Esztergom – la urbo de hungaraj reĝoj

En tiu somero ni vizitis kvar eŭropajn landojn – Rusion, Slovakion, Aŭstrion kaj... Hungarion. En tiu lasta ni pasigis nur unu tagon, sed ĝi estis vere interesa. Celo de tiu kongresa ekskurso estis la iama hungara ĉefurbo Esztergom. En tiu ĉi urbo naskiĝis, estis baptita kaj kronita Sankta Iŝtvan, la unua reĝo de Hungario.


Veturo al Hungario
Ĝi situas ne tre for de Nitro – la busveturado okupis du horojn. Dum tiu tempo ĉiĉerono bedaŭrinde donis malmultajn informojn, kvankam ni preterveturis interesajn lokojn. Li  estis viro ĉarma, ĉiam klopodis perdi neniun, do post ĉiu kvaronhoro trakuris la buson laŭte kalkulante la kapojn: “Pätnásť, šestnásť, sedemnásť...“ (dekkvin, dekses, deksep) kio por miaj slavaj oreloj sonis tute kompreneble kaj tre amuze. Post fini la ekskurson Lisi eĉ petis permeson fotiĝi kune kaj li, agrable mirigita, akceptis.



La interpretado bedaŭrinde estis ne tre altnivela. Emerita esperantisto klopodis sincere, sed ofte fuŝis, ĉar ne povis trovi ĝustan vorton aŭ kreis strangaĵojn, simple aldonante al slovakaj vortoj o-finaĵon (ekzemple mosto anstataŭ ponto). Li pardonpetis, klarigante ke ne konas multajn vortojn el la ekskurso rilatajn al religio, historio ktp. “Sed kial li ne pretigis sin anticipe?” resonis Didier Izacard.



Do restis nur gapi tra fenestro al ĉirkaŭaĵoj kaj esperi ke poste ni povos legi pri lokoj, kiujn traveturas nun. Speciale amuzis min pendaĵo de Sberbanko, la plej granda rusia banko. Mi jam vidis Beeline en Vjetnamio, la Rusan Ŝtatan cirkon en Peruo kaj jen plia signo de la rusia ĉeesto. Tian ekspansion mi ŝatas.



La plej impona vido malfermiĝas de la transa bordo de Danubo, laŭ kiu trairas ŝtatlimo inter Slovakio kaj Hungario. 



La baziliko ĉirkaŭita de kastelaj muroj aspektas reĝece, do oni povas imagi kion sentis homoj alvenintaj por ĉeesti la kronceremoniojn, okazintaj tie dum jarcentoj.

Ponto de Mária Valéria
Antaŭ ni malfermiĝis belega panorama de Danubo, malantaŭ kiu troviĝis Slovakio. Maldekstre videblis la ponto de Mária Valéria, kiu ligas la du landojn kaj urbojn. Tiu ĉi duonkilometra vojo estis malfermita en 1895 kaj ricevis sian nomon honore al la aŭstria arkidukino, la kvara infano de la imperiestro Francisko Jozefo. Germanoj dufoje detruis ĝin dum la du mondmilitoj – unue en 1919 kaj poste en 1944.



Rezulte de la Dua mondmilito Hungario perdis trionon de sia teritorio, inkluzive la urbon Ŝturovo kiu ĝis 1948 havis hungaran nomon Párkány, do rilatoj kun Ĉeĥoslovakio estis ne tre bonaj kaj ambaŭ registaroj ne zorgis pri la rekonstruo de la ponto. Ĝi estis fine restarigita nur en 2001 antaŭ la aliĝo de Hungario kaj la jam sendependiĝinta Slovakio al Eŭropa Unio, kun ties helpo.



En 2007 ambaŭ landoj iĝis parto de la Ŝengena zono, do limkontrolo malaperis. Tamen oni sugestis al ni preni la pasportojn, ĉar foje la hungaraj aŭtoritatoj haltigas busojn por kontroli dokumentojn de la vojaĝantoj. Evidente tion kaŭzis la rifuĝinta ondo, kiu sekvas tra Hungario al Okcidenta Eŭropo kaj dekstrema politiko de la hungara registaro.

