Reveno al Havano

Tri tagoj en Varadero estis sperto bona, sed sufiĉa. Mi estis certa, ke multaj esplorindaj aferoj atendas nin ekstere. Ek!

Reen al Havano
Post tri tagoj ni konkludis ke jam sufiĉas vegeti apud nenaĝebla maro kaj ekis al Havano. Ne eblis mendi buseton, ĉar ni venis neatendite kaj gastoj malmultis, do ni simple vokis taksion kiu kontraŭ cent dolaroj transportis nin al la ĉefurbo. La veturo estis komforta kaj la vojo bela, ornamita de palmoj, maro kaj verdaj kampoj. Eĉ naftopumpiloj, dissemitaj plurloke, ne fuŝis la pejzaĝon. Espereble tiuj strategie gravaj instalaĵoj iam likvidos la nunan dependecon de la lando de fueloprovizantoj kiel Venezuelo kaj malebligos revenon al la Speciala Periodo, evidente same terura kiel la 1990-aj jaroj en Rusio.





La taksiisto eĉ sen peto haltis ĉe rigardejo apud la ponto Bacunayagua. Bona decido! 





La rigardejo estas malgranda, sed de tiu ĉi loko oni povas vidi vastegan panoramon kun arbomaro super kiu ŝvebas belaj ĉasbirdoj kaj la alta ponto dekstre, kiu trapikas tiun ĉi pejzaĝon kvazaŭ kordo, streĉita inter du gigantaj rokoj. 





Ĝi estas 310 metrojn longa (el ili 114 metrojn longas la ĉefa parto) kaj 110 metrojn alta (la plej alta en Latinameriko), konstruita de 1956 ĝis 1959. Malfermo de tiu ĉi ponto markis la finon de la unua etapo de la konstruado de la Vía Blanca, fama ŝoseo 138 km longa, kiu interligis Varaderon kaj Havanon. Ĝis 2010 ĝi servis ankaŭ kiel la limo inter provincoj Havano kaj Matanzaso (poste el Matanzaso eliĝis la nova provinco Mayabeque).





En la rigardejo funkcias baro, sed post dekminuta atendado ni komprenis ke eventuale nur personoj kun la reĝa sango en la vejnoj meritas atenton de tieaj baristoj, ĉirkaŭitaj de multnombraj adorantoj de ilia moŝteco. 




Do ni enaŭtiĝis kaj forportis nian monon plu, al Havano. Nin adiaŭis ŝildo kun naciaj simboloj de Kubo kaj malkontentaj krioj de servisto. Kion li volis? “Li postulis pagi pro la parkumo de la aŭto” indiferente respondis la taksiisto. Ŝajnas ke li ne ricevis la pagon.


La Malnova Havano
Post enloĝiĝi en la apartamento de Teresa ni rapide decidis pri sekva celo. Kion viziti en la kuba ĉefurbo? Kompreneble la Malnovan Havanon! Mi vidis ĝin iomete, sed tio estas unu el malmultaj turismaj lokoj al kiuj oni volas reveni plurfoje. Do ni prenis taksion kaj petis la ŝoforon transporti nin al iu bona manĝejo en tiu urboparto.





Ŝajnas ke tio estis ne tre bona ideo. Nia ŝoforo havis specifajn ideojn pri beleco kaj rapide enprofundiĝis en la internajn kvartalojn, kie tute mankis turistoj.





Dum nia aŭto serpentis laŭ grizaj stratetoj, senhalte turnante sin inter kadukaj domaĉoj mi rememoris slumojn de Bonaero kaj bedaŭris nur pri unu afero – ke mi ne komencis filmi ekde la unua sekundo. 





Fine ni haltis apud iu pluretaĝa domo, la taksiisto sonoris ĉe la pordo, klakis seruro malfermiĝanta kaj li montris al ni la vojon supren. En la teraso de la plej supra etaĝo vere funkciis iu kafejo, sed ĝi aspektis nek bela, nek eĉ fidinda rilate manĝaĵojn, do post ĉirkaŭrigardi iom ni singarde retiriĝis. Jen plia leciono por kredemaj turistoj – konsultu ne la taksiistojn profitemajn, sed amikojn fidelajn.





Feliĉe ni relative rapide kaj senprobleme trovis elirejon de la stratolabirinto kaj revenis al la kolorplenaj kvartaloj tra kiuj fluis kaj bruis turista ondego. Kun ĝojo ni plenumis la bazan turistan programon. 




Ni blagis kun klaŭnoj, kiuj volonte vidiĝis kontraŭ kelkaj moneroj.





Mi grimacis apud la antikva poŝtujo. 






Mia princino pozis plurloke kiel vera fotomodelo. 






Moviĝantaj figuroj mirigis nin per siaj lerteco kaj humursento. 







Mi eĉ sukcesis trovi finfine la afrikan muzeon – Casa de Africa, sed ĝi jam estis fermiĝanta.







Do ni kontentiĝis nur per fotoj ene (malgraŭ la malpermeso foti en la ekspozicio) kaj antaŭ la muzeo. Ni revenos poste, sendube.





Vagante sencele ni atingis la Kapitolon, kie hazarde renkontis du esperantistojn – unue Ariadna kaj poste Yoel.



Ari miris, ke ni ankoraŭ esploras la urbon kaj deziris al ni bonan veturadon.



La junulo en T-ĉemizo kun surskribo “TEJO” parolis vigle, sed ofte miksis esperanto-vortojn kun tiuj germanaj. “Pardonon, mi nun lernas la germanan po kvar horojn ĉiutage, do kiam mi ne pensas en la hispana, mi pensas en la germana” klarigis li.



Poste mi eksciis ke li forveturis al Germanio, kie jam trovis laboron. Mi ŝategas la inteligentan kuban popolon.

Comments