos la prezo tuj altiĝos”. Salvador provis telefoni iun amikon, kiu havis aŭton. Li ne respondis. “Atendu iomete... trankvilu...”.






La kuba etoso ne plu esti ŝerco, tio estis vivofilozofio. Estis jam meztago, la suno pendis rekte super niaj kapoj kaj ni ankoraŭ havis neniun ideon kiel ni veturos al la dezirata celo. “Jes, mi rememoris!” subite emociiĝis Salvador. “Mi mem estas ŝoforo, jen mia stirpermesilo! Do mi povos veturigi vin. Ni nur bezonas aŭton...”. Plia telefonvoko, iom da atendado kaj jen ĉio solviĝis. Najbarino de la inventema ulo konsentis luigi al li la transportilon.







Alta Habana en kiu troviĝas domo de Salvador estis por mi loko tute nova, sed apenaŭ esplorinda. Ŝajnas ke en tiuj grizaj stratoj mi estis sola turisto kaj eksterlandano entute. Mezaĝa virino malfermis al ni pordegon de sia dometo, kiu kaŝiĝis en iu flanka strateto grundvoja kaj prezentis la aŭton – grizkoloran Geely FC. Mi pagis 60 CUC kaj ekde tiu tempo la aŭto estis je mia dispono por sekvaj 24 horoj.





Evidente temis pri serioza afero, ĉar Salvador kaj alia frato kiun pro lia malalteco ĉiuj vokas per kromnomo Corto (Kurtulo) tuj komencis la aŭtopurigadon. Oni zorgeme lavis kaj frotis la aŭton, origine tre simplan kaj videble jam plurfoje koliziintan. “Kiom ĝi kostas?” demandis mi Salvadoron. “Pli-malpli 27 mil dolaroj” – “Terure! Kontraŭ tiu prezo vi povas aĉeti grandan ĵipon eksterlande! Kial homoj pagas tion? Vi ja povas veturi al la proksima Meksiko kaj aĉeti sufiĉe bonan uzitan aŭton kontraŭ 3-5 mil dolaroj!” – “Estas Kubo. Ĉio estas komplike”. 




Poste mi legis ke al privatuloj estas oficiale malpermesite importi kaj eksporti veturilojn. Nur personoj kiuj havas grandajn meritojn antaŭ la patrujo povus ricevi tian permeson. 







La familianoj de Lisi ne elŝipiĝis de sur Granma, nek batalis en la taĉmento de Che Guevara, do evidente devis kontentiĝi per la ĉipa ĉina aŭto vendata kontraŭ kvinobla prezo.





Lisi balais la aŭton (mi sugestis al ŝi uzi specialan polvosuĉilon, sed: “Stano, pri kio vi parolas? Memoru – estas Kubo!”) kaj preparis por ni pladon el jukao kun viando. Post tagmanĝo nia kvaropo tuj ekveturis. Laŭvoje ni ŝarĝis la aŭton per benzino (kio kostis pliajn 60 dolarojn) kaj mi rimarkis, ke ankaŭ la fuelo estas multekosta – 4 dolaroj kontraŭ 0,5 en Rusio



Kiam mi faris kelkajn fotojn el la benzinstacio eliris servisto kaj svingis la manojn al mi – foti estas malpermesite. Nur poste mi rimarkis specialan signon pri tio. Tre stranga lando.

Saturday, April 15, 2017

"Estas Kubo" - ĉionklariga frazo

Mi venis al Kubo preskaŭ morta pro peniga vojaĝo tra Ĉinio, sed tiu ĉi lando ne multe kompatis min. La arda suno persekutis min la tutan tagon kaj la tuta realo instruis pri specifaĵoj de la kuba vivo.

Varmego mortigas ĉion
Mi klopodas rememori kio okazis je la dua tago de la kongreso, sed nur malmultaj bildoj elmerĝas je mia imago. Matene mi venis al la kongresejo. La halo estis plena, oni priparolis iujn aferojn, evidente gravajn kaj interesajn, sed.... terura varmego tuj atakis min. 




