Danĝera knabino aŭ Kubanino vojaĝas al la 101a UK

Mi partoprenis ĉiujn UKojn ekde la 97a UK okazinta en 2012 en Vjetnamio. Do temis pri iaspeca tradicio, kiun mi jam ne volis rompi. Sed en 2016 mi decidis iom modifi ĝin kaj ne plu partopreni la kongreson sola. En novembro 2015 Kubo donacis al mi la belegan Maria Lisandra kaj mi decidis donaci al ŝi Eŭropon.

Kiel vojaĝi al Slovakio?
Ĉu vi opinias tion la tasko facile plenumebla? Evidente vi estas eŭropano. Tio ne estas tre facila eĉ por mi, ruso loĝanta en Siberio. Mi devis ricevi la ŝengenan vizon, flugi al Moskvo 2,5 horojn, poste al Vieno du horojn kaj poste busveturi al Nitro pliajn du horojn. Stultaj eŭropaj ŝtatoficistoj donis al mi la vizon nur unumonatan (pro tio mi ne povis veni al la geedziĝo de la ĉarmega esperanto-paro okazinta en septembro apud Romo) kaj ĝia ricevado kostis 500 dolarojn, ĉar mankas aŭstria konsulejo en mia urbo, do krom la konsulejaj impostoj mi devis pagi servojn de peranto kaj kuriero. Sed en mia kazo temis ĉefe pri la perdo de mono kaj tempo. Por la kuba esperantistino tio transformiĝis al la aventuro neimagebla.



Cetere tio estis antaŭvidebla afero. Imagu vin la eŭropa konsulo. Venas al vi 28-jara belulino el fora kuba urbeto, kiu havas neniujn oficialajn ligojn (edzo, infanoj, domo) al sia kompatinda patrujo, sed volas vojaĝi al Eŭropo por... partopreni esperanto-kongreson. Ĉu vi aprobus? Memoru ke temas pri la lando, kie plejparto da homoj vivas je 20-25 dolarojn monate kaj 90% revas fuĝi ien ajn el la amata de ili, sed tiom fuŝege administrata loko. Dum la duonjarcenta komunisma eksperimento fuĝis preskaŭ 20% de la loĝantaro (ĉefe al Usono) kaj la Eliro daŭras ĉiutage. Ĉiuj kubanoj jam havas parencojn eksterlande, grandparte vivas danke al ilia helpo, kaj revas aliĝi al ili por ke almenaŭ iliaj idoj havu normalan vivon anstataŭ profunda mizerego kaj senfinaj promesoj pri “baldaŭaj ŝanĝoj”. Do mi supozis ke la afero estos malfacila. Sed mi ne imagis kiom grave.



Ni planis kongresumi dum unu semajno en Nitro kaj sekvan semajnon pasigi en Vieno – la urbo, pri kiu Lisi revis de la infanaĝo. Tio signifis ke ni rajtis peti vizon de iu ajn el la du landoj. Laŭ sugesto de miaj vojaĝkomercaj amikinoj mi aranĝis la vizon de Aŭstrio, tra kiu mi planis veni al Eŭropo. Sed por Lisi ĉio estis multe pli komplika.
Unue ŝi telefonis al la slovaka ambasadorejo en Havano. La konsulino diris ke ŝi bezonas vizon de Slovakio. Por tio ŝi prezentu la biletojn tien kaj reen, pruvojn pri la pagita loĝejo, bankan kvitancon kiu montros ke ŝi havas almenaŭ po 100 eŭrojn por ĉiu tago, sanasekuron kaj la invitilon, plenigu paperojn en la ambasadorejo kaj poste venu por intervjuo. La inteligenta knabino skrupule plenumis ĉion, superinte ĉiujn kubajn stultaĵojn kaj burokrataĵojn. Post kolekti ĉiujn paperojn ŝi veturis per buso al Havano, enloĝiĝis ĉe sia onklino kaj venis al la ambasadorejo. Sed kio sekvis?



