Trinidado - la perlo de Kubo

Mi trafis Trinidadon hazarde, sed ĝuis tiun renkontiĝon tutkore. Nur unu afero baldaŭ fuŝos nian renkontiĝon - sed apenaŭ mi supozis tion eĉ post terura vojaĝo.

Sep horojn en fridujo
Post esplori muzeojn de Santiago de Kubo, je la sesa ni revenis al la busstacidomo. Necerteco daŭris. Longa atendovico, nur unu giĉeto funkcias. De tempo al tempo la sola oficisto fermas ĝin kaj foriras ien. Por kio? “Li enbusigos la pasaĝerojn kaj revenos” trankvile klarigis Lisi, jam alkutimiĝinta al malrapideco de la kubaj servoj.



Fine ni atingis la giĉeton. Evidentiĝis ke la biletoj ĝis Holguin haveblas, do ni povus atingi ĝin. Sed jam mankas la biletoj de tie al Varadero. Post ioma cerbumado ni faris kompromisan decidon veturi al... Trinidado. Ankaŭ de tie jam ne haveblis biletoj ĝis Varadero, sed almenaŭ tiu ĉi urbeto situis meze de la vojo al la kurorto, do estos pli facile trovi aliajn variantojn. Kion fari, en Kubo oni devas esti fleksa kaj adaptiĝema.



La buso de la plej fama kuba transporta firmao Viazul estis granda kaj komforta. Molaj seĝoj, puraj fenestroj, klimatizilo.... Baldaŭ mi plenforte aprezis la lastan servon, pli ĝuste – plenforte kaj tutkorpe. Kiel naiva siberiano mi alportis al Kubo nur T-ĉemizojn sen supozi ke en tiu sunoplena lando mi povos trafi tiom teruran malvarmegon. La diabla maŝino funkciis kvazaŭ frostigilo en fridujo. La fortega glacia vento blovis rekte kontraŭ mi kaj mi havis nenion por ŝirmi min de tiu plago. Sep horojn en la fridujo en nura T-ĉemizo, sen ebleco moviĝi aŭ ŝirmi sin. Mia ĉokolada princino dormis kiel bebo, kovrita de leĝera jaketo dum mi tri tremis en la apuda seĝo.



Mi ne povis dormi eĉ unu minuton kaj nur rigardis horloĝojn kalkulate la restajn horojn. La hormontrilo stagnis senmove. Sep horojn... En iu stacio mi eliris por esplori pri manĝaĵoj kaj iom varmiĝi. En mizera busstacieto aĉeteblis nur ĉokolado kaj maizfingroj. “Mi ŝategas ilin, prenu!” petis Lisita, do mi revenis por unu pakaĵo. Kiel priskribi la guston? Imagu krudan maizon, sen sukero, nur polvigitan kaj prezentitan en la fingroformo. La feliĉa knabino ne havis rivalojn pri tiu ĉi plado.



Je la sepa matene ni atingis Trinidadon – la freŝa kiel rozo kubanino kaj la glacifrosta ruso. Tiam ni ankoraŭ ne sciis kiom kostos al mi tiu ĉi vojaĝo.

La urbo kiu frostiĝis
Kredu min – Trinidado valoras la penon. Ĉu vi iam vizitis la temajn parkojn? Ĉu vi iam promenis tra grandaj dekoracioj de la famaj filmstudioj? Finfine ĉu vi jam ĝuis la eterne mezepokan Bruĝon? Se vi ŝatis almenaŭ unu el la menciitaj lokoj, do vi ŝatos ankaŭ Trinidadon. Se ne – venu, ekkonu kaj ŝatu.