Aero estis peza kaj senmova. Ventumiloj moviĝis senĉese. Virino en apuda seĝo rapide rigardis min kaj tuj etendis al mi la ventumilon, faritan el kajero. Mi lante movis unu fojon, alian kaj haltis... la efiko malaperis tuj. Do mi ekis denove kaj aktive. Tio helpis nur ete, sed aliaj eblecoj mankis.



Mi stariĝis kaj eliris sur balkonon. Tio estis ordinara somera tago en Havano. Aŭtoj rampis ien. Grupoj da mezlernejanoj gaje marŝis sirstrate. 



Mi decidis sekvi ilian ekzemplon kaj serĉi saviĝon en iu klimatizita loko, prefere kun malvarmegaj trinkaĵoj.



Post stratangulo mi trovis kafejon Infanta, kies interno akceptis min malvarme, tre malvarme. Neniam antaŭe mi tiom ĝuis malvarman akcepton. Apud la verŝotablo staris kelneroj en... novjaraj ruĝaj ĉapoj surkape! Vaŭ, sendube glaciaj drinkaĵoj abundas ĉi tie! “Mojito?” – “No, no tenemos mojito, señor”. Ne povas esti! Ĉu oni ne povas fari la plej faman kuban koktelon en la centro de Havano?! Kial?! Mi jam preskaŭ indignis, sed ĝustatempe rememoris la vortojn de Lisandra: “Nur du vortoj: estas Kubo”.



Mi marŝis cent metrojn en la kontraŭa direkto kaj trovis alian kafejon. Ĉi tie mankis klimatizilo, sed ĉio estis vaste malfermita, vento blovetis kaj, kio plej gravas, tie haveblis moĥito. Tuj! Ruzmiena nigrulino starigis antaŭ mi la koktelon kaj post sekunda paŭzo demandis: “Señor, dos mojitos... ¿Uno para ti y uno para mi?” Kiom kostas? Kvar dolaroj. Al diablo, faru.



Sekvis jam kutima babilado de la ruso eksterlande kun montrado de fotoj de neĝkovritaj rusiaj urboj, homoj en dikaj felpeltoj, vintronaĝantoj ktp. La baristino sincere miregis, mienis, emocie kriis kaj mansvingis al amikino. Ĉio ripetiĝis.



Mi surstratiĝis kaj iom vagadis tra apudaj kvartaloj. Ordinara tago, ordinara strato, ĉiutaga vivo. Malnovaj aŭtoj parkumitaj. 



Infano sur trotuaro legas ion. 



Impresa statuo pinte de preĝeja kupolo. 



Buĉista budo, kie apud grandaj pecoj da viando pendas botelo da akvo, ĉiam svingata de la vendisto por forpeli la muŝojn. 



Moĥito forvapoiĝis pli rapide ol mi esperis kaj varmego denove venkis min.



Mi saviĝis en ĉeangula kafejo cent metrojn for de la kongresejo. Eta, sed pura kaj kio plej gravas klimatizita, ĝi estis vera azilo. Juna kelnerino en mallonga bruna jupo alportis rizon kun peco da viando, kiel ĉiam terure grandega. Kion fari? Estas Kubo.



Reston de la tago mi pasigis duondorme en la ĉambro, sub la ventolilo funkcianta plenforte. Vespere venis Lisandra kaj ni promenis ĝis Malecón. Mi ne povas rememori pri kio ĝuste ni babilis tiam. Sed mi memoras unu aferon: la aero estis varmega.

Neokazinta vojaĝo
La kongreso estis baldaŭ fermiĝonta, do tempis decidi kien mi iru plu. Origine mi planis vojaĝi al Guantanamo, naskiĝurbo de Maria Lisandra, kaj de tie reveturi okcidenten vizitante ĉiujn urbojn survoje, unu post alia. Guantanamo estas la plej orienta urbo de la insulo, do tiu itinero ebligus al mi vidi la tutan landon. Pli-malpli tiel mi vojaĝis en Vjetnamio en 2012 kaj 2013. Sed tio ne estis Vjetnamio, tio estis Kubo – lando tre speciala.



