Guantanamo – ne prizono, sed urbo

Guantanamo? Ĉu vi veturos al la prizono?” tio estis tipa reago de la samlandanoj al mia rakonto pri la planata vojaĝo al la fama kuba urbo. “Pardonon, sed Guglo montris al mi nur fotojn kun pikdrato” pravigis sin mia dezajnistino. Nu, kion fari? Tio nur signifis ke mi detruos plian stereotipon kion mi jam faris plurfoje.

Alveno en mallumo
En tiuj latitudoj krepuskas jam post la sesa, do mi ne povis multon vidi kaj foti. Nur en iu vilaĝo Lisi petis halti por fulmorapide viziti sian maljunan parencinon. Mi akompanis ŝin. En simplega dometo plenstatura avino pistis ion per granda ligna pistilo. Ŝi ĝojis vidi la belan knabinon kaj ili varme brakumis unu la alian. Mi pensas ke dum la lasta jarcento apenaŭ okazis gravaj ŝanĝoj en la ĉiutaga vivo de lokanoj.



Malfruvespere ni atingis Guantanamon. Mi enhejmiĝis en casa particular kaj vespermanĝis en restoracio akompane de Maria Lisandra kaj Leo – la du unuaj kubaj esperantistoj, kiujn mi renkontis en Havano dum mia unua vojaĝo al tiu ĉi lando. 



La urbeto jam preskaŭ dormis kaj mi baldaŭ sekvis ĝian ekzemplon.

Kosma renkontiĝo
Sekvan matenon Maria venis al mia apartamento. “Por vidi la tutan urbocentron vi bezonos eble duonhoron” ridis la ĉarmulino. 



Do ni ne tre rapidis kaj komencis de la municipa muzeo, kiu situis tre proksime. 



La modesta unuetaĝa domo apenaŭ grave impresis, same kiel ties ekspozicio – nemalbona, sed tute kutima por provincaj muzeoj ie ajn tra la mondo. 




Arkeologiaj trovaĵoj.




Manekenoj de la indianaj praloĝantoj en karakteraj pozoj, imitaĵo de la prahistoria entombigo.





Remburitaj bestoj kaj birdoj, iom da sekigitaj insektoj – ĉio estis atendebla. 





Krom unu flanka halo, dediĉita al.... la unua kuba kosmonaŭto Arnaldo Tamayo Méndez kaj ties partopreno en la kosmoekspedicio Sojuz-38, okazinta kune kun Sovetunio en septembro 1980.





Imagu mian miron post vidi en la fora urbeto ĉe la orienta rando de Kubo la alteriĝan kapsulon kun la cirila surskribo «СССР» (USSR)! 



Mi scias ke en tiu periodo Sovetunio realigis grandan programon pri partoprenigo en kosmoflugoj de reprezentantoj de la aliancaj landoj, ĉefe por propagandi atingojn de la socialisma sistemo.



Sed unu afero estas aŭdi pri iu historia evento kaj tute alia – propramane tuŝi ĝiajn spurojn. 



La afero estis vere grava kaj simbola, ĉar Arnaldo Tamayo Méndez estis ne nur la unua kuba kosmonaŭto, sed ankaŭ la unua latinamerikano kaj afrikdevenulo en la kosmo. 



Du jarojn li studis en sovetunia kosmocentro kaj post pasigi sep tagojn je ĉirkaŭtera orbito revenis al sia lando por daŭrigi militservon kaj socian agadon. Lisi aldonis, ke lia familio loĝis en ilia kvartalo, do tiu ĉi historio iĝis eĉ pli familiara.



La alteriĝa kapsulo estas eksponaĵo unika, do tre interesa por iu ajn.





Vidi la aĵon kiu venis de kosmo kaj ene de kiu sidis viva homo estas neimagebla afero. Ĝi konserviĝis sufiĉe bone, nur iom brulnigriĝis, sed rusaj kaj anglaj surskriboj ĝis nun legeblas sur ĝia ŝelo. 





