Saturday, August 12, 2017

Medaloj neniam abundis aŭ Du jaroj en la afgana armeo: Parto II

Mi finas publikigon de la rememoroj de Nikolao Beij, sovetia subkolonelo, kiu servis du jarojn kiel konsilisto en la afgana armeo.

Bataloperacoj
Ĉiutage ni veturis al laborloko, kiu troviĝis en la stabo de la divizio. Plej ofte ni veturis sur blendaĵo de bataltransportilo. Tra la urbo ni flugis rapidege por malfaciligi celpafadon. Min kiel novicon oni tuj sidigis ĉe mitralo. Tiu loko estis konsiderata la plej danĝera, ĉar kaze de eksplodo homoj sur blendaĵo estis nur kontuzitaj, dum interne ĉiuj skatoloj kaj kestoj malkroĉiĝis kaj disĵetiĝis, krome batondo trafis la krurojn apogitajn surplanke. Tiel ĝis la fino de mia afgana servo mi estis neoficiala mitralisto.



En la stabo plejparton de la tempo mi pasigis kun mia konsilato, ofte vizitis trupojn rande de Kandaharo. Necesis instrui al soldatoj bazajn konojn de la inĝenierado, minadon kaj malminadon. Krome necesis aranĝi bazan instruadon, ĉar multaj estis senalfabetaj.
Trankvilaj tagoj ĉiam pli malmultis. Dum du jaroj mi ne partoprenis nur unu aŭ du operacojn, ĉar ne eblas fari ilin sen sapeisto, lia ĉeesto estas nepra. Ni “purigadis” Kandaharon kaj aliajn loĝlokojn, speciale post atakoj de la gerilanoj. Unuavice ni purigis apudvojajn terenojn.
Vespere postenoj en la urbo malpleniĝis kaj ne eblis eniri en la urbon. Matene reaperis afganaj postenoj, poste en iuj lokoj aldoniĝis tiuj sovetiaj kaj ni ekveturis al la laborejoj. Jen ni ruliĝas tra la urbo, mi sidas ĉe la mitralo, aliaj konsilistoj kun mitraletoj enmane rigardas tra paftruoj, ĉiuj pretas. Ni jam konis la plej danĝerajn lokojn, tien anticipe direktigis paftubojn.
Lokanoj ne havis laboron kaj multaj enspezis per milito. La prezoj ekzistis por ĉio: eksplodigo de aŭto, tanko, bataltransportilo, mortigo de soldato, oficiro, konsilisto (ni kostis pli ol la oficiroj). Oni engaĝis en militadon maljunulojn kaj infanojn, inkluzive tre etajn – 6- ĝis 8-jarajn. Oni sidigis etulon apud vojo kaj donis en la manojn du kablojn de regebla fugaso. Tanko surveturas la fugason, la knabo kontaktigas la kablojn, eksplodo – la tankotureto forflugas je 50 metrojn kaj la familio de la eksplodiginto ricevas monon. La eksplodaĵojn kaj minojn oni aĉetis ĉe la duŝmanoj, la monon ricevis post la eksplodo, kiun ofte pruvis per fotoj kaj filmaĵoj.



Minoj ofte estis por ni novaj, nekonataj, same kiel metodoj de la minado. La muĝaĥidoj vaste uzis memfaritajn fugasojn kaj minojn. Oni fandis trotilon el aviaj bomboj, metis ĝin en kuglingojn de la artileriaj obusoj kaj alkroĉis memfaritajn eksplodigilojn. Kiel ni kontraŭstaris tion? Tre simple: se oni trovis, do eksplodigis, se ne – atendu eksplodon.
Ofte la muĝaĥidoj aplikis italajn minojn – la plastajn, kun bervuroj, kiuj forte enmordiĝis je malmola grundo. Oni devis eksplodigi ilin surloke.
La plasto ne troveblas per minserĉilo, do ni precipe atentis la senmaskigajn signojn. Jen grundo estas damaĝita, jen suspektindaj ŝtoneroj kunmetitaj – tiel la gerilanoj avertis la siajn. Oni speciale atentis danĝerajn lokojn – mallarĝajn trapasejojn, kurbiĝojn de montovojoj, kie ne eblis forveturi flanken de la vojo, do eksplodigo de unu aŭto blokus la tutan kolonon.
Bonajn armilojn la muĝaĥidoj ricevadis de la tuta mondo – Pakistano, Germanio, Usono, Italio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Ĉinio kaj aliaj. Multe da problemoj kaŭzis la malfacile troveblaj plastaj minoj el Italio. Fojfoje ili ricevadis ankaŭ la sovetiajn armilojn – iuj soldatoj kaj suboficiroj vendis ĝin. Ne ofte, sed tio okazis. De tempo al tempo inter trofeoj renkonteblis la ĉinaj mitraletoj – kopioj de Kalaŝnikov, sed malpli fidindaj. La egiptaj kopioj estis eĉ malpli bonaj. Nian Kalaŝnikov oni povis ŝovi en sablon, faligi en akvon, poste trablovi, iom purigi per ĉifono kaj tuj ekpafi dum la kopiaĵoj en tiaj kondiĉoj rapide paneis.



