Château Béla – la plej romantika hotelo de Eŭropo

La baroka kastelo kun tiu ĉi nomo atendis nin en la slovaka vilaĝo Belá, situanta 10 km for de Esztergom. Sian nomon ĝi ricevis de la hungara reĝo Belá la 4-a, kiu regis en la 13a jarcento, kvankam la unuaj mencioj en skribfontoj aperas jam en 1138. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, poste eniris la novkreitan Ĉeĥoslovakion, revenis sub la hungaran kronon en 1938 kaj fine lasis ĝin post la Dua mondmilito, kvankam la loĝantaro plu estas ĉefe hungara.

La kastelon konstruigis en 1732 loka nobelo János Terstyánsky. En 1780 ĝin aĉetis jam homo kun hungara familinomo – loka komercisto Pál Sherdahelyi. Samjare estis konsekrita la kastela preĝejo, kiu ĝis nun servas por geedziĝaj ceremonioj de la vilaĝanoj. En 1834 la kastelon aĉetis homo, kies familinomo aspektas jam italece – Antal Baldacci. Li konstruigis fortikaĵojn, akvofosaĵon, levoponton kaj parkon.


Sed la plej tragikaj paĝoj de la kastela historio apartenas al la 20a jarcento. En 1910 ĝin aĉetis riĉa juda komercisto barono Adolf Ullman. Post lia morto en 1925 la bieno estis heredita de lia filo Georg.


La Dua mondmilito fortigis la antisemitismon en Hungario, sed plejparto da hungaraj judoj plu konsideris tion nur pasonta historia epizodo, ĉar neniu povus imagi senkompatan ekstermadon de la tuta popolo, de pluraj jarcentoj loĝanta en la lando.


Tivadar Soros trafe atestas tion en sia libro “Maskerado ĉirkaŭ la morto”, do mi ne plu detaligu.


Mi diru nur, ke la kastela posedanto malaperis kaj ĝi estis ŝtatigita same kiel plejparto de aliaj privataj posedaĵoj en la komunisma Ĉeĥoslovakio.


La bela bieno estis uzata kiel politika prizono, poste kiel kemia fabriko. Fine en 2000 la nepino de Georg Ullmann, grafino Ilona von Krockow elaĉetis la kastelon de la ŝtato kaj komencis ĝian restaŭradon.


La nova posedantino apartenas al la riĉa Oppenheim-familio, krome la ĉiĉerono menciis 100 milionojn da eŭroj, investitaj tiucele kaj helpon de Eŭropa Unio.


En 2008 la kastelo denove malfermiĝis al la publiko, jam kiel la kvinstela hotelo.


Ni restis tie nur kelkajn horojn por tagmanĝi kaj ekskursi, sed mi povas konfirmi ke la statuso de la plej romantika hotelo de Eŭropo estas donita al tiu ĉi loko laŭmerite (kvankam mi ne certas pri la plejeco).


Flava duetaĝa konstruaĵo estas zorgeme restaŭrita.


La interieroj belas, same kiel la eksterieroj.


Mi ne vidis gastojn, sed promenis laŭ la unua etaĝo destinita por manĝado kaj ripozado – kaj ĝi vere impresas.


Eble iu sentas sin malkomforte inter pezaj lignaj mebloj, grandegaj elefantodentegoj kaj aliaj luksosignoj, sed mi konsideras tion interesa sinko en la historion.


La teritorio estas bone prizorgata, do ni kun ĝuo paŝis laŭ verdaj herbejoj de la interna kaj malanataŭa kortoj.


Iom fuŝis impreson odoraĉo, sentebla en la parko, sed espereble temas pri provizora problemo, kaŭzita de riparata kanalizo.


Speciale interesa estis la ekskurso al vinkelo, situanta apud la kastela pordego.


Korpulenta vinisto vigle prezentis al ni lokajn vinojn, rakontis pri ilia produktado kaj deponado. Kompreneble sekvis la gustumado akompane de kunfotado.


Li blagis senĉese, interalie dirinte ke loka vino estas tre saniga, do drinkante ĝin ĉiutage ni baldaŭ aspektos same junaj kiel li, alloga 70-jarulo. Ĉarmega, ĉu ne?


Resume: mi ŝatus pasigi tie semajnfinon, sed ne imagas kion fari tie pli ol du tagojn. Eble mi simple estas ne sufiĉe romantika persono.



Comments