Nitro - la kongresa urbeto

Unuafoje dum la lastaj jaroj UEA elektis por la Universala kongreso ne ĉefurbon aŭ almenaŭ metropolon, sed urbeton en la malgranda lando. Ĉu tio estis ĝusta decido? Mi esprimu mian opinion - ne verdikton, sed vidpunkton.

Nitro
Post du horoj la buso venis al Nitro kaj haltis antaŭ la kongresejo, kiun ĉi-foje gastigis Slovaka agrikultura universitato



Ni ĝoje elbusiĝis kaj rapide eniĝis la halon por registriĝi, ricevi bazajn informojn kaj enspiri iom da kongresa etoso.



La halo estis ne tro granda (cetere same kiel ĉio en tiu urbeto), sed plena je homoj. Meze de la halo ludis amuzan muzikon gurdisto Tomáš Plaszky, kiel mi legis poste li estas la plej fama reprezentanto de tiu arkaika arto en Slovakio, posedanto de la Pupteatro en Valizo, kiu ekde 1987 famas tra la lando kaj ekster ĝi.



La plej longaj atendovicoj estis ĉe la registriĝo. Post fini tiun formalaĵon ni havis nur unu deziron – atingi finfine la hotelon kaj iom ripozi. Sed kie troviĝas nia Atrium, mendita per UEA? La demando evidentiĝis pli komplika ol ni supozis. Neniu el la registrantoj konis la respondon. Same kiel suvenirvendantoj. Same kiel ĉiuj organizantoj, kiuj mi sukcesis kapti kaj eltiri el ili kelkajn vortojn (kompreneble ili estis tre okupitaj).



Iuj diris ke ili ne estas lokanoj (inkluzive la organizantojn-slovakojn), aliaj tute konis nenion. Ĉiu montris al alia persono, kiu poste ripetis la samon. Mi demandis, iris aliloken, atendis ĝis supozeblekonanto liberiĝos, demandis, iris denove... La kongresa libro enhavis adresojn de ĉiuj hoteloj kaj eĉ proksimuman irdistancon ĝis la kongresejo – sed ne la mapon. Sur muroj pendis la mapoj, zorgeme preparitaj de la organizantoj – etaj, sed kovritaj je pluraj steletoj, kiuj indikis ke temas pri la lokoj rilataj al la kongreso. Sed neniu el tiuj lokoj estis subskribita kaj mankis eĉ la deirpunko, kiun mi naive opiniis normo por tiaj mapoj (“Vi staras ĉi tie”).



En senrezulta vagado ni pasigis pli ol duonhoron. Mi provis konsulti Enloĝigan servon, sed malantaŭ ties bariero staris unusola avino kiu tre detale kaj senhaste klarigis ion al junulo. Li estis la unua en atendovico, sed bedaŭrinde ne la lasta. Mi perdis la esperon kaj Lisi paciencon. “Kial neniu scias kie troviĝas hotelo?! Ĉu tiuj homoj ne estas organizantoj? Kiam ni organizis IJK kaj UK en Kubo ĉie staris helpantoj, pendis la mapoj kaj ĉiu organizanto povis repondi al tiom simpla demando. Kial ili estas malpretaj?!”



Post la preskaŭ tuttaga trilanda vojaĝo mi ne plu emis atendi kaj esplori. Maloftaj preterirantoj evidente ankaŭ ne estis lokanoj. Feliĉe iu diris al mi ke taksioj venas ĉiun dekan minuton kaj hodiaŭ kostas nur du eŭrojn (speciala prezo por la kongresanoj valida por la tuta urbo). Post ioma atendado ni kaptis fine iun aŭton kaj ekis for. Veturado daŭris 5 minutojn.

Nitro – granda urbeto
Mi ĝenerale ne estas tre movadema kaj eĉ ne tre kongresema, do kutime uzas UKojn kiel nuran pretekston por viziti plian landon kaj renkontiĝi en unu loko kun geamikoj tutmondaj. Do plejparto de mia rakonto rilatos al Nitro kaj ekskursoj, kiujn mi mendis tre (eble eĉ tro) abunde.