Kiam mi rakontis pri tiu plano al Lisi ŝi dubis pri ĝia realigeblo, ĉar mi volis atingi Guantanamon per aviadilo. En apuda biletejo oni konfirmis ŝian supozon: la biletoj mankis. “Vi devas aĉeti biletojn antaŭtempe, ĉar multaj personoj bezonas ilin” klarigis Lisi. “Kion signifas antaŭtempe?” – “Nu, kutime antaŭ tri monatoj. Memoru...”. Mi jam memoris.



Ĉu ni iru kune per buso? Ŝi ĉiam vojaĝas tiel, do ankaŭ nun havis revenan busbileton. Mi ellitiĝis frue, ĉar Lisi sugestis aranĝi ĉion matene. Dum atendi ŝin veni mi promenis tra mia kvartalo. Malantaŭ mia domo mi trovis protestantan preĝejon, sufiĉe grandan. 




Indiana pensanto meditis en ĝardeno de apuda domo. 



Sed jen iu atentigis min – la belega amikino venis.



Ni prenis taksion (kompreneble tio estis Pepe) kaj veturis al la busa stacidomo. Griza konstruaĵo, aro da sintrudemaj taksiistoj ĉe la enirejo, korpulentaj nigraj kasistinoj fumas cigarojn malantaŭ giĉetoj. Biletoj haveblis, sed la veturo daŭros 16 horojn ĝis Santiago de Kubo, kien ni venos meznokte. Tie ni devos aĉeti bileton por alia buso kaj veturi pliajn kvar horojn. Tio estis iomete tro. Fakte el restinta al mi semajno almenaŭ du tagojn mi pasigus side en la buso. Kun klimatizilo kaj en bonega akompano, sed tamen.



Taksiistaj ofertoj variis, sed ĉefe temis pri 200 dolaroj unudirekte. Ankaŭ nemalgranda sumo kaj la veturo nur iom malpli longa. Finfine mi decidis resti en Havano kaj dediĉi la reston de mia tempo al esplorado de ĉirkaŭaĵoj, sendube interesaj. Lisi ne nur aprobis tiun ĉi planon, sed eĉ konsentis ŝanĝi siajn biletojn al pli posta dato por akompani min. Vagadi laŭ belaj lokoj kun ĉarma knabino – ĉu eblus deziri ion pli?



La taksiisto promesis trovi por ni lueblan aŭton. Ni alveturis oficejon, sed ĝi estis fermita malgraŭ laborhoro afiŝita. Kial? Post interparoli kun oficisto, trankvile fumanta surstrate, la taksiisto nur levis la manojn: “Cuba!” Ĉio ripetiĝis en alia loko kun la sama klarigo. Do mi tute ne miris, kiam promesita de li kafejo ankaŭ bonvenigis nin per fermita pordo. “Cuba!” – tiu klarigo estis vere universala.



Finfine li veturigis nin al iu hotelo malantaŭ Habana Libre, ĉar tie eblis kontraŭ kvin dolaroj havi matenmanĝon kun aliaj gastoj. 



Ĉi-foje ĉio estis bone kaj Lisi videble ĝuis la lokon kaj manĝojn. “Stano, ni povus matenmanĝi ĉi tie ĉiutage”.

Saturday, April 8, 2017

Esperanto-kongreso kaj posta sukceso

Mi ne estas ĝisosta movadano kaj vojaĝas ĉefe por vidi aliajn lokojn kaj renkonti novajn homojn. Mirinda afero, sed la malferma ceremonio de la 6-a Kuba esperanto-kongreso estis ĉarme kortuŝa kaj sekvis ĝin neatendite ĝua vespero.

Malferma vespero
Samtage en la kongresejo okazis la Malferma ceremonio, do ĉio sekvis kvazaŭ en la eta UK. Tamen la kuba etoso senteblis jam ekde la unuaj paŝoj. Ĉe la enirejo vizitantojn renkontis ĉarmaj nigrulinoj en tradiciaj vestoj, kun ventumiloj enmane. Kompreneble mi faris foton kun ambaŭ belulinoj.



