Domo de vic-reĝo aŭ Kiom kostas sendependeco?

Sendependeco aŭ bonfarto, nobla ideo aŭ komplika realo – tiel oni povas vortumi dilemon, kiu ne havas definitivan solvon. La filmo “Domo de vic-reĝo” esploras ĝin je ekzemplo de Brita Hindio, kies sendependiĝon akompanis divido je du ŝtatoj – Barato kaj Pakistano.

Amara divorco
Sian titolon la filmo ŝuldas al la lordo Mountbatten, la lasta vic-reĝo de la kolonio, kiu venis al Delhio en 1947 kun unika tasko – prepari ĝian separiĝon de la Brita imperio. Bela palaco, helpema servistaro, ekzota kulturo – lia familio ĝuas la novan loĝlokon. Tamen en tiaj aferoj nenio iras laŭplane.



La sendependiĝonta nacio estas dividita je du malamikaj frakcioj – la hinduoj kaj islamanoj. La reciprokaj malkredo kaj malamego, dum jarcentoj flegataj de la koloniistoj, donis abundan rikolton – sojle de la longe atendata liberiĝo ili volas separiĝi ne nur de la iamaj sklavigantoj, sed ankaŭ unu de la alia. La komunumaj gvidantoj – ambicia Jawaharlal Nehru kaj malcedema Muhammad Ali Jinnah – ne kapablas interkonsenti pri io ajn, speciale la lasta, kiu persiste postulas fondon de la “lando de la puraj” (Pakistano). Eĉ la grandspirita Mahatma Ghandi vane klopodas trovi mezan vojon, parolante pri “beleco de la kompromisoj”.


Lordo Mountbatten kun komunumestroj

Sed ĉion decidas eĉ ne la politikistoj, sed popolamasoj, en kies koroj jam brulas malamego, ĉi-foje direktita kontraŭ siaj najbaroj. Tra la lando ruliĝas ondo de pogromoj, en kiuj pereas miloj da homoj. Riveroj da sango fluas tra la kolonio, urĝigante al la tuja solvo. La vic-reĝo kapitulacas antaŭ la neregeblaj eventoj kaj aprobas la dividon. Anstataŭ fakulo, Londono sendas ŝtatoficiston kun nulaj spertoj, kiu malfacile orientaĝas eĉ sur la mapo. Sed ĝis anoncita dato restis nur du monatoj, do restas nur fari ĉion eblan...


Islamaj rifuĝintoj, 1947

Oni scias, ke la geedziĝoj estas feliĉaj, sed la divorcoj amaraj kaj ofte kverelaj, do oni povas imagi kio akompanas disiĝon de la du nacioj. La landlima linio dishakas vivan organismon, separigante vilaĝojn, arbarojn, havaĵojn kaj familiojn. Ĉiu servisto de la vic-reĝo devas elekti en kiu ŝtato li loĝos, do etnoreligia identeco iĝas la unuaranga afero. Oni dividas meblojn, telerojn kaj eĉ bibliotekon, inkluzive la Britan enciklopedion – volumenoj de la 1 ĝis # iros al Barato, dum la aliajn prenos Pakistano. Kiu deziras pli da kruelaj detaloj, legu “El Nigraj marĝenoj”, rakontaron de la pakistana verkisto Saadat Hasan Manto, publikigitan en Beletra Almanako N 15.


Sikĥaj rifuĝintoj, 1947

Sur tiu ĉi fono disvolviĝas persona tragedio de du geamantoj – islamana servistino Alia kaj hindua servisto Jeet. Familio de la lasta pereas en masakro, ebeniginta lian vilaĝon. Lia amatino decidas veturi kun sia malsana patro al la novkreota Pakistano, sed sekvan tagon Jeet ekscias ke ilia trajno estis haltigita de hinduaj naciistoj kaj ĉiuj pasaĝeroj murditaj...
En la lasta sceno li tamen trovis sian amatinon – post longa serĉado, en rifuĝejo por la hinduoj, de kie oni postulis forporti ŝin al tiu islamana. La du koroj reunuiĝis dum la landoj disiĝis por ĉiam.
Alia bato trafis la koron de la vic-reĝo mem. Fine li hazarde eksciis, ke la disiga plano estis desegnita antaŭlonge, subestre de Winston Churchill, kiu esperis per la bufroŝtato Pakistano apartigi Baraton de Sovetunio, kies ligoj kun la sendependiĝonta lando tro fortaj. La lordo komprenas ke li kaj milionoj da loĝantoj de la Brita Hindio estis nuraj peonoj sur la granda geopolitika ŝaktabulo. Blokado la malica komunista reĝimo estis konsiderata pli grava ol suferoj kaj mortoj de ordinaraj homoj.

