Admiralo Kolĉak: historio de arktaj vojaĝoj

Admiralo. Blankarmeano. Supera reganto. Tiel en Sovetunio vokis homon, kies nomo por pluraj jardekoj estis ligita nur al kruelaĵoj de la blanka teroro. Sed li famiĝis jarojn antaŭ la Enlanda milito kaj tio estis tute alia famo. Aleksandro Kolĉak – jam komence de la 20a jarcento la nomo de la kuraĝa esploranto de Arkto famiĝis en la sciencaj rondoj. Oni parolis pri lia brila estonteco, taskigis al li la plej komplikajn kaj danĝerajn aferojn… Cetere ni rakontu pri ĉio paŝon post paŝo.

Gardemarino
Kariero de la estonta admiralo estis destinita jarojn antaŭ lia naskiĝo. La patro – mara artileriisto – la tutan vivon servis en la rusia mararmeo. Ankaŭ la fratoj de Aleksandro estis militmaristoj. Inter liaj malpli proksimaj parencoj estis militistoj de ĉiuj rangoj – de oficiroj ĝis kontr-admiralo. Se li elektus civilan karieron tio sendube mirigus la familianojn. Cetere Aleksandro ne planis iun mirigi. Post 13-jariĝo li lasis la klasikan gimnazion en Sankt-Peterburgo kaj enmatrikuliĝis en la Mara kadeta korpuso. Tie li pasigos ses jarojn.

Vintrumado en Tajmiro. 1900/1901.

Ekde 1906 al la finlernantoj de la Mara korpuso kaj Mara inĝeniera lernejo, senditaj por praktiki en la mararmeo, oni donis la rangon de la ŝipa gardemarino (de la franca garde-marine; la suboficira rango uzita en la rusia mararmeo de 1716 ĝis 1917). Post unujara praktikado la gardemarinoj ekzameniĝis pri realaj taskoj kaj altiĝis ĝis miĉmano (de la angla middle ship man – meza ŝipisto). Se iu malsukcesis en la ekzameno kaj montris sin malpreta al la mararmea servo li estis maldungata je la rango podporuĉik aŭ ricevis civilan rangon de la 10a grado.

Minŝipo Serditij. 1904.

De komenco Aleksandro Kolĉak elstariĝis inter la samlernantoj. La knabo talenta kaj organizita, li ĉiam estis gvidanto. Dum ĉiuj lernojaroj li estis la dua aŭ tria lernanto, nur foje cedante al sia samaĝa kamarado. Feldwebel de sia roto, por junaj gardemarinoj li estis nedisputebla aŭtoritato. Multaj el ili dividos tragikan sorton de sia unua komandestro.

Leŭtenanto
Post lasi la Maran korpuson Kolĉak sekvis kutiman vojon de ĝiaj finlernantoj, aliĝinte al la mararmeo. Danke al siaj kapabloj kaj laboremo li rapide absorbis detalojn de la mara scienco kaj estis promociita kiel leŭtenanto. Tiu ĉi rango estis vere estimata en la rusia floto, ĉar la oficira ĥierarĥio estis malpli vasta ol nun kaj konsistis el kvar ŝtupoj: miĉmano, leŭtenanto, kapitano de la 2a rango, kapitano de la 1a rango. Ofte leŭtenantoj iĝis kapitanoj de grandaj ŝipoj kaj plenumis gravajn taskojn. Leŭtenanto Kolĉak atendis sian glorohoron.

Krozŝipo "Krozŝipo"

En 1896 li komencis sian unuan eksterlandan navigacion. La krozŝipo kiun ĝiaj kreintoj nomis tre simple – “Krozŝipo”, direktiĝis suden, al la fora Pacifiko. Dum kelkaj jaroj Aleksandro Kolĉak ĝuis unikan eblecon kombini militservon kun la afero, kiu ĉiam pli kaptis lian atenton – la sciencaj esploroj.

Krozŝipo "Rusio". 1915

Temis ne nur pli lia interesiĝo je la orienta kulturo, kvankam en tiuj jaroj la estonta admiralo profunde studis la hindian kaj ĉinan filozofiojn. Multe pli interesis lin maraj profundoj kaj nekonataĵoj, kiuj kaŝis sin tie. Dum kelkaj jaroj proprainiciate surbaze de sia programo li plenumis oceanografiajn esplorojn, kolektinte interalie gravajn informojn pri hidrologio de Flava kaj Japana maroj. Surbaze de ili la energia leŭtenanto verkis sian unuan sciencan artikolon kiu enkondukis lin en la sciencan mondon.