Dum la intervjuo la konsulino esploris ĉiujn paperojn. Ili estis senriproĉaj, eĉ pli – anstataŭ la rezervitaj biletoj ŝi prezentis la pagitajn, ĉar mankis rektaj flugoj al Havano, do ŝi flugis tra Moskvo per Aerofloto, kiu ne ebligas rezervadon, nur tujan aĉetadon. La kongreskotizo, busveturado de Vieno al Nitro, hotelo en Nitro, apartamento en Vieno – ĉio jam estis pagita kaj neredonebla. Tamen la konsulino videble dubis. Ŝi faris multajn demandojn kaj postulojn, kiuj evidentigis ke ŝi simple ne kredas al la deklaritaj intencoj de Lisi kaj volas rifuzi ŝian peton. Interalie ŝi demandis kial la bankokonto estis malfermita nur antaŭsemajne kaj kie ŝi deponis monon antaŭe? Se en alia banko, do prezentu ankaŭ ĝian kvitancon. Krome ŝi postulis sanasekuron por... Rusio, kie Lisi devis pasigi iom da tempo post reveno el Vieno.
La knabino telefonis min malĝoja kaj senespera. “Stano, por ricevi la kvitancon de alia banko mi devos reveni al Guantanamo. Busbiletoj jam mankas, do mi devos iri al la busstacio, pagi pliajn 10 dolarojn kiel ŝmirmonon, poste 16 horojn veturi al Santiago de Kubo, meznokte ŝanĝi la buson por pliajn du horojn veturi al Guantanamo, pasigi duontagon en atendovico en la banko, peti la kvitancon, atendi ĝin almenaŭ unu semajnon, reveni al Havano kaj... mi ne certas...”.  – “Ĉu la konsulino kredas al vi?” – “Mi pensas ke ne”. Do ni devis ŝanĝi la planon, ĉar tiu scenaro evidente venigus nin al sakstrato.

Neokazinta IJK
Mi komencis esplori variantojn. Unue mi skribis al Tobiasz Kaźmierski, kongresa asistanto de UEA, kun kiu jam plurfoje helpis al mi pri diversaj aferoj. Origine mi deziris aranĝi por Lisi ankaŭ partoprenon en IJK okazinta tiujare en Vroclavo. Mi planis la itineron, plenigis formularon en retaliĝilo, sed feliĉe ankoraŭ ne aĉetis biletojn, ĉar... la organizado estis vere terura. Oni ofte plendas pri fuŝoj ĉe UK, sed kredu min – tiuj plendantoj evidente antaŭlonge ne gustumis IJK.
Mi eĉ ne parolas pri la retejo – ĝi estis tolerebla kaj trovitan de mi fuŝon oni baldaŭ riparis (dankon al la Tobiasz-peranto). Ne tre facile, sed tamen mi orientiĝis en la programo, kie mankis priskriboj de la ekskursoj (nomoj de polaj kasteloj kaj vilaĝoj apenaŭ ion diras al alilandano). Sed kiel partopreni la aranĝon, kies organizantoj simple ne respondas al vi?
Por viziti Pollandon la kubanino ankaŭ bezonis vizon, ĉi-foje la polan, kaj por tio ŝi unue devis ricevi la invitilon. Neniam mi pensis ke tiu tasko iĝos nesuperebla por TEJO. Mi sendis ĉiujn datumojn (Lisi tre malofte povas retumi) kaj aprobis dekeŭran pagon. Nur sendu tiun paperaĉon al ni! Momenton....



Mi sentis min kvazaŭ retumante per modema retkonekto. La atendoradeto turniĝis senfine, sed la bildo ne iĝis pli klara. Semajnoj venis, la invitilo ne. Mi sendis mesaĝojn per la IJK-retejo, sed neniu respondis. Post mia plendo al Tobiasz venis mallonga mesaĝo de la organizantoj, en kiu ili informis ke la invitiloj ankoraŭ ne pretas. Bone, mi povas kompreni al ŝtatan burkoratecon. Sed mi ne komprenas la TEJO-silenton. Mi estas via kliento, mi pagas monon al vi, kial vi ne degnas respondi min?
Pliaj semajnoj pasis kaj ni jam timis, ke kiam la invitilo venos, Lisi simple ne havos tempon por aranĝi la vizon. Tiukaze ankaŭ UK jam estos perdita. Denove mesaĝoj, denove silento. La lasta provo – mi skribas per Fejsbuko al Boris Mandirola, la TEJO-prezidanto. Laŭ miaj laborspertoj sinturno al la plej supera instanco kutime solvas tiajn problemojn. Se iu plendus al mi ke miaj subuloj ignoras klienton – vaŭ, publika ekzekuto sekvus. Kio sekvis ĉi-foje? Trankvila respondo de la prezidanto, ke li simple “peris la demandon al la orgnizantoj”. Mi komprenis ĉion. La lastaj esperoj vanis. Do mi nuligis ĉion kaj koncentriĝis je la plej grava tasko – UK.



