Sunday, January 29, 2017

Memoru dimanĉon aŭ Memento mori

Vivu kvazaŭ vi havas nur unu tagon – tiu sugesto ofte renkonteblas en interretaj citaĵoj. Heroo de tiu ĉi fimo (Remember Sunday) plenumas ĝin en realo – ne propravole, sed senescepte regule. Li trovis la veran amon kaj perdas ĝin ĉiunokte. Ĉu tio estas tragedio aŭ feliĉo?

En tiu ĉi filmo renkontiĝis du homoj – juna kelnerino kaj samaĝa juvelisto. Ilia rilato evoluas kaj ĉio bonas krom unu afero – la junulo ofte forgesas kiel aspektas la knabino, konfuzas ŝin kun ŝia amikino ktp. Nur poste ŝi ekscias ke antaŭ kelkaj jaroj cerba aneŭrismo detruis lian mallongan memoron, do li ne kapablas rememori kio okazis hieraŭ, ĉar ĉiuj informoj malaperas dum la dormo.


Pro tio li devis eksiĝi de kosmoesplorejo, kie li estis inter la plej multpromesaj sciencistoj, kaj vivi kiel simpla metiisto ĉirkaŭita de amaso de memorskribaĵoj kaj ŝaltanta ĉiupaŝe voĉregistrilon por rememori kion li diris, planis, promesis.
La antaŭa fianĉino lasis lin, ĉar komprenis ke ĉiumatene li ne memoros ŝin, nek iliajn infanojn aperontajn – tute nenion. La plej novaj, modernaj kuracmetodoj jam estas elprovitaj kaj donis nenian rezulton. Ĉu tragedio?
Sed rigardu tion aliflanke. Ĉiumatene li ne memoros kiu estas virino kuŝanta apud li kaj sentos al ŝi nenion. Do ŝi havas la unikan ŝancon ĉiutage renkonti la viron de sia revo, konatiĝi kun li, enamigi lin al si kaj ĝui feliĉan vivon kun sia amato. La vivon kiu daŭros nur unu tagon kaj finiĝos nokte kiel la balo de Cindrulino.
Multaj paroj plendas pri rutino kiu detruas iliajn rilatojn, pri reciproka tediĝo kaj alkutimiĝo. Ĉi-foje tio ne eblas, ĉar la rilato naskiĝas ĉiutage kaj malaperas vespere kiel bela papilio kiu ĝuas nur lumon kaj neniam suferas je nokta malvarmo.

La afero estas komplika, la tasko malfacila, sed ankaŭ la rekompenco grandas – ĉiutage ili havos la veran amon, freŝan kaj sinceran. Ĉu enviinda sorto?

Thursday, January 19, 2017

Sully de Clint Eastwood: aldonu la homon!

Mi spektis tiun ĉi filmon pro du kialoj: ĝia reĝisoro estas ClintEastwood kaj la ĉefaktoro Tom Hanks. Ĉu tio sufiĉas por krei bonan filmon? Mi ne certas. Ĉu ĝi tamen estas spektinda? Sendube.

Jam plurfoje mi esprimis mian admiron je Clint Eastwood, la unika reĝisoro kiu ju pli aĝas des pli brilas. Lastatempe li kreis jam dekon da bonegaj filmoj, esplorante ŝlosilajn punktojn de la usonaj historio, socio kaj kulturo. Enmigrintoj, sekretaj servoj, virinaj rajtoj – li tuŝas ĉion majstre kaj sentime. Sed kio allogis lin en tiu ĉi historio?


