Fina malvenko aŭ Kial mi ŝatas libron de Rodric Braithwaite

Malofte oni povas renkonti alilandan verkon, kiu prezentus Rusion realisme kaj senpartie, ekster la kadro de agacaj stereotipoj, plu florantaj malgraŭ evidenta idiotismo kaj plurfoja senmaskigo. Des pli plezuriga estis konatiĝo kun la libro "Afgantsy. The Russians in Afganistan (1979-1989)" de la brita historiisto Rodric Braithwaite.

Ne homoj kun homoj, sed rusoj kun poloj
Sed unue mi devos klarigi kial mi konsideras ĝin leginda eĉ por homoj kiuj ne tre interesiĝas pri la milithitorio kaj speciale por la esperantistoj.


Jam plurfoje mi konvinkiĝis ke la espero de d-ro Esperanto pri la tutmonda interkompreniĝo danke al la Internacia lingvo estas nura idealisma revo. Rigardu iun ajn politikan aŭ socio-rilatan diskuton de la esperantistoj kaj vi vidos ke la komuna lingvo ebligas ke ĉiu povu paroli, sed tute ne garantias la komprenon. Tio apenaŭ estas mirinda afero, ĉar ĉiu el ni estas unue ruso, polo aŭ brito kaj nur poste esperantisto. La esperanto-vivo okupas tiom etan spacon en niaj personecoj, ke plejofte ĝi dronas sub la premo de komunaj (por respektiva socia, etna, religia aŭ politika grupo) idealoj. Oni rapide lernas Esperanton, sed ne ĝian internan ideon, do oni plu povas facile diveni se ne etnan, do almenaŭ ŝtatan originon de la esperantisto – sufiĉas scii la dominantajn en tiu lando ideojn.
Kun miro mi unuafoje alfrontis tiun muron de nekomprenemo post publikigi blogaĵojn pri la teroraj atakoj en Rusio. Multaj komentantoj el okcidentaj landoj reagis kvazaŭ uzante la saman paŭsaĵon: “Ni bedaŭras pri la viktimoj, sed tio estas sekvo de genocido kiun rusoj aranĝis kontraŭ la kompatinda ĉeĉena popolo. Liberigu Ĉeĉenion kaj tio ĉesos”.

Memorialo post terora atako en Moskvo
Mi malŝparis horojn detale klarigante nuancojn de la afero, evidente tute ne konatajn al la aŭtoroj de tiaj rimarkoj. Mi diris ke temas pri ne separatistoj, sed ĉefe la islamistoj, inter kiuj haveblas ankaŭ etnaj rusoj. Ke en Ĉeĉenio okazis plejparte enlanda miito, kiun finis grandparte la ĉeĉenoj mem. Ke Ĉeĉenio jam estis fakte sendependa de 1991 ĝis 1996, sed anstataŭi evoluigi la landon la ĉeĉenaj estroj transformis ĝin al bandita nesto, de kie tra la tuta Rusio disfluis armiloj, narkotikaĵoj kaj dungomurdistoj. Eŭropanojn indignigas novaĵoj pri persekutado de gejoj en la nuna Ĉeĉenio, sed tio estas nur pala kopiaĵo de kruelaĵoj, plenumitaj de la islamistoj en la sendependa Iĉkerio, kie regis ŝario kaj oni ŝtonumis homojn kiel Somalio.
Mi atentigis ke en tiuj jaroj estis murditaj aŭ forpelitaj ĉiuj neĉeĉenaj loĝantoj de la respubliko (rusoj, judoj, germanoj, tataroj, ukrainoj ktp) kaj ilia havaĵoj estis disrabitaj. Mi rimarkigis ke ankaŭ de 1996 ĝis 2000 Ĉeĉenio denove estis sendependa, ĉiuj rusiaj militfortoj foriris dum la rusia mono plu fluis al ĝi, sed el tio sekvis nur atako kontraŭ la apuda Dagestano post kio komenciĝis la Dua Ĉeĉena milito
Finfine mi klopodis atentigi ke la eksplodoj en Moskvo celis ne politikistojn, nek militistojn kaj eĉ ne la rusojn, sed nur laŭeble plej grandajn homamasiĝojn. Duono de la teroraj atakoj okazas en Kaŭkazo, kie preskaŭ tute mankas etnaj rusoj. Inter la ostaĝigitaj kaj murditaj infanoj de Beslano apenaŭ haveblis dudeko de rusoj, ĉiuj aliaj estis kaŭkazanoj.