Zigzagoj de la sorto
Tamen la varmaj sudaj maroj ne tro entuziasmigis Aleksandron. Krome li jam tediĝis je la militservo. Eterna rutino, manko de videblaj karieraj perspektivoj – ĉio ĉi tre ĝenis la junulon. Li deziris ion pli grandan, se diri pli ĝuste – li volis iĝi malkovrinto de la Suda poluso! Kolĉak revis vojaĝi suden kaj fari tion, pri kio malsukcesis liaj famaj antaŭuloj Miĥail Lazarev kaj Fabian Gottlieb von Bellingshausen. Tamen la sorto elektis por li alian vojon, sendinte la ambiciulon en la tute kontraŭa direkto – al la Norda poluso, en malvarmajn akvojn de la Arkta oceano.

Kolĉako plenumas hidrografian esploradon en ŝipo "Zarja"

Grandparte tio okazis hazarde. En 1899 la fama rusia admiralo Stepan Makarov komencis sian unuan polusan ekspedicion en glacirompilo “Jermak”. Post ekscii pri tio Kolĉak ege klopodis partopreni ĝin, sed estis jam tro malfrue kaj la ŝipo foriris sen li. La leŭtenanto ĉagrenis, sed ne perdis la esperon kaj navigaciis al Fora Oriento. Tie li planis aliĝi al iu ekspedicio, ironta al Pacifiko kaj daŭrigi siajn hidrologiajn esplorojn.

Hidrologia laboratorio en ŝipo "Zarja"

Plej verŝajne la insista leŭtenanto atingus sian celon, sed ĉion ŝanĝis propono de la barono Eduard Gustav von Toll, fama rusia esploristo de Arkto.

Barono Eŭdard Gustav von Toll

Li estris ekspedicion de la Akademio pri sciencoj kun celo estis esplori nordajn marojn de Siberio kaj urĝe bezonis hidrologon. Inter la taskoj de la ekspedicio estis serĉado de la enigma arkta kontinento – Sannikov-tero. Barono Toll asertis vidi ĝin de sur la insulo Kotelnij en aŭgusto 1886, kiam li partoprenis la ekspedicion de Aleksandr Bunge.

Bennet-insulo

Pri tia propono Kolĉak povus nur revi. Sen timi kaj dubi li tuj jesis. Tiam li unuan fojon vizitis Norvegion kie konatiĝis kun la fama esploristo Fridtjof Nansen kaj iĝis lia admiranto. La poluso iĝis pli proksima.

Malfacilaj jaroj
Somere de 1900 la ekspedicio eknavigaciis. La vojaĝo daŭros du longajn jarojn, dum kiuj ekscitiĝon de sciencaj malkovroj plurfoje alternos despero. Por iuj ekspedicianoj tiuj du jaroj estos la lastaj…

Ĉiĉeronoj de barono Toll

Cetere apenaŭ pri tio pensis la malvarmsanga leŭtenanto, ŝarĝita je gravaj labortaskoj. Tagon post tago li mezuradis profundecon, observadis staton de glacioj, esploradis la teran magnetismon kaj foje ĉasis por provizi viandon al la ekspedicianoj.

Konstruado de provizora loĝejo

La barono alte taksis la novan kunlaboranton kaj lasis en taglibro rimarkindan noton: “Nia hidrologo Kolĉak estas la bonega fakulo, fidela al la ekspedicio”. Evidente pro tio li baptis unu el insuloj de Tajmira golfo per lia nomo – Kolĉak.

Ekspedicio de Toll

La ekspedicio instruis multon al Aleksandro kaj ne nur de la profesia vidpunkto. Lia karaktero, origine tre kruda kaj severa, estis plurfoje elprovita kaj ekzamenita dum la arkta vojaĝo. La kamaradoj rimarkigis ne nur erudicion kaj profundecon de la konoj de la hidrologo, sed ankaŭ lian severecon rilate la subulojn, foje troan postulemon kaj skrupulemon. Same senkompate li traktis la bestojn. La sledhundojn Kolĉak konsideris nura transportilo, la sovaĝajn bestojn kaj birdojn li rigardis nur tra celilo de sia fusilo.