Malgraŭ tento imagi centmilan filmon-katastrofon, gloriganta la ĉefpiloton Chesley Sullenberger (Sully), kiu la 15an de januaro 2009 savis 155 vivojn en paneinta aviadilo kaj eventuale multe pli surtere, alriveriĝinte surHudsonon, li evitis tiun ĉi vojon. La akcidento mem aspektas flanka afero, al kiu la ĉefheroo jen kaj jen revenas por solvi iun alian problemon. Sed kiun?
Alia tento estas konsideri la filmon priskribo de la malfacila batalado de solula civitano kontraŭ senanima ŝtata sistemo (kiel en “Substituo”). Sed ankaŭ tio apenaŭ estas speciale grava kaj interesa afero por la reĝisoro, des pli ke enketistoj de la Nacia Konsilio pri la transporta sekureco kondutas en la filmo rigore, sed profesie, kaj fine malkaŝe kaj sincere agnoskas sian eraron. Mi jam ne diru ke en la realo tiu kontraŭstaro estis eĉ pli milda, do la respondeculoj de la Konsilio protestis kontraŭ la filma versio de la eventoj kaj Sully mem post legi la scenaron petis almenaŭ ŝanĝi iliajn nomojn. Do kion finfine volas diri al ni la eminenta reĝisoro?
Mi pensas ke la kerno de la afero esprimiĝas en unu frazo, kiun Sully diras dum la fina kunsido de la enketkomisiono. En tiu tago la enketistoj diras, ke ĉiuj simuladoj en komputiloj, inkluzive tiujn kun partopreno de la vivaj pilotoj, montris ke la aviadilo povus alteriĝi sur iu ajn el du proksimaj flughavenoj, do la ĉefpiloto riskis senbezone, suriĝante al la rivero. Ĉiuj silentiĝas, ĉar la argumentoj aspektas fere nekontesteblaj.
La sola persono kiu rimarkis la eraron estis Sully mem. Li diris ke tiuj ĉi simuladoj okazis en idealaj kondiĉoj, kiam la skipanoj jam sciis kio okazis, do ili ne bezonis analizi kaj elekti, sed povis decidi tuj, sen perdi la varolegan tempon. Ili kondutis kiel maŝinoj kun perfektaj elirdatumoj. Sed reala vivo malsimilas al tiu virtuala, same kiel la homo ne kondutas maŝine. “Vi juĝas la homon” diras li al la enketistoj “Do aldonu la homon!” Post korekti la simuladon, aldoninte 35 sekundojn minimume bezonatajn por ke la pilotoj faru decidon, ĉiuj vidis la rezulton – la aviadilo kraŝis sen atingi la flugahvenojn.
Laŭ mia impreso la filmo estas iom malvigla, foje eĉ teda, iom simila tiurilate al “Problemo kunturnado”. Ĉu la 86-jara majstro jam tro inklinas al sentimentaj historioj kaj ne kapablas krei filmon dinamikan kaj atentokaptan? Mi ne scias. Eble li intence stompis ĉiujn eventojn kaj pensojn por ke sur tiu ĉi pala fono pli bone videbliĝu lia ĉefa kaj vere tre grava en nia ĉiam pli virtuala epoko penso: “Aldonu la homon!”

Saturday, January 14, 2017

Michael Clayton: ĉio povos ŝanĝiĝi

Finfine mi spektis tiun filmon kun ĉarma George Clooney. Kaj estis impresita.
La historio certe estas sufiĉe banala kaj multfoje gurdita, en la Berlina filmfestivalo tiaĵoj abundegas. Granda korporacio strebas akiri monon per iuj ajn rimedoj, ĝi venenigas povrajn farmistojn per siaj mineralaj grasumoj, kaŝante de publiko la veron, kiun je la kosto de sia kariero (kaj foje eĉ vivo) elmondigas honestaj homoj (ioma oksimoro – tiun taskon plenumas la du advokatoj). Fine okazas feliĉa fino (por bonuloj), malfeliĉa fino por malbonuloj – nu, diru al mi, kiu ankoraŭ ne vidis similaĵon?


