«Mi sonĝas pri Afganio...» (rememoroj de sovetia paraŝutisto)

La sovetia soldato Aleksandro Zmanovskij forlasis Afganion aŭtune 1986. Sed Afganio eĉ post 30 jaroj ne lasis lin. Montoj de Pagmano kaj Surubi, polvaj stratoj de Kabulo, noktaj atakoj kaj kamaradoj kiuj neniam revenos – ĉio ĉi emerĝas el la pasinteco, sufiĉas nur rememori…

La vojo
Mi naskiĝis en vilaĝo Azovi (Ŝuriŝkara distrikto, Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco). La patro estris fiŝkaptan sekcion, la patrino laboris en vendejo. La vilaĝanoj okupiĝis pri ĉasado, fiŝkaptado, iuj bredis bovinojn, do viando, lakto kaj fiŝaĵo ĉiam haveblis. Mi finis DOSAAF-lernejon en urbo Ĥanti-Mansijsko kaj iĝis ŝoforo. De infanaĝo mi interesiĝis pri tekniko, ŝatis umi kun mekanismoj. Post iom labori en loka aŭtoentrepreno en aŭtuno 1984 mi estis rekrutita al armeo.
En la distribuejo en Tjumeno oni unue direktigis min al aŭtobataliono en GDR. Sed nokte oni subite levigis min, diris ke la ordono ŝanĝiĝis kaj entrajnigis. Tiel mi trafis la Paraŝutajn trupojn. Evidente iu mankis, do mi plenigis la vakan lokon en taĉmento.
Duontaga veturado, halto. Akompana oficiro envicigis nin kaj diris, ke ni direktiĝas al Fergano, kie pasigos duonjaron en lernotaĉmento kaj poste 98% daŭrigos la militservon en Afganio. Ni interkonsentis skribi en la leteroj al la gepatroj ke ni servas en Pollando, sed baldaŭ ili komprenis ĉion. La patro ĝis nun gardas gazetan eltranĉaĵon kun artikolo, kiu rakontas pri miaj sukcesoj dum militekzercoj. En realo tio estis ne ekzercoj, sed batala operaco. Nur la artikolo estis publikigita en la gazeto de la Mezazia milita distrikto.


Iuj deprimiĝis, sed plejparto akceptis la novaĵon normale – ni ja estis junaj. La 19an de novembro mi 18-jariĝis kaj jam la 21an mi estis en rekrutejo.
Oni bone instruis nin. Unue ni pensis ke tio estas ĉikanado. Sed post veni al Afganio ni mense dankis la serĝentojn kaj oficirojn pro ilia severa traktado. Ĝuste diras la rusa proverbo: ju pli malfacilas lernado, des pli facilas batalado.
Matene ni kuris po 3-5 km, poste iris al la ekzercoplaco. Tie ni disiĝis je duopoj, unu prenis la alian sur ŝultrojn kaj kuris. Post ĉiu rondo la roloj alternis. Poste unu prenis la alian ĉe la kruroj kaj komenciĝas kurado laŭ rompoŝtonoj kun apogo sur la manoj. Sekvan tagon ĉio ripetiĝis, sed jam oni devas kuri apogante sin sur la pugnoj. Se iu falis, tuj oni levigis lin per piedbato kontraŭ ventron. Do fine ni povis facile pugnobati betonan muron.
Al Kabulo ni flugis en Tu-154. Ĉe la трап adiaŭis nin generalo. Li premis al ĉiu la manon kaj deziris reveni viva.