Kiom kostas la sango?
Oni povas diskuti pri historia ĝusteco de la filmo. Sed mi volas atentigi pri tute alia, nerefutebla afero – ĉiuj disiĝoj kostas. Ili kostas multe. Kaj tiujn kostojn pagas ne politikistoj, kiuj iniciatas kaj plenumas ilin, sed ordinaraj homoj. Mirinde, sed post jarcentoj da sperto kaj milionoj da mortoj tiu simplega ideo mankas al la amasa konscio.


Bakuo post la armena pogromo. 1990

La amasa homo ĝenerale emas aliĝi al grego – ne gravas al kiu. Plej ofte tion influas hazardaj faktoroj kiel familia tradicio, eduko aŭ ĉirkaŭaĵo. Iuj subtenas dekstran ideologion, konsiderante “fortan manon” sola bazo por la nacia bonfarto. Aliaj inklinas al liberalismo, kun la sama fervoro kontraŭante iujn ajn limigojn. Observantoj foje miras kiel rapide homamasoj ŝanĝas siajn poziciojn – la Nazia Germanio estas tipa ekzemplo, sed iom malpli drastan politikan migradon oni povas vidi eĉ nuntempe.


Viktimoj de la turka pogromo. Fergana valo, Uzbekio. 1989

Tio okazas, ĉar plejparte homoj pensas ŝablone, preferante ricevi ideojn pretaj kiel hamburgeroj anstataŭ kuiri memstare en sia kapo. Kolekti faktojn, analizi, konkludi – por kio tiom da peno, se eblas simple ŝalti televidilon aŭ malfermi retpaĝon?


106-jara armenino defendas sian domon

Oni detale esploris tian konduton surbaze de la totalismaj reĝimoj (relegu verkojn de George Orwell), sed ĝi ne malpli propras al la tiel nomataj “demokratiaj landoj” kaj homoj, kiuj konsideras sin liberaloj. Ili plenigas siajn paĝojn en sociaj retoj per ŝablonaj alvokoj kiel “Liberigu Palestinon!”, “Liberecon al Tibeto!” ktp. Sed ĉu malantaŭ tiuj sendube noblaj animmovoj staras almenaŭ iom da scio? Ĉu ili vere scias ion pri la menciitaj konfliktoj, havas ideojn pri ilia solvo kaj certas, ke tio ne kaŭzos pli da sufero? Mi forte dubas.


Civiluloj en Grozno, Ĉeĉenio

Ĉiutage mi vidas kiel tiaj liberemuloj publikigas novaĵojn pri plia palestinano, mortigita de la israela polico. Sed neniam ili mencias, ke antaŭ esti mortpafita li mem pafis kontraŭ civiluloj aŭ ponardis homojn surstrate. 



Foto de bela knabino kun mankatenoj inundas la sociajn retojn. Sed kial oni ignoras filmetojn, en kiuj same ĉarmaj knabinoj krias: “Tranĉu gorĝojn al la judojn! Eksplodigu la busojn!” kaj ĝoje dancas, festante morton de virino, ponardita en sia domo antaŭ okuloj de siaj tri infanoj, fare de “kuraĝa liberecbatalanto”?



Post ĉiu eksplodo fare de ĉeĉenaj teroristoj mi alfrontis strangan (por mi) reagon eĉ de eŭropaj esperantistoj, kiu ĝenerale vortumeblas tiel: “Bedaŭrinda afero, sed tion kaŭzas daŭra subpremado de la ĉeĉena popolo. Liberigu Ĉeĉenion!” 

Ŝamil Basajev kun ostaĝoj

Vane mi klarigis, ke Ĉeĉenio jam estis tute libera de 1991 ĝis 1995 kaj de 1996 ĝis 2000, sed anstataŭ konstrui normalan vivon ĝiaj loĝantoj kreis novan Somalion, kie oni ŝtonumis homojn laŭ leĝoj de ŝario, torturis ŝtelitajn homojn kaj ĉiujare aranĝis futbalmatĉon memore al la “glora evento” – ostaĝigo de mezlernejo de la kaŭkaza urbeto Beslano, kie pereis 334 homoj, inkluzive 186 senkulpajn infanojn. Venkinto estis premiata per bombokanono. Ĉu sango de la osetaj (eĉ ne rusaj!) infanoj estas malpli kosta ol tiu de la ĉeĉenaj islamistoj? Sed responde aŭdiĝas nur obtuza muĝado: “Rusio estas la lasta imperio... liberigu popolojn...”.