La 40a armeo estis deplojita en pluraj garnizonoj tra la lando dum la ŝtatlimoj kun Pakistano kaj Irano restis malfermitaj. Do la muĝaĥidoj kaj armiloj enfluadis senhalte dum la sovetia armeo gardis nur sin mem kaj la plej gravajn objektojn – grandajn urbojn, flughavenojn, hidroelektrostaciojn ktp.
Fruntobatalojn kun regulaj trupoj la muĝaĥidoj evitis. Ili havis iom da artileriaj sistemoj, tankoj, infanteriaj batalveturiloj kaj bataltransportiloj, sed dominis malpezaj armiloj kaj mankis aersubteno. La tipa atako de la duŝmanoj okazis tiel: ili paftrafis en mallarĝa vojo la unuan kaj lastan veturilojn por poste dispafis la tutan kolonon.
La operacoj daŭris de tri-kvar tagoj ĝis du semajnoj kaj okazis en zono de respondeco de la 2a armea korpuso – Kalato, Helmando, Kandaharo, Laŝkargaho, limo kun Pakistano ktp. Ilin plenumis jen sole afganaj trupoj, jen tiuj kun la 40a armeo – unue la afganoj purigis la teritorion, poste iris la sovetiaj trupoj. Lokanoj antaŭ la operacoj kutime foriradis al montaro, dezertoj, sin kaŝis en kjarizoj. Restis nur maljunuloj, kiuj ĉion observis kaj raportis al la siaj.



Dum la unua operaco en areoj kun kjarizoj tiuj kanaloj kaŭzis al ni multajn problemojn. La duŝmanoj elrampis de tie, pripafis nin per bombokanonoj kaj malaperis denove. Atingi ilin subtere preskaŭ tute ne eblis. La sekvan operacon ni jam preparis pli bone. Unue per megafonoj ni proponis al la muĝaĥidoj kapitulaci. Poste ni eksplodigis la kjarizojn, enverŝis tien benzinon kaj bruligis ĝin, do al la duŝmanoj restis nur elkuri aŭ morti en siaj sibterejoj.
En la 40a armeo oni aktive uzis la kontraŭinfanterian minaron Oĥota (Ĉasado). Kiam iris homo, azeno, ĉevalo (depende de agordoj de la sismosensiloj) la mino elsaltis kaj eksplodis. Oni kuras por savi la vunditojn – elsaltas sekva mino kaj tio daŭras ĝis eksplodos la tuta minaro. Kun la lasta mino eksplodis ankaŭ la kontrolilo, ĉar tio estis sekreta armilo. La afganaj trupoj ne havis ĝin, la minadon plenumis nur la sovetiaj trupoj.
Sendanĝerigi Oĥota la muĝaĥidoj malsukcesis, alilandaj militistoj rifuzis helpi ilin pri tio. Do ili komencis lasi antaŭ si militkaptitojn, brutojn aŭ afganojn, kiujn ili ne ŝatis.