Surubi
Alteriĝis ni en la milita flughaveno de Kabulo. Proksime estis deplojita nia 350a regimento de la 103a paraŝuta divizio. Oni sendis min al la 3a bataliono en vilaĝo Surubi (lokanoj nomis ĝin Surubaj), situanta 90 km for de la ĉefurbo. Tie, sur rivero Kabulo troviĝis hidroelektrostacio Naglu, konstruita de sovetiaj fakuloj, la plej granda en Afganio.
Oni transportis nin tien kun speciala eskorto, ĉar la duŝmanoj (de la paŝtua dušman – “malamiko”; tiel la afgana registaro kaj sovetia armeo nomis la gerilanojn) tre ŝatis ataki la  novicojn. Ili preferis ekstermi la flavbekulojn antaŭ tiuj akiros batalsperton. Helikopteroj ĉiam ŝvebis super niaj kapoj, ĉiun kamionon sekvis “blendaĵo” – tanko, kirasita transportilo aŭ infanteria veturilo. Tiel ni trairis 90 km laŭ serpenta montovojo, elaŭtiĝis.



Oficiro krias: “Enviciĝu!” dum ni gapas ĉirkaŭe – kien oni alportis nin. Altebenaĵo ĉirkaŭita de la montoj, sur kiuj ankoraŭ kuŝas neĝo. Malsupre videblas vilaĝo. Polvo sur ekzercoplaco atingas maleolon. Kaj la tendoj. Jen ĉio.
Ni loĝis en la tendoj, varmigitaj per porteblaj stovoj. La armiloj ĉiam estis kun ni – mitraletoj pendis apud la litoj, municioj kaj grenadoj kuŝis sub ili. Post reveni de operaco ni ricevis du-tri tagojn por bani nin, lavi la vestojn, purigi armilojn. Kaj sekvis alia batalo.
La unuan duonjaron ni tute ne havis lokon por banado. Ni iris al rivero Kabulo, sed ĝia akvo estis malvarmega – ni nur sapis nin, plonĝis kaj rapide kuris en blendveturilon por varmiĝi. Duono sin banas dum aliaj staras surborde kaj gardas. Poste oni konstruis banejon kaj la vivo pliboniĝis.
Ankaŭ malsanoj turmentis nin – febro, hepatito. Mi vidis soldaton, kiu suferis je malario, tio estis vere terura afero. Sed el ni, siberianoj, neniu malsaniĝis. Moskvanoj, belorusoj, ukrainoj malsanis. Kvankam ni ĉiuj loĝis en la samaj kondiĉoj, same manĝis. Eble ni simple estis pli fortikaj, ĉu?

Operacoj
Ni ne nur gardis la hidroelektrostacion, sed ankaŭ partoprenis la batalojn – embuskis duŝmanojn, atakis iliajn karavanojn, “purigis” setlejojn (“purigo” – paŭsaĵo de la rusa militĵargonaĵo “зачистка” kun signifo: traserĉi setlejon, kaptante kaŝitajn armilojn kaj gerilanojn), eskortis kolonojn. Nia 350a regimento estis konsiderata la plej batalsperta.
Mi memoras la unuan batalon. Ĝi komenciĝis neatendite kaj same subite finiĝis. Ni direktiĝis al armea operaco en Pagmano, kien penetris granda taĉmento de muĝaĥidoj. Post artileria bombardo ni traserĉis “verdejon” (paŭsaĵo de la rusa militĵargonaĵo “зелёнка” kun signifo “verdaj, foliiĝintaj arbaroj kaj arbedejoj”) kaj ĝi estas vera ĝangalo, kie je kvinmetra distanco jam nenio videblas. Pli ĝuste – ili vidas nin, sed ni ilin ne.