Kolĉako en Kotelnij-insulo, 1902

Des pli miris la ekspedicianoj kiam post du vintroj pasigitaj sur glacioj la severa leŭtenanto admonis la kamaradojn ne mortigi malsanajn hundojn kaj tiom enamiĝis je lipharaj rosmaroj, ke kategorie rifuzis ilin pafi! Li multon komprenos tie, en la frosta rando de la mondo.

Arkta tragedio
Pasis du jaroj. La polusaj vagabondoj sukcesis pri pluraj aferoj. Ili esploris la duoninsulon Tajmiro kaj apudajn regionojn, kreis detalajn mapojn kaj navigolibrojn. Nur la fabela Sannikov-tero ĉiam sin kaŝis. Ĉiu provo penetri norden de la Novsiberiaj insuloj finiĝis same – la brava ŝipo “Zarja” alfrontis glacimontojn kaj devis retiriĝi.

:Zarja" blokita de glacio

Sed la obstina Toll ne povis rezigni je sia revo, des pli nun, kiam la enigma kontinento estis tiom proksima. Do li faris radikalan decidon: iri al la Sannikov-tero piede, kun magnetologo Zeerberg kaj du hundogvidantoj el lokaj indiĝenoj. Al aliaj ekspedicianoj li ordonis esplori spacon sude de la Bennett-insulo kaj, post lasi manĝprovizon al lia revenonta grupo, navigacii al la “granda tero” kiel la rusoj tradicie nomis la ĉefteron. Tio okazis printempe de 1902.

Marŝo al Belkovskij-insulo (la dua vintrumado)

Somere Aleksandro Kolĉak kun la kamaradoj lastfoje provis penetri norden, sed glacioj estis eĉ pli abundaj, do ili devis retiriĝi. Pasis mallonga norda somero, komenciĝis aŭtuno. La navigacia periodo estis baldaŭ finiĝonta, sed nek la barono, nek liaj akompanoj montris iujn vivosignojn. Estis jam malfrua aŭtuno kiam “Zarja” revenis al Sankt-Peterburgo.

Kolĉako nomis tion "stamuha"

Raportante pri la rezultoj de la ekspedicio en la Akademio pri sciencoj, Kolĉak diris ke serĉi la grupon de Toll estas sankta devo de liaj polusaj kamaradoj. “Ŝancoj ege malmultis” rememoris li poste. “Sed la barono Toll estis la homo, kiu kredis je sia stelo”. Same kredis je sia bona sorto la sentima leŭtenanto. “Zarja” estis grave damaĝita de glacioj kaj maltaŭgis por serioza vojaĝo, sed oni ne povus atendi eĉ unu tagon.

Monografio de Kolĉak "Glacio de Karaa kaj Siberia maroj"

Do Aleksandro Kolĉak proponis alian varianton: li diris ke pretas printempe navigacii al Bennett-insulo en… nuraj boatoj. Li klare konsciis frenezecon de sia plano: “La afero estis sama kiel tiu de la barono Toll. Sed mi kredis ke aliaj eblecoj mankis”.

Serĉante la malaperintan ekspedicion
La akademianoj ne estis senkoraj burokratoj. Ili grave maltrankviliĝis pri la sorto de la malaperinta sciencisto kaj donis al Kolĉak bezonatajn rimedojn kaj plenan agoliberecon. En majo 1903 la savekspedicio komencis sian vojaĝon.

Eduard Gustav von Toll

Ĝis la Novsiberiaj insuloj ĝi iris laŭ glacio sur sledohundoj. Iri plu estis jam tro danĝere: la printempa glacio ekdegelis, transformiĝante en blankan kaĉon – jam ne veturebla, sed ankoraŭ ne navigaciebla. Atendado daŭris monatojn. Finfine en julio Kolĉak kaj liaj kamaradoj impetis norden.

Kolĉako en Kotelnij-insulo

Ĉi-foje maro estis mirinde pura, kio eĉ kreis neatenditajn problemojn por la ekspedicianoj. Sidi senelire en trablovebla boato estis ege malfacile, sed mankis grandaj glacioj sur kiuj oni povus ripozi. Nur fine de la navigado ili sukcesis transgrimpi sur samdirekte drivantan kaj laŭaspekte tiom fidindan glacimonton.

Ĉasista predo

Tamen revo pri dormo en komforta tendo ne plenumiĝis. Nokte forta ondofrapo, frakasinta la glacion je du partoj, preskaŭ forlekis la solan boaton kaj la kuraĝajn vojaĝantojn. Poste Kolĉak rememoris, ke li vekiĝis pro krio de submastro: “Stariĝu, via moŝto. Ni dronas!”