Trovi generalon Vlasov
En novembro 1985 apud Kandaharo malaperis generalo-majoro Nikolaj Vlasov. Li estis konsilisto de la komandestro de la Aerarmeo de Afganio kaj faris batalflugon. Tiu areo estis danĝera – post ebenaĵo komenciĝas montoj sur kies deklivoj kutime embuskis la muĝaĥidoj kun kvaropigitaj grandkalibraj DŜK-mitraloj (kalibro 12,7 mm). Oni trafis lian aviadilon, ĝi falis.
Komenciĝis savoperaco, en kiu partoprenis ĉiuj sovetiaj kaj afganaj trupoj. Tiutempe jam okazis intertraktoj kun Usono, do oni timis ke la gerilanoj povintus kapti la generalon kaj uzi lin por ĉantaĝi Sovetunion.
La unua ekis al interkrutejo la 40a armeo, sed ne sukcesis trapasi ĝin. Do ekiris nia 15a divizio. La interkrutejon ni trapasis, kvankam la vojo estis vere malbona, montara serpentaĵo kiun traveturis nur afganaj ĵipoj-kamionetoj kun mitraloj en kargujo. Mi trairis, markis terenojn, kiujn oni bezonis fortigi kaj vastigi, sapeistoj ĉion korektis.



Unue trairis bataltransportiloj, poste infanteriaj batalveturiloj kaj ni raportis: la veturiloj pasis. Poste ekis la 40a armeo, unue iris trupoj de la 70a brigado. Ekveturis kamionoj “Uralo” kun municioj kaj unu el ili falis en abismon cent metrojn profundan. La ŝoforo sukcesis elsalti (ĉiuj veturis kun malfermitaj pordoj), aŭtotiriloj eltiris la kamionon, sed la municioj restis en la interkrutejo. Ni ne povis ilin lasi.
Ĉiutage mi malsupreniĝis tien kun eskorto, ni kolektadis 120 mm obusojn kaj portadis ilin supren. Vespere, kiam mankis la trupoj apude, mi eksplodigis ilin, samtempe larĝigante terenojn por sinturniĝo de la veturiloj.
Iunokte restis kelkaj neeksplodigitaj obusoj. Mi altiris kablojn, konektis eksplodigilojn, restis nur enigi ilin en la obusojn kaj eksplodigi. Noktiĝis. Supre staras niaj trupoj. Soldatoj dormas – iuj en tendoj, aliaj subĉiele, sin protektinte per bataltransportiloj starigitaj arkoforme. En Afganio krepuskas rapide – la suno sidiĝas kaj tuj ĉio dronas en mallumo, nenio videblas.
Mi provas fari eksplodon – silento. Necesas serĉi solvon surloke. Konsilistoj rifuzis akompani min en la interkrutejo, same afganoj. Do mi devis sekvi la kablon sola, kvankam laŭ reguloj la konsilisto dum bataloperaco devis ĉiam iri kun eskorto el tri-kvar homoj.
Ni sciis ke la duŝmanoj estas apude – ja trovis lasitajn de ili fajrujojn kaj aĵojn. Fine mi trovis ke en tri lokoj la kablo estis tranĉita kaj nodita por se iu tiros ĝin, ne eblus kompreni ke ĝi estas damaĝita. Kiu faris tion – ĉu la muĝaĥidoj aŭ afganaj soldatoj mem? Ĉiuj bezonis la municiojn. Mi purigis la kablofinaĵojn, konektis la damaĝitajn lokojn, eksplodigis.
Kompreneble la duŝmanoj povus kapti min senprobleme – mia ja estis pli ol 1 km for de niaj trupoj, sola, en plena mallumo. Eĉ pli, antaŭ eksplodigi la obusojn mi kriis afgane: foriru, eksplodo! Mi sciis tion, sed jam ne eblis prokrasti – matene devis removiĝi la veturiloj de la 70a brigado kaj ĝis tiu tempo necesis ankaŭ restarigi la vojon post la eksplodo.
La generalon trovis trupoj de la 15a divizio – en pilota seĝo, ĉe rivero. Li katapultis sin, sed la duŝmanoj pafis lin dum paraŝutado. Plej verŝajne ili mem metis lin je tiu loko apud la rivero.