Infanoj murditaj en Beslano
Pro tio en la flughaveno Domodedovo la teroristoj intence atakis la internacian alvenhalon por ke plurlanda viktimaro kaŭzu pli laŭtan bruon en amaskomunikiloj. Sed ĉio estis vane. “Liberigu Ĉeĉenion!” gurdis la komentantoj, kies cerbo estis tralavita de propagando ĝis plena sterileco. Tiaj voĉoj iom mallaŭtiĝis nur lastatempe, kiam islamistoj atakis jam la eŭropanojn mem kaj senkapigis la okcidentajn ostaĝojn, kion varme subtenis iliaj ĉeĉenaj kamaradoj. Evidente la eŭropa sango pli kostas ol tiu rusia.

Memorialo post terora atako en Parizo
Similajn aferojn oni povas renkonti en diskutoj pri aliaj aferoj rilataj al nia lando. Antaŭnelonge mi kun miro rimarkis ĉe Fejsbuko komentojn de pola esperantisto, kiu asertis ke la sovetiaj soldatoj forpelintaj la naziojn el Pollando, ne liberigis ĝin, sed nur katenis denove. Kaj pro tio ili ne meritas monumentojn kaj dankmemoron, ja temas pri la samaj okupantoj kiel la faŝistoj. 
Mi estis ŝokita. Pollando perdis trionon de sia intelektularo dum la milito kaj tio estis ne hazardaj militviktimoj, sed sekvoj de la nazia plano pri ekstremado de la pola elito. La naziaj okupantoj kun lokaj perfiduloj murdis 2,8 el 3,3 milionoj da polaj judoj, tamen ili kompareblas kun la sovetiaj soldatoj, ĉu vere? Klera esperantisto almenaŭ povas scii el esperanto-libroj, ke Anne Frank en Nederlando kaj Tivadar Soros en Hungario atente kaptis radioelsendojn pri alproksimiĝo de ilia sola espero – la Ruĝa Armeo.

Varsovia geto
Bone, eble la judaj vivoj ne estas tre valoraj por la pola amaskonscio. Tion pruvas judaj pogromoj en la postmilita Pollando kaj ĉiujaraj antisemitismaj fiagoj kontraŭ la partoprenantoj de la Marŝo de vivuloj en Aŭŝvico. Felicja Raszkin-Nowak, kies rememoroj legeblas en Esperanto, postvivis en la Bjalistoka geto, sed devis elmigri pro la neeltenebla antisemitismo en sia postmilita patrujo.
Sed la nazioj celkonscie detruis polajn urbojn, bruligis vilaĝojn, ebenigis preĝejojn kaj kastelojn. Ĉu en la postmilita Pollando okazis io simila? Finfine ĉu iu sovetia estro nomis la polojn “subhomoj” aŭ “slavaj porkaĉoj” kiel tion malkaŝe faris la naziaj estroj? Mi nur rimarkigis amare, ke supozeble poloj en Aŭŝvico, kaptita de la Ruĝa Armeo, havis alian opinion pri la sovetiaj “okupantoj”.


Infanoj liberigitaj de Ruĝa Armeo en Aŭŝvico
Kaj temas ne pri escepto rilata al persono de la komentanto, sed pri regulo. Antaŭ kelkaj tagoj alia pola esperantisto publikigis en esperanto-grupo ĉe Fejsbuko afiŝon pri la datreveno de la Varsovia ribelo. Mi jam deziris klaki ŝatbutonon, kiam rimarkis finon de lia skribaĵo, en kiu li asertis ke la Ruĝa Armeo staris apude kaj kajlme observis pereon de la ribelo.
Mi provis korekti lin, prezentante historiajn faktojn, diris ke la Ruĝa Armeo pasis 500 km en pezaj bataloj kaj ne “trankvile observis”, sed plu batalis, ke celo de la ribelo estis kapti potencon antaŭ alveno de la armeo, do oni fiuzis la gerilanojn por politikaj celoj ktp. Sed anstataŭ respondo verŝiĝis nur lavango de propagandismaj kliŝeoj neniel rilataj al miaj vortoj – pri la 40-jara sovetia okupado ktp.

