Promenado tra la Malsupra urbo de Nitro

Tio estis la plej malsukcesa ekskurso, laŭ mia pritakso. Kulpas pri tio du faktoroj – malabundeco de la vidindaĵoj kaj ĉiĉerona nefleksebleco.

Ni tradicie startis de la strato Štefánikova. La ĉiĉerono detale rakontis pri ĝia historio kaj apudaj konstruaĵoj. Baroko, renesanco, secesio, jarcentoj – arkitekturaj terminoj, datoj kaj nomoj fluis abunde kaj neeviteble malaperis grandparte jam en sekvan sekundon. Portebla voĉfortigilo, kiu jam iĝis normo por la ĉiĉeronado en Rusio, mankis, do oni devis stari tre proksime kaj aŭskulti tre atente por aŭdi ion.



Poste ni marŝis ĝis la sinagogo (sen eniri ĝin). 





Trans la strato staris unuetaĝa domo kun teovendejo, kiu proponis 10% rabaton al la kongresanoj. 





Ni daŭrigis laŭ la strato paralela al Štefánikova, preteriris akropintan preĝejon kaj la Muzeon de medovina Tomka. 



Poste ni gustumos tiun ĉi lokan medon kaj eĉ aĉetos kiel memoraĵon. Montrofenestroj de apuda vendejo Viriditas reklamis produktojn de la monaĥeja medicino. 



Mi rimarkis suveniran butikon – bona ideo! 



La stratonomoj estis simplaj kaj karesis la slavan orelon: Farská, Kupecká...



La plej bela konstruaĵo, vidita dum tiu promenado, mi konsideras la Urbodomon, situanta ĉe la limo de la Malsupra kaj Supra urboj. Ĝi estis konstruita en 1823 kiel baroka palaco, vastigita en 1874-1876 laŭ projekto de la arkitekto Edön Dümmerling kaj komplete rekonstruita en 1903-1908 en la secesia stilo. Ĝi servis kiel sidejo de la regiona administracio ĝis 1945 kaj en 1923-1928 tie laboris Janko Jesenský, fama slovaka verkisto, kiu estis tiutempe la regionestro. Post ŝanĝoj en regiona administrado de la lando ĝi gastigis lokajn registarajn organojn kaj organizaĵojn ĝis en 1983 estis transdonita al la Nitra artgalerio. Nun tie rezidas la artgalerio kaj la prezidanto de la Nitra aŭtonoma regiono.



Sed la antaŭhistorio de la loko estas multe pli profunda ol tiu de la konstruaĵo. La monteto sub la orienta alo servis en la 17a jarcento kiel defendomuro kontraŭ la turkaj invadintoj. Rezulte de kvar arkeologiaj esploroj, okazintaj en 1990-1997, oni trovis restaĵojn de konstruaĵoj de la 12-15aj jarcentoj, tiujn de la ugora defendomuro de la 11a jarcento, tombon kun du infanaj skeletoj de la frua Bronzepoko kaj ceramikaĵojn de la 9-11aj jarcentoj.



La ekskurso finiĝis en la urboparko, situanta en la nord-okcidenta parto de la Malnova urbo. Ĝi okupas areon je 20 hektaroj kaj konsistas el tri partoj – la malnova parko Sihoť, fondita en la 19a jarcento, kie nun funkcias diversaj atrakcionoj, la Centra parko Spojovací kaj la suda Nova parko. En tiu lasta troviĝas du lagoj kun ligna arkoponteto super rojo. En la centra parto funkcias baseno.



Ni staris tie kvaronhoron, aŭskultante detalan rakonton de la ĉiĉerono, sed fine mia tolero elĉerpiĝis kaj mi proponis al Lisi iri for. Kial? Ĉar mi tute perdis la esperon aŭdi kaj vidi ion vere interesan. Mi klarigu.