Danĝero
Kie estis plej danĝere? En la operacoj. Speciale en vilaĝoj kaj verdejo. Unu el la plej danĝeraj estis operaco en provinco Helmando. Plenumis ĝin la afgana armeo, sen aersubteno. Dezerta aero, laŭ kiu iras kanalo ene de holmeto 4 ĝis 5 metrojn alta. Ĉi tie staras ni, trans la kanalo estas la gerilanoj. Nia bataltransportilo troviĝis je 1 km de ili. Mi eĉ vidis per binoklo kiel muĝaĥido kun bombokanono eliris, sed oni ne rekomendis al ni pafi la unuaj, do mi faris nenion.
Konsilisto de la komandestro de la divizio ordonis transloki nian regopunkton pli proksimen al tiu holmeto, je centmetra distanco de la duŝmanoj. Mi eliris por aranĝi ĉion surloke kaj tiam gerilano (mi ne certas, ĉu tiu aŭ alia) pafis el bombokanono. Mi ne estis trafita, eĉ ne grataĵo aperis, sed la kapdoloro estis terura – kontuzio. La sekvoj senteblas nun. Kiam mi komencas rememori kaj rakonti, do unue eĉ du vortojn ne povas  elbuŝigi – kvazaŭ bulo ŝtopas la gorĝon.  Tiutempe mi ne turnis min al medicina helpo, ja aliaj taskoj abundis.
Dum la operacoj kugloj ofte fajfis super la kapo, tre proksime. Sed mi estas feliĉulo, eĉ ne unu trafis min. Dum la bombokanona bombado de la konsilista urbeto kelkfoje splitoj gratis la haŭton, sed mi ne atentis tion.
Ankaŭ la eksplodojn mi eskapis, kvankam foje troviĝis apude. Baldaŭ post alveno al Kandaharo ni ekis al operaco kaj konsilistoj de la korpusestro ekveturis en bataltransportilo antaŭ ni. Konsilisto de VIS de la korpuso sidis interne. Eksplodo okazis sub la antaŭa maldekstra rado, municia kesto malkroĉiĝis kaj rompis lian kruron. Oni sendis lin al hospitalo en Kabulo, poste al Sovetunio kaj mi provizore plenumis liajn devojn.
Sed la pleja teruraĵo okazis du monatojn post mia reveno al la patrujo, en julio 1986. Okazis purigado de Kandaharo. La konsilisto de la korpusestro ekveturis antaŭe en UAZ (sovetia ĵipo, vaste uzata en la armeo) kaj ordonis sendi post li bataltransportilon kun konsilistoj de la divizio. Sed proksime sidis la muĝaĥidoj kun kabloj de regebla fugaso enmane. UAZon ili lasis, sed la bataltransportilon eksplodigis. Ŝoforo kaj tri konsilistoj pereis surloke. La ŝoforo estis disŝirita je kelkaj partoj. Al konsilisto, kiu sidis en svingpordo, la eksplodo forŝiris la krurojn, li mortis post kelkaj minutoj. Alian konsiliston subpremis la renversiĝinta bataltransportilo kaj oni sukcesis eltiri lin nur post tri horoj kiam jam estis tro malfrue.
Kiam mi legis tion en letero la haroj sur mia kapo hirtiĝis. Mi konis ilin ĉiujn en Afganio, kun du loĝis en la sama domo – kaj ĉiuj ili pereis en unu momento.

La duŝmanoj – la siaj kaj la fremdaj
Ĉu ni povintus fidi al la afganaj trupoj? Mi donu unu ekzemplon. Necesis ripari mian ĉambron, sed mi ne havis laborilojn, nek materialojn. Mi prenis afganan soldaton, li ĉion plenumis, mia edzino estis kun li la tutan tagon. Sekvan tagon li mortpafis en posteno tri afganajn soldatojn, prenis iliajn armilojn kaj foriris al la duŝmanoj.
Alian fojon ni lasis afganan regimenton, kiu devis gardi la ŝtatlimon. Sed jam post du tagoj el ĝi restis nur manpleno da soldatoj, kiuj koncentriĝis sur altaĵo kaj gardis sin mem. Ĉiuj aliaj fuĝis al la gerilanoj, preninte kun si armilojn, veturilojn kaj havaĵojn. Komandestro de afgana sapeista bataliono el nia divizio ankaŭ fuĝis al la muĝaĥidoj.
Perfido abundis. La informoj lekis de ĉiuj fontoj, de la Ministerio pri defendo de Afganio ĝis ordinaraj soldatoj. Do kiam la trupoj venis al destinita loko oni jam atendis ilin. Pro tio pri estontaj operacoj oni diris al ni lastmomente. Ofte okazis tiel: vespere komandestro rakontas kie komenciĝos ofensivo. Matene li denove kolektas ĉiujn, ĵus antaŭ eliro kaj diras, ke la ofensivo okazos el tute alia loko. En tiaj kazoj la duŝmanoj ne atendis nin kaj operacoj estis pli sukcesaj.
Plejparto de la afganoj dum tago subtenis la popolan povon kaj nokte – la gerilanojn. Ni iris al operaco, forpelis la duŝmanojn, sed post kelkaj tagoj la trupoj foriris kaj la muĝaĥidoj rekaptis la potencon. Homoj surloke devige subiĝis al ili, ĉar de tio dependis ilia vivo kaj sekureco de iliaj familioj.