Post kompreni ke la aŭtoro havas problemojn pri koncentriĝo mi decidis helpi lin kaj listigis kvar demandojn: 1. Kial la pola ekzila registaro sendis al la ribelo malbone armitajn civilulojn anstataŭ atendi la alproksimiĝantan Ruĝan Armeon? 2. Kial ĝi ne konsultis la estraron de la Ruĝa Armeo antaŭ ordoni la ribelon? 3. Kial la Ruĝa Armeo devintus riski vivojn de siaj soldatoj en nepreparita ofensivo por la pola registaro, kiu eĉ ne degnis konsulti ĝin? 4. Kial la usonaj militbazoj en Okcidenta Eŭropo ne estas “okupado”, sed la sovetiaj en Orienta Eŭropo estas?

Usonaj militbazoj
Kiel reagis nia klera eŭropano? Li denove balbutis ion pri la sovetiaj invadintoj kaj kiam mi petis lin simple respondi la kvar listigitajn demandojn li... forigis miajn komentojn kaj blokis pluan komentadon de la afiŝo! Brila ekzemplo de demokratio kaj esprimlibereco, ĉu ne? Mi estis ŝokita kaj eĉ skribis al administranto, ĉu tia konduto estas konsiderata normala en la grupo kaj nur mi, sovaĝa ruso el siberia arbaro, ne komprenas regulojn de la civilizita mondo? Ĝis nun neniu reago sekvis.
Preskau samtempe israela esperantisto skribis en Fejsbuko pri la rusia militado en la apuda Sirio kaj plendis pri kompatinda sorto de Israelo, ĉirkaŭita de la malica Irano kaj "mense malstabilaj rusoj". Frateca eldiro de samideano, ĉu ne?
Mi rimarkigis ke rusoj vere estas freneza nacio, ĉar ilia armeo savis restojn de la eŭropa judaro dum Usono kaj aliaj "mense stabilaj" demokratioj rifuzis judajn rifuĝintojn. Poste danke al insisto de Sovetunio estis establita juda ŝtato mem, kies fondiĝon kontraŭis racia Usono, ne deziranta havi problmeojn kun la pli multnombraj araboj. Kaj nun rusiaj militistoj batalas en Sirio kontraŭ islamistoj, kies kamaradoj ponardas judojn en Israelo. Vere ni estas "mense malstabila", freneza nacio. Honton al ni!

Islamista batalanto
Mi povus aldoni, ke inter organizantoj de la teroraj atakoj en Usono dum lastaj 40 jaroj mankis eĉ unu irano, sed saudanoj abundis. Tamen Irano estas deklarita danĝera monstro, dum en Saud-Arabio malkaŝe financanta islamismajn teroristojn tra la mondo, funkcias usona militbazo - ja temas pri la ĉefa aliancano de tiu ĉi "mense stabila" nacio en la regiono. Sed por kio? El responda balbutado videblis ke li esprimas ne persone ellaboritan opinion, sed nur ripetas sloganojn el loka gazetaro. Li estas esperantisto, sed unue (kaj ĉefe) li estas israelano. 

Nigroblanka mondo
Sed sur kio baziĝas tia stereotipa pensmaniero? La ĉefa kialo, laŭ mia opinio, estas la jam menciita premo de la propagando, propra al ĉiu ŝtato. En la iamaj socialismaj landoj de Orienta Eŭropo nun popularas fabeloj pri eventuala feliĉo kiu atendus ilin post la Dua mondmilito, sed estis forŝtelita de la kovardaj rusoj (ja ĉiuj sovetianoj estas rusoj por la eksterlandanoj, kio ankaŭ ĉiam kaŭzas ridon ĉe miaj samlandanoj). 
En tiu fantazia universo la tuta mondo dividiĝis je du partoj – la Bono kaj la Malbono. La unuan reprezentas la okcidentaj demokratioj, kiuj dissemas homecajn idealojn, zorgas pri ekologio, homaj rajtoj kaj libereco ĝenerale. La Malbono venas de la enigma Oriento, kies kerno estas la terura Rusio/Sovetunio. La rusaj barbaroj alkutimiĝis al sia sklaveco kaj senĉese klopodas kateni ĉion kaj ĉiujn. Ili drinkas vodkon, pafas senpripense kaj povas esti ŝanĝotaj nur per granda civiliza laboro (saluton al Rudyard Kipling kaj ĉiuj blankuloj-savistoj).