Sur scenejo sidis infanoj, ĉiuj en la samaj vestoj, kaj gapis al la publiko, kiu iom post iom plenigis la halon. 



Klimatiziloj mankis, la suno ardis, do malgraŭ malfermitaj balkonaj pordegoj varma aero kvazaŭ densa vato ĉirkaŭvolvis kaj premis la bruston.




Okazis paroladoj kaj salutoj kiel ĉiam. Oni vokis partoprenantojn pogrupe, laŭ ties deveno. Unue prezentiĝis alilandanoj. Kiam oni vokis “Usono” la publiko eksplodis aplaŭde. Dekkelko da usonanoj paŝis al la prezentanto por ricevi dankoflorojn kaj svingi la manojn al la halo.



Poste Brian Harmon rakontis al mi ke tio estis la unua fojo kiam usonaj esperantistoj venis al Kubo rekte kaj tute oficiale. Antaŭe ili devis veturi unue al Meksiko, tie viziti la kuban ambasadorejon kaj ricevi tie specialajn kuponojn en kiuj la kuba doganejo stampis eniran kaj eliran markojn. Danke al tio iliaj pasportoj havis neniujn spurojn de la terura krimo kontraŭ la usona leĝo, malpermesanta viziti tiun ĉi “danĝeran landon”.



Sekvis kantoj kaj kompreneble dancoj. Unue verve kantis aĝa kubanino, gitarlude akompanata de juna esperantistino. 



Poste du junulinoj ludis gitarojn senvoĉe. 



Grupo da kubanoj diverskoloraj prezentis verson “Jorubo mi estas”, dediĉitan al la afrikaj radikoj de la insula nacio. 


Lisi kaj ŝia samkolora amikino lante paŝis al la scenejo, sin klinante kaj ventumante, turniĝante laŭvoje. “Tio estas tradicia nigrula danco, – klarigis Lisi poste. – Laŭ santerio la dua dancistino estas mia pli aĝa fratino, tre ridema. Ŝi dancas tre bone”. Nur poste mi komprenis ke temas pri Oŝuno kaj Jemaja.



Homoj reagis tre aktive, subkantante kaj dancante inter la seĝovicoj. 



Mi iom skeptikas rilate himnojn kaj movadajn kantojn, sed ĉi-foje “Tien la mondo iras” sonis tute nature kaj gaje, plenumata kun danco kaj ritmaj manfrapoj.



Kiam ĉio finiĝis jam tute mallumis.


Mi paŝis laŭ iu strateto al mia domo akompane de Maria Lisandra, kiu bonkore helpis al mi ne perdiĝi en tiu nigra labirinto.




Naskiĝtago neatendita
“Kion vi volas fari nun?” demandis mi. “Mi ne scias. Eble ni iros ien por festeni iomete, ja hodiaŭ estas mia naskiĝtago...” – “Ĉu? Kial vi ne diris al mi antaŭe?!” – “Mi diris, sed vi forgesis”. Uff, vere, mi facile kredas tion, ĉar laŭnature mi estas tre forgesema kaj kun granda peno enkapigis naskiĝtagojn nur de kelkaj familianoj. Do kompreneble ni iru. Sed kien?




Ni paŝis iom laŭ la strato 23 direkte al Malecón. Apud Habana Libre sidis longaj vicoj de retumantoj, kiuj per poŝtelefonoj kaj komputiloj kaptis sendratan retkonekton, tiom raran en Kubo. Neniu vizitinda loko videblis, kvankam homoj abundis kaj videble ĝuis la noktan etoson. “Eble ni demandu tiujn knabinojn longharajn. 




Mi rimarkis ke ili ĉiuvespere staras ĉi tie, do evidente bone konas la lokon” duonŝerce proponis mi, montrante al forte ŝminkitaj longkrurulinoj, kiuj okulumis al preterirantoj kaj gapis al speguletoj, fingrumante finaĵojn de siaj buklaj haroj. “Bone, demandu, sed prefere vi, ĉar mi ne scias kiel alparoli ilin – ĉu ŝi aŭ li? Ĉu vi rimarkis ke ili ne estas virinoj?” ridis Lisandra. Ups, ŝajnas ke mi ne devas forpreni la okulvitrojn...




