Monday, February 27, 2017

Vojaĝo al Kubo, lando de mirakloj

Unuafoje mi planis veturi al Kubo aŭtune 2014, sed lastmomente devis ŝanĝi la planon kaj flugi al Ĉinio por antaŭenigi mian per-esperantan komercan projekton, lanĉitan kun la vere elstara esperanto-komercisto Long Zhang. Sekva ebleco aperis nur post unu jaro, do mi decidis ne preterlasi ĝin kaj la 17-an de novembro 2015 flugis al la fora kaj enigma Insulo de Libereco.

Malvarma flugo
Tio estis mia tipa vojaĝo: mi estis sola kaj ĉion faris memstare (sen turismaj agentejoj) aŭ pere de lokaj esperantistoj. Cetere estis ankaŭ certaj malkutimaĵoj, el kiuj la ĉefa estis terura laco post peniga komerca vojaĝo al Ĉinio (fakte mi revenis hejmen por nur unu tago kaj tuj ekis al Kubo) kaj manko de la tempo por aranĝi la plej bazajn aferojn (inkluzive loĝadon). Mi sukcesis nur aĉeti biletojn, paki valizon kaj informi kelkajn kubajn esperantistojn pri la dato mia alveno.



Maria Lisandra Gonzalez Hurtado, kun kiu mi jam antaŭlonge amikis per Fejsbuko, promesis helpi al mi pri serĉado de loĝejo en Havano. Sed ĝis la forflugo mi ricevis neniujn respondojn pri la loko kaj aliaj kondiĉoj. Do mi flugis al la nekonata por mi insulo kun la malnova valizo, gvidlibro kaj espero, ke la esperantistino, kiun mi neniam vidis eksterrete, tamen plenumos sian promeson kaj mi ne devos loĝi surstrate.
Mia programo estis simpla. Dum la unua semajno mi loĝos en Havano kaj laŭeble ĉeestos la 6-an Nacian esperanto-kongreson kaj poste vojaĝos al aliaj lokoj. Kiel kaj al kiuj estis demandoj respondotaj.



La 13-hora flugo per Suĥoj Jet de Aerofloto estis longa, sed sufiĉe komforta. La sola problemo estis paneo de la klimatizila sistemo, pro kio en mia parto de la aviadilo malvarmegis dum en aliaj partoj pasaĝeroj ŝvitis. Alia problemo estis lingva bariero. Stevardoj parolis la rusan kaj la anglan, sed duono de la pasaĝeroj estis kubanoj kaj plejparto da ili komprenis nur la hispanan. “La sudamerikanoj parolas nur la hispanan kaj portugalan” klarigis mi al rusa stevardistino. “Sed kion mi povas fari? Mi konas la anglan kaj francan, sed ne mi elektas flugojn, do...” respondis la kompatinda junulio. Mi klopodis helpi al maljuna najbarino, sed mia kono de la hispana estis preskaŭ nula.
La Internacia flughaveno de José Martí aspektis tre modeste – malnova kaj eta. Post sukcese trapasi la pasportan kontrolon (feliĉe vizo ne bezonatas por rusianoj) mi venis al la bagaĝa rulbendo. Tempo pasis, valizoj ruliĝis laŭ senfina cirklo, sed mia ruĝa kofro ŝajnis tute malaperi. Apud mi staris iom ebria samlandano, kiu evidente jam vizitis Kubon antaŭe: “La afero tute klaras – oni priŝtelas nian bagaĝon nun. Eĉ ne unu aŭtoparto restos en la valizoj”. Hm, ĉu la bonaera historio kun perdita bagaĝo ripetiĝos?



Hazarde mia rigardo flankeniĝis iom dekstren kaj trafis... la ruĝan valizon, tre similan al la mia. Ĝi trankvile staris for de la rulbendo, kvazaŭ atendante iun. Post minuta hezito mi aliris ĝin kaj kontrolis la ŝildon – jes, estas la mia. Kiu kaj por kio starigis ĝin tien? Tio estis la unua enigmo, kiun faris al mi Kubo. Post du tagoj mi ne plu demandos, ĉar mi jam konos la respondon al ĉiuj demandoj pri la ege specifa loka vivo. Sed pri tio mi rakontos poste.