Sankta mortiganto
Sian nomon Esztergom ŝuldas al la frankoj, kiuj nomis ĝin Oster-ringun (orienta fortikaĵo). Tra la mezepoka Strigonium la nomo fine akiris sian nunan formon. Sur la plataĵo, kiu altas 157 m super la marnivelo, iam staris la menciita fortikaĵo – rezidejo de la unua hungara reĝo Stefano la 1-a. Li estis vera filo de sia epoko, do famiĝis kiel fermana reganto, kiu kaptis la potencon batalante kontraŭ sia kuzo Koppanj (hungare Koppány). En la decida batalo apud Veszprém li, jam akceptinta kristanismon, venkis la paganajn hungarojn kun helpo de germanaj kavaliroj, prenis la korpon de sia pereinta frato, kvaronigis ĝin kaj najligis la partojn sur pordoj de tri plej gravaj hungaraj urboj (Esztergom, Győr kaj Veszprém) kaj unu sendis al Transilvanio, kie regis la ortodoksa onklo de lia patrino Djula (Gyula).



Tamen li estis ne nur feroca batalanto, sed ankaŭ lerta diplomato. En 1000 li petis de la papo Silvestro la 2-a la reĝan titolon por kio sendis al Romo la abaton Astricus (Anastasius). La germana imperiestro Oto la 3-a estis parenco de Stefano kaj tiutempe troviĝis samurbe, do aktive subtenis la peton. 



Fine Astricus revenis kun la krono kaj aliaj reĝaj simboloj, dum li mem iĝis episkopo de Esztergom, la plej alta gvidanto de la Hungara katolika eklezio. La 17-an de aŭgusto 1000 papa sendito kronigis Stefanon la 1an. Li donacis la reĝlandon al la papo, kiu tuj redonis ĝin al li kiel feŭdon. Tiel establiĝis samtempe la hungaraj ŝtato kaj eklezio. Hungario aliĝis al la okcidentkristana komunumo de la eŭropaj nacioj kiel la sendependa ŝtato.



Al mi tio memorigis la rusan princon Vladimiron, kiu same kristanigis Rusion kaj klopodis firmigi la centran potencon. La forta kaj saĝa reganto, li same faris plurajn kruelaĵojn, kio ne malhelpis lian sanktigon kaj ĝisnunan glorigon kiel fondinto de la rusa ŝtato.



Stefano la 1-a regis same senkompate, interalie mortiginte la menciitan parencinon Djula kaj kripligante sian nevon Vazulo (li ordonis blindigi lin kaj verŝi varman plumbon en liajn orelojn). Tamen jam en 1083 la katolika eklezio deklaris Stefanon sanktulo kaj rimarkindas, ke faris tion la reĝo Ladislao la1-a, nepo de Vazul. Nun en Budapeŝto staras monumento al la sankta mortiganto kaj la 20-an de aŭgusto hungaroj festas la tagon de Sankta Stefano.

Kastelo kaj baziliko
Esztergom restis ĉefurbo de la lando ĝis la tatara invado. La fortikaĵo origine konstruita en la 10a jarcento estis plurfoje rekonstruita kaj nun ni vidas ĉefe kreaĵojn de la reĝo Béla la 3-a el la 12a jarcento. La turkoj unuafoje okupis la kastelon en 1543 kaj poste ĝi plurfoje transiris al la hungaroj kaj reen. Nur en 1683 la kristana armeo, konsistanta ĉefe el poloj, reprenis la fortikaĵon.



Sed la plej grandajn detruojn okazigis ne la militoj, sed… ekleziaj bezonoj. Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Ĉieliro de Maria (la ĉefa katedralo de Hungario, en ku okazis kronigo de la reĝoj) vastiĝis kaj por tio en 1869 oni grandparte malmuntis la kastelon. Restis nur iuj muroj kaj ruinoj, esplorataj de arkeologoj ekde 1930, kaj transformitaj al muzeo. Ion similan mi jam vidis en Luksemburgo.



Mi devas agnoski, ke la ofero ne estis vana – sur la kastelaj ruinoj kreskis la plej alta konstruaĵo de Hungario kaj la plej alta preĝejo de Centra Eŭropo, malantaŭ kies altaro sin kaŝas la plej granda tolpentraĵo en la mondo (13,5×6,6 m). La kaderalo estas larĝa 49 m, longa 118 m kaj alta 71 m (se kalkuli de la subpreĝejo ĝis la pinto – 100 m) impresas eĉ nun kaj oni povas nur imagi kiel ĝia vido ŝokis homojn de antaŭaj epokoj, kiuj loĝis en unu- aŭ duetaĝaj dometoj kaj sentis sin formikoj en tiu ĉi kolosaĵo. La sep metrojn alta kruco videblis de pluraj kilometroj kaj la dikegaj muroj (17 m) ĝis nun estas la plej larĝaj en Centra Eŭropo.



