Norman: la modesta supreniro kaj tragika falo de
novjorka solvisto – tiel sonas la
plena nomo de tiu ĉi filmo, en Rusio promociata sub la pli konciza antaŭa
titolo Strategio de Oppenheimer. Iuj
konsideras ĝin nura regurdo de la fama historio pri la kortega judo,
priskribita en novelo de Wilhelm Hauff kaj romano de Lion Feuchtwanger kaj bildigita en la fifama nazia filmo Jud Süß. Sed mi vidas
en ĝi ion multe pli grandan – historion pri la kredo je la homoj.
Fido je la homoj – foje ŝajnas ke ĝi tute malaperis en la nuna mondo.
Sed la ĉefheroo de la filmo, grizhara novjorka judo Norman Oppenheimer (Richard Gere) havas alian opinion.
Li renkontas (pli ĝuste – trovas) mezaĝan israelan politikiston (Lior Ashkenazi), trudas al li sian konatiĝon kaj donacon, kaj tiel iĝas lia servema
amiko. Poste la iama vic-ministro evoluas ĝis la ĉefministro de Israelo, sed
mirinde ne forgesas la novjorkan adoranton, kiu plu helpas al li pri la plej
diversaj aferoj, ĉefe bazitaj sur personaj ligoj, kiujn li konstruas ĉiutage
kun neimagebla lerteco, ofte rande de friponado. Sed finfine babilemo kaj
societemo de Norman turniĝas kontraŭ li – hazarde kaptita de lia parolemo
kunlaborantino de israela konsulejo interesiĝas pri lia agado kaj komencas
enketadon, kies rezultoj grave damaĝos la politikan karieron de la ambicia
ĉefministro kaj tute detruos amikecon inter la du ĉefaj herooj.
Sed kiu li estas, Norman Oppenheimer? Geschäftmacher, luftmensch, homo
kiu ne ekzistas aparte, sed realiĝas nur kiel reflekto de aliaj personoj. Li
serĉas objekton kiun li adoras, en kiu diluiĝas, en kies ombro kaj rebrilo li
vivas. Pri ĉiuj li parolas bone, sola escepto estas nekonata komercisto en la finaj scenoj, sed tiam li parolas pri si
mem (ankoraŭ sen scii tion). Li deziras ke ĉiuj estu kontentaj, feliĉaj,
sukcesaj kaj tiuj ĉi revoj montriĝas en la lastaj scenoj.
Li sin trudas ĝis ekstrema humiliĝo, genuiĝas antaŭ sia adorato. Lia
simileco al la heroo de Lion Feuchtwanger estas nur ŝajna, ĉar li profitas nenion
krom la sento de aparteno kaj post pluraj jaroj de fidela (kaj propravola)
servo ni vidas lin en la samaj pelto kaj kepo manĝi ĉipaĵojn el skatolo. Li
mensogas kiel li spiras, sed nur por flati, plezurigi iun, ne por persona
profito.
Fine ĉio renversiĝas, lin persekutas la sama homo, lia reflektaĵo. Li
mem detruas ĉion per la sama rimedo per kiu li ĉion konstruis – per sia
senhalta babilado.
Lia adorato origine estis modesta israela politikisto, almenaŭ li
detenis sin en la akceptebla kadro, sed flatado de Norman vekis lian vantemon. Fakte
Norman mem kreis sian idolon – unue en la menso, poste en realo. Kaj tiu,
kvazaŭ laŭdata infano, ekkredis je sia elektiteco, je sia alta destino. Pro tio
li forgesis la originan singardon kaj modeston, transpasis iun limon kaj pagis
pro tio. Norman kreis la idolon, forgesinte la duan ordonon, kaj detruis ĝin –
ambaŭfoje senkonscie.
Kion instruas al ni
tiu ĉi historio? Mi ne scias. Eble ĝi simple montras ke ĉiuj provoj maski malplenecon
de sia propra vivo por engaĝo en vivoj de aliaj homoj estas vanaj kaj
neeviteble fiaskos. Oni ne trompu sin mem, nek aliulojn, sed konstruu sian
unikan personecon – eble ne tro signifan por la ekstera mondo, sed la plej
grava por oni mem.
"Konstruu sian unikan personecon" ja estas la afero surbaze homoj povas helpi aliajn. Nur kun sufiĉe da memestimo kaj ekvilibro oni povas pozitive kaj efike engaĝi en vivoj de aliaj homoj.
ReplyDeleteMi samopinias.
DeleteMi same opinias, dankon pro la recenso!
ReplyDeleteNe dankinde, kara. Bonan revenon!
Delete