Libroj de la morto

Ĉu vi legis pri la Dua mondmilito? 99% respondos jese. Sed kion vi legis pri la Orienta fronto en Eŭropo, kiun en la sovetia kaj nun rusia historiografio oni nomas la Granda Patriota milito? Plejmulto de la eŭropanoj kaj nordamerikanoj scias pri tiuj eventoj el holivudaj filmoj, kiuj nature koncentriĝas je aliaj regionoj kaj okazaĵoj – T-Tago, liberigo de Italio, bataloj sur la insuloj de Pacifiko ktp. Krome ili ofte malfideme rilatas al esploroj de la rusiaj historiistoj, sekvante tradiciojn de la malvarmamilito, kiu finiĝis en la militista medio, sed daŭras en la mensoj.
Tamen mi esperas ke almenaŭ inter la esperantistoj troveblas homoj, pretaj analizi kaj pensi memstare, kuiri manĝojn por sia cerbo anstataŭ konsumi pretajn hamburgerojn de la propagandaj kliŝeoj. Mi proponas al ili legi kvar librojn, ĉiujn verkitajn de la okcidentaj aŭtoroj.

Alan Clark estis la brita milithistoriisto, kiu (diference de plimulto de la eksterlandanoj) bone konis la rusian geografion. Ankaŭ pri la konoj rilate batalteknikaĵojn kaj militarton ne multaj kolegoj povus konkurenci kun li, do la libro estas skribita kun laŭdinda precizeco.


Li prezentas la tutan “orientan kampanjon” de la Tria Regno: de komenco la ambicia nazia operaco Barbaroso ĝis la fino, kiam la sovetiaj trupoj mortigadis la lastajn faŝistajn bastardojn sur stratoj de Berlino kaj Prago dum la naziaj ĉefoj fuĝis aŭ ŝovis en la faŭkojn venenajn pilolojn. La aŭtoro alprenis sian taskon serioze, do diference de multaj okcidentaj historiistoj konkludas rezolute kaj strikte: la sorto de la Tria Regno estis decidita en la Oriento, kie rusoj rompis la vertebron de la nazia militmaŝino.
Multe da trafaj priskriboj, multe da citaĵoj el taglibroj kaj leteroj de la germanaj soldatoj kaj generaloj, kaj el rememoroj de la sovetiaj batalantoj. Multe da vero. Kaj eĉ ne guto da propagando – nuraj faktoj.

La plej terura batalo de la monda historio – Stalingrado. Okazis bataloj pli daŭraj kaj plurhomaj. Sed neniam okazis tiom sovaĝa, sangoverŝa frenezo kia estis la batalo ĉe Volgo. Duonjaro da la senĉesa buĉado, tramuelinta sur la ruinoj de la urbo dekojn da germanaj divizioj. Duonjaro da obstina batalado por ĉiu spano de la tero. Nome en Stalingrado en la Ruĝa Armeo aperis la haltigaj taĉmentoj, kiuj dispafis el mitraloj retiriĝintajn soldatojn, kaj la fama Stalin-ordono N 2227, pli konata sub kromnomo “Eĉ ne paŝon malantaŭen!”


Duonjaro da malamego, kiu atingis ekstreman nivelon. “Mortigu la germanon – jen preĝo de via patrino. Mortigu la germanon – jen krio de la rusa tero. Ne meditu, do ne hezitos via mano. Mortigadu!” admonis la soldatojn verkisto Ilja Erenburg.
Tiu batalo malvalidigis la tutan antaŭan sperton de la germana armeo. Amasaj atakoj iĝis maloftaĵo, ilin anstataŭis mallongaj interpuŝiĝoj de sturmogrupoj – po 6 ĝis 8 batalantoj en ĉiu. Oni uzis bajonetojn kaj ponardojn, la plej ŝatataj klingoj, pruvitaj en bataloj, ricevis personajn nomojn, kiujn oni eltranĉis sur la teniloj.
Antaŭ endormiĝi, soldatoj metis armilojn sub la kapojn – atako povus okazi je iu ajn momento. Speciale teruris la germanojn renkontiĝo kun la 28a siberia divizio de kolonelo Nikolao Batjuk, en kiu servis ĉasistoj el la siberia tajgo. “Nun mi scias kio estas vera terurego. Post aŭdi eĉ susureton, mi kaptas mitraleton kaj pafadas ĝis ĝi inkandeskos” rememoris germana soldato. Li konis la veron pri Stalingrado.

Guy Sujer, filo de franco kaj germanino, ekmilitis aŭtune 1942, kiam oni sendis lin, la ankoraŭ malbone parolantan germane novicon, al Stalingrado. Li malsukcesis atingi Volgon, sed atingis Germanion – kun retiriĝintaj germanaj trupoj, post tri jaroj, kiam la ostoj de liaj kamaradoj en Stalingrado jam estis ĝisblanke ronĝitaj de la malsataj ratoj.


La anhelanta pro astmo maljunulo ne havis kialojn mensogi. Do li rakontis ĉion. Kiel li preskaŭ mortis pro timo dum tanka atako. Kiel li helpis al ĥirurgo, tenante en la manoj piedon de sia kamarado, ĵus fortranĉitan sur tagmanĝa tablo en kamparana dometo. Kiel turmentis lin disenterio en kampa hospitalo. Kiel li staris super la korpo de rusa partizanino, kiun li ĵus mortigis.
Por li tiu milito restis batalo kontraŭ la bolŝevistoj. Ne gravas. Legu kaj vi mem ĉion komprenos.

Rara libro. Rara jam pro tio, ke relative malabundas informoj pri agado de la italoj en la Orienta fronto. Unue, ĉar ili ne havas specialajn fierindaĵojn – kompare kun la germanoj, la italaj trupoj estis malfortaj, do estis konsiderataj la dua plej malforta ĉenero de la Orienta fronto (la unuan lokon okupis la rumanoj). Due, ĉar mankas rakontantoj – la Itala ekspedicia korpuso batalis ĉe Stalingrado kaj trafis la faman ringon, trarompi kiun sukcesis nur tre malmultaj.


Tio estas la atesto de unu el ili. Malsupera leŭtenanto Eugenio Corti estis tie kaj revenis viva. Li preskaŭ nenion rakontas pri Stalingrado mem, la noticoj komenciĝas ekde decembro 1942, kiam la sovetia ringo jam fermiĝis kaj ĝis komenco de la operaco Urano restis malmultaj tagoj.
Tio estas kroniko de la retiriĝo. Tagon post tago marŝas soldatoj laŭ senfina neĝa dezerto. Terura frosto penetris en ĉiun ĉelon de la korpo. Pro malsatego genuiĝas la kruroj. La senpoviĝintoj sidiĝas por unu minuto sur la vojon kaj restas sur ĝi por ĉiam, post unu horo iliaj korpoj transformiĝos je neĝamasoj. La vundo signifas mortkondamnon kun ioma prokrasto. Neniu malrapidiĝos por subteni la vunditon kaj laŭ iliaj spuroj iras la rusoj kiuj mortigas ĉiujn, kiuj ne povas memstare atingi tendaron por militkaptitoj. Ili venis de sur ruinoj de la Stalingrado kaj en iliaj koroj ne plu restis loko por kompato. Tio estas libro de la morto. Legu ĝin, se vi povos.