Infanoj de Beslano

Mi supozas ke plejparte temas pri naivuloj, kiuj vere kredas ke la popoloj de Rusio revas pri sendependiĝo kaj “libereco”, kiu alportos al ili feliĉan vivon – ja ĉia liberiĝo feliĉigas. Sed ĉu ili scias kio akompanis ekzemple disfalon de Sovetunio? Militoj kaj masakroj, kies sangaj spuroj ne malaperos eĉ post jardekoj.
Uzbekoj masakris turkojn en Fergana valo. Kirgizoj buĉis uzbekojn en urbo Oŝo kaj apude. Azeroj faris amasan pogromon en Bakuo, murdinte dekojn da siaj armenaj najbaroj. 


Viktimoj de la armena pogromo. Bakuo, 1990.

En la fakte sendependiĝinta Ĉeĉenio de 1991 ĝis 1995 okazis granda etna elpurigo dum kiu estis buĉitaj aŭ forpelitaj preskaŭ ĉiuj neĉeĉenaj loĝantoj – rusoj, judoj, germanoj, ukrainoj, tataroj. Stulta naciismo de la kartvela registaro sekvigis kruelajn militojn en Sud-Osetio kaj Abĥazio, sekve de kiuj tiu kaŭkaza landeto perdis grandan parton de sia teritorio. 


Barikado en Sud-Osetio. la 1990-aj jaroj

En Ĉednestrio nur enmiksiĝo de la rusia armeo haltigis militon inter tiu plejparte rusparolanta regiono kaj la moldava registaro. En Taĝikio eksplodis kruela enlanda milito inter la sudaj kaj nordaj klanoj. Milito en Montara Karabaĥo flamegis dum jaroj – kun masakroj kaj etnaj elpurigoj. La konflikto en Ukrainio daŭras ĝis nun, malgraŭ ĉesigo grandaj bataloj.


Azeraj rifuĝintoj el Montara Karabaĥo

Kun granda peno Rusio sukcesis preventi propran disfalon, kies sekvoj povus esti vere katastrofaj. Sed por tio ĉiutage batalas en Norda Kaŭkazo militistoj kaj specialaj servoj (plejparte lokanoj, ĉar rusoj tre malmultas en la regiono) por ke islamistoj ne establiĝu tie, realiginte sian revon pri Islama Ŝtato, ĵus frakasita en Sirio.


Liberigitaj ostaĝoj el hospitalo, kaptita de Ŝamil Basajev

Mi povus daŭrigi per aliaj ekzemploj – ekzemple Jugoslavio, sed ĉu tio vere necesas?

Liberecon al Uagamorduo!
Sed kial? Mi jam parte respondis al tiu demando, sed jen du plej gravaj klarigoj – unu politika kaj alia psikologia.
Kiu regas la amaskomunikilojn? Elitoj. En la totalismaj ŝtatoj temas pri registaroj, en la “demokratiaj” – pri grandaj entreprenoj, proksimaj al la influaj politikaj fortoj. Ĉu vi vere kredas ke tiuj homoj, loĝantaj en tute alia universo, interesiĝas pri bonfarto de la tibetaj kamparanoj aŭ ukrainaj rifuĝintoj? Ĉu vi havas ekzemplojn de tia konduto?


Sud-Osetio, la 1990-aj jaroj

Rigardu pli atente kaj vi vidos la saman politikan ludon, kiun la lordo Mountbatten rimarkis antaŭ 70 jaroj. Okcidentaj elitoj subtenas “liberigan movadon” de Tibeto, ĉar tio ebligas almenaŭ iom bremsi Ĉinion, kies politika, ekonomia kaj milita kresko maltrankviligas ilin. Ili favoras al la ĉeĉenaj “liberecbatalantoj”, ĉar tio estas unu el malmultaj vojoj influi Rusion kun ĝia sendependa politiko. Bedaŭrinde por ili, post la islamistaj atakoj en Eŭropo malpli facilas klarigi al la civitanoj, kial ili devas subteni la ĉeĉenajn teroristojn dum persekuti iliajn eŭropajn kamaradojn.


Savitaj ostaĝoj de Ŝamil Basajev

Kiam kontraŭregistaraj manifestacioj inundis Kievon, la eŭropaj registaroj postulis forigi de la stratoj policon, malgraŭ nekaŝeblaj pruvoj de perforto fare de la protestantoj. Sed kiam la hispana polico brutale batis pacajn homojn en Katalunio, la samaj eŭropaj registaroj deklaris ke temas pri la “interna afero” de Hispanio – malgraŭ pluraj fotoj kaj filmetoj, montrantaj senprovokajn kruelaĵojn. La diferenco estas simpla – por la okcidentaj elitoj estis grave kapti Ukrainion kiel bufroŝtaton, premilon kontraŭ Rusio. Tute kontraŭe, la sendependiĝo de Katalunio damaĝus iliajn ekonomiajn interesojn, do la kataluna sango verŝita surstrate iĝis malpli ruĝa ol tiu ukraina.


