Glacirompilo «Krasin» – la rezervita heroo

Antaŭfoje ni disiĝis en la placo de la mara stacidomo en Sankt-Peterburgo post viziti submarinon “Narodovolec” – la ŝarkon de la nordaj maroj, transformitan al muzeo. Nun ni direktiĝu suden – al la interkruciĝo de la 23a linio (tiel nomiĝas malnovaj stratoj en Vasilevskij insulo) kaj Kajo de leŭtenanto Ŝmidt. Tie trovis la finan haltejon la sola rusia glacirompilo-muzeo “Krasin”.

Kamarado Krasin  la homo kaj glacirompilo
Post la malvasta submarino tiu ĉi koloso ŝajnas esti paradizo por klaŭstrofobiulo – timu nenion, la spaco sufiĉas por ĉiuj! La personaro aspektas ne malpli impresa – aĝaj viroj en marista uniformo kaj solidaj virinoj, kiuj sendube ŝatas vastecon de la supra ferdeko. Mi tutkore dankas ilin, ja ekskurso de nia ĉiĉeronino estis superba. Sed ĉu eblus fuŝe prezenti historion de tia ŝipo?



Ĝi naskiĝis en Newcastle upon Tyne (Anglio) en 1916 kaj estis la dua arkta glacirompilo en la historio de Rusio. Se la unua estis nomita “Jermak” honore al la rusa konkerinto de Siberio, do tiu ĉu estis baptita “Svjatogor” memore al la legenda rusa fortikulo. Sian laborvivon ĝi komencis en Arĥangelsko, kie preskaŭ pereis jam en la “suĉinfana”, dujara aĝo. 
Antaŭ lasi la urbon dum la Enlanda milito la bolŝevistoj provis bari vojon al la ŝipoj de la eksterlandaj aliancanoj de la Blanka armeo kaj tiucele dronigis la ŝipon en la riverbuŝo de Norda Dvino. Tamen eĉ tion ili faris fuŝe, do la angloj senprobleme levis ĝin kaj inkludis en sian ŝiparon. La sovetia diplomato devis klopodegi por post tri jaroj elaĉeti la perditan glacirompilon kaj revenigi ĝin en la hejmohavenon. Ĉu vi jam divenis la nomon de tiu ĉi diplomato? Ĝuste – tio estis kamarado Leonid Krasin.


Leonid Krasin

En 1926 la 56-jara bolŝevisto mortis kaj post kelkaj monatoj aperis la nova “Krasin” – tiel “Svjatogor” perdis sian denaskan nomon. Sub tiu ĉi titolo kaj ruĝa flago ĝi faros sian plej gravan heroaĵon, enirinte gloran historion de la esplorado de Arkto – ĝi savos la ekspedicion de Umberto Nobile.

Kiu manĝis Malmgren-on?
La itala generalo decidis konkeri la Nordan poluson en aerŝipo nomita honore al lia sunoplena patrujo ”Italio”. Li sukcesis. La 11an de majo 1928 la aeronaŭtoj startis de la insulo Svalbardo kaj sukcese alteriĝis en Alasko, forĵetinte super la poluso kverkan krucosignon, kiun enmanigis al ili la papo Pio la 11a


Umberto Nobile en Arkto

Tamen dum la revena vojo radiokonekto ĉesis kaj dum longaj naŭ tagoj regis plena silento. Poste oni eksciis, ke nur 100 km antaŭ Svalbardo pro forfluo de gaso la aerŝipo iĝis neregebla, sinkis kaj falis sur glacion. Unu el 16 vojaĝantoj pereis tuj, ses forflugis sur la aerŝipa ŝelo kaj malaperis, naŭ postvivintoj restis en la glacia kaptilo.



Umberto Nobile direktiĝas al Spitzbergeno

Post kolekti disĵetitajn aĵojn ili markis per ruĝa farbo sian tendon kaj sidiĝis interne, senĉese sendante SOS-signalojn en la blankan silenton. Marĝena rimarko: en 1969 la sovetia reĝisoro Miĥail Kalatozov faris sovetia-italan filmon pri la ekspedicio, titolitan “Ruĝa tendo”. 