Casa particular
La plej forta bato por mi estis manko de eĉ unu konata vizaĝo en la alfluga halo. Neniu renkontis min. Hm, kion fari? Mi telefonis al Maria Lisandra. “Ah, jes, mi ne sukcesis veni tien, ĉu neniu alia venis? Ufff.... Ne zorgu. Prenu taksion kaj veturu al la Havana Universitato. Mi troviĝas tie kaj renkontos vin”. Bona sugesto. Sed kiel mi pagu la taksion? Duonhora esplorado kaj konsultado de lokaj taksiistoj pruvis mian antaŭtimon: en la internacia flughaveno mankis eĉ unu bankmaŝino. Mi havis en poŝo nur senutilajn bankokartojn kaj iom da dolaroj, kies valoro en Kubo, kiel mi eksciis poste, ankaŭ estis ne tre alta. Do mi simple promesis al taksiisto, ke mi pagos 25 dolarojn poste kaj ni ekis al la menciita adreso.



Post duonhoro ni atingis la universitaton. Impona konstruaĵo el griza ŝtono aspektis majeste kvazaŭ helena templo. Laŭ ŝtuparo descendis al mi du nigruloj – Maria Lisandra en ĝinza ŝorto kaj maljunulo en blanka ĉemizo. Ili helpis al mi ŝanĝi dolarojn ĉe la taksiisto kaj pagi la veturon kaj kondukis al apartamento, kiun luis por mi Maria.



Ĝi troviĝis en strato L, je kvinminuta piedira distanco. Vojaĝretejoj kaj la kubanoj mem sugestis al mi anstataŭ hotelo enloĝiĝi en casa particular, kiel nomiĝas ĉi tie privataj apartamentoj, kies avantaĝoj estas pli favoraj prezoj kaj hejmeca etoso. Mia apartamento situis en urboparto Vedado, tuj kontraŭ la fama hotelo Habana Libre, kies fasado videblis el mia fenestro. Krom mia ĉambro en tiu ĉi flanko de la tria etaĝo troviĝis aliaj tri gastoĉambroj, tiu por la mastrino kaj komuna halo, en kiu oni povis matenmanĝi kaj ripozi laŭdezire.



La mastrino Teresa, grandstatura sinjorino proksimume 60-jara, parolis kun mi hispane kaj faris tion tre rapide, cetere same kiel ĉiuj kubanoj kies parolo similas al mitralpafado. Pere de mia improvizita interpretistino ŝi montris la destinitan por mi ĉambron, donis faskon da ŝlosiloj kaj klarigis ilian uzadon. La unua malfermis la stratan enirpordon al la ŝtuparejo, la dua celis feran kradon, kiu kovris la enirpordon de la ŝtuparejo al la apartamento, la tria malfermis tiun ĉi enirpordon kaj la kvara ebligis eniri la ĉambron mem. La ŝlosiloj diferenciĝis laŭ koloroj, do mi rememoris la popularan en Rusio frazon el la sovetia absurdo-fantasta filmo “Kin-Dza-Dza”: “Mankas senco al la mondo, kiu ne havas koloran diferencon de pantalonoj”. En tiu ĉi mondo senco abundis.



La ĉambro estis amuzega. Mi sentis min kvazaŭ tempovojaĝanto, kiu per ordinara flugo sukcesis tamen trafi la 1960-ajn jarojn, kiam kreiĝis tiu ĉi interiero – kun la tuta meblaro kaj dizajno.



Nur televidilo estis pli moderna, almenaŭ ne pli ol 20-jara. Sed mi estas senpretenda homo kaj fakte en ĉiuj loĝejoj zorgas nur pri unu afero – granda lito, kiu garantios al mi bonan dormon. Ĝi haveblis kaj okupis plejparton de la ĉambro.



La ŝtopilingoj estis tristiftaj (same kiel en Usono), sed oni montris al mi unu dustiftan, taŭgan por rusiaj elektroaparatoj (el kiuj la plej grava estis kompreneble poŝtelefono). Arkaika klimatizilo tamen funkciis, same kiel fridujo kun granda akvobotelo senpaga.



Mi demandis pri Wi-Fi. “Via ĉambro estas tuj kontraŭ Habana Libre, do venu al la fenestro kaj kaptu signalon” sugestis angloparolanta filo de la mastrino. Mia provo rezultis je ekranmesaĝo sur mia poŝtelefono, informinta ke unue mi devas ensaluti kaj entajpi numeron de mia retkarto. Poste oni klarigis al mi, ke Interreto en Kubo estas ne nur malrapida, sed ankaŭ malofta kaj ĉiam pagenda per specialaj kartoj. 



Se diri sincere, mi ne tre bedaŭris kaj lerte uzis tiun specifaĵon kiel preteksto por definitive malaperi de la ekstera mondo kaj ĉesigi ĉiujn kontaktojn kun mia laborejo. Tiel komenciĝis mia dusemajna robinzonado sur tiu ĉi ĉarma insulo.