Rekrutadon al la afgana armeo mi observis plurfoje. Jen staras ĉe vojo barbulo, vendas manĝaĵojn. Venas komandestro kun eskorto, malfermas lian buŝon – aha, li estas juna (la barbo kovras duonon de la vizaĝo, do stato de la dentoj estas pli fidinda aĝosigno). Tuj oni enaŭtigas lin – jam li estas rekruto. Oni sendas lin al Kabulo aŭ alia provinco kaj tie li unu monaton estas en lernobataliono. Poste oni sendas lin daŭrigi la militservon en alia loko. Nek lia familio, nek la parencoj dume scias ion pri li – la homo simple ne revenis hejmen.
La duŝmanoj rekrutis al siaj taĉmentoj sammaniere. Rifuzito estos mortpafita – de la registaro aŭ de la gerilanoj. En la afgana armeo instruado estis pli bona, do la “rekrutoj” ofte unue lernis tie kaj dum operacoj kun armiloj enmane foriris al la muĝaĥidoj. Dum la operacoj nokte okazis amasa dizertado, tutaj regimentoj foriris. La kontraŭan fuĝon mi neniam vidis.
Aliflanke, la militkaptitoj kaŭzis neniujn problemojn al ni – ili tute ne kompareblis kun niaj partizanoj de la Dua mondmilito. Sufiĉis kapti muĝaĥidon kaj li tuj rezignis eĉ pensi pri rezisto aŭ fuĝo. Oni sidigas ilin en ZIL-130 (sovetia kamiono), la afganaj soldatoj ĵetas tien ŝafojn, manĝaĵojn, transdonas al la militkaptitoj mitraletojn kaj nur poste ili mem engrimpas.
Neniam mi forgesos eliron al urbo Kalato, oriente de Kandaharo. La duŝmanoj kutime okupis pafpoziciojn apud riverujoj, precipe proksime de la vojoj. Tiufoje ni antaŭis ilin, venis neatendite kaj mortigis multajn. Kun granda ŝoko rigardis mi kiel afganoj traktas la mortintojn. Ili ĵetis ilin kvazaŭ ŝtipojn sur infanteriajn batalveturilojn – la kadavroj jam estis duraj, malfleksaj. Poste oni alportis ilin al garnizono, forĵetis surteren, envicigis soldatojn kaj aranĝis mitingon por levi la batalspiriton.