Krome en la ekspozicio prezentiĝas uniformo de la kosmonaŭto, liaj personaj kaj oficaj aĵoj, diversaj suveniroj kaj eksplikoj kun fotoj kaj skemoj.

Trankvila kaj ĉarma
Post unu horo ni forlasis la muzeon kaj promenis laŭ stratoj de la urbo. Kion diri? Ili estas belaj. Nenio estis mirinda aŭ specifa kaj tio mirigis plej multe. Monumento de José Martí en la samnoma parko (neevitebla afero en iu ajn kuba loĝloko). 



Surmura portreto de Antonio Maceo, alia nacia heroo, en la placo de la 11-a de aprilo. 




La Katedralo de Sankta Catalina de Ricci en kiu la 22-an de januaro 1998 gvidis diservon la papo Johano Paŭlo la 2-a




Konstruaĵoj en la urbocentro estas belaj kaj prizorgitaj, multaj relative freŝe farbitaj. 



Homoj trankvile promenas laŭ bulvardo – ne pompa, sed ĉarma kaj kvieta. 





Purigistoj balaas ie kaj tie – kutima afero en la kubaj urboj.



De tempo al tempo ni renkontis junajn homoj en kakia uniformo kun ŝtalaj iloj enmane. “Ili estas soldatoj, senditaj por fumigi la stratojn kaj domojn kontraŭ ziko” klarigis Lisi. Poste mi mem vidis fumonubojn ŝvebi super konstruaĵoj kaj unufoje eĉ traveturis nebulegon, kiu tute kovris la vidon je kelkdekmetra distanco. 



Mi ne estas fakulo pri medicino, do ne kapablas taksi efikecon de tiuj ĉi preventaj agoj. Sed eĉ por laiko tuj videblas grava diferenco rilate situacion en apudaj landoj: 800 kazoj de la Zika febro en Haitio kaj apenaŭ 8 en Kubo.



Ni iom deflankiĝis de la plej homoplenaj stratoj kaj venis al la placo de Guantanamera – eble la plej fama kuba kanto. Ĉiuj konas ĝin, sed nur malmultaj scias ke ĝi rilatas al tiu ĉi urbo kaj ke temas pri ŝia loĝantino, ĉar la titolo laŭvorte signifas “Guantanamino”. Kompreneble mi fotis tie Maria Lisandra – du Guantanameras samloke!



Ni revenis al la urbocentro. Preteriris lingvolernejon kie mia inteligenta amikino atakas unu lingvon post la alia. 



Iom haltis ĉe antaŭnelonge rekonstruita placo kun pluraj instalaĵoj por infanoj. 



Fotis kelkajn ĉarmajn dometojn, konstruitaj almenaŭ komence de la 20-a jarcento, se ne pli frue. 




Finfine nin akceptis iu kafejo, kie eblis iom ripozi kaj manĝi la rozkoloran glaciaĵon Nestlé en grandaj plastaj glasoj – ĉiam la saman en Kubo, ĉar produktitan surloke.



Lisi avertis min, ke turistoj preskaŭ tute mankas en Guantanamo kaj nun mi povas tion konfirmi. 



Kvankam en la centro haveblas pluraj montroŝildoj, mapo de la urbo kaj provinco kaj eĉ funkcias oficejo de Cubatur, en kiu ni estis solaj vizitantoj. 



Estas kurioza situacio: la urbo famiĝis ĉefe pro la usona militbazo kaj prizono, kies spuroj tute ne videblas, nek senteblas surloke, dume ĝi havas la etoson trankvilan kaj ĉarman, kompareblan kun tiu de Trinidado, kien direktiĝas centmiloj da turistoj por promeni laŭ ties koloniaj kvartaloj. 



Plian fojon mi konvinkiĝis, ke reklamo kaj publikoj rilatoj estas aferoj gravaj kaj efikaj.