Thursday, February 23, 2017

Vento, kiu balancigas hordeon (The Wind That Shakes the Barley)

Tre peza filmo kaj malĝojaj scenoj komenciĝas jam en la unuaj minutoj. Cetere, kia estas vivo tia estas kino, ĉi tie almenaŭ ĉio okazas honeste. Malvastasence tio estas historia filmo pri Irlando en la 1920-aj jaroj, kiam liberiga movado kontraŭ brita potenco plifortiĝas kaj fakte venkas, sendependigante la landon. Sed la lukto kontraŭ okupaciantoj tuj transformiĝas al la enlanda milito kaj tio estas la plej granda tragedio kaj samtempe ĉefa demando, kiun devas respondi la ĉefheroo. Ĝi ne estis vortumita, sed fakte sonas tiel: “Kiom for oni pretas iri por siaj idealoj?”



Tiun ekzamenon devas trapasi ĉiu el ni, sed ĉi tie la situacio estas ĝislime akrigita kaj prezo estas tre alta. Unue juna ribelulo mortigas eĉ pli junan knabon-samurbanon, kiu timigta denuncis amikojn. Samtempe li devas mortigi lian mastron, anglan bienulon, kiu pli similas al kvieta burĝo ol al malamiko, do pafi kontraŭ li estas apate malfacile. “Mi esperas, ke Irlando por kiu ni luktas, kostas tion”, diras la knabo post premi ellasilon de sia pistolo. Poste li iras al patrino de la mortigita de li junulo por konduki ŝin al tombo de la filo. Li certas, ke agis ĝuste en ambaŭ kazoj kaj same pretas renkonti anglan kuglon kaj malamegon de samlandanoj. Li ja faras tion por Irlando, por siaj idealoj!

Dume vetmono pligrandiĝas kaj respondi tiun demandon estas ĉiam pli malfacila afero. La plej alta prezo finfine estos la vivo de frato. Sed ĉu Irlando ne kostas ankaŭ tion? Trista logiko de iu ajn revolucio, ajna milito, eĉ la plej prava kaj nobelcela. Kiom for vi povas iri? Kiun koston vi povas pagi? Kaj la plej grava demando: ĉu celo de via lukto kostas tiun pagon?

Saturday, February 18, 2017

Salono de Kitty

Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence. 

Ĝi baziĝas sur vera okazaĵo. Antaŭ la Dua mondmilito Reinhard Heidrich fondis en Berlino elitan bordelon kaj nomis ĝin “Kitty-salono”. Por ĝi oni varbis profesiulinojn tra la tuta Eŭropo. Virinoj laboris kiel staĥanovanoj kaj ne forgesis krom plenumado de profesiaj sindevigoj denunci klientojn al la ĉefo. Por plia certeco oni ekipis la bordelon je ĉiaspecaj subaŭskultiloj, kiuj registris ĉion. Se konsideri, ke inter ĉiamaj vizitantoj de la salono estis Joachim von Ribbentrop, grafo Galeazzo Ciano kaj aliaj altranguloj, do Kitty havigis al posedanto tre utilajn informojn.



Tinto Brass uzis ĉi historion, priskribitan interalie en memoraĵoj de la plenumanto de la operaco WalterSchellenberg, por montri kiel malantaŭ belaj ideoj kaj bonsonaj frazoj (ĉi-kaze pri raspureco, majesto de nacio, ktp) kaŝas sin eternaj aspiroj, tri ĉiamaj instinktoj: sekso, povo kaj perforto. Eĉ la du – povo ja estas speco de perforto. Kiel agnoskas fondinto de la salono al prostituiĝinta tiucele fervora naziulino, “idealoj, vortoj – ĉio ĉi estas nuraj brilaĵoj, plej grava estas potenco”.
Sed Tinto Brass altiĝas super tiu konkreta historia epizodo kaj montras, ke la nazioj fakte transformis al bordelo la tutan Germanion, kaj la tuta germana popolo iĝis prostituinoj servantaj al novaj sinjoroj en nigra uniformo. Neniu eskapisEĉ estrino de la honore al ŝi nomita salono, multesperta “madame”, fine tristavoĉe agnoskas, ke ŝia bordelo estas uzata por politikaj celoj. “Mi ĉiam tenis min kiom eble for de tiu politikaĉo…”, diras ŝi mirigita. Sed politiko mem venis al ŝi, penetris per mikrofonoj tra la murojn kaj ankaŭ “madame” iĝis ĝia parto.