Kiam komenciĝas pafado unue ne eblas kompreni, de kie oni pafas. Se oni sukcesis vidi flugantan kuglon, do aperas almenaŭ iu orientilo. Sen tio pafi estas tro danĝere, ĉar oni povas trafi la siajn. Sur la malferma tereno ĉio videblas, sed en la verdejoj…
Mi ne ne paraŝutis, ĉiam nur saltis el helikoptero. La operacoj kutime okazis en montaro, kie ĝi malofte havas lokon por alteriĝi. Do helikoptero simple frozis tri-kvar metrojn super la tero kaj ek! Ĉiu havis 1,5 normon da municioj, batalmanĝon, ekipaĵon, akvon, mitraleton. Oni falas, genuiĝas pro la pezo kaj tuj forruliĝas por ke la sekva ne falu sur onin – dum du minutoj devas elsalti 12 ĝis 14 homoj.
Unue mi estis mekanikisto-ŝoforo de BTR-70 (batalveturilo). Sed oni donis al mi la malnovan veturilon, kiu ĉiam havis problemojn – jen la motoro ekbolas, jen io paneas. Mi veturis en ĝi nur trifoje, poste oni ne plu prenis min – ja dum la eskortado atako povas okazi je iu ajm momento, eĉ eta prokrasto povus fuŝi ĉion. Do mi fordonis la batalveturilon kaj transiris al la “ĉanoj” kiel oni nomis la pafistojn.

Embuskoj
Ni embuskis. Nokte ni iris al la destinita loko kaj tie unu, foje du diurnojn kuŝis tute senmovaj por ke oni ne rimarku nin. Ni kaptis karavanojn kun armiloj aŭ narkotikaĵoj. En Afganio ni bruligis montojn da heroino. Krome oni transportis multe da maĉnarkotikaĵo. Ĝi estis produktata grandskale, eĉ stampaĵoj de la produktantoj haveblis. Lokanoj ofte enmanigis ĝin kiel donacon kaj poste, kiam homo jam dependiĝis, ili postulis monon.
Interpafado dum la embuskoj kutime estis mallonga, ĉar ni atakis subite kaj ĉiam pafis ne averte, sed mortige. La muĝaĥidoj malofte kapitulacis, rezistis ĝis la fino. Sur niaj mitraletoj estis instalitaj noktovidiloj, sed ili efikis nur se estis iom da lumo, almenaŭ luno. En la plena mallumo ili estis senutilaj kaj mia unua embusko okazis ĝuste en senluna nokto. Estis malfacile.

Perdoj
Kiam ni ĵus alvenis Surubi en nia tendo staris du litoj kiuj ĉiam estis en perfekta stato. Apud ĉiu estis glaso da vodko kaj pano. Neniu kuŝiĝis sur ilin, eĉ se mankis la dormolokoj. Ĉiutage ni reordigis ilin, ĝustigis litkovrilojn – ĉio okazis strikte laŭ militserva statuto. Tio daŭris 40 tagojn. Tio estis la litoj de kamaradoj, kiuj ne revenis de operaco.
La plej grandajn perdojn ni havis en Pagmano. Kiam ni enviciĝis post la operaco evidentiĝis ke el la roto je 45-50 homoj en la vico restis ne pli ol 30. Kaj memoru ke la operaciistoj kaj mekanikistoj-ŝoforoj restis en la garnizono kun siaj blendveturiloj, do al la montaro iris ne la tuta roto, apenaŭ duono de la foririntoj revenis vivaj kaj nevunditaj.