Amika vespero
La tagon finis vespero en la domo de la gepatroj de Lisi, iom for de la urbocentro. 



La ĉirkaŭaĵo estis modesta – malriĉaj dometoj viciĝis laŭlonge de polvaj stratoj, kies pavimo apenaŭ estis riparita dum lastaj jardekoj. 




Aŭtoj preskaŭ ne aperis ĉi tie, motorcikloj ankaŭ maloftis, sed jen kaj jen aŭdiĝis frapado de la ĉevalaj hufoj kaj videblis koĉoj kun tentoj kontraŭsunaj. 



Oni klarigis al mi, ke tio estas populara veturilo – malrapida, sed malmultekosta, sufiĉas nur du pesoj. 



“Ĉu en Moneda Nacional?” pliĝustigis mi. “Jes, kompreneble!” ridis miaj gastigantoj.



Des pli mirindas ke eĉ en tiuj malriĉaj kvartaloj vivas Esperanto! Dum Lisi kaj ŝiaj gepatroj preparis la vespermanĝon mi iris eksteren por iom gapi kaj foti. Surstrate min tuj ĉirkaŭis viglaj infanoj. 



Evidente ili neniam renkontis tiom grandan telefonon, do mirigite rigardis mian Huawei Mate 8. La ebleco vidi sin mem en ĝia kamerao eĉ pli entuziasmigis la etulojn kaj ili svarmis antaŭ ĝi kiel nigraj musetoj – knaboj grimacis kaj pli aĝaj knabinoj pozis kokete. 



Vere, homa naturo estas simila ie ajn tra la mondo, eĉ en lokoj kie oni apenaŭ aŭdis vorton “selfie”.



Aŭdiĝis ies paŝoj – laŭ ŝtala ŝtuparejo de la dua etaĝo de apuda domo malsupreniris mezaĝa virino, kiu venis al mi kaj... ekparolis esperante. Ŝi tuj pardonpetis ke ŝia parolo ne estas perfekta, ĉar poste ŝi lernis la francan kaj nun pensas ĉefe en tiu ĉi lingvo. Tamen ni sukcesis interkompreniĝi. 



Poste alvenis Leo kaj Tirsi – du lokaj esperantistoj, amikoj de Maria. 



Ni babilis, interŝanĝis opiniojn pri diversaj aferoj – de la loka vivo ĝis monda politiko, kaj kompreneble ŝercis pri biciklo de Leo, kiu laŭ miaj supozoj estis uzata ankoraŭ de José Martí.



“Mi speciale ne farbas ĝin!” defendis sian veturilon la ulo. “Danke al tio mi povas lasi ĝin ie ajn. Foje mi mem forgesis la lokon vespere kaj matene trovis ĝin tute sekura kaj netuŝita”.



Sed baldaŭ malheliĝis kaj jam tempis eniri la domon. 



La patro Salvador alportis grandan pecon de la fritita porkidaĵo kaj mi kontribuis per elita versio de la rusa vodko “Russkij standart” (“Rusa normo”) en bela botelo kaj kun du glasetoj en speciala pakaĵo. 



La peto antaŭe meti la drinkaĵon en fridujon evidente mirigis miajn novajn amikojn, sed la rezulto videble ne elrevigis ilin. 



La botelo malpleniĝis rapide, kun ĝoja helpo de la multnombra parencaro, alveninta por partopreni la festenon kaj plian fojon vidi unu la alian.



Ĉiuj tri fratoj de Lisi, loĝantaj en Guantanamo, brakumis ŝin, rigardis niajn fotojn, komentis kaj ridis multe. 



Tuj videblis la fortaj internaj ligoj en tiu ĉi familio. 



La etoso estis kortuŝa. 



Ni manĝis, babilis kaj blagis ĝis malfrua vespero, kiam mi devis adiaŭi miajn gastigantojn kaj reveni al mia apartamento. 



Sekvan matenon je la sesa horo mi devos veturi al Baracoa.

Comments