Se diri pri reĝisora silo de Brass, do unue ĝi povas ŝoki. Sango kaj generiloj, same kiel ĉiaspecaj variaĵoj de koito aperas jam en la unuaj minutoj kaj poste preskaŭ ĉiam ĉeestas. Sed apenaŭ eblus nomi tion erotiko. Mi dezirus vidi homon, kiu ĉe tiaj bildoj spertas seksan ekcitiĝon. Jam post kvin minutoj tremantaj korpoj enuigas tiom, ke oni ne plu atentas ilin kaj vidas nur la plej gravajn aferojn – mi pensas ke la reĝisoro intence faris tion. Oni komprenas, ke tio estas nura lingvaĵo, per kiu la aŭtoro rakontas al ni eternan historion pri homaj motivoj kaj aspiroj. Apenaŭ eblas miri, ke li faras tion per unusola korpoparto, ja per ĝi oni faras la plej multajn aferojn en nia vivo. Speciale se temas pri politiko.

Sunday, February 12, 2017

Laŭtema listo de miaj blogaĵoj

Historio de Siberio

Banditoj el Siberio: la historio de timo

Kuris lupoj laŭ stratoj…

La nuklea ŝildo de Tjumeno

Feliĉo de Vera Fomina: parto I, parto II, parto III


Dua mondmilito

Vaganta banejo: historio de la neordinara trajno

La vivo kaj aventuroj de la fera Felikso

La kavaliro en kirasa felo: sorto de la siberia trajno

Vortoj de la milito

Leteroj de rusa soldato

Tjumeno: du vizaĝoj de la milito

Milito de Nikolaj Peremibeda

Aleksej Peremibeda – soldato, frato de soldato

Virina sorto aŭ Servado de Lidija Silĉenko

Anna Isaĉenko, flegistino de la evakua hospitalo

Jurij-Raul Ervje, franco, kiu malkovris Siberion


Politiko

Teroro

La damnitaj eksplodoj en Moskvo

Novaj teroraj agoj - ĉifoje en Kizlaro

Kamikazo-junulino: mallonga vivo, stulta morto

Terora ago en mia urbo (ne okazinta)

Eksplodo en Domodedovo: la plej internacia viktimaro


Vladimir Putin

Erotika kalendaro por Vladimir Putin

Alternativa kalendaro por Putin


Aliaj

Elektado senelekta: apartaĵoj de la parlamenta balotado en Rusio

Punka diservo – ĉu puni aŭ pardoni?

Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot)

Leĝo de malhonestuloj aŭ Adiaŭ infanoj

La nova komedio fare de Francio kaj Rusio. La ĉefrolulo estas Gérard Depardieu

Kial Rusio ne aliĝas al OPEL?

Ukrainio survoje al la fina venko aŭ “Sieg heil, demokratio!”


Vojaĝoj

La veturo por SS-mantelo, aŭ La historio de malsukcesa fraŭdo

Ni veturas al tombejo

Vojaĝo al Arkta Poluso kaj reen

Vojaĝo al Nova Urengojo: reveni por festeni

Vojaĝo al Tomsko – urbo de Ĉeĥov, studentoj kaj humuristoj

Unu tago en Tobolsko – malnova ĉefurbo de Siberio

Vojaĝo al vilaĝo

Vojaĝo al Jalutorovsko – urbo de decembristoj kaj filisteroj

Vizito al la Abalaka monaĥejo: agrabla vojaĝo

Aŭtuno en verkista vilaĝo Peredelkino

Vojaĝo al Ĉinio: porkomerca, peresperanta

Gazpromo vojaĝas al Ĉinio


UK97 (Vjetnamio-2012)

Vojaĝo al UK – mi ekveturos ĉi-nokte!

Vojaĝo al UK97: la 29-a de julio

Vojaĝo al UK97: la 30-a de julio

Vojaĝo al UK97: la 31-a de julio

Vojaĝo al UK97: la 1-a de aŭgusto

Vojaĝo al UK97: la 2-a de aŭgusto

Vojaĝo al UK97: la 3-a de aŭgusto

Vojaĝo al UK97: la 4-a de aŭgusto

Vojaĝo al UK97: Sajgono

Vojaĝo al UK97: Vungtaŭ kaj adiaŭ Vjetnamio!


Vjetnamio-2013

Lasta vojaĝo al Vjetnamio: Hanojo kaj Hue

Lasta vojaĝo al Vjetnamio: Hue

Lasta vojaĝo al Vjetnamio: Danango, Hojano kaj inundo

Lasta vojaĝo al Vjetnamio: Njaĉango - Dalato - Trajmato

Lasta vojaĝo al Vjetnamio: Sajgono kaj reen al Hanojo


UK98 (Islando, 2013)

Vojaĝo al Islando: lando fora, trankvila kaj multekosta

Vojaĝo al Islando: muzeoj kaj amuzejoj

Vojaĝo al Islando: gejseroj, preĝejoj kaj akvofaloj

Vojaĝo al Islando: malsama esperantumado kaj bona promenado

Vojaĝo al Islando: balenoj, fraterkuloj kaj... adiaŭ!