Foje venis al ni bataliono de specnazo kaj baldaŭ foriris sekvante grupon da muĝaĥidoj, eltrovitan 8 km for. La specfortuloj foriris solaj, sen aersubteno. Nokte oni levigis per radiostacia ordono, sed kiam ni venis ĉio jam finiĝis. Ili iris inter du deklivoj kaj la duŝmanoj de sur la regantaj altaĵoj pafis ilin ĉiujn. Tie estis vera koŝmaro. Ni forportadis la vunditojn sur tendomanteloj (la vaste uzata en la sovetia, rusia armeo akvorezista mantelo, transformebla al tendo). Oni ruligas ŝnuron sur la manon, portas, poste haltas, elverŝas sangon kaj iras plu.
Evidente dio gardis min. Nur foje mi estis kontuzita, sed oni eĉ ne registris tion. Kadre de kolono mi veturis en batalveturilo. En tiaj kazoj oni devas veturi ĝuste post la antaŭa veturilo, laŭ ĝia radospuro, ĉar se ne – oni povas trafi minon. Sed oni ordonis sinturnon, batalveturilo antaŭ ni moviĝis malantaŭen kaj trafis la minon. La eksploda ondo kontuzis min.
La soldatmarkojn havis nur la oficiroj. La ordinaraj soldatoj simple metis noticon kun siaj datumoj en kuglon, lutis ĝin kaj portis sur koloŝnuro. Tio estis neoficiala regulo, sed sen tio oni ne lasis nin partopreni la operacojn. La oficiroj kontrolis ĉiun pereinton kaj vunditon, do dum la tutaj 18 monatoj ni ne havis malaperintojn.
Nur unufoje okazis, ke soldato malaperis dum operaco. Ni pensis ke li pereis. Sed poste evidentiĝis ke li mem foriris, konvertiĝis al islamo kaj batalis flanke de la muĝaĥidoj. Oni poste interŝanĝis lin kontraŭ iu grava komandestro, alportis lin al la regimento kaj mi vidis lin en Kabulo. Oni sendis lin hejmen, sed li plu ripetis: “Ajnakaze mi fuĝos kaj batalos kun la muĝaĥidoj”.

“Purigoj”
Dum la “purigoj” en vilaĝoj restis nur la virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Ĉiuj viroj foriris. Evidente ili eksciis pri tio anticipe.
Foje ni kaptis tri gerilanojn dum la purigo, kondukis ilin por pridemandi. En ĉiu plotono estis speciale trejnitaj interpretistoj – taĝikoj, uzbekoj. Unue la militkaptitoj neis ĉion, asertis ke scias nenion. Oficiro diris al ili: se vi ne ekparolos – ni pendumos vin. Por ili tia morto estas la plej terura, ĉar sen la verŝo de sango. Do ili tuj ekparolis. Ili rakontis ke anas en taĉmento kaj en la domo kie ili estis kaptitaj, ili tretis la teron per ĉevaloj. Tie, funde je duonmetro ni malkaŝis grandan armildeponejon.


Alian fojon dum la purigo mi trovis du celilojn por bombokanono kaj britan pistolon. Ni jam ĉion traserĉis en tiu domo, direktiĝis al la elirejo kiam mi apud la pordego decidis forŝovi iujn lignaĵojn kaj ekvidis malantaŭ ili koridoron al subterejo. Mi lumigis ĝin per lanterno, ŝajne streĉita mino mankas. Do mi subteriĝis kaj tie, inter manĝprovizoj trovis la du novajn celilojn, ankoraŭ en ŝmiraĵo. Oficiroj diris, ke ni serĉu pli bone, ĉar ie devas esti la pafiloj mem. Mi traserĉis ĉion, sed vane. Ili ja malofte kaŝis ĉion en la sama loko, kutime dismetis.
Ĉie estis kjarizoj – longaj tuneloj, kiuj iras je ĉiuj flankoj. Oni ĵetas tien fumgrenadon kaj post dek minutoj rigardas – de kie eliĝas la fumo. Se ekzemple el grenejo fumas, do tie troviĝas la elirejo. Malsupreniri en la kjarizojn al ni malpermesis la oficiroj, ĉar tie estis tre danĝere – minoj, kaptiloj, io ajn. Certe ni fojfoje eniris tien, sed malofte.
Kun lokanoj ni iom komunikis. Plejparto de ili normale rilatis al ni. Infanoj kutime petis manĝaĵojn, bombonojn, ili ja estis malsataj. Sed ĝenerale ni loĝis malantaŭ pikdrato kaj oni ne rekomendis lasi tiun ĉi zonon, ĉar reveno ne garantiita. Se en vilaĝo necesis viziti vendejon, blendveturilo haltis apude, de tie al ĝi direktiĝis paftuboj kaj du-tri soldatoj eniris dum aliaj atendis sur la blendaĵo. Kial tioma singardo? Ĉiu vendejo havis kelkajn elirejojn, ĉio estis kovrita per teksaĵoj, do poste neniu trovus malaperintojn, nek mastrojn.

