Skip to main content

Varadero belas ĉie, hoteloj ne

Varadero estas la plej populara ripozejo de Kubo. Ĉu laŭmerite? Mi decidis trovi respondon proprasperte.

Varadero
Kio estas Varadero? Por plejparto de turistoj Varadero estas Kubo. 22 km da puraj plaĝoj etendiĝas laŭlonge de tiu duoninsulo Hicacos, aŭ pli ĝuste insulo, ĉar al la ĉeftero ĝin ligas nur bela ponto Bacunayagua. Iam ĝi estis kovrita de arbaroj, kiuj estis hejmo por indiĝenoj. Hispanoj ekstermis la indianojn kaj forhakis la arbarojn por sia ŝiparo. La insulo situanta 135 km nordoriente de Havano dum kelkaj jarcentoj servis ĉefe kiel ŝipfarejo, salproduktejo kaj rifuĝejo por karibaj piratoj. Sed venis la 20-a jarcento, naskiĝperiodo de la amasa turismo, kies pioniroj estis la privilegiaj klasoj.


Ekde la 1920-aj jaroj bordoj de Varadero iom post iom kovriĝas je luksaj vilaoj de kubaj kaj usonaj riĉuloj. La amasa alfluo de la turistoj iom malfortiĝis post la revolucio, sed ekde komenciĝo de la Speciala periodo en la 1900-aj jaroj eksplode kreskis. Nun la insulo estas tute kovrita je dekoj da hoteloj kies lukseco kreskas je la norda direkto.



La plaĝoj estas publikaj, do formale alireblaj al ĉiuj, sed unu tago en kvarstela hotelo kostas almenaŭ 100 dolarojn, kio egelas al duonjara averaĝa salajro. Krome ĉiu aŭtoj veturantaj laŭ la ĉefa aŭtovojo de la 1 km larĝa insulo trapasas la kontrolejon, kie kubanoj devas ne nur pagi, sed ankaŭ klarigi kiucele ili veturas al Varadero? Do kiel diras la kubanoj mem, se vi vidis nur Varaderon vi ne vidis Kubon.



Legantoj de mia blogo scias ke mi estas vojaĝanto sendependa kaj memstara, do neniam mi uzis servojn de la turismaj firmaoj, nek loĝis en la hoteloj laŭ sistemo “ĉio inkluzivigita”. Mi preferas vidi la veran landon, ne ties turisman fasadon kia estas Varadero en Kubo. Do kial mi veturis tien? Klarigo estas tre simpla: mi deziris la maron.



Kiel ĉiuj rusoj, speciale tiuj loĝantaj en la malvarma Siberio, mi ŝategas varmon kaj ĉemarajn feriojn, sed estis malbonŝanca tiurilate. En aŭgusto 2012 mi veturis al Vungtaŭ en Vjetnamio, sed pro altaj ondegoj sukcesis nur iom plaŭdi en la maro. En novembro 2013 mi veturis samcele al la fama vjetnama banloko Nha Trang, sed la fortega tajfuno Haj-jano alveninta de la Filipinoj tute detruis miajn planojn. Ĉu mi sukcesos ĉi-foje? Lisi diris ke mi havas ŝancon, do mi decidis uzi ĝin.

Naviti
Ni ekveturis matene, je la sama aŭto stirata de Salvador. Lisi jam dufoje feriis en varaderaj kurortoj, do diris ke la plej bonaj troviĝas en la norda parto. Tio estis nia sola gvidilo, ĉar nek mi, nek ŝiaj fratoj iam feriis en tiu loko. Ni veturis laŭ la ŝoseo kaj simple rigardis maldekstren, kie viciĝis hoteloj por elekti iun plaĉaspektan. La unua kiun ni ŝatis estis okupita. En la dua ankaŭ mankis eĉ unu loko libera. La tria estis riparata. Salvador jam videble nervoziĝis, ĉar la aŭto estis luita nur ĝis tagmeze kaj li ankoraŭ devis veturi reen.



Finfine nian atenton altiris ŝildo kun kvin steloj super kiuj estis skribite Naviti. Kial ne? Oficistino sidanta ĉe trivita tablo diris ke lokoj haveblas, do ni adiaŭis jam malesperiĝintan Salvadoron kaj pagis restadon por tri tagoj.



Fari tion estis ne tre facile. La bankokartoj ne akcepteblis, same kiel dolaroj, do pro manko de CUC mi devis serĉi alian solvon. Bankmaŝinoj ankaŭ mankis, do oni sendis min al monŝanĝejo apuda. Antaŭ doni al mi pesojn oficistino avertis min pri monpuno je 10%, kiu pagendas ĉe konvertado de dolaroj al CUC. La novaĵoj estis bedaŭrinda, sed mi jam komprenis ke venis al la lando de mirakloj, do ne tre miris.



Kion diri pri la hotelo? Ĝi estas sufiĉe granda kaj komforta. Longaj du- ĝis trietaĝaj loĝejoj etendiĝas laŭlonge de la marbordo. Ni ricevis la ĉambron kun vido al la maro kaj vere ĝuis tion.




Grandaj verdaj terenoj, restoracio, kelkaj baroj, naĝejo, plaĝo kun kuŝbenkoj kaj sunŝirmiloj – ĉio estis tute kutima por tiaspeca kurorto. Unue Lisita eĉ diris ke ĝi estas pli bona ol Meliá Marina, kie ŝi ripozis somere, sed baldaŭ ŝi ŝanĝis sian opinion kaj mi subtenis ŝin.




Post pli detala esplorado ni rimarkis ke la hotelo estas videble neglektata. Konstruita antaŭ 19 jaroj, iam ĝi nomiĝis Allegro, sed antaŭnelonge estis aĉetita de franca firmao. La aĉetintoj evidente konsideras tion nura investo, do ne multe interesiĝas pri la hotelo mem. Krom ŝanĝi la titolon (kiu tamen plu videblas kelkloke) ili faris nenion. 





Malzorgemo senteblas en trivitaj mebloj kaj herbobedoj, ne tre profesia personaro, meznnivelaj amuziĝoj ktp. La ĉambroj estas vastaj kaj puraj, manĝoj sufiĉe bonaj kaj la tereno sekura, sed... se vi povas elekti en Varadero alian hotelon – faru!

Comments