Parizo (2013)
Alveno al Parizo

Parizo en kvar horoj

Provins, Montmartre kaj... Maksim Gorkij

Branly kaj d'Orsay - perloj de Parizo

Parizo la juda kaj islamana

La nokta Eiffel-Turo kaj posta aventuro

De la luksa Versajlo al la rusa kvartalo

La lasta tago en Parizo


UK99 (Bonaero, 2014)

Vojaĝo al Sudameriko: la 99-a UK kaj ne nur

Puerto Madero: la plej luksa haveno de la mondo

La unua aventuro en Bonaero

La 99-a UK: Solena malfermo kaj Movada foiro

Ekskursoj tra Bonaero

Aventuro en La Boca

Amuziĝo ĝis noktiĝo

Nova amiko kaj monŝanĝa butiko

Futbalmatĉo: Esperantistoj kontraŭ la armena komunumo

KER-ekzameno en Bonaero

De muzeoj al drinkejoj: solula itinero

La lasta tago en Bonaero


Peruo (2014)
De Bonaero al Peruo tra... Bolivio

Miraflores - la parada fasado de Limo

Julio Gómez - la unika ĉiĉerono en Limo

Junulara vizaĝo de Limo

Kusko - la unika perlo de Peruo

Maĉupikĉuo - urbo de la montoj

Ollantaytambo - la urbo, kiu valoras la meson

La lasta vespero en Kusko

Callao - urbo de militistoj, ĉiĉaronoj kaj pelikanoj

La lasta tago en Limo

Tri kontinentoj en tri tagoj


Ĉinio-2014

Vojaĝo al Ĉinio: 5 urboj en 9 tagoj

De Mianyang al Ĉengduo aŭ Plurtavola Ĉinio

Diboĉeto en Ĉengduo

Du vizaĝoj de Siĉuano: fabriko kaj opero

Mi vidis pandojn!

Ŝenĵeno, urbo de komerco

Tempomaŝino de Huawei

Honkongo, komforta post-kolonio

Honkongo - urbo de festantoj kaj manifestantoj


Kubo-2015

Vojaĝo al Kubo, lando de mirakloj

Havano: konatiĝa tago kaj interkona vespero

En Havano oni timu ne ŝtelistojn, sed... amigos

Bonvenon al Havano - urbo de revolucio, eklezio kaj... chicas

Muzeoj de Havano: arto kaj revolucio

Esperanto-kongreso kaj posta sukceso

"Estas Kubo" - ĉionklariga frazo

Malnova Havano kaj aŭtoluado
Pensoj pri:

Filmoj

Avataro

Gran Torino: esperdona historio

La falsistoj (filmo 2007)

“La Komenco”: nenio nova sub la luno, ĉu?

"Turisto": nemalbona amuzaĵo

Sanktum: senironia filmo por seriozegaj homoj

"Serioza homo": nova malnova historio de la fratoj Cohen

Flamo kaj Citrono – filmo pri teroristoj-intelektuloj

Nigra cigno – simpleca historio pri baleta vivo

Freneza mondo de Kusturica: ĉiu trovos lokon por si

Jimmy Hoffa – homo kiu eniris eliton

Servistaro (The Help, 2011): historio pri reciproka liberiĝo

Nesubigita (Invictus): forta filmo pri volo kaj pardono

Dolorkofro (The Hurt Locker): pro kio la Oskar-premion?

La patrino (Mama, filmo de Guillermo del Toro): mortiga amo

J. Edgar – superheroo de malhonesta batalo

“Substituo” (Changeling de Clint Eastwood) – forta historio pri malforta virino

Kaptitoj (Prisoners): kiam homo konvertiĝas al demono

Lupo de Wall Street: majstroverko pri la homo kaj kredo

Libroŝtelistino (The Book Thief): trafa Oskar-plado

12 jaroj da sklaveco: historio pri piemaj torturistoj

Kapitano Filips (Captain Phillips): renkontiĝo de herooj

Diabla spino (El espinazo del diablo): krepuska oceano de la morto kaj sekso

Enigma historio de Benjamin Button

Django malĉenigita (Django Unchained): la venĝo ĉiam dolĉas

Ĥrono (Cronos): ĉu morta vivo aŭ viva morto?

Hotelo “The Grand Budapest“: postmodernisma aventuro en pitoreska lando

Nebrasko: ĉiu bezonas vivocelon

Neimageblo (Lo imposible): la naturo ekzamenas la homon

“Problemo kun turnado” (Trouble with the Curve): maljunulo kaj sporto

Domo de strangaj infanoj: amuza fabelo, sed ne pli

Hitchcock: feliĉo de la turmentata animo

Amara gusto de Ĉokolado (Chocolat, 2016)

Dana junulino: malvera historio pri la vera amo

Vojkruciĝo de Miller (Miller's Crossing)

Apokalipso (de Mel Gibson)

Memoru dimanĉon aŭ Memento mori

Sully de Clint Eastwood: aldonu la homon!