Nitro estas vere granda kaj grava urbo por Slovakio. Unuaj skribmencioj registriĝas en la 9a jarcento, do temas pri la plej malnova urbo de la lando. Kun loĝantaro 80-mila ĝi estas la sesa laŭgrande urbo de Slovakio. Ĝi famas ĉefe pro siaj altlernejoj (Slovaka agrikultura universitato kaj Universitato de Konstantino Filozofo), kies 22 mil studentoj konsistigas kvaronon de la loĝantaro. Oni konsideras ĝin ankaŭ grava turismejo, sed pri tio mi parolos aparte.

Trankvila kaj pura
Do unue mi diru kion mi ŝatis en Nitro. Plaĉis al mi ĝia trankvilo. Tiu urbeto memorigis al mi Jalutorovskon – same malgrandan kaj kvietan, kun iama gloro kaj nuna modesto. Mi mendis tri piedirajn ekskursojn – tra la Supra urbo, tiu Malsupra kaj unu judan. 



La plej interesa estis la unua, ĉar ĝi pasis en vere interesa loko, historie grava, kun pluraj vidindaĵoj. La malsupra urbo estis oble malpli interesa, ĉar plejparto de historiaj konstruaĵoj estis neniigitaj dum la komunisma epoko kaj tiuj novkonstruitaj estas interesaj nur por lokanoj. 



La judan ekskurson mi preferus alinomi la ekskurso “laŭ judaj spuroj”, ĉar de iam la plej granda en Slovakio juda komunumo restis preskaŭ nenio krom tombejo kaj sinagogo. 
Do se mi estus ordinara turisto kaj venus ĉi tien nur por lokaj vizitindaĵoj mi apenaŭ pasigus en la urbo pli ol du tagojn.



Fakte mi jam komencis esprimi kion mi ne ŝatis en Nitro. Ĝi estas tre eta kaj modesta urbeto kun malgranda historia kerno kaj griza teda resto. Ni loĝis en hotelo Atrium en la strato Štefánikova. Tiu piedira zono simila al Arbato en Moskvo estis ĉarma kaj prizorgata, same kiel la apuda Ĉefa placo kie staras la Teatro de Andreje Bagara kaj la Supra urbo malantaŭ ĝi. 



Dek minutojn for situas la aĉetcentro Mlyny, kvin minutojn pli kaj vi jam estas en la kongresejo. Ni provis lasi tiun cirklon, sed tio daŭris nelonge kaj ni ne vidis kialon reveni.

Eta kaj teda
Plejparto de malavantaĝoj estis tipaj por tiaj urbetoj. Mi jam menciis malabundon de vizitindaĵoj. Butikumado apenaŭ estus bona ideo. Kutime mi ignoras vendejojn, sed ĉi-foje min akomapnis belulino kaj la knabinoj pli-malpli samas ie ajn. Ni esploris preskaŭ ĉiujn vendejojn de la supremenciita urbokerno. Nenio interesa. La prezoj estis malaltaj kaj Lisi trovis kelkajn vestojn, mansaketojn ktp kontraŭ 5 ĝis 10 eŭroj. Sed la elekteblo estis magra kaj priservado... vaŭ, de antaŭlonge mi ne spertis tiaĵon!



Oni diras ke la rusoj ne ridetas, sed evidente aŭtoroj de tiu ĉi mito ne vizitis Slovakion. Ni esploris dekon aŭ pli da vendejoj kaj nenie, tute nenie mi vidis ion eĉ iomete similan al normala priservado. 



Se vi eniras butikon en Rusio oni salutas vin, ridetas al vi, proponas helpon, priservas vin, poste dankas kaj adiaŭas. Slovakaj vendistoj tute ignoras vin kiam vi eniras, ŝtonmiene prenas monon, ŝovas redonmonon rigardante flanken kaj tuj transigas la rigardon al la sekva aĉetanto aŭ simple revenas al siaj aferoj.



Mi sentis min kvazaŭ en Sovetunio aŭ en iu apudvoja butikaĉo en fora siberia kamparo. Cetere en tiuj lastaj vendistoj ofte estas krudaj pro kruda medio kaj manko de edukiteco, sed sincere bonkoraj. Ĉi-foje ni evidente ĝenis la tre okupitajn slovakajn vendistojn, kiuj interesiĝis nek pri ni, nek pri nia mono. Do mi rezervis la monon por Vieno kaj Moskvo, kie ĝi ĉiam estas tre bonvena.