Tamen mi finspektis la filmon kaj ne bedaŭras pri tio. Ĉar laŭ mi plej grava moralo de tiu verko (ĉi tie mi similiĝas al la olda dukino el “Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie”, sed kion mi povas fari – jaroj influas min) konsistas ne en tio, ke granda komerco estas aĉaĵo kaj tiu malgranda (prezentata de farmistoj) – bonaĵo. Fakte ambaŭflanke troviĝas samaj homoj, kiuj ne tre diferencas unuj de la aliaj.
Oni imagu por momento ke malaperis transnaciaj korporacioj – produktantoj de mineralaj grasumoj. Kio okazus poste? Ĉu ĉarmaj farmistoj abunde superŝutus kampojn per freŝa sterko kaj kuniĝos en harmonio kun naturo? Ha, bonan miraklon! Morgaŭ grenon de duono forvoros la akridoj kaj aliaj superverŝos siajn kampojn per kemiaĵoj (kompreneble lasinte paron da bedoj netuŝitaj – por propra uzo). Kaj ili fajfos pri resta mondo – same kiel antaŭe miliarduloj fajfis pri ili. Sed mi denove deflankiĝis…
Ĝenerale plej valora en tiu ĉi filmo estas laŭ mi tute alia penso: dum homo vivas – li povas ŝanĝiĝi. Aĉulo, manipulanto, perfidulo, feĉulo, trompisto – dum li vivas, li havas ŝancon. Ĝin havas ĉiu el ni kaj neniu konas, kiam alvenos tempo por uzi ĝin. Kaj ĉu ĝi aliros entute.

Thursday, January 5, 2017

Komuna historio verkita de Ĉinio

Historio por malfermi estontecon: Moderna historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio” - libro kun tiu ĉi titolo tuj altiris mian atenton en la Libroserva salono de la 99-a UK. Komuna historio de la tri plej gravaj landoj de Orienta Azio, verkita de ties historiistoj en akordo kaj kunlaboro – brila ideo! Sed rezulto estis iom elreviga.
Ĉu vere internacia voĉo?
Najbaraj landoj malofte amikas. Tio ne estas specife orientazia fenomeno, ekzemple la rusia ekstera politiko dum mezepoko baziĝis sur principo “amiki trans najbaron”. Tio kaŭzas problemojn ne nur politikajn, sed ankaŭ sciencajn, ĉar la samajn okazaĵojn de la komuna historio ĉiam estas traktataj kaj priskribataj kun grava diferenco. Mi ne imagas, ĉu povus nun verki la akordigitan trialandan historion esploristoj de Rusio, Pollando kaj Turkio? Mi jam ne diras pri historio de Rusio kaj Ukrainio, kies eventoj laŭ priskriboj de naciaj historiistoj ŝajnas evolui en tute malsamaj universoj.
Do tiu ĉi provo de la aziaj bravuloj impresis min. Imagu mem: 42 historiistoj el la tri landoj (17 ĉinoj, 13 japanoj, 12 koreoj) dum kelkaj jaroj verkis la libron, kiu poste estis esperantigita de same internacia teamo el 44 tradukistoj (11 ĉinoj, 22 japanoj, 11 koreoj). Jen vera simbolo de la internacia pacama kunlaboro kun apliko de Esperanto. Hura!
Sed io detenas min de plenforta aprobo. Mi klarigu kialojn.