Michael Clayton: ĉio povos ŝanĝiĝi

Ŝin (Her): filmo pri la pura amo kaj... progreso

Geniulo (Genius): sagao pri nevideblaj talentoj

Krimaj Mensoj (Criminal minds): Krimulo interne de ni

Salono de Kitty

Libroj

Ombro sur interna pejzaĝo (Spomenka Štimec)

"La papilio" de Luiza Carol

Aŭstralia antologio

Beletra almanako N-ro 7: miaj impresoj

Beletra Almanako N-ro 9: tri miroj kaj unu surprizo

“Mondo de travivaĵoj” de Tibor Sekelj

Apostolo de Libereco – enigma heroo de Bulgario

Sendependaj homoj – pensiga libro

"Ebono" - nigra kovrilo, bunta enhavo

“La besto-farmo” kaj “1984” – ne perfektaj, sed legindaj

Norda Odiseado de Jack London: kontraŭdiraj impresoj

Beletra Almanako 15: denove gustuminda

Vojaĝo al disiĝo: taglibro de sentoj

Kroata milita noktlibro: historio trista, sed bone konata

Tuikero la Harkio kaj ceteraj tedaj rakontoj

La oldulo kaj la maro – bona traduko de la bonega libro

Taglibro de malliberulo: malĝusta nomo de interesa esearo

Ni bezonas heroojn! (pensoj estigitaj de “Ĝambo Rafiki”)

La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha: Zamenhof-Esperanta perspektivo

Libroj de Tereza Kapista: fascina vivo en Esperantujo

“Imperiaj ambicioj” de Noam Chomsky: legu nepre, konsentu laŭplaĉe

La lada tambureto: freneza historio pri freneza mondo

“La meztaga demono” (The Noonday Demon) de Andrew Solomon – plej trafa libro pri depresio

“Kredu min, sinjorino!” – nekredeble leginda friponaĵo

“Homoj de Putin”: bonega klarigo pri la nuna Rusio

Cent jaroj da soleco: ĉiuj estas kondamnitoj

La eksplodo de la ĵurnalismo: konturoj de la estonteco

Enprizonigo: krepuska, sed interesa

Kompendio de psikanalizo aŭ la Freŭdismo en nur 100 paĝoj

Eŭropa Unio: fuŝon post fuŝo

Insulanoj de Hemsö: leginda sveda klasikaĵo

Maskerado ĉirkaŭ la morto: ŝercemulo kontraŭ Holokaŭsto

De Patagonio ĝis Alasko: raportoj de la vojaĝanto

“...kun siaspeca spico!” – leĝera, senkaprica

“Fremdulo”: homo kiu ne sciis mensogi

Mia stelo: juda knabino meze de infero

Krimeo estas nia: reveno de la ĵurnalisto

Ksenofobia gvidlibro al la italoj/nederlandanoj

Geografio de miaj rememoroj: leĝera kaj fajna

Vastas la mondo, multas laboro: konsiloj de la korea Ĉingisĥano

Tilla: la neglektita romano

Komuna historio verkita de Ĉinio

“Rano” de Mo Yan: ĉiuj ideoj fuŝas

Muziko

Mi havas muzikon!

Repo kontraŭ oligarĥo

“Nigra tulipo” – pli ol nura kanto


Aŭtoj

Mi iĝis aŭtomobilisto!


Ajnaĵoj

Miaj renkontiĝo kaj rekono

Miaj enigmoj (por germanoj)

Rabenoj multiĝas, judoj reduktiĝas

Nastja Voloĉkova: ne nur vizaĝo de la rusa baleto

Stereotipoj kaj realaĵoj

Manko de la kredo

Tempo - privata kategorio

Morto frapas la pordon

La lasta venĝo

Mia patrino estis mortanta


Humuro

Anekdotoj el Rusio: politikaj

Mallonga anekdoto el Rusio (pri patriotismo)

Anekdotoj el Rusio: nigraj

Anekdotoj el Rusio: seksaj

Anekdotoj el Rusio: pri estrado de amasoj

"From hiz hart": furorfrazo de la rusa interreto!

Superbona lingvo – sufiĉas nur 30 vortoj!



Esperanto

Esperanto-vivo

La letero al la Pola radio

Ĉu esperanto-libro pri Lech Kaczyński kaj Katin?

