Tute freneza filmo. Ĝi rakontas kiel juda aktoro, speciale
alveturigita el la koncentrejo Sachsenhausen, pretigis Hitleron al publika parolado. Laŭvoje
almiksiĝas komploto de Joseph Goebbels, kiu intencis eksplodigi la Führer kun
tribuno, malkaŝiĝas infanaj timoj kaj ofendiĝoj de Adolfo (rimarkindas ke la juda
aktoro havas saman nomon), ktp.
Kelkaj scenoj aspektas tute paranojaj: Hitlero endormiĝas en la lito inter la juda aktoro kaj lia edzino; Hitlero bojas kvarpiede; homamaso jubilas kaj bonvenigas Adolfon-judon konfuzinte lin kun Adolfo-nazio, ktp.
Resume: tio estas tre eŭropeca filmo por specifa spektantaro. Se mi vere komprenas la sencon de la vorto “postmodernismo”, tio estas ĝi. Apenaŭ eblas verki ion pli postmodernisman.

Comments
Post a Comment