Afiŝo de "La Ruĝa Tendo"

La verko estas spektinda jam pro la ĉefroluloj kiel Sean Connery kaj Claudia Cardinale, kaj muziko de Ennio Morricone.


Kadrero el la filmo "La Ruĝa Tendo"

Baldaŭ du italaj navigaciistoj subestre de la sciencisto Finn Malmgren decidis iri laŭ glacio al Svalbardo esperante renkonti tie ĉasistojn. Sed la helpo venis de tute alia, neatendita flanko. La 3an de junio kampara radioamatoro Nikolaj Ŝmidt hazarde kaptis malfortajn signalojn el la Centra Arkto kaj sendis la informojn al Moskvo. Jam la 11an de junio la skiparo de ”Krasin”, kiu provizore haltis en Leningrado, ricevis urĝan ordonon – savi la ekspedicion de Umberto Nobile.


Umberto Nobile. 1926.

La glacia stato en la loko de la katastrofo estis ege komplika, do en la lastaj tagoj dum unu deĵorperiodo (kvar horoj) la glacirompilo pasis averaĝe po 14 mejlojn. La 12an de julio sur ĝian ferdekon leviĝis la grupo de Malmgren, pli ĝuste du postvivintaj navigaciistoj – la delira Mariano kaj la relative sana Zappi. Tiu lasta rakontis, ke ilia estro, rompinta la manon dum la aerŝipa falo, tre malfortiĝis dum la marŝo, preskaŭ ne povis moviĝi kaj fine petis lasi lin en tombejo, elhakota en glacio. Tiu ĉi peto estis plenumita.


Finn Malmgren kaj Aldo Pontremoli dum la ekspedicio de Umberto Nobile
Kiam la informo tralikiĝis al amaskomunikiloj eksplodis grandega skandalo. Oni riproĉis Zappi pri malfortanimeco, perfido kaj eĉ kanibalismo! 


Kadrero el la filmo "La Ruĝa Tendo"
La onidirojn flamigis ke Zappi surportis horloĝon kaj parton de la vestoj de Malmgren, dum mankis letero aŭ almenaŭ la lasta notico de la mortinto. Krome kompare al la ostiĝinta Mariano tiu ĉi navigaciisto aspektis tro dika kaj bonfarta.

Aritmetiko de la sorto
Samvespere “Krasin” atingis la glacion sur kiu troviĝis la lastaj kvin skipanoj. Mi ne misskribis, temis pri kvin personoj, ĉar la ekspediciestro generalo Umberto Nobile lasis la glacion jam la 25an de junio en aviadilo de la sveda piloto Einar Lundborg. Iuj povus nomi tion hontinda ago, sed ĝi estis sufiĉe racia – el sekura loko li povus pli efike gvidi la savoperacion. Eble tiu raciemo helpis al Nobile travivi longajn 93 jarojn kaj morti hejme, en sia lito.


Umberto Nobile. La 1920aj jaroj.

La 5an de oktobro “Krasin” trapasis Finnan golfon por ankri ĉe la Kajo de leŭtenanto Ŝmidt (la rusia revoluciulo neniel rilata al la menciita raioamatoro), kie ĝin renkontis miloj da ĝojoplenaj urbanoj. Tio estis triumfo de la sovetia glacirompila floto! En la unua internacia savoperacio partoprenis 1500 homoj. 18 ŝipoj kaj 21 aviadiloj impetis por helpi al la teamo de Umberto Nobile. Dum la savado kraŝis kelkaj aviadiloj, pereis tri italaj pilotoj kaj ses skipanoj de la franca aviadilo “Latham”, inkluzive de la legendeca polusa esploristo Roald Amundsen. Naŭ herooj pereis por savi ok ekspedicianojn – la devosento ĉiam superas aritmetikon.


Finn Malmgren. 1928.