La aferon aĉigis la lingva situacio, kiu klare kontraŭis alian miton – pri la tutmonda avantaĝo de la anglolingvanoj. En Nitro la angla estas preskaŭ same senutila kiel en Bonaero. Afiŝoj, menuoj, anoncoj – ĉio estis nur en la slovaka. 



Tio estus tolerebla, se oni povus almenaŭ orientiĝi en la varoj. sed... Imagu, vi bezonas la plej simplajn aĵojn kiel ŝampuo, dentopasto ktp. Feliĉe vi estas en Eŭropo, do trovos ĉion ĉi senprobleme. Oni devas nur eniri unu el multnombraj butikoj DM (en Aŭstrio ili same abundas) kaj jen antaŭ viaj okuloj viciĝas longaj bretoj kun dekoj da... kio?



Hm, ni rigardu surskribojn. Tio estas internacia vendoreto kaj temas pri famaj markoj, do sendube ĉio estas subskribita en kelkaj lingvoj... Vere, tiel estas – en la slovaka, ĉeĥa, hungara kaj germana. Ĉu tio ne estas logike? Mi ne vidis eĉ unu briton en Nitro, dum germanoj kaj hungaroj multnombras, do la lingvogamo laŭas.



La servistaro strikte sekvis tiun ĉi lingvostrategion. Preskaŭ ĉiuj parolis la ĉeĥan, multaj almenaŭ iomete konis la germanan kaj hungaran. La anglan parolis neniu. Ni trairis la tutan manĝangulon de la aĉetcentro Mlyny, sed trovis eĉ ne unu homon kapablan kompreni bazajn anglajn vortojn: beef, cheese, bread – responde verŝiĝis lavango da slovakaĵoj. Kompreneble neniu ridetis al ni aŭ klopodis iel helpi. Se ni ne komprenas ion, tio estas nia problemo. Bonvenon al Slovakio.



Fine ni preskaŭ hazarde elektis kelkajn pladojn. Poste mi eksciis ke en niaj kongresaj sakoj troviĝis 10% rabatkuponoj por tiu ĉi loko, sed jam estis tro malfrue kaj ni havis nenian emon reveni.



Iom helpis min slava samsoneco de iuj vortoj. Ekzemple mi tuj komprenis tiun ĉi afiŝon, skribitan kvazaŭ ruslingve, sed latinlitere. 



Sed foje aperis nekompreneblaĵoj aŭ eĉ lingvokaptiloj kiel en panbudo, kies reklamo sonas ridinde por la rusa orelo: “čerstvý chlieb” (“freŝa pano”), ĉar en la rusa la samsona adjektivo «чёрствый» (ĉjorstvij) signifas... “malmola ĉar malfreŝa”.



En Lilo kaj Rejkjaviko en la urbocentro funkciis pluraj kafejoj kun esperanto-menuoj – tre utila servo. Ĉi-foje mi trovis eĉ ne unu, kvankam ni loĝis en la pleja centro, same kiel multaj aliaj kongresanoj. Plejofte ni tagmanĝis en la apuda kafejo Swagatam, kiu (iom neatendite) specialiĝis je la barata kuirarto. Ni ŝatis la manĝaĵojn – bongustajn kaj supozeble aŭtentikajn (kelkfoje mi vidis tie baratanojn, kio estas bona signo tiakaze). 



La slovakan kuirarton reprezentis ĉefe biero Zlatý Bažant (Ora fazano) kaj gastrinkaĵo Kofolao, inventita de ĉeĥoslovakaj fakuloj en 1959 kiel la socialisma respondo al la okcidentaj Pepsi/Koka-kolaoj.



Tamen ĝis nun mi ne komprenas kial tiu “gastronomia partnero” de la kongreso havis la verdan flagon kaj afiŝon, sed ne esperanto-menuon. Oni eĉ ne proponis rabaton aŭ iujn specialajn servojn al la kongresanoj. 



