Freneza Makso: la vojo de furiozo

Brilega teruraĵo – tiel mi povus karakterizi plian verkon de la reĝisoro George Miller, kreinto de ĉiuj antaŭaj “Frenezaj Maksoj”. Sango verŝiĝas ĉiusekunde kaj se Guinness-libro registrus rekordojn pri pominuta mortonombro tiu ĉi filmo certe gajnus la premion. Alloga komenco, ĉu ne?

La prezentata historio apenaŭ estas tre originala. Postapokalipta pejzaĝo. Grupetoj da homoj pene batalas kontraŭ detruita de ili medio kaj verve murdas unu la alian. La ĉefheroo (Tom Hardy) trafas manojn de militema gento, gvidata de kripla psikopato. 



Dum plia batalo li sukcesas fuĝi kaj la sorto renkontigas lin kun alia fuĝanto – la tiel nomata imperiestrino Furiozo (Charlize Theron), unumana militistino, kiu kun enviinda lerteco stiras kamionon, pafas kaj pugnoluktas. Al la du ĉefaj personoj aliĝas eskapintaj “edzinoj” de la tribestro – same ĉarmaj kaj kuraĝaj kiel sudafrika aktorino, sed malpli spertaj pri batalado.
Duonon de la filmo ili veturas al fora paradizo, fine ne trovita, laŭvoje batalante kontraŭ persekutantaj ilin murdistoj. Poste ili revenas por ataki la citadelon kaj eksigi la maniulon, kiu ĝin regas. Ĉu dubeblas ke ili sukcesos?
Resume: mi ŝatis la filmon. Ĝi estas simpla, sen iu ajn filozofia kaj kultura subteksto. Tamen la reĝisoro bone plenumis sian taskon, do la rakonto estas atentokapta kaj kapturniga. Oni povas nur miri, kiom da perversa fantazio necesas por elpensi ĉiujn bildojn, batalilojn kaj karakterojn, aperantajn en la filmo. Se mi verkus esploraĵon pri la postapokalipta estetiko mi senhezite prenus ĝin kiel bazon.
Malgraŭ propra al tiaĵoj strikta divido je bonuloj kaj aĉuloj, haveblas ioma escepto – juna batalanto, persekutinta la fuĝintojn, transformiĝas al ilia amiko danke al bona traktado fare de bela virino, kiu sukcesis vidi en la duonfreneza junulo nuran knabon, ruze manipulatan de la psikopatia tirano.

Malamo detruas, amo savas – tiel vortumeblas la ĉefa ideo de la verko. Ĉu simpla? Certe. Ĉu vera? Sendube.

Comments