En la menciita Fejsbuk-diskuto tiu ideo montriĝis en argumentoj, ke se ne alvenu la rusoj Pollandon povus liberigi la usonanoj, same kiel Ĉeĥoslovakion kaj aliajn landojn de Orienta Eŭropo. La tien nomatan “sovetian okupadon” oni pruvis tre simple: ja Sovetunio plu havis militbazojn en tiuj landoj post la milito, kvankam ili ne estis venkitoj kiel Germanio.
Mi povus nur miri. Ĉu oni vere tiel instruas historion en la nuna Orienta Eŭropo? Pasis jardekoj post la publikigo de la dokumentoj de la Tehrana konferenco, dum kiu Usono kaj Sovetunio dividis Eŭropon je influzonoj – same cinike kiel Stalin kaj Hitler en la fifama Pakto Ribbentrop-Molotov. Ambaŭ flankoj tute ne interesiĝis pri la opinio de la eŭropaj popoloj. Vane polaj revuloj atendus alvenon de la usonaj liberigintoj, ja tiuj jam fordonis Pollandon al sia sovetia aliancano kaj tute fajfis pri la deziroj de la naivaj slavoj. Sed ĉu la nunaj poloj legas tiujn dokumentojn? Ĉu oni rakontas pri tio en la polaj lernejoj? Ŝajnas ke oni preferas plu manĝigi la homojn per propagandismaj fabeloj, nur bonuloj kaj malbonuloj en ili anstataŭis unu la alian.

Jozefo Stalin kaj Franklin D. Roosevelt en Tehrano
Do la nuntempa generacio, kapabla je kelkaj minutoj trovi la dokumentojn per interreto eĉ ne serĉas ilin. Ili kredas ke ĉeesto de la sovetiaj militbazoj estis signo de malamika okupado sen rigardi la liston de la usonaj militbazoj, kiuj pruvas, laŭ tia logiko, ke Usono plu okupas duonon de la mondo, inklzuive la venkintojn de la Dua mondmilito. Ili koncentriĝas je persekutado de opoziciuloj fare de la komunismaj reĝimoj en Orienta Eŭropo, apogataj de Moskvo, sed preferas ignori la same kruelan “ĉasadon de la sorĉistinoj” kiun aranĝis en Usono (centro de la demokratia mondo!) Joseph McCarthy. Ili plendas pri la arestitaj kontraŭkomunistoj en Pollando kaj Ĉeĥio, sed silentas pri la faŝismaj reĝimoj en Grekio kaj Hispanio, apogitaj de Usono. Oni priploras viktimojn de la sovetia milito en Afganio, sed evidente tute forgesis pli oble pli multaj viktimoj de la usona milito en Vjetnamio
Ho, ŝajnas ke mi iris tro for en mia antaŭparolo, do jam tempas transiri al la celo de mia rakonto – prezenti la libron de Rodric Braithwaite. Mi klopodos esti mallonga. 

Honesta historio de la malhonesta milito
Rodric Braithwaitene estas ne komunisto, rusamanto aŭ kontraŭokcidentulo, sed la eminenta brita diplomato. Kio plej plaĉas al mi en tiu ĉi libro estas ĝia alta profesia nivelo, kiu malkongruas kun iu ajn partieco kaj personaj preferoj.
Li aliras la problemon honeste kaj objektive kiel decas al la vera esploristo. Evidente li konas la rusan kaj vaste uzas la ruslingvajn fontojn, inkluzive intervjuojn, gazetajn publikaĵojn ktp. Do li rigardas la aferon de pluraj flankoj – tiu de la muĝahidoj (kiuj estis nura aro da kontraŭsovetiaj grupoj, sen komuna ideologio), de la sovetiaj soldatoj, de la sovetiaj ŝtatestroj, de la ordinaraj afganoj ktp.
Li ne sekvas la propagandan stereotipon pri la sovetia invado al Afganio, kiun kuraĝe kontraŭstaris muĝaĥidoj. Anstataŭe li montras kiel Sovetunio paŝon post paŝo, kontraŭ klare esprimita politika volo de ĝia gvidantoj, engaĝiĝis en la konflikton. Rodric Braithwaitene prezentas plurajn faktojn, kiuj pruvas ke la ĉefa kialo estis nekompetento de la sovetia spionservo, manko de realismo ĉe la afgana politika elito kaj granda timo (ne tute senbaza), ke se Sovetunio ne subtenos la amikecan reĝimon, ĝin anstataŭos tiu malamikeca, subtenata de Usono.