Post ioma tempo usona ĵurnalisto aldonis plian enigmon, ĉi-foje mistikan. Preninte el sia tablo bildkarton kun la ekspedicianoj, eldonitan antaŭ ilia vojaĝo, li rimarkis strangan aferon. La foto estis faldita laŭ la centro kaj la faldlinio ekzakte dividis la teamon je du partoj: maldekstre estis la ok postvivintoj kaj dekstre – la ok pereintoj. Malsupre en la centro staris meteologo Malmgren, kiu insistis ke la ekspedicio revenu ĝuste laŭ tiu ĉi itinero – malgraŭ danĝera ventego kaj kontraŭe al la opinio de Nobile. Kion diri? Ĉiu havas sian sorton…

La polusa heroo
Post la triumfa marŝo “Krasin” iĝis la ĉefŝipo de la Karaaj maraj ekspedicioj. Ĝi faris la vojon al ŝipoj, elkondukis tiujn premitajn en glacio kaj en 1934 preskaŭ iĝis heroo de la nova arkta epopeo – savado de la ĉeluskinanoj. Post ekscii ke la sovetia ŝipo “Ĉeluskin” estas dispermita de la glacioj de Ĉukotka maro la skiparo de “Krasin” tuj impetis al la loko de la katastrofo. En sep semajnoj ĝi transiris Atlantikon, tra Panama kanalo eniris Pacifikon kaj jam preskaŭ atingis la cellokon kiam oni nuligis la ordonon.


Krasin ĉe Islando

Cetere por ĝi sufiĉis da heroaĵoj. Komence de la Granda patriota milito “Krasin estis rearmita en Usono kaj Kanado kaj transformiĝis al la militŝipo. En 1942 ĝi eskortis la plej grandan arktan karavanon PQ-15 – trabatis por ĝi la vojon en la glacioj kaj samtempe forpelis germanajn bombaviadilojn. Samjare apud insulo Dikson “Krasin” forkondukis kargoŝiparon al la glaciejoj de la altaj latitudoj kaj tiel savis ĝin de atakoj de la germana batalŝipo “Admiral Scheer”.



En la postmilitaj jaroj la glacirompilo paŝon post paŝo forlasis la scenejon. En la 1970aj jaroj “Krasin” estis transdonita al geologoj, kiuj forigis du vapormaŝinojn, transforminte ĝin en nura vaporŝipo. Ĝin sendube atendis ferrubjeo, sed ekprotestis maristoj, esplorantoj de Arkto kaj simplaj peterburganoj. Do ekde 1995 la glacirompilo ankras ĉe la sama Kajo de leŭtenanto Ŝmidt, kiu estis loko de ĝia plej granda triumfo.

La rezervita, sed ne rubigita
Kiel fartas “Krasin”? Sufiĉe bone. Plejparto de ejoj estas restarigitaj en la stato kiun ili ekhavis post la granda riparado de la 1950a jaroj, okazinta en GDR. Sur dikaj ŝnuregoj plu pendas kontraŭrataĵoj – metalaj diskoj, kiuj baras la vojon al la infektoportantoj. En la granda kajuto staras verdaj foteloj kaj en la centro – la fama tagmanĝtablo. Dum ruladoj oni kovris ĝin per malsekaj tablotukoj por malgliti la telerojn. Se tango fortiĝis oni levis la flankbarilojn. Kaze de forta ŝtormo aldoniĝis vandoj, kiuj dividis la tablon je kelkaj sekcioj. Kompreneble se iu plu havis apetiton…




Laŭ la ferdeko promenas nigra kato Kuzja, kiun la skipanoj prenis de sur glacio en 2005. Ili diras ke jam antaŭe sur la glacirompilo ofte loĝis nigraj katoj, do ili nur daŭrigis la tradicion. Sed ĝi ne estas sola viva estaĵo – en 2006 oni levis el Neva… bonrasan virkokon! Neniu scias kiel la kompatinda besto trafis la drivantan glacion. Ĉasbirdoj forte taŭzis la parencon, seniginte ĝin je la fiera kresto, sed bestokuracistoj el la peterburga zoo rapide resanigis la kokon. Oni baptis ĝin simple, sed simbole – Umberto.




Do “Krasin” daŭrigas la noblan savmision. Tio estas apenaŭ mirinda afero, ja ĝis nun la ŝipo troviĝas en la mara registro kaj rajtas vojaĝi al la maroj. Ĝia statuso estas ne tre belsona – “la rezervita ŝipo”. Sed la muzeaj kunlaborantoj elbuŝigas ĝin kun neimagebla fiero: “Ni estas ne rusta barĝo kiel “Aŭroro”. Ni estas rezervo!”

Comments