La libro konsistas el kvar ĉapitroj, sen kalkuli tiujn enkondukan kaj finan. Ĝi komenciĝas per mallonga historia skizo, kiu prezentas pasintecon kaj kulturojn de la tri landoj, por poste tuj salti al la 19-a jarcento. Sur 248 paĝoj de la riĉe ilustrita eldonaĵo oni rakontas pri eventoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĉiu ĉapitro estas dividita je keljaj subĉapitroj, dediĉitaj al okazaĵoj samtempaj aŭ samtemaj. Ekzemple la dua ĉapitro “Ekspansio de la japana imperiismo kaj la rezistado de Ĉinio kaj Koreio” enhavas subĉapitrojn: “La tri landoj ĉirkaŭ la Unua mondmilito”, “La intensigo de la japana regado de Koreio”, “Sendependiga kaj rezista movado kaj socia movado”, “Ŝanĝiĝo de socio kaj kulturo”.
Kompreneble temas pri mallonga, lernolibra rakonto, kiu tuŝas nur ĉefajn punktojn, kun enkondukaj vortoj kaj fina resumo ĉiuĉapitre. Jen kaj jen kronologian prezentadon rompas kelkpaĝaj blokoj “Peco de Historio”, dediĉitaj al iuj personoj aŭ okazaĵoj, kiujn la aŭtoroj konsideras aparte gravaj kaj interesaj.
Ĝenerale la rakontmaniero estas tradicia, do ne elvokas ajnan malaprobon. Faktoj kaj ciferoj parolas mem kiel decas en bona historia verko. Do kio ĝenis min? Temas ĉefe pri tono, tiu voĉo de nevidebla aŭtoro (cu redaktinto?), kiu sentiĝas malgraŭ ŝajna neŭtraleco kaj internacieco de la sciencista teamo. La voĉo evidente parolas ĉine.

Pravda kaj istina
“Japana imperiismo”, “agreso de Japanio”, “krimoj de japanaj militistoj”, “sklaviga politiko de Japanio”, “japanigo de loĝantaro” – tio ĉi estas tipaj esprimoj kaj parolturnoj de la libro. Se resumi ĝian prezenton, ĝi aspektos tiel. En la granda Azio iam regis la Ĉina imperio – forta, prospera kaj klera. Ĝi disradiis tiujn ĉi ecojn al aliaj landoj, iel aŭ tiel dependaj de ĝi. Ili eĉ skribis per ĉinaj hieroglifoj kaj grandparte ĝuis la ĉinan kulturon, kiu riĉigis ilin. Sed poste alvenis Japanio, fortiĝinta pro eŭropstila moderniĝo kaj agresema pro naturo de sia politika reĝimo. Ĝi atakis Ĉinion, okupis Koreion kaj dum jardekoj turmentis la tutan Orientan Azion, provante sklavigi kaj japanigi ties loĝantaron. Finfine danke al kuraĝa rezistado, ĉefe de la ĉina komunisma partio, la aziaj popoloj forpelis la agresantojn kaj ekvivis libere kaj ĉiam pli prospere. Sed ĝis nun la japana registaro ne agnoskis siajn kulpojn kaj jen kaj jen provas pravigi la iaman militeman politikon, nebuligi faritajn krimojn kaj nei respondecon pri ili.
Ĉu tio estas malvero? Oni ne estu tiom kategoriemaj en pritaksoj. Jes, Japanio okupis Koreion kaj dum pluraj jaroj militis kontraŭ Ĉinio, farinte plurajn krimojn kiel la Nankina masakro, sadismaj eksperimentoj je homoj, sklavigado de virinoj por armeaj bordeloj, ktp. Parto de tiuj ĉi fiagoj ĝis nun ne estis oficiale agnoskitaj de la japana registaro, nek estis dece kompensitaj. La japanaj cefministroj plu frekventas ŝintoisman sanktejon Yasukuni, inter kies “herooj” estas militkrimuloj, kondamnitaj de la Tokia tribunalo. Do kio genas min en tiu ĉi bildo?
En la rusa lingvo estas du vortoj, diferenco inter kiuj malfacile klarigeblas por alilandanoj – pravda (правда) kaj istina (истина). Pravda povas esti tradukebla kiel “vero”. Japanio estis agresinto – tio estas pravda. La japanaj aŭtoritatoj ne elaĉetis kaj eĉ ne tute agnoskis kulpojn de sia lando – ankaŭ tio ĉi estas pravda. Sed mi supozas, ke la japana flanko havas aliajn faktojn, vidpunktojn kaj klarigojn, ne prezentitajn en la libro. Evidente ekzistas iuj faktoj, kiuj pruvas ke la ĉina flanko havis siajn ekspansiajn planojn, la ĉinaj armeo kaj partizanoj ankaŭ ne tro strikte sekvis la Ĝenevajn konvenciojn pri militkaptitoj ktp. Oni povas nur diveni kiom amara estis sorto de la japanaj migrintoj, translokigitaj de sia registaro al Koreio kaj Ĉinio kaj poste okazintaj esti sur fremda tero, konsiderataj malamikoj kaj okupaciantoj.
En la libro menciiĝis ekzemple “la postlasitaj japanaj orfoj” – idoj de la japanaj enmigrintoj, kiuj estis disigitaj de siaj gepatroj kaj nun en 1988 unuafoje povis viziti Japanion. Kiu kulpas pri tiu ĉi homa tragedio? Ĉu vere tri jardekoj estis bezonataj por ebligi renkontiĝon de la idoj kun siaj gepatroj? Ĉio dirita ankaŭ estas pravda, sed nun tiu japana.
La korea historio estas prezentata tro koncize. Ekzemple al la Korea milito, tiom grava evento, kiu ĝis nun influas politkojn, ekonomiojn kaj kulturojn de la tri landoj (se konsideri Koreion unueca lando) estas dediĉitaj nur... du paĝoj! La evento mem estas prezentita kadre de pli vasta politika kontraŭstaro, do ec la ĉapitro nomiĝas “Malvarma milito de Orientazio kaj la Korea milito”. Fakte ĝi aspektas kvazaŭ iu flanka faktoro, kiu influis la eksteran ĉinan politikon, do estas menciinda tiuforme – sed ne pli.
Do jen ni havas la du pravda, do kio mankas nun? Mankas istina – la pleja vero. Pravda povas esti pluraj kaj malsamaj, sed istina ĉiam estas unusola. Ĝi estas malfacile trovebla, tre diskutebla, sed plej ofte situas ie meze de kelkaj pravda. “Ĉiu povas havi sian pravda, sed istina estas unusola” diras la rusa proverbo. Istina, vere neŭtrala, senpartia vidpunkto – jen kio mankas al tiu ĉi verko, almenaŭ laŭ mia persona gusto.
Ĉu tio signifas, ke mi trovas la libron fuŝa kaj senutila? Tute ne. Mi vere ĝuis ĝin kaj ĝojas havi submane tiun koncizan kaj ĝenerale precizan priskribon de la moderna historio de la tri ĉefaj orientaziaj landoj. Mi dezirus pli, sed eĉ havebla rezulto estas bona, kvankam ne perfekta. Do aĉetu kaj legu, mi elkore rekomendas.