Sovetiaj soldatoj en Afganio
La sovetiaj soldatoj por li estas ne herooj, nek maliculoj, sed ordinaraj homoj, plejparte junaj, kiuj faris la samon kiel iliaj usonaj samaĝuloj en Vjetnamio kaj havis la samajn planojn, dezirojn kaj revojn. Ili mortigis kaj mortis. Ili revis kaj elreviĝis. Ili faris heroaĵojn kaj krimojn, pro kio estis glorigataj kaj punataj. En tiu milito ne ekzistis eĉ unusola pura flanko, senmakula persono. La historiisto povas agnoski honestecon kaj kuraĝon de iu sovetia komandestro, poste rakonti pri liaj eraraj ordonoj, foje senkompataj kaj nepripensitaj, kaj fine priskribi lian morton, kaŭzitan de liaj propraj fuŝoj, kaj honorsignojn fare de liaj soldatoj al sia neperfekta, sed brava komandestro. 
Same objektive li prezentas ekzemple unu el gvidantoj de la muĝaĥidoj Ahmad Ŝah Masudon, kiun estimis eĉ la sovetiaj kontraŭuloj. Sed tio ne malhelpas al li mencii buĉadon de la hazaroj, kiun tiu taĝika komandestro aranĝis en la okupita de li Kabulo. Same li kontestas fanfaronaĵojn de la muĝaĥidoj, kiuj asertis "rompi la vertebron de la komunismo en Afganio". Li rakontas pri militaj sukcesoj de la muĝaĥidoj, sed konstatas ke malgraŭ tio la 40a armeo forlasis Afganion ne haste-fuĝe kiel usonaj trupoj en Sajgono, sed en plena ordo kaj agnoskas, ke ĝi ĝis la lasta momento sukcese plenumis siajn taskojn, do en la fiasko kulpas ne milita malforteco, sed manko de politika solvo.

Sovetiaj soldatoj forlasas Afganion
La libro ne rakontas pri ĉiuj operacoj de la milito – tion detale esploras aliaj verkoj. Ĝia celo estas formulita jam en la titolo – rakonti pri la sovetiaj soldatoj, ilia ĉiutaga vivo kaj la interna logiko, surbaze de kiu evoluis la konflikto. La aŭtoro montras kiel komence amikeca pozicio de la afganoj ŝanĝiĝis al la malamikeca pro la daŭra ĉeesto de la fremdaj trupoj sur ilia tero. Kiel malkapblo de la afganaj gvidantoj adapti siajn fervorajn planojn al la mezepoka realo de la lando kaŭzis ĉiam pli larĝan fendiĝon inter la elito kaj la popolo. Kiel post kelkaj jaroj Moskvo febre serĉis eliron el la afgana kaptilo, sed intertraktoj kun Usono stagnis pro reciproka malfido. Fine li rakontas pri la milito, kiun post foriro de la sovetia armeo, la muĝaĥidoj daŭrigis inter si kaj konstatas ke ĝi estis eĉ pli sangoverŝa kaj se la sovetianoj ankaŭ multon konstruis kaj modernigis, iliaj kontraŭuloj nur tute detruis sian patrujon. La lastaj paĝoj estas dediĉitaj al la sorto de la veteranoj en la disfalanta Sovetunio kaj posta Rusio – same amara kiel tiu de la usonaj veteranoj de la milito en Vjetnamio.

Resume: mi ŝatis la verkon kaj forte rekomendas ĝin al ĉiuj, ne nur al ŝatantoj de la milithistorio. Ni ĉiuj devas lerni senpartian, honestan aliron al la aferoj kaj se esperantistoj ne sukcesis lerni tion el la Unua libro de la kreinto de homaranismo, ili lernu almenaŭ de la anglalingvaj eldonaĵoj. Ni malsukcesis doni ekzemplon al la mondo, do ni almenaŭ sekvu la ekzemplon, kiun ĝi donas al ni.