Pripafado
Eĉ inter la operacoj ni ne povis malstreĉiĝi. La duŝmanoj neniam rekte atakis nian bazon, ja bataliono estas serioza forto kaj ni havis bonajn armilojn. Sed pripafado okazis regule. Kiam komenciĝis bombado la deĵoranto tuj batis kontraŭ kuglingo sur ŝnuro. Oni devis elkuri el garaĝoj kaj tendoj, ĉar ili estis la ĉefaj celoj.
Ofte okazis tiel: oni pripafas nin, ni el BM-21 Grad (la sovetia reakcia salvopafa sistemo) respondas al tiu loko, pasas kvaronhoro kaj de la sama loko oni pafas denove. La muĝaĥidoj antaŭe pretigis obuson, kroĉis al ĝi kablon, foriris en kjarizon kaj tie fermis la elektroĉenon. Se post nia repafo ilia instalaĵo restis ne damaĝita ili pafis denove, ĉar neniu bombardo povus atingi ilin mem en la kjarizo.
Foje venis nova plotonestro – juna, aktiva. Li decidis nokte kontroli la deĵorantojn, ĉu ili dormas aŭ ne. Do li eliris kaj eklumis direkte al ili per lanterno. Kaŝpafisto reagis fulme – tri kugloj eniris lian korpon. Feliĉe unu haltis en mitraleta magazeno sur lia dorso. Ankaŭ la kruro estis vundita, sed ne tre grave. Post tri monatoj li revenis el hospitalo jam alia homo, pli trankvila kaj singarda.
La muĝaĥidoj havis bonajn armilojn – la britajn, usonajn – kaj estis bone trejnitaj. Komence ili pafis nur en la koron aŭ kapon. Foje nia roto kaptis eŭropaspektan kaŝpafistinon, oni diris ke ŝi estis anglino.

Eraroj
Eraroj okazis kaj sufiĉe ofte. Mia amiko estis komisiita kiel ŝoforo de batalionestro, ricevis novan blendveturilon, ĉiuj enviis lin. Post du semajnoj ni partoprenis operacon. La niaj nur komencis la ĝustigan pafadon kaj per la unua obuso trafis lian blendveturilon. Kutime oni unue uzas fumobuson por pliĝustiĝi, sed tiufoje decidis tuj pafi per la batalobuso. Tiel li pereis.
Alian fojon ni sidis en kaŝejo sur altaĵo. Oni diris ke tio daŭros tri tagojn, sed pasis jam kvin tamen forira ordono ankoraŭ ne venis. Akvo elĉerpiĝis. Malsupre troviĝis profunda interkrutejo, kie kuris ariko (irigacia kanaleto). Ni havis specialajn tablojdojn, do povus seninfektigi akvon. La komandestro decidis malsupreniĝi. Ni kolektis ĉiujn soldatbotelojn kaj ekis kvarope. En la lasta momento soldato baldaŭ malmobilizota diris: “Atendu!” kaj ŝovis malantaŭ sia zono fumgrenadon.
Post atingi la arikon ni prenis akvon kaj vidis ke super ni du helikopteroj traflugis. Sed jen ili sin turnas kaj ekas al ni por atako. Ni nur kriis: “Saŝĉjo, helikopteroj!” – li saltis el arbedoj, prenis tiun grenadon kaj ŝaltis ĝin. Eliĝis oranĝa fumo, la pilotoj komprenis ke tio estas la siaj, do sin turnis kaj forflugis. Ili ja ne vidis de sia alteco kiu troviĝas malsupre, por ili ni estis nuraj celoj.