Poste la iama TEJO-prezidanto Łukasz Żebrowski, kiu amikas kun Lisi ekde IJK-2010 okazinta en Kubo, bedaŭris ke ŝi ne turnis sin al li, ĉar li jam sukcese aranĝis similajn vizaferojn. Sed evidente ĉi-foje la sorto mem malfavoris ŝian partoprenon en tiu stranga renkontiĝo.
Se tiel TEJO aranĝas sian plej gravan ĉiujaran eventon, mi povus nur deziri sukceson al tiu tutmonda (!) organizo.

Sukceso
Tio estis ĝusta decido, ĉar eĉ post lasi infanecajn IJK-ludojn ni havis multe da laboro plenumenda. Savis nin Jozef Reinvart, slovaka diplomato, kiu feliĉe estis LKK-ano de UK. Tobiasz sugestis lin kiel efikan helpanton pri la vizaj aferoj kaj tute pravis. La ĝentila kaj inteligenta, li tuj komprenis la situacion kaj enmiksiĝis fote kaj efike. Jozefo telefonis al la konsulino kaj klarigis ke temas pri bonaj homoj, kiuj vere planas nur partopreni la kongreson kaj ferii poste. Ŝi tuj draste malaltigis siajn postulojn, kaj petis nur ke mi sendu leteron, en kiu promesu ke mi persone pagos ĉion por Maria Lisandra en Vieno kaj estos garantianto de ŝia reveno. Mi dubas ke tiu papero havis iun ajn juran signifon, sed kion fari – ĉiu cedo devas esti vendita kaj evidente la konsulino konis tiun intertraktoregulon.



La letero fulmis al Kubo per rapidpoŝto (kvankam laŭ la kutimaj normoj de tiu ĉi servo ĝi helikis). La kontenta knabino kuris kun ĝi al la konsulejo, sed... la konsulino foriris pro laboraferoj al Slovakio kaj ŝia anstataŭanto estis iu s-ro Tomago. Li videble ne kredis ŝin.
Denove enmiksiĝis Jozefo por klarigi ĉi-foje al Tomaga, ke temas pri la fidindaj homoj. Dum plia intervjuo li detale pridemandis ĉion, esploris la paperojn, ridis pri la bankokonto (evidente li kredis la monon pruntita), kontrolis mian Ŝengen-historion (mallongan, sed senmakulan) kaj resumis: “Bone, Lisandra, Slovakio ne plu havas demandojn al vi. Sed nun ni devos konsulti la ambasadorejon de Aŭstrio...”.
Mi ne ŝatas esti aroga, sed foje tio estas sola vojo. Jozefo, helpu... Plian fojon Jozefo telefonis al Havano por klarigi, ke vere temas pri senriskaj vizitantoj... Mi estis ŝokita je tiu ĉi burokrateco. Ĉu ili vere opinias ke junulino deziranta fuĝi al Eŭropo elektus tiom komplikan vojon? Pagi kelkmil eŭrojn por biletoj kaj luksaj loĝejoj, flugi tra Moskvo al Vieno kaj de tie al Nitro nur por trapasi la kuban limon? Sed la ŝtatoficistoj ĉiam pensas ŝablone. Se oni entute povus nomi tion pensado.



La operaco daŭris unu monaton. Mi el Tjumeno, Jozefo el Slovakio kaj Lisandra el Havano batalis kontraŭ la eŭropa burokrata maŝino. Ni venkis. Restis nur unu semajno antaŭ la flugo kiam Lisandra estis denove invitita al la slovakia ambasadorejo. Dum duonhoro Tomaga esploris ŝiajn paperojn por poste redoni al ŝi la pasporton kaj elbuŝigi: “Lisandra, post unu monato mi deziras vidi vin en Havano!” Kaj li ekridis.

Comments