Comments

  1. Antaŭ ĉio mi devas vin gratuli. Tre bona artikulo. Mi estis leganta ĝin kun malfermita buŝo. Rilate al polaj akcentoj. D-ro Esperanto donis al ni sian verkon por ke ni interparolu kaj proksimigu niajn vidpunktojn. Mi tre ofte kverelas kun poloj rilate al ukrainoj kaj rusoj. Do poloj - tri opinioj.
    1. Kial la pola ekzila registaro sendis al la ribelo malbone armitajn civilulojn anstataŭ atendi la alproksimiĝantan Ruĝan Armeon? - La pola ekzila registaro volis, ke la insurekcio prefere ne eksplodu kaj ĝi sendis Leopoldon Okulicki kaj kelkajn aliajn por trankviligi situacion en Varsovio. La afero estas tre implikita kaj interesa. Kial Okulicki anstataŭ plenumi la taskon, li faras male, li instigas al ĝi? Oni ne scias bone. La decidon oni devis fari ĉi-tie en Varsovio tamen. Plej verŝajne Okulcki demandadis kaj ĉie aŭdis la unu respondon. Junuloj volis venĝi kontraŭ la germanoj antaŭ la apero de la sovetia armeo. Ili ne volis lasi ilin fuĝi el Varsovio sen puno. Neniu volis aŭskulti kion diras Londono. Ili ne estis bone armitaj ĉar la tuta armilaro estis sendita orienten. Tio estis la Operacio Vistulo (Akcja Wisła). Kiam la sovetia armeo aperis en la limoj de la antaŭ milita Pollando, polaj partizanoj havis taskon por helpi liberigi urbojn(Vilniuso ekzemple) kaj aliajn terenojn. Alivorte ili bonvenigadis viajn soldatojn sur la pola tero. Se la operacio sukcesus plej verŝajne Varsovio ne estus la lasta espero. La estroj de partizanaj taĉmentoj estis arestataj kaj partizanoj estis devigitaj batali en la pola popola armeo.
    Kial la Ruĝa Armeo devintus riski vivojn de siaj soldatoj en nepreparita ofensivo por la pola registaro, kiu eĉ ne degnis konsulti ĝin? - Post Katyń oni jam ne interparolis. Sed kiam via armeo alproksimiĝis al Varsovio, oni instigadigis per radiostacio por batali en Varsovio. Kaj vi vidas, ke aperas demandoj. Ciuj aŭdis en Varsovio kaj estis certaj tiam , ke “rusoj” helpos.
    Al mi ŝajnas, ke respondojn oni povas trovi en viaj arkivejoj. Tio estis ludo kaj viktimoj estis loĝantoj de Varsovio, ludo de Londono, Moskvo. Pollando estis vendita. Kial la usonaj militbazoj en Okcidenta Eŭropo ne estas “okupado”, sed la sovetiaj en Orienta Eŭropo estas? -
    Al mi ŝajnas, ke grekoj ne volis vivi en kapitalismo kaj estis devigitaj de britoj trupoj. Stalin ne helpis al grekoj. Li ilin vendis.
    Mi skribis, ke via armeo estis haltigita je 20km antaŭ Varsovio. Kredu al mi, poloj pri tio ne sciis. Oni scias, ke Britoj kaŝas la veron kaj Moskvo ankaŭ. Mi komprenas, ke estis tiam pli gravaj aferoj ol Pollando. Oni devis venki kune kaj Germanio ne estis malforta.
    Mi scias kial vi estas en Sirio. Ĉar vi ĉiam tiam estis. Vi ĉiam helpis al tieajn kristanoj. Rusio ĉiam helpis al kristanoj en Azio. Mi lernas vian lingvon kaj mi volus vin pli bone kompreni.

    Maciek Skuneczny

    ReplyDelete
    Replies
    1. Dankon pro via komento, kara Maciek. Origine mi deziris verki recenzon pri la libro, sed tiuj retdiskutoj tiom ŝokis min, ke mi pli ĝenerala temo - kial Esperanto malsukcesis interkomprenigi eĉ la esperantistojn mem? Ĉiuj ekzemploj estis nuraj ilustraĵoj al tiu problemo.
      Pri tio kiel estis dividita Eŭropo post la Dua mondmilito oni verkis jam multe, do sufiĉas nur legi por kompreni stultecon de la novkreataj fabeloj pri "demokratia alternativo" kaj "rusa okupado". La greka (kaj ne nur) afero estis decidita en la t.n. procenta interkonsento http://epo.wikitrans.net/Percentages_agreement?from=vikipedio kiun iniciatis ne kovardaj rusoj, sed simbolo de la demokratia Eŭropo Winston Churchill.

      Delete
  2. Gratulon pro via artikolo! Mi estas "iom" for de via historio, sed viaj pripensoj rilate al interkompreniĝo estas vere trafaj.

    ReplyDelete
    Replies
    1. Jes, mi uzis la prihistoriajn miskomprenojn nur kiel ekzemplon. Homoj ne volas vere aŭdi unu la alian - en iu ajn lingvo.

      Delete

Post a Comment