Provizado
Manĝaĵojn por la konsilistoj oni alportis el Kabulo ĉiumonate per aviadilo, laŭ mendoj: grenoj, sukero, fiŝaĵo kaj viando en ladskatoloj, alkoĥolaĵoj – po botelo da vodko, konjako, ĉampano kaj vino. La drinkaĵoj sufiĉis por unu monato, ne pli, ĉar post ĉiu operaco ni drinkis – tio helpis malstreĉiĝi.
Ankaŭ la afganoj drinkis, kvankam ne tiom multe. Manĝis ili selektive. Ekzemple dum Ramadano, kiam estas malpermesite manĝi aŭ trinki dum la tuta tago, en ĉeesto de kamaradoj ili ĉiuj fastis. Sed se oni alportas tion al afgano kiam li estas sola, do li manĝas kaj trinkas kun granda plezuro. Ja estis varmege kaj malsato turmentis ilin. Sed ĝenerale ili estis religiemaj, speciale en publikaj lokoj.
Foje mia VIS, afgana regimentestro, alvenigis filon kaj la etulo unuafoje ekvidis buteron. Estis varmege kaj ĝi degelis rapide. Li manĝis ĝin per la manoj, prenis per polmoj kaj metis en la buŝon. La regimentestro estis jam grizharulo proksimume 60-jara. Li servis ĉe ĉiuj reĝimoj, sed pereis dum operaco.
Fruktojn, legomojn kaj viandon ni aĉetis en bazaro, rande de la urbo. Tie infanoj jam parolis la rusan kaj la vendistoj estis fidindaj. Ni sciis ke oni ne venenos nin, ne enŝprucos ion en la fruktojn kiel jam okazis en aliaj lokoj.
Tiuj antaŭzorgoj ne estis troaj. Foje konsilisto de la hospitalestro kaj lia edzino invitis al sia hejmo afganojn. Ili kune manĝis, drinkis, ĉio estis bone. Poste la afganoj foriris kaj la konsilisto kun sia edzino komprenis, ke ili estas venenitaj. Jam estis vespero, deĵorpostenoj forigitaj, do ne eblis eniri la urbon kaj neniu povis transporti ilin al la hospitalo. Ili mortis solaj en sia apartamento. Post tio oni ne plu nomumis konsilistojn al la hospitalo.
Mi supozis pro kio oni murdis lin. Ni kalkulis homoperdojn dum la operacoj. Kaj li vidis, ke en la hospitalon venas pli da soldatoj ol estis vunditaj dum la bataloj. Tio estis muĝaĥidoj, kiujn oni enhospitaligis kvazaŭ soldatojn de la afgana armeo. Li komencis esplori la aferon kaj pagis kontraŭ tio sian vivon.

Afgana salajro
Ni ricevis po du salajroj – la sovetia deponiĝis en banko, la afgana estis pagata en loka valuto – afganio. Per la lasta ni pagis manĝaĵojn kaj aliajn aĉetojn, la reston deponis en banko. Post reveni al Sovetunio oni konvertis afganiojn al specialaj ĉekoj, kiujn oni akceptis en vendejoj destinitaj por la “afganoj” kiel oni nomas veteranojn de la Afgana milito.
Mi sukcesis aĉeti aŭton Moskviĉ-2141, polvosuĉilon kaj magnetofonon. La reston mi decidis ŝpari por estonteco, sed baldaŭ tiuj vendejoj fermiĝis kaj la ĉekoj estis ŝanĝitaj kontraŭ rubloj, kiuj jam preskaŭ tute senvaloriĝis – mi povis nur aĉeti pelton por la filino. En tiu Moskviĉ mi veturis 11 jarojn ĝis la fundo elfalis. Poste mi fordonis ĝin al infanoj, kiuj frekventis kartingo-klubon, kaj ili malmuntis ĝin.

Reveno
En Afganio mi servis du jarojn, sed restis subkolonelo. Oni promesis post reveno doni al mi sekvan rangon, oni multon promesis tiam… Kiam mi memorigis pri tio, do unue en Moskvo kaj poste en Tjumeno aŭdis responde: “Mi vin al Afganio ne sendis”.
Oni neniam dorlotis nin per medaloj. Ekzistis neskribita regulo, laŭ kiu oni donas premion unufoje dum la tuta militservo en Afganio. La ordenon de la Ruĝa Stelo mi ricevis du semajnojn antaŭ la reveno. La signon “Pro malminado” mi devis ricevi, sed bedaŭrinde io fuŝis en la superaj instancoj kaj ĝi perdiĝis en burokrataj labirintoj. Ĝi donas neniujn formalajn avantaĝojn, sed gravas por la sapeisto.
Oni proponis al mi daŭrigi la militservon en Kamenec-Podolska milit-inĝeniera lernejo (Ukraina SSR), sed mi rifuzis. Antaŭnelonge okazis la Ĉernobila katastrofo, krome miaj parencoj loĝis en Kazaĥio, parencoj de la edzino en Fora Oriento, do veturi al ambaŭ estus tro longe kaj multekoste. Finfine mi elektis Tjumenon.