Azeraj rifuĝintoj el Montara Karabaĥo

La plej amuza afero en tiu farso estas ke la plejparte maldekstremaj liberemuloj estas manipulataj de la dekstraj elituloj. Ili konsideras sin ribelantaj kontraŭ la sistemo dum en realo ili restas nuraj pajlopupoj, kiuj dancas, ploras kaj ridas laŭ deziro de siaj mastroj. Hipokriteco kaj duoblaj normoj regas la mondon dum la obeema ŝafaro manĝas la proponitan al ĝi idean furaĝon kaj muĝas laŭordone: “Liberecon al [metu la nomon]!”


Islamisto montras siajn ostaĝojn

La dua kialo estas pure psikologia kaj oni povas ilustri ĝin per eksperimento, aranĝita de The Washington Post. En 2014, kiam la ukrainia krizo atingis apogeon, tiu usona ĵurnalo, apenaŭ suspektebla en simpatioj al Rusio, faris enketadon, kiu inkluzivis peton montri situon de Ukrainio sur la mondomapo kaj demandon pri kiom forte Usono devas engaĝi en tiu ĉi afero.


Soldato trankviligas savitan ostaĝinon

Nur 16% de la enketitoj korekte respondis al la unua demando. Plejparto montris al la grandega spaco, kies limoj atingis Portugalion okcidente, Kazaĥion oriente, Finnlandon norde kaj Sudanon (!) sude. Tamen tiu geografia maklereco, tiom propra al la usonanoj, apenaŭ estus speciale atentinda se ne tre interesa korelacio, rimarkita de la enketantoj. Ju pli nebulaj estis konoj de la enketito, des pli rigora estis lia politika vidpunkto. Do la plej fortan enmiksiĝon de Usono en la ukrainia krizo postulis homoj, kiuj eĉ ne sciis kie troviĝas tiu ĉi lando!


Surskribo sur la domo: "Rusoj"

Mi certas, ke la saman rezulton oni havus kun Ĉeĉenio, Tibeto, Palestino ktp., sed proponas alian eksperimenton. Oni verku peticion pri liberigo de iu imagita lando, ekzemple Uagamorduo. Publikigu ĝin en iu subskribkolekta retejo, kiuj abundas nun kaj lanĉu kampanjon tra la sociaj retoj. Kredu min, jam morgaŭ oni havos milojn da subskriboj, republikigoj kaj komentoj kun ardaj postuloj – Liberecon al Uagamorduo! Kiam pensoj malmultas, la vortoj venas rapide...


Kiel rompi tiun ĉi cirklon? Tre simple – pensu memstare. Kolektu informojn, analizu kaj faru vian propran konkludon. Interreto donis al ni facilan aliron al neimageble vastaj informofontoj, necesas nur uzi la eblecon. Temas pri temporaba kaj komplika afero kun rezulto ne garantiita, sed tio estas neevitebla pago kontraŭ la vera libereco.

Comments

  1. Kiel kutime, bonega artikolo, dankon Stano!

    Ĉu milito aŭ paco, sendependiĝo aŭ koloniismo?
    Respondoj al tiaj malfacilaj demandoj dependas de tiuj, al kiuj ni demandas ilin.

    Kompreneble, individuoj pripensas siajn individuajn kaj familiajn situaciojn, dum politikistoj aŭ registaroj supozeble pripensas naciajn “interesojn”. Eble la solvo estus ke individuoj devas ricevi pli bonan edukadon en demokratio, kaj ke anstataŭ konsideri naciajn interesojn, registaroj devas konsideri internacian kunlaboron, ekz. kiel partoprenantoj en Unuiĝintaj Nacioj. Kiel la filmo montras, kaj kiel tiu-ĉi film-recenzo konfirmas, subitaj politikaj dividoj facile fariĝas perfortaj kun multegaj viktimoj. Faktoroj kiuj pliigas la perforton, sendube estas fundamentalismaj religioj, kaj naciismon. Preferate estas “unu granda ronda familio” kiel D-ro Zamenhof proponis dum Kongreso (en la Katalunia Barcelono!). Ĉar se homoj kaj registaroj komprenus tiun familian principon, ili ne atakus sian proprajn familianojn.

    ReplyDelete

Post a Comment