Sombra tago en Trinidado

Ni pasigis en Trinidado unu tagon, sed la duan duonon de ĝi mi vagadis kvazaŭ morta ombro ĉiam pli malforta. Cetere vera morto atendis min poste.

Vespero en Trinidado
Post viziti la monaĥejon ni iom promenis tra la rapide malheliĝanta urbo. 



La proksima Plaza Mayor estis bela kaj pura. Bedaŭrinde ĉiuj muzeoj jam fermiĝis, do ni vizitis nek tiun romantikan, nek la arkitekturan, nek la arkeologian, situantaj ĉe tiu ĉi placo. Mi nur fotis kelkajn belajn konstruaĵojn.



La Paroka preĝejo de la Sankta Triunio estis malfermita en 1892 sur loko de pli malnova preĝejo, establita en la 17a jarcento kaj detruita du jarcentojn poste de ciklono, neniiginta preskaŭ la tutan urbon. 



Mi scias ke tie troviĝas interesaj raraĵoj, inter kiuj elstaras la Sinjoro de la Vera Kruco (El Señor de la Vera Cruz). 



Tiu ligna statuo devis esti forportita al Veracruz en Meksiko, sed la ŝipo trifoje revenis pro malbona vetero. Ĝi sukcesis eskapi la urbon nur post lasi ĉi tie parton de sia kargo, inkluzive la obstinan statuon kiu de tiam estas adorata de la lokanoj.



Mian atenton kaptis enirejo al la restoracio “Los Conspiradores”, ombrigita de belega floranta arbo. Temas pri unu el simboloj de la urbo. Tiu ĉi modesta domo, konstruita komence de la 18a jarcento el miksaĵo de argilo kaj sterko, ricevis sian nomon (La Komplotantoj) pro grava historia evento. En 1848 tie kaŝe kunvenis anoj de la revolucia societo “Conspiración de la Mina de la Rosa Cubana” gvidata de la venezuela generalo Narciso López, pri kiu mi jam blogis kaze de mia vizito al la Fortikaĵo de la Punta en Havano.




Tiu bizara aro da kubaj ekzilitoj, anoj de la revolucia Club de La Habana kaj sklavposedantoj klopodis atingi samtempe du celojn – sendependiĝon de la insulo de Hispanio kaj ĝian anekson al Usono. La sklavistoj timis ke Hispanio cedos al la brita premo kaj abolos la sklavecon. Ilia plano venigi ekspedicion el 5000 veteranoj de la milito kontraŭ Meksiko, subestre de la usona generalo William J. Worth, fiaskis, do la komplotantoj sendis aneksopeton al la usona prezidanto James K. Polk.




Sed la jankia ŝtatestro tiutempe intertraktis kun Madrido pri aĉeto de la insulo kaj la eventuala insurekcio povus fuŝi tiun ĉi planon. Do la 4an de julio 1848 per la usona konsulo li denuncis la komplotantojn al la hispana registaro. Reago sekvis rapidege. La generalo-guberniestro Federico Roncalli sendis trupojn al Manicaragua por likvidi la komploton kaj kapti ĝian partoprenantojn. La ĉefaj konspirantoj inkluzive Narciso López sukcesis fuĝi al Usono. Restis nur la flava dometo kaj enigma nomo kies devenon apenaŭ konas plejparto de la restoraciaj vizitantoj.




Ni eniris baron ĉe la kontraŭa flanko de la placo por trinki ion refreŝigan. Varmegis. Mi fartis ĉiam pli malbone, supozeble pro la suno senkompata. Post trinki koktelon mi iomete refortiĝis kaj eĉ povis ĝui belan voĉon de kantistino, kiu elpaŝis sen mikrofono, side ĉe la verŝotablo. Poste ŝi venis al ni por proponi siajn diskojn, sed Lisi rifuzis. Tia proponado okazas post preskaŭ ĉiu muzika prezentaĵo en Kubo.



Ni marŝis hejmen laŭ kurbaj ŝtonpavimitaj stratoj. Lisi viglis, dum mi estis malforta kaj nur foje prenis la telefonon por foti ion amuzan. Krokodila remburaĵo apud restoracio. 



Ĉarmaj infanoj sidas ĉe surstrata kruco.




Post veni hejmen mi falis en liton kaj kuŝis preskaŭ tri horojn. Kelkfoje ĉesis elektro, kio ne nur mallumigis la ĉambron, sed ankaŭ haltigis la klimatizilon. Cetere mi sentis jen varmegon, jen malvarmegon kaj ne sciis ĉu mi kovru min per litkovrilo aŭ forigu ĉion.



Je la 9a vespere ŝancelpiede mi tamen elrampis surstraten por serĉi iun manĝejon. Oni denove kelkfoje malŝaltis la elektron, do la tuta urbo sinkis en mallumo. Uzante la telefonojn kiel lanternojn ni fine trovis belan restoracion kun granda interna korto kaj akomodiĝis sur ligna teraso de la dua etaĝo. Sube koncertis iu kuba grupo. Ĉio bonis.



Kelnerino scivoleme rigardis la malkutiman paron, kiu vigle babilis kaj multe fotis, kaj fine demandis Lisi pri ŝia telefono: “Perdon, tengo una pregunta. Está iPhone 6?” (Pardonon, mi havas demandon. Ĉu tio estas iPhone 6?). 



Lisita ridis kaj klarigis ke tio estas Huawei Mate 7. Evidente la junulino unuafoje aŭdis pri tiu ĉi marko. la ĉina invado ankoraŭ ne atingis la foran insulon. Nur poste mi eksciis ke Huawei jam havas la oficejon en Havano kaj lanĉis la unuajn retprovizajn projekton. Atendu Kubo, ĉio ŝanĝiĝos kaj (espereble) baldaŭ.

Comments

  1. "Cetere vera morto atendis min poste." De la elektro, ĉu vi celis diri?

    ReplyDelete
    Replies
    1. Bedaŭrinde ne 😱 Pri tio mi rakontos en sekva blogaĵo 😜

      Delete

Post a Comment