Mi scias kio estas ĉiĉeroni en la malgranda urbo. Mia urbo Tjumeno estas unu el la plej etaj provincaj centroj de Rusio kun nur 700-mila loĝantaro kaj antaŭ duonjarcento ĝi estis dekoble malpli granda. La malnova urboparto traireblas dum duonhoro kaj eĉ tie plejparto de interesaj konstruaĵoj estis detruitaj dum la sovetia kaj postsovetia epoko. 



En mia urbo ne loĝis imperiestroj, nek okazis gravaj politikaj aŭ kulturaj eventoj. Sed ĉu tio signifas ke oni ne povas rakonti pri ĝia historio verve kaj atentokapte? Tute ne! Mi mem plurfoje ĉiĉeronis homojn tra la urbo kaj ĉiam ili, komence plej ofte skeptikaj, estis fascinitaj, mirigitaj kaj multe dankis pro neatendeble interesa aventuro.



Ĉu tio estas miraklo aŭ rezulto de fantaziaĵoj? Ne, mi ne bezonis trompi, nek fantazii, sufiĉas nur elekti el aro de faktoj la plej interesajn por laiko kaj prezenti ilin en digestebla formo. Anstataŭ ĉanti: “Rigardu tiun fasadon ornamitan en la baroka stilo kun kvarkolona portalo en la stilo de malfrua baroko...” (ĉu vere iu krom manpleno da frenezaj arthistoriistoj interesiĝas pri tiaĵoj?) mi diris: “Nun ni staras antaŭ la Aleksandra lernejo en kiu dum la Dua mondmilito troviĝis korpo de Lenin, evakuita el Moskvo pro sekurecaj konsideroj. Jen du fenestroj de la ĉambro en kiu ĝi kuŝis...” ktp.



Por kiu ŝuti sur homojn lavangon da nomoj, datoj kaj arkitekturaj terminoj, neniel interligitaj? La historio ne estas sekvenco de la datoj kaj nomoj, ĝi estas vivo – vera, vigla kaj pitoreska, do rakontu pri ĝi! Ne koncentriĝu je fasado de la domo, sed rakontu pri homoj kiuj loĝis ene. En eta urbo ĉiuj homoj kaj lokoj estis interligitaj per parencaj, komercaj, konfesiaj kaj aliaj rilatoj, do uzu tion por interligi la vizitatajn lokojn! “Ĉu vi memoras la lernejon kie kuŝis la korpo de Lenin? En tiu ĉi domo troviĝis NKVD-oficejo, do oni kontrolis la situacion ĉirkaŭ la lernejo kiu bone videblas de ĉi tie. Ĉu vi vidas?”



Kompreneble tio estas multe pli malfacila vojo, ĉar anstataŭ legi unu arkitekturan libreton vi devos trakribri dekojn da libroj kaj artikoloj, prefere aldoni proprajn arkivajn esplorojn por eltrovi grajnon post grajno informojn kaj poste memstare interligi ilin en glatan rakonton. Sed la rezulto valoras la penon.



Finfine oni devas simple havi humursenton, ĉar ne eblas prezenti historion de urbetoj kiel Nitro seriozmiene. Ĉu iu vere opinias ke por alilokano gravas enkapigi nomon de la kreinto de simplegaj skulptaĵoj el la urboparko de Nitro? Ĉiu mia samaĝulo en orienteŭropaj landoj sufiĉe ĝuis socialisman realismon, do vidis similajn artaĵojn milfoje. Ufff, ŝajnas ke mi babilas tro multe kaj kritike, do mi silentiĝu.



Ĉiujn mankojn de la ekskurso plene elaĉetis la trovita danke al ĝi suvenira butiko. Ĝi plenis je slovakaj artaĵoj kaj ni profitis je tio. Lisita ricevis belajn juvelojn manfaritajn, pluraj pupetoj, magnetoj kaj ceramikaj hufoferaĵoj saltis al mia sako kaj ĉion finis la medo Tomka, kiun ni interkonsentis malfermi en Havano dum la sekvontjara renkontiĝo. 



Mi pretas veti ke tio estas la unua slovaka suveniro, kiu venos al Guantanamo.