Skip to main content

Esperanto-kongreso kaj posta sukceso

Mi ne estas ĝisosta movadano kaj vojaĝas ĉefe por vidi aliajn lokojn kaj renkonti novajn homojn. Mirinda afero, sed la malferma ceremonio de la 6-a Kuba esperanto-kongreso estis ĉarme kortuŝa kaj sekvis ĝin neatendite ĝua vespero.

Malferma vespero
Samtage en la kongresejo okazis la Malferma ceremonio, do ĉio sekvis kvazaŭ en la eta UK. Tamen la kuba etoso senteblis jam ekde la unuaj paŝoj. Ĉe la enirejo vizitantojn renkontis ĉarmaj nigrulinoj en tradiciaj vestoj, kun ventumiloj enmane. Kompreneble mi faris foton kun ambaŭ belulinoj.



Sur scenejo sidis infanoj, ĉiuj en la samaj vestoj, kaj gapis al la publiko, kiu iom post iom plenigis la halon. 



Klimatiziloj mankis, la suno ardis, do malgraŭ malfermitaj balkonaj pordegoj varma aero kvazaŭ densa vato ĉirkaŭvolvis kaj premis la bruston.




Okazis paroladoj kaj salutoj kiel ĉiam. Oni vokis partoprenantojn pogrupe, laŭ ties deveno. Unue prezentiĝis alilandanoj. Kiam oni vokis “Usono” la publiko eksplodis aplaŭde. Dekkelko da usonanoj paŝis al la prezentanto por ricevi dankoflorojn kaj svingi la manojn al la halo.



Poste Brian Harmon rakontis al mi ke tio estis la unua fojo kiam usonaj esperantistoj venis al Kubo rekte kaj tute oficiale. Antaŭe ili devis veturi unue al Meksiko, tie viziti la kuban ambasadorejon kaj ricevi tie specialajn kuponojn en kiuj la kuba doganejo stampis eniran kaj eliran markojn. Danke al tio iliaj pasportoj havis neniujn spurojn de la terura krimo kontraŭ la usona leĝo, malpermesanta viziti tiun ĉi “danĝeran landon”.



Sekvis kantoj kaj kompreneble dancoj. Unue verve kantis aĝa kubanino, gitarlude akompanata de juna esperantistino. 



Poste du junulinoj ludis gitarojn senvoĉe. 



Grupo da kubanoj diverskoloraj prezentis verson “Jorubo mi estas”, dediĉitan al la afrikaj radikoj de la insula nacio. 


Lisi kaj ŝia samkolora amikino lante paŝis al la scenejo, sin klinante kaj ventumante, turniĝante laŭvoje. “Tio estas tradicia nigrula danco, – klarigis Lisi poste. – Laŭ santerio la dua dancistino estas mia pli aĝa fratino, tre ridema. Ŝi dancas tre bone”. Nur poste mi komprenis ke temas pri Oŝuno kaj Jemaja.



Homoj reagis tre aktive, subkantante kaj dancante inter la seĝovicoj. 



Mi iom skeptikas rilate himnojn kaj movadajn kantojn, sed ĉi-foje “Tien la mondo iras” sonis tute nature kaj gaje, plenumata kun danco kaj ritmaj manfrapoj.



Kiam ĉio finiĝis jam tute mallumis.


Mi paŝis laŭ iu strateto al mia domo akompane de Maria Lisandra, kiu bonkore helpis al mi ne perdiĝi en tiu nigra labirinto.




Naskiĝtago neatendita
“Kion vi volas fari nun?” demandis mi. “Mi ne scias. Eble ni iros ien por festeni iomete, ja hodiaŭ estas mia naskiĝtago...” – “Ĉu? Kial vi ne diris al mi antaŭe?!” – “Mi diris, sed vi forgesis”. Uff, vere, mi facile kredas tion, ĉar laŭnature mi estas tre forgesema kaj kun granda peno enkapigis naskiĝtagojn nur de kelkaj familianoj. Do kompreneble ni iru. Sed kien?




Ni paŝis iom laŭ la strato 23 direkte al Malecón. Apud Habana Libre sidis longaj vicoj de retumantoj, kiuj per poŝtelefonoj kaj komputiloj kaptis sendratan retkonekton, tiom raran en Kubo. Neniu vizitinda loko videblis, kvankam homoj abundis kaj videble ĝuis la noktan etoson. “Eble ni demandu tiujn knabinojn longharajn. 