Mi komprenas ke tiu “partnereco” markita per la verdaj signoj donis al la restoracio dekojn da klientoj ĉiutage dum la tuta semajno. Sed kion ĝi donis al la kongresanoj?



Malgrandeco de la urbo neeviteble influis ankaŭ la loĝeblecojn. Miaj provoj trovi lueblan apartamenton tute fiaskis – la plej proksimaj troviĝis en apudaj vilaĝoj. El restintaj hoteloj mi elektis la tristelan Atrium. 



Mi ne povas nomi ĝin tre bona, nek tre malbona. La plej granda avantaĝo estis ĝis situo cent metrojn for de la Ĉefa placo, en la koro de la piedira urbozono. 



La ĉefa malavantaĝo estis ĝia kadukeco. Evidente la hotelo kreiĝis ne laŭ strikta plano, sed iom post iom, do rezulte de pluraj rekonstruoj aperis senordaj labirintoj el koridoroj kaj ŝtuparoj. 



Dekstren, maldekstren, supren, denove maldekstren... Dum marŝi tra tiuj lignaj serpentaĵoj mi preĝis nur pri unu afero – ke ne okazu incendio, ĉar apenaŭ ni havus ŝancon saviĝi el tiu malvasta kaptilo.



La ĉambro estis nemalbona, sed tre simpla, kun pluraj signoj de kadukiĝo kaj ĉipeco. Planko en la koridoro kelkloke putriĝis kaj post du tagoj ni jam sciis kien oni prefere ne paŝu por ne perdi kalkanumojn.



Matenmanĝoj en la interna korto subĉiela estis sufiĉe bonaj. Cetere same kiel en Varadero ni ofte malfruiĝis (plejparte tio estis mia kulpo). Foje ni ankaŭ tagmanĝis tie kaj mi havis ŝancon regali la kuban knabinon per slavaj manĝaĵoj. 



Ne ĉiuj eksperimentoj estis same sukcesaj. Se polievka (supo) estis akceptita normale, do mia provo manĝigi ŝin per bryndzové halušky (brindzo en pasto kun fritita lardo) alfrontis grandan indignon (evidente meritan).



Iuj pravigis la UEA-decidon elekti Nitron anstataŭ ĝia konkuranto Lisbono, argumentante ke en tia urbeto la esperanto-kongreso elvokos pli grandan atenton ol en la eventoplena portugala ĉefurbo. Ili asertis ke tio plifortigos reklaman efikon de la aranĝo, kiu altiros multajn lokanojn.
Mi ne aŭdacas juĝi definitive, do nur diru ke eĉ ne unufoje mi rimarkis iun lokanon atenti esperantistojn aŭ la kongresajn eventojn. Iuj gapis nian paron preterirante, foje eĉ filmis, sed kaŭzis tion ne nia esperantisteco, sed haŭtkoloro de mia ĉokolada akompanino. Feliĉe Lisi havas bonan humursenton kaj estas iom vantema kiel ĉiuj knabinoj, do nur post kelkaj tagoj ŝi diris lace: “Mi skribos sur la frunto: Ne rigardu!” Apenaŭ tiu zoa scivolemo grave kontribuis al disvastiĝo de la Lingvo Internacia.



Resume mi povas diri, ke Nitro estas bona urbeto por unu- aŭ dutaga trankvila promenado. Ĉu ĝi bonas ankaŭ por la tutmonda kongreso? Iuj dubas pri tio, substrekante ĝian malgrandecon kaj mankon de la konvena infrastrukturo. Aliaj laŭdas ĝian kompaktecon kaj malmultekostecon. Mi pensas ke temas pri malsamaj deirpunktoj. 



Oni povus aranĝi en Nitro la internacian kongreson – trovi kunsidejojn, enloĝigi la partoprenantojn, aranĝi manĝadon kaj transportadon. Sed oni ne povas trovi ĉi tie okupojn, speciale por eksterlandanoj, por pli ol du tagoj. Do se vi estas kiel mi damnita esperanto-turisto kaj ne ŝatas pasigi tro multe da tempo ene de kongresaj muroj – elektu alian lokon por esperantumi.