Futbala matĉo en Nitro: Slovakio - Esperantujo

Mi jam dufoje ĉeestis matĉojn de la esperanto-futbalteamo – en Bonaero kaj Lilo. Ambaŭfoje ĝi atendeble malgajnis, sed la spektaklo mem estis amuza kaj virvoplena eĉ por mi, kiu neniam spektis futbalmatĉojn krom la esperanto-versio.

La matĉo en Nitro okazis la 28-an de julio. Ni iom malfruiĝis, sed vakaj lokoj abundis, do ni komforte akomodiĝis ene de grupo da esperantistoj. 



La stadiono aspektis trivita, same kiel ĉiuj antaŭaj. 



La slovaka teamo konsistis, laŭ mia memoro, el reprezentantoj de lokaj sindikatoj – plejparte mezaĝuloj.



La lukto sur la kampo evoluis rapide. 



Atakoj kaj kontraŭatakoj alternis. La esperantistoj sciis ataki, sed la defendo estis malforta kaj ili denove pagis pro tio. 



Baldaŭ ĉiuj spektantoj estis inunditaj de la plej vervaj emocioj, kriis kaj ĉantis, laŭdante sukcesojn kaj subtenante sian teamon kaze de fuŝoj. 



Lisi ŝatas futbalon, do atente sekvis la ludon. Rezulto ofte ŝanĝiĝis favore jen al unu flanko, jen al alia. 



Foje eĉ ekbrilis espero se ne pri la fina venko, do almenaŭ pri egalvenko, sed... kelkajn minutojn antaŭ la fino plia golo trafis la esperanto-pordegon. 4:5.



Ĉu ni bedaŭris? Tute ne, ĉiuj nur ridis kaj ĝojis pro bone pasigita tempo. 



La etoso estis senescepte amikema, kio povus esti unika ekzemplo por la “granda” futbalo tutmonda.



Esperanto-organizaĵoj plejparte same fuŝas kiel la eksteraj, pro kvereloj, koterioj kaj duonmorta vivimitado. Ĉu esperanto-futbalo estos pli bonŝanca kaj ekzemplodona?



Post la matĉo mi proponis al Lisi sin foti kun la sportistoj, sed sinĝena knabino forte rifuzis kaj nur gapis al la ludantoj. 



Same malsukcesis mia propono pri la esperanto-futbalaj T-ĉemizoj – kiam ŝi fine aprobis ili jam estis disvenditaj. Nu, eble sekvan fojon...