Ambasadoro-denaskulo - nun en Rusio

Esperanto-varbilo: senpaga kaj (ĉu?) efika

(Mal)bona lingvo - atendu iom... ducent jarojn

Esperanto - ĉu amuzilo aŭ ilo?

Esperanto-centro en Burundo: konstruado komenciĝis!

Konfeso de librovermulo

Mi iĝis dumviva membro de UEA!


Esperantistoj-ĵurnalistoj

Pagotaj ĵurnalistoj estas bezonataj!

Esperanto-ĵurnalismo: ni faris la unuan paŝon!

Laboro por ĵurnalistoj: bezonatas almenaŭ 5 artikoloj!

La revuo "Petroviĉ": unua numero kun artikoloj de esperanistoj-ĵurnalistoj

Mono por esperantistoj-ĵurnalistoj

Saturday, February 11, 2017

Tilla: la neglektita romano

Legantoj de mia blogo jam scias ke mi ŝatas Spomenka Štimec, konsiderante ŝin eble la plej altnivela el la nunaj esperanto-verkistoj. Ŝia prozo tuj rekoneblas laŭ la unika aŭtora stilo – sentema, pensema, fajna kaj leĝera. Do kiam laŭokaze la bonkora Tereza Kapista sendis al mi pakaĵon da libroj inter kiuj estis “Tilla” de la kroata verkistino, mi akceptis ĝin dankeme malgraŭ manko de ajna interesiĝo pri la germana teatro kaj ties iamaj stelulinoj. Mi finis la legadon relative rapide, sed devas agnoski – unuafoje Spomenka Štimec elrevigis min.

Bona komenco, fino fuŝa
Laŭaspekte ĉio estas sufiĉe tradicia por tiu ĉi aŭtorino. La ĉefheroo de la romano estas Tilla Duriuex, germana aktorino kun parte slavaj (balkanaj) radikoj, kiu furoris sur la berlina scenejo antaŭ la Dua mondmilito, sed devis fuĝi kun sia juda edzo unue al Svislando, poste al Jugoslavio kaj pasigis reston de la vivo en Zagrebo kiel modesta kudristino en loka pupteatro.


Tri edzoj el artista medio, rilatoj al pluraj famuloj tiuepokaj inkluzive Pierre-Auguste Renoir kaj Erich Maria Remarque, la vivo plena je brilo kaj malĝojo, sukcesoj kaj fiaskoj, foje teda kaj rutina, foje kapturniga kiel aventura romano – en la manoj de Spomenka Štimec estis ĉiuj ingrediencoj bezonataj por verki bonegan romanon. Sed...


Bone, mi estu justa. Unuaj kelkdek paĝoj legeblas facile kaj ĝue. Tio estas tipaj specimenoj de la Štimec-prozo, sorbita je sentoj kaj pensoj, medita kaj observema, pli atenta al la detaloj kaj interna vivo de la herooj ol al la eksteraj eventoj. Jen nur kelkaj ekzemploj.
Ankoraŭ en la gepatra hejmo, Tilla ŝatis konversacii kun la kahelforno en la ĉambro. La forno estis komprenema, kuraĝigis, jesis, neis, malkonsilis. Sufiĉis nur fikse rigardi ĝin kaj starigi la demandon en si mem. Kiam iu eniris la ĉambron, ŝi rapide turnis la dorson al la forno por ne malkovri la aliancon. Estus terure suspektinde se oni ekrakontus ke ŝi parolas kun objektoj.


Aliloke pri ŝia sceneja nomo.
Por la unua teatra programo, por la rolo de knabo el Tirolo, ŝi elektis la nomon de la franca avino. Tiel Durieux ekfaris la nomon. Ŝi elektis ĝin kiel ŝi elektus ĉapelon. La nomo devus bone sidi. Ĝi sidiĝis kaj ne velkis dum multaj jardekoj.


Same la Štimec-rakonto ne velkis dum la unua duono de la libro. Mi ne certas ĉu tio estis bona ideo salti tien-reen en la tempo, alterne prezentante epizodojn el la berlina, svisa kaj zagreba vivperiodoj. Foje tio konfuzis min, sed eble mi nur estis iom malatenta. Cetere tio ne multe ĝenis.


Sed poste, jam en la zagreba etapo ĉio ŝanĝiĝas draste kaj kontraste. Anstataŭ senti kaj pensi la aŭtorino simple listigas eventojn kaj faktojn el la biografio de sia heroino. La interna vivo preskaŭ tute cedas lokon al tiu ekstera, faktoj anstataŭas sentojn kaj ni kuras ien sen pripensi kio okazas.