Mi rimarkis ke ili ĉiuvespere staras ĉi tie, do evidente bone konas la lokon” duonŝerce proponis mi, montrante al forte ŝminkitaj longkrurulinoj, kiuj okulumis al preterirantoj kaj gapis al speguletoj, fingrumante finaĵojn de siaj buklaj haroj. “Bone, demandu, sed prefere vi, ĉar mi ne scias kiel alparoli ilin – ĉu ŝi aŭ li? Ĉu vi rimarkis ke ili ne estas virinoj?” ridis Lisandra. Ups, ŝajnas ke mi ne devas forpreni la okulvitrojn...




Fine ŝi decidis voki havanajn amikojn, kiuj povus ĉiĉeroni nin tra la nokta ĉefurbo. Venis du junaj esperantistoj: la vigla feltharulo Charlie kaj kongresa asistanto Landy.




“Mi montros al vi bonegan kafejon en la Malnova Havano” proponis Charlie. Ni prenis taksion kaj la festeno komenciĝis. Nia blua antikvaĵo tremis kaj knaris, tra malfermitaj fenestroj blovis mara vento, el aŭtomuzikilo aŭdiĝis gajaj ritmoj de Kubo al kiuj aldoniĝis subkantado de Charlie, el kies kapaskultiloj ĉiam aŭdiĝis regeo.




La kafejo rande de iu placo estis duonplena. Ni sidis sur malluma teraso, blagis kaj bierumis. Charlie tiris la naskiĝtagulinon al dancado, sed post kelkaj minutoj ŝi lasis sian parulon kaj revenis al la tablo: “Li ne scias danci. Li estas tute freneza”.


Charlie vidis alian feltharulon eniri kaj ĝoje kriis al li, montrante V-signon: “Jo! Jo-jo!” La regeulo fine aŭdis lin kaj mansignis responde. 




Meznokto venis kaj la kafejo jam estis fermata. Korpulenta kelnero plenumis la lastan dancon kun sia kolegino kaj adaŭis la vizitantojn. Estis tro malfrue por resti, sed tro frue por fini. Ni marŝis plu tra la nokta urbo.




Kutime homplenaj stratoj estis tute senvivaj. Ni sekvis laŭ la kajo ĝis malnova rumfabriko kaj gapis al la statuo de Jesuo Kristo sur la orienta bordo de la golfo. Iom for brilis flamo de la rafinejo. Ĉion alian kovris mallumo.




Charlie kondukis nin tra antikvaj kvartaloj, kiujn li kiel lokano povus rekoni eĉ blindopalpe. 



Jen la strato de Oficios, zorgeme restaŭrita. Kion faras ĉi tie vagono? “Tio estas restoracio, tre multekosta” klarigis la junulo. 



Apud la katedralo mi fotis ĉarman orkoloran statuon, prezentanta du homoj, kiuj konversaciis kvazaŭ ŝvebante en aero. 



Sur la interna flanko de kolono oni montris al mi memortabulon, inaŭguritan en 1990 honore al la 75-a UK, okazinta tiujare en Havano.



Jen la Placo de San Francisco de Asís, sur kiu staras en stranga rondo plurkoloraj statuoj de katoj. 




Lisi videble ĝojis kaj brakumis ĉiujn – de la katoj ĝis la barbohava Pariza kavaliro (iomete stranga elekto por juna knabino, sed kion fari – la amo blindas).



Estis jam la dua nokte. Nia kvaropo lacis kaj Lisi post longa lamado kaj ĝemado forprenis la ŝuojn sur altegaj kalkanumoj. “De antaŭ dek jaroj mi ne faris tion...”. Ni sidiĝis sur barilon de la kajo. 




Jam tempis reveni. Lisi telefonis al la sama taksiisto, kies telefonnumeron ŝi saĝe registris tuj post la veturo. “Ĉu mi haltigu iun preterveturatan aŭton?” mi proponis agi rusmaniere. “Ne, ni atendu Pepe”. – “Jen staras taksioj. Ĉu ni prenu ilin?” – Ne! Pepe”. Mi ne plu insistis, nek demandis pri kialoj, ĉar mi konis la respondon. Tio estas Kubo.




Post kvaronhora atendado la aŭto venis. Ni faris la lastan foton kaj eniĝis. La vespero jam preskaŭ finiĝis kaj sendube sukcesis. 

Comments

  1. Mi bedaŭras ke mi ne povis esti inter tiuj usonanoj!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Ne bedaŭru, sed venu! En Kubo ĉiujare okazas pluraj renkontiĝoj kaj lokaj samideanoj bonvenigos vin iam ajn!

      Delete
  2. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete

Post a Comment