Fine ŝi decidis voki havanajn amikojn, kiuj povus ĉiĉeroni nin tra la nokta ĉefurbo. Venis du junaj esperantistoj: la vigla feltharulo Charlie kaj kongresa asistanto Landy.




“Mi montros al vi bonegan kafejon en la Malnova Havano” proponis Charlie. Ni prenis taksion kaj la festeno komenciĝis. Nia blua antikvaĵo tremis kaj knaris, tra malfermitaj fenestroj blovis mara vento, el aŭtomuzikilo aŭdiĝis gajaj ritmoj de Kubo al kiuj aldoniĝis subkantado de Charlie, el kies kapaskultiloj ĉiam aŭdiĝis regeo.




La kafejo rande de iu placo estis duonplena. Ni sidis sur malluma teraso, blagis kaj bierumis. Charlie tiris la naskiĝtagulinon al dancado, sed post kelkaj minutoj ŝi lasis sian parulon kaj revenis al la tablo: “Li ne scias danci. Li estas tute freneza”.


Charlie vidis alian feltharulon eniri kaj ĝoje kriis al li, montrante V-signon: “Jo! Jo-jo!” La regeulo fine aŭdis lin kaj mansignis responde. 




Meznokto venis kaj la kafejo jam estis fermata. Korpulenta kelnero plenumis la lastan dancon kun sia kolegino kaj adaŭis la vizitantojn. Estis tro malfrue por resti, sed tro frue por fini. Ni marŝis plu tra la nokta urbo.




Kutime homplenaj stratoj estis tute senvivaj. Ni sekvis laŭ la kajo ĝis malnova rumfabriko kaj gapis al la statuo de Jesuo Kristo sur la orienta bordo de la golfo. Iom for brilis flamo de la rafinejo. Ĉion alian kovris mallumo.




Charlie kondukis nin tra antikvaj kvartaloj, kiujn li kiel lokano povus rekoni eĉ blindopalpe. 



Jen la strato de Oficios, zorgeme restaŭrita. Kion faras ĉi tie vagono? “Tio estas restoracio, tre multekosta” klarigis la junulo. 



Apud la katedralo mi fotis ĉarman orkoloran statuon, prezentanta du homoj, kiuj konversaciis kvazaŭ ŝvebante en aero. 



Sur la interna flanko de kolono oni montris al mi memortabulon, inaŭguritan en 1990 honore al la 75-a UK, okazinta tiujare en Havano.



Jen la Placo de San Francisco de Asís, sur kiu staras en stranga rondo plurkoloraj statuoj de katoj. 




Lisi videble ĝojis kaj brakumis ĉiujn – de la katoj ĝis la barbohava Pariza kavaliro (iomete stranga elekto por juna knabino, sed kion fari – la amo blindas).



Estis jam la dua nokte. Nia kvaropo lacis kaj Lisi post longa lamado kaj ĝemado forprenis la ŝuojn sur altegaj kalkanumoj. “De antaŭ dek jaroj mi ne faris tion...”. Ni sidiĝis sur barilon de la kajo. 




Jam tempis reveni. Lisi telefonis al la sama taksiisto, kies telefonnumeron ŝi saĝe registris tuj post la veturo. “Ĉu mi haltigu iun preterveturatan aŭton?” mi proponis agi rusmaniere. “Ne, ni atendu Pepe”. – “Jen staras taksioj. Ĉu ni prenu ilin?” – Ne! Pepe”. Mi ne plu insistis, nek demandis pri kialoj, ĉar mi konis la respondon. Tio estas Kubo.




Post kvaronhora atendado la aŭto venis. Ni faris la lastan foton kaj eniĝis. La vespero jam preskaŭ finiĝis kaj sendube sukcesis.