Reveno
Aŭtune 1986, kiam restis nur tri aŭ kvar monatoj ĝis malmobilizo, oni sendis min al Kabulo. Tie estis pli trankvile, oni nur foje pafis kontraŭ veturiloj. Sed nome tie mi sentis timon. Ĉar oni komprenas, ke restis nur iom ĝis la hejmo kaj komencas atente aŭskulti ĉiun pafon. Ni jam povis distingi minojn laŭ sonoj: ekzemple, la splito-fugasa mino flugas susure dum tiu fosfora fajfas.
Oni forveturigis nin en grupoj, po du-tri homoj el plotono. Estis permesite preni kun si kapveston por patrino kaj muzikskribilon (populara amuzilo). Ni revenis en An-19, tre kaduka, ĝi apenaŭ ekflugis. Kiam ni transpasis la limon ĉiuj ĝojegis – la aviadilo eĉ ŝanceliĝis.


Alteriĝis ni en Taŝkento, sekvan tagon entrajniĝis kaj ekveturis hejmen. Militista salajro estis pagata per specialaj ĉekoj, akcepteblaj nur en specifaj vendejoj, kiuj ne en ĉiuj urboj haveblis. Mi memoras kiel ni eniris kun amiko en tian vendejon en Taŝkento kaj oni diris al li ĉe la kaso: “Oni subtrahis de via salajro pro motoro”. Kial? Dum operaco, kiam akvo tute forvaporiĝis kaj la sistemo kolapsis, li tamen sukcesis elveturigi la transportilon de la pafata zono, uzante nur la motoron. Post la reveno oni pagigis lin pro tiu motoro.

Batala frataro
Filo instigis min registriĝi ĉe la socia retejo “Odnoklassniki” (Samklasanoj), kie mi dum unu jaro trovis preskaŭ ĉiujn samtaĉmentanojn – plotonestron, vickomandestron pri politiko. Mi estis ne tre disciplinema, do la vickomendestro tuj rekonis min. Nian altebenaĵon mi rapide trovis per satelitaj fotoj, montris al la filo kie staris mia blendveturilo. Eĉ bombokavoj plu estas surloke, nenio ŝanĝiĝis.
Kun la samtaĉmentanoj ni renkontiĝas fojfoje, ne nur en interreto komunikas. Ĉiujare en la Venkotago la 9an de majo kaj en la Tago de la Paraŝutaj trupoj la 2an de aŭgusto ni renkontiĝas en vilaĝo Borovoje apud Tjumeno, veturas al tombo de amiko, kiu pereis en aŭtoakcidento jam post la reveno, rememoras lin laŭ la rusa tradicio kaj poste iras al mitingo. Mi ja estas ano de la “Batala frataro” – organizaĵo kiu kunigas veteranojn de la Afgana, Ĉeĉena kaj aliaj militoj. Antaŭ la Novjaro, la 8a de Marto kaj en la Tago de eniro de la milittrupoj en Afganion (la 27an de decembro) ni kolektas patrinojn de la pereintoj, disportas donacetojn al ili. Iu ja devas tion fari? Dum tagmanĝoj la patrinoj unue kompreneble rememoras la filojn, sed poste jam ekparolas pri la genepoj – la vivo daŭras. Ili interbabilas iomete kaj jam iliaj animoj malpeziĝas.

Memoro
Hejme oni renkontis min neoficiale, nur la familio kaj geamikoj. La patrinon ĉiuj gratulis pri la dua naskiĝo de la filo. En Afganio mi surhavis kepon, la tempioj estis malfermitaj al la suno kaj paliĝis. La panjo post vidi min ekploris: “Hoj, kiom grizhara…”.
Ĉu mi rememoras Afganion? Ĝis nun mi sonĝas pri ĝi. Malpli ofte ol antaŭe, tamen jen kaj jen ĝi revenas en la sonĝoj. Kiam mi trovis la samtaĉmentanojn, komencis rememori – tuj la sangopremo saltis. Tiam mi ŝajne ne timis, sed nun, kiam mi rememoras… En mia blendveturilo estis truo tuj post la kapo – oni pripafis nian kolonon. Ili nur iomete mistrafis, la kuglo eniris ŝaltilon. Mi poste prenis kovrilon de ladskatolo, farbis blue kaj ŝtopis per ĝi tiun truon. Kaj veturadis plu…