La unua preĝejo sur tiu ĉi loko estis konstruita jam de Stefano la 1-a, sed ĝi brulis en 1180. Poste aperis novaj preĝejoj kaj dum la turka okupado la konstruaĵo eĉ servis kiel moskeo, sed fine en la 19a jarcento oni konstruis la nunan klasikisman bazilikon, malfermitan en 1856.



La ceremonion akompanis Franz Liszt per la speciale verkita “Missa solennis zur Einweihung der Basilika in Gran” (“Meso de Esztergom”, ĉar la germana nomo de la urbo estis Gran). La aŭtoro mem dirigentis dum la orgenludis la fama Alexander Winterberger.
Rimarkindas ke oni zorgeme malkonstruis la tiean antikvan Bakócz-kapelon kiu estis restarigita interne de la baziliko. Tiu ĉi renesanca kreaĵo, konstruita en la 16a jarcento sub la gvido de Ticiano de Michelangelo Grigoletti el blanka marmoro de Carrara enhavas plurajn belajn statuojn kaj bildojn.



Nia vizito al la kastelo kaj katedralo komenciĝis laŭorde – de la parada enirejo. La portalo bonvenigas la vizitantojn per majesta instruo pri la loko, kiun ili aliras: “Caput, Mater Et Magistra Ecclesiarum Hungariae” (La Ĉefo, Patrino kaj Instruisto de la Hungara eklezio). 



Kun forta bruo preterveturis nin grupo da motorciklistoj. Lisi ŝtoniĝis admire gapante al la kaskumitaj fieruloj sur rorantaj motoroj: “Mi ŝategas!”



Apud la maldekstra turo sidis mezepoke vestita lutisto.



Kapkline li invitis Lisi fotiĝi kune kaj ni volonte akceptis tion, kompreneble kun reciproka dankgesto forme de kelkaj moneroj. 



Malantaŭ la dekstra turo staris statuo de Sankta Iŝtvan. La reĝo side sur fortika ĉevaleto montris per glavo en la deksra mano ien transriveren. Ĉu al la perditaj hungaraj teroj, englutitaj de Slovakio?



Ni paŝis cent metrojn en tiu direkto kaj eliris sur la bordon, de kiu malfermiĝis panoramo ne malpli majesta ol de sur la slovaka teritorio. 



Danubo fluis trankvile same kiel antaŭ mil jaroj, montaro sinuis ĉe la horizonto kaj vento blovis, amuze hirtigante niajn harojn.



Ĉies atenton kaptis la monumento al kristanigo de Hungario. Sur blankmarmora soklo altiĝis du figuroj – la reĝo surgenue, obeeme rigardanta supren, kaj la papo kiu solenmiene metas reĝan kronon sur lian kapon. 



Poste mia dezajnistino demandis, kion signifas du kurbaj traboj, kiuj eliras el la figuroj por kuniĝi supre. 



Mi supozas ke tio simboligas du povobranĉojn – la reĝan (laikan) kaj la eklezian (dian) kiuj unuiĝis danke al tiu ago.



Post preteriri la reĝan kastelon, kiu aspektis novfarita, ni vizitis suvenirbutikon malantaŭ la maldekstra turo kaj eniris la katedralon. 



Unue ni direktiĝis al kripto, kie kuŝas restaĵoj de centoj de eminentaj ekleziuloj. 57 ŝtupojn suben kaj jen aperas du bonvenigaj skulptaĵoj – Eterno kaj Tristo.



La plej elstara kaj atentata estas la tombo de József Mindszenty, ĉefepiskopo en Esztergom ekde 1945. 



Li plurfoje suferis pro sia socia aktiveco. En 1944 la nazioj arestis lin pro liaj protestoj kontraŭ deportado de la judoj. 



En 1948 jam komunistoj kondamnis lin al ĝismorta enprizonigo. La kontraŭkomunisma revolucio liberigis lin en 1956, sed baldaŭ kolapsis sub la frapoj de la sovetia armeo kaj li trovis azilon en la usona ambasadorejo en Budapeŝto, uzante ties eksterteritoriecon jardekojn antaŭ Julian Assange

Post 15 jaroj li sukcesis translokiĝi al Vieno kie loĝis ĝis sia morto en 1975. Post la falo de la komunisma reĝimo li estis oficialce absolvita je ĉiuj akuzoj kaj en 1991 restaĵoj de József Mindszenty revenis al la urbo, kies ĉefepiskopo li iam estis.



Poste ni promenis tra kolosa ĉefhalo, esploris la trezorejon kun multaj artaĵoj kaj iris for. Nin atendis alia vizitindaĵo – Château Béla.