Tio speguliĝas ne nur en la aŭtora stilo, sed ankaŭ en la banala tekstokvalito, kiu falas subite kaj senrevene. La frazoj foje stumblas, tajperaroj multiĝas, same kiel ripetoj kaj malglataĵoj. Ŝajnas ke la aŭtorino subite perdis la intereson al tiu ĉi verko, do klopodis rapide fini ĝin kaj liberiĝi de la ne plu amata ido. Aŭ kvazaŭ ŝi estus pelata de senkompata eldonisto, kiu starigis la lastan kaj tre rigoran tempolimon, kiun ŝi klopodis atingi kontraŭ iu ajn prezo, do ŝi nur skribis haste-senprokraste sen relegi la tekston. Vere, mi ne scias kio okazis, sed mi estas malkontenta pri la rezulto.

La eldonaĵo – normala, sed ne pli
La libro aperis en la fama esperanto-eldonejo Edistudio, kio garantias certan presnivelon. Ankaŭ ĉi-foje papero estas blanka kaj glacea, kovrilo mola, sed fortika, folioj bone algluitaj, tiparo legebla. La libro enhavas dekon aŭ pli da nigroblankaj fotoj dissemitaj ie kaj tie. Neniu el ili estas subskribita, do oni povas nur diveni lokon, tempon kaj personojn.
Piednotoj abundas kaj utilas, klarigante pri menciataj nomoj kaj titoloj. Bibliografio ankaŭ povas esti interesa por leganto, kiu ŝatus daŭrigi esploradon pri la ĉefrolulino kaj ties epoko. Ĉu tiuj aperos? Mi ne certas.

Monday, February 6, 2017

Vojkruciĝo de Miller (Miller's Crossing)

Mi ne estas spertulo pri kreiva heredaĵo de la fratoj Coehn, sed tiu ĉi filmo certe estas inter la plej bonaj iliaj filmoj. Stila epoko de la 1930-aj jaroj, verŝajne la plej stila periodo por kino, elegantaj banditoj, kapturna historio – ĉio ĉi elstarigas la verkon. Mi re-spektis ĝin du aŭ tri fojojn kaj sendube faros tion denove.



La tuta historio estas ligita al la ĉefrolulo – juna kaj aŭdaca gangstero, kiu estas tre saĝa, timas neniun, konstante incitas ĉirkaŭulojn per sia ironio kaj… fakte ne scias por li ĉion ĉi faras. Dum la filmohistorio disvolviĝas li konstruas komplikegan kombinaĵon, kiu finfine savas lian krimĉefon de alia, ankaŭ sufiĉe digna rivalo. Sed por kio li faras tion, se fine li rifuzas ne nur dankon, sed eĉ pardonon, elbuŝigantajn de la savito? Plej verŝajne temas pri la nura ludanto, kiu ĉiam pretas veti per sia vivo.
Rimarkindas alegoria traktado de la ĉapelo, kiu simbolas la vivon de la ĉefrolulo. Kiam li estas endanĝerigita kaj troviĝas ĉe la rando de pereo, li perdas la kapveston. Sed poste li nepre trovas ĝin por surkapigi denove. Oni memoru, ke temas pri la tempo kiam ĉiuj viroj surportis ĉapelojn – ĉiam kaj ĉie. Se al la viro mankis ĉapelo, tio signifis, ke li perdis ĝin.



Inter epizodoj mi aparte ĝuis atakon de gangsteroj kontraŭ domo de lia ĉefo, kiu senemocie ekstermas la fiulojn kun aplomba eleganteco. Kaj ĉio ĉi okazas akompane de opermuziko, fluanta el lia gramafono. Belega bildo, ĉu ne?

Thursday, February 2, 2017

Apokalipso (de Mel Gibson)

Bonega filmo! Kolorriĉa, agoplena, spirkapta kaj samtempe tre koncepta. En ĝi ne aperas eĉ unusola ne-indiĝena rolulo aŭ vorto, sed tio estas la plej kristaneca filmo el ĉiuj spektitaj de mi.



La plej grava ideo, kiun strebas enkapigi al ni Mel Gibson, estas ke la majaa civilizacio iris eraran vojon, ke ĝi freneziĝis kaj rapidis al sindetruo, do troviĝis ĉe la rando de pereo jam antaŭ la alveno de eŭropanoj. Do, sugestas la lerta reĝisoro, la eŭropanojn ne turmentu la kulposento pri la neniigo de tiu civilizacio, ja eĉ se mankus konkistadoroj, ĝi mem eliminus sin. Oni povas konsenti aŭ diskuti pri tio, sed la koncepto estas interesa kaj prezentita tre konvinke.
Tamen eĉ se oni preteratentus ĉion suprediritan, la filmo estas impresega kaj spektinda. Tio estas vera kinematografio.