Sekva tasko estis kolekti la familion tra la lando. En Moskvo oni donis al mi neoficialan 10-tagan ferion. Mi kun la edzino veturis al Aĥalkalako, kie disiĝis – mi ekis al Tjumeno, ŝi – al Fora Oriento. En la Tjumena supera inĝeniera militlernejo oni tuj diris al mi, ke ĉiuj ferias, mankas laborfortoj, do mi ne esperu pri la ferioj, kiujn mi ne povis uzi dum la afgana militservo. Rekomencon por tiuj kelkaj monatoj mi ankaŭ ne ricevis – oni diris, ke ĝin devintus pagi alia fako de la Ministerio pri defendo.
Formiĝis tia dispozicio: la edzino laboras en la hospitalo en Aĥalkalako, la filino lernas tie en la tria ŝtupo de mezlernejo, la filo finas la okan ŝtupon en Lesozavodsko, mi servas en la militlernejo en Tjumeno.
Sed almenaŭ loĝejon la “afganoj” tiam ricevadis rapide – la 7an de novembro mi jam havis ŝlosilojn de apartamento. Do jam eblis kunigi la familion en Tjumeno, sed… mankis la ferioj al mi. Mi sendis al la edzino telegramon: “Mi ricevis apartamenton en Tjumeno. Preni vin persone mi ne povas. Venu”.
Malnovaj amikoj donis al ŝi soldatojn el sapeista bataliono, kiuj helpis meti ĉiujn aĵojn en konteneron kaj riparis la apartamenton antaŭ redoni ĝin al la armeo. Kio atingis Tjumenon senrompe – tion ni uzis, kio rompiĝis – forĵetis, kaj tiel komencis la novan vivon. Fina reunuiĝo de la familio okazis printempe de 1987, kiam el Lesozavodsko revenis la filo, fininta la okjaran lernejon. Mi estis bonŝanculo, ĉar la veteranoj kiuj revenis post mi jam atendis loĝejojn po du-tri jaroj.
Ĝis 1992 mi instruis en la militlernejo. Kune kun aliaj instruistoj-“afganoj” ni klopodis transdoni nian batalsperton al estontaj oficiroj. En ekzercejo ni konstruis el sablo kaj ŝtonoj realismajn fortikaĵojn similajn al tiuj en Afganio.



Poste komenciĝis disfalo de la armeo kaj la lando. En januaro 1992 mi finis la militservon kaj jam en februaro eklaboris en la provinca stabo pri la civila defendo. En 1997 mi dungiĝis en TjumenNIIgiprogazo, kie gvidis la civildefendan fakon dum 15 jaroj.

Memoro
Mi estas ano de la veterana konsilio de la militlernejo, renkontiĝas kun veteranoj de la Granda Patriota milito, eksaj kaj nunaj kursantoj de la militlernejo, mezlernejanoj. En Tjumeno el finlernintoj de 1967 restis kvar kursantoj kaj du komandestroj jam pli ol 80-jaraj.



Ĉiujare la 27an de julio ni renkontiĝas en la militlernejo, metas florojn antaŭ la monumento al la pereintaj kursantoj, inter kiuj estas la knabo el nia roto – Pjotr Derid, pereinta en 1983 en Afganio. Mi ĉion filmas, poste muntas filmetojn, skanas la fotojn kaj ni interŝanĝas ĉion per Interreto. 



En 2017 okazis la 50a datreveno de nia lernokurso.

1 comment:

  1. Dankon, Stanov, vi estas tre roduktiva kaj homoj, kiuj havas similajn sentojn kiel vi, dankos vin.
    Bedaurinde mia mensa mondo malfacile kapablas ensorbi aferojn kun tendenco, kiu estas malproksimaj de mi.
    Tial mi klopodos, post pelnumo de miaj sindevigoj rilate Esperanton, ankau legi via(j)n blogo(j)n.
    Mi volas aldoni: mi shatus komenti regule en E-jhurnalo pri fiaskaj aspektoj de Esperanto, sen ke mi tute perda mian kredon en tiu utopio, sed ne ekzistas tia jhurnalo, kiu akceptas tion. Esperantistoj iamaniere formas sekton, au, pli afable, fermitan klanaron, kies membroj jhaluzas kaj konkurencas inter si. Tion montras miaj ne-prefektaj sciencaj esploroj kaj mia propra sperto.
    Mi volas doandi signalojn pri tio. Kiel mi devas farighi bloganto, pro tiu mia kontribuo al la predighanta idealo?
    Eble vi komprenas min, interalie char mi nun havas 77 jarojn kaj dum 60 jaroj mi povis observi la shajnvenkojn, ofte akompanatajn de malagrablaj flankfenomenoj.
    Varman saluton,
    Johan Derks

    ReplyDelete