Por kompreni la aferon ni iom rigardu la historion. La urbo estis fondita en 1514 fare de Diego Velázquez, kies domon-muzeon ni jam vizitis, kaj iĝis la tria urbo, establita de la Hispana Krono (post Baracoa kaj Santiago de Kubo). Dum naskiĝo la estonta urbo ricevis longan nomon, sed modestan statuson – Villa de la Santísima Trinidad (“villa” en la hispana signifas “vilaĝo”). En tiu ĉi loko la fama konkistadoro Hernán Cortés varbis homojn por sia ekspedicio al Meksiko, lanĉita en 1518. Cetere ne nur tio donis al Trinidado la famon. Kulpas pri tio ĉefe ĝiaj bona situo kaj... malbonaj regantoj.



La urbo troviĝas 7 km for de la marbordo, apud la Escambray-montaro. Dum longa tempo ĝi komunikis kun la ekstera mondo nur tra la maro kaj baldaŭ iĝis grava havenurbo. Fine de la 18a jarcento Trinidado estis vigla komercejo, kie oni aĉetis kaj vendis la ĉefajn koloniajn varojn – sukeron, sklavojn, brutojn kaj tabakon. Disfloris kontrabando. La loĝantaro rapide kreskis kaj dum kelkaj jardekoj kvarobliĝis. En 1827 ĉi tie jam loĝis 28 706 homoj, el kiuj 11 500 estis nigraj sklavoj, pene laborintaj en sennombraj sukerplantejoj kaj 56 sukerfarejoj, dissemitaj ĉirkaŭ la urbo. La urbo prosperis kaj apenaŭ sentis bezonon pri iuj ŝanĝoj. En tiuj memkontento kaj stabileco burĝonis estonta degrado kaj stagnado.



Kiam meze de la 19a jarcento en Kubo komenciĝis la unuaj kontraŭhispanaj ribeloj kaj militoj, loka elito subtenis la koloniisman reĝimon. La prosperaj trinidadaj plantistoj bonege fartis sub la hispana krono kaj ne deziris riski sian riĉon kontraŭ nebulaj esperoj kaj noblaj idealoj. Same kiel en la kazo de la eŭropa Bruĝo, kiu pretervidis la industriiĝon, la puno sekvis neeviteble. La revoluciaj trupoj senkompate neniigis ekonomiam bazon de la koloniistoj kaj ties aliancanoj. Modernaj sukerfarejoj transformiĝis al ruinoj, la plantejoj iĝis cindrejoj, la sklavoj fuĝis. Sen siaj industrio kaj komerco Trinidado iĝis humila urbeto, perdita inter la montoj kaj maro. En tia stato ĝi vegetis dum pli ol jarcento.



Post la kastrisma revolucio kreskis interesiĝo pri la nacia kultura heredaĵo, ties konservado kaj dislvolvigo. Kaj oni rimarkis ke en tiu ĉi kampo Trinidado okupas la vere elstaran lokon. Pro drasta malkresko de iu ajn ekonomia aktivado la urbo kvazaŭ frostiĝis en la mezo de la 19a jarcento. Ĝiaj stratoj, placoj kaj domoj aspektas kiel dekoracioj al tiutempa filmo kun sola diferenco, ke ili estas centprocente aŭtentikaj. Meze de la 20a jarcento formiĝis la asocio “Por protektado de Trinidado”, komenciĝis restaŭrado kaj popularigo de la loko kiel turismejo. En 1988 unikecon de la urbo konfirmis Unesko, aldoninte ĝin en la Listo de la monda heredaĵo kiel unu el la plej unuecaj arkitekturaj ensembloj en Ameriko.



Nun tiu ĉi urbeto kun 73 mil loĝantoj ĉiujare akceptas centmilojn da turistoj, kiuj iĝis ĝia ĉefa vivofonto. Eble iam ĝi alfrontos la samajn problemojn kiel Bruĝo, Venecio, Barcelono kaj aliaj urboj-muzeoj, inundataj de la turismo-ondegoj. Sed nun malmultnombraj loĝantoj de Trinidado videble ĝuas tiun unikan eblecon konstrui normalan vivon sur la ruinoj de la iama majesto.

Comments