Sekvinda ekzemplo
Fine mi diru kelkajn vortojn pri la eldonaĵo mem. Ĝi aspektas profesie kiel decas al verkoj kun tiom alta pretendo. Blanka papero, tutkolora presado, kovrilo mola, sed fortika, el glaciigita papero kaj bone algluita. Dezajno kaj tiparo estas klasikaj. La lingvaĵo estas iom malglata, foje renkonteblas malkontentige tradukitaj esprimoj. Mirigas malkuraĝo de la tradukista teamo rilate esperantigon de toponimoj, inkluzive tiujn plurjare uzatajn en la esperanto-medio. Ekzemple anstataŭ Tajvano oni dekojn da fojojn uzis Taiwan, dum nur kelkfoje menciata Saĥaleno ĝuas sian esperanto-nomon.
Sekvante la tradicion de tiu ĉi verko, ankaŭ mi faru la finan konkludon. La libro estas interesa kaj leginda, aparte por azianoj. Mi esperas, ke tiun projekton sekvos aliaj, eble instigotaj de loka esperantistaro kaj post kelkaj jaroj ni ĝuos ankaŭ komunan historion de Vjetnamio, Kamboĝo kaj Laoso, tiun de Francio, Belgio kaj Germanio, aŭ de Usono kaj Meksiko. La pasinteco estas tia kia ĝi estis, do nia tasko estas elfosi milojn da tunojn da historiaj faktoj por fine trovi la grajnojn de la pleja vero, kiun rusoj nomas istina.