Sed se estos bezonate mi eĉ nun pretas militservi. Se la sano tion ebligos kaj venos ordono – mi plenumos ĝin. Mi pensas ke ankaŭ la junularo farus same, malgraŭ disaj nunaj opinioj. Tio estas en nia sango. Mia filo nun militservas apud Krasnojarsko en la Aero-Kosmaj trupoj. Mi planis sendi lin al la Paraŝutaj trupoj, sed la sano malsufiĉis. Jam li estas kaporalo, rota deĵoranto. Do kreskas la nova generacio.

Comments

  1. Dankon pro tiu interesaj rememoroj!

    Legi rakontojn de veteranoj kvazaŭ ĉiam havas la saman strangan efekton sur mi. Ja esti soldato postulas kuraĝon kaj fortikecon, kiujn mi ne certas havi, kaj tio estas eĉ pli ol respektinda: admirinda.

    Tamen, ege ofte, la veteranoj substrekas kiel kompatinda ilia sorto estis. Kaj ja ili rajtas fari tion: doloro, laceco, timo, hejm- kaj familisopiro, malsano, ktp., estas ĉiam kaj ĉie vivkunuloj de la soldato dum milito (kaj nepre ambaŭflanke). Sed anstataŭ konfesi tion kaj esperi ke neniu plu suferos tion, ili ege ofte deziras por aliaj junuloj, kaj eĉ por familianoj, travivi tiajn aĉajn spertojn! Jen fatala homa trajto.

    Mi eĉ ne parolos pri la fakto ke soldato nepre estas mortigisto, kun ĉiuj moralaj problemoj, kiuj iras kun tio, kaj pri la fakto ke kvazaŭ ĉiam, la milito estas sensenca (kaj ja la afgania milito estis). Kiel skribis Anatole France en la franca komunisma tagĵurnalo L'Humanité: «oni pensas forpasi por la patrujo, oni forpasas por industriistoj» («on croit mourir pour la patrie ; on meurt pour des industriels»).

    Nun pri iom malpli serioza afero, S-ro Zmanovskij ricevis multajn medalojn! Mi imagas ke dekstre estas la malpli gravaj (ĉar pli multnombraj) kaj maldekstre la plej gravaj; mi kredas rekoni inter tiuj du la medalon «por distingo dum militservo» («медаль „За отличие в воинской службе“») kun la stelo en la rubando (eble unuaklase, ĉar la medalo mem ŝajnas esti ora), sed tute ne la alia. Ĉu vi scias, kiu ĝi estas?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon pro la atenta legado, kara. Soldataj rememoroj ĉiam similas je iuj trajtoj. Aleksandro ne esprimas deziron batali denove aŭ bataligi siajn idojn. Li nur diras ke kaze de bezono li pretas fari tion, kion la patrujo postulos de li. Plenumi la ĵuron - tio estas la ĉefa tasko de la soldato.
      Pri la medaloj mi bedaŭrinde eĉ pli mallertas. Mi nur scias ke plejparto de liaj medaloj estas la jubileaj, rilataj al la 20a kaj 25a datrevenoj de la eliro de la sovetiaj trupoj el Afganio.
      Mi aldonu ke tiun artikolon mi verkis surbaze de intervjuo, kiun mi faris kun li. Aleksandro laboras en nia firmao kaj ni renkontiĝas preskaŭ ĉiutage. Li estas tre simpla, modesta kaj kvieta persono.

      Delete

Post a Comment