Skipo de ŝipo "Zarja"

Cetere Bennett-insulo rekompencis la bravulojn. Post albordiĝi Kolĉak rimarkis aron da ŝtonoj sub kiuj li trovis botelon – la plej antikvan poŝtujon de la maristoj. Tio signifis ke Toll atingis la insulon! Post konsulti la noticon Aleksandro Kolĉak rapide trovis kaŝejon kun instrumentoj, kolektoj kaj (plej grave) dokumentoj de la malaperinta ekspedicio. Ili rakontis pri la fino de tiu ĉi arkta tragedio…

Kolĉako en la Toll-ekspedicio

Al Bennett-insulo la grupo de Toll venis somere. Unue la barono planis vintrumi tie, esperante akiri manĝprovizon per ĉasado. La unuaj provoj estis ne tro sukcesaj, sed li plu esperis pri la printema sezono. Krome en aŭgusto jam ĉiam pli malheliĝis, kio faris iun ajn vojaĝon tre danĝera. Tamen baldaŭ evidentiĝis, ke la esploristoj trafis kaptilon: la ĉasado tute fiaskis, do ili sendube mortos pro malsato. En tiu senelira situacio la barono faris desperan decidon – senprokraste ekiri suden.

Memorsigno pri la savekspedicio de Kolĉako

Ili ekmarŝis fine de novembro en plena mallumo – jam komenciĝis polusa nokto. Temperaturo foje falis ĝis 40 gradoj kaj la maro estis kovrita je kovarda glacio. Taglibro de la ekspedicio finiĝis per vortoj: “Hodiaŭ ni direktiĝis al sudo; ĉiuj estas sanaj, manĝaĵoj haveblas por 14 tagoj”. Tio fakte klarigis ĉion, tamen Kolĉak decidis kontroli manĝstokojn, kiujn li lasis en la Novsiberiaj insuloj. Ili estis netuŝitaj. La barono Toll kaj liaj kamaradoj por ĉiam malaperis en la glacia dezerto.

Soldato
Aleksandro Kolĉak kredis je scienco. Tamen li ankaŭ kredis je la patrujo, je sia devo de la oficiro. Kiam sciigo pri atako de japana eskadro kontraŭ rusiaj ŝipoj en haveno de Port-Arturo (nun Luŝano, Ĉinio) atingis la Rusian imperion, li tuj prezentis peton pri aliĝo al la Pacifika floto por partopreni la militadon. La Akademio dum longa tempo kontraŭis foriron de la esperdona sciencisto, kiu jam aperigis la unuajn publikaĵojn. Sed li rifuzis ajnan malaprobon kaj plu insistis en sia deziro defendi la patrujon, do finfine akiris la permeson el la manoj de la granda princo Konstantin Nikolaĵeviĉ, prezidanto de la Akademio.

Skipo de ŝipo "Kreĉet"

En tiu tempo li ankaŭ faris alian gravan paŝon, prokrastitan dum longa teьpo – finis la fraŭlan vivon. Jam de longe li konis Sofia, plurfoje ili planis la geedziĝon, sed ĉiufoje nova ekspedicio rompis la planojn. La milito solvis ĉion. “Mi decidis ke ne decas plu prokrasti” klarigis poste la admiralo.

Vic-admiralo Aleksandro Kolĉak

Li restis en la sieĝita Port-Arturo ĝis la fino. Vundita en batalo, li tamen trafis hospitalon pro alia kialo. La fortikulon atakis reŭmatismo, kaŭzita de ĉiama malsekeco, superŝarĝoj kaj arktaj vagadoj. La japanoj grandanime traktis la vunditojn, liverinte al ili bonan flegadon kaj proponinte laŭplaĉe daŭrigi la kuracadon en Japanio aŭ veturi al Rusio. Tiel Aleksandro Kolĉak revenis al Sankt-Peterburgo.
Ŝipo "Sibirskij strelok"

Konkludoj de la sankomisiono estis malesperigaj – handikapeco. Malgraŭ tio, post longa kuracado li revenis al la armeo, jam kiel oficiro de la mara ĝenerala stabo. “Ni devis elaĉeti nian pekon pri pereo de la floto” opiniis li. Krome en Eŭropo videble burĝonis nova krizo. Jam en 1907 oficiroj de la stabo konkludis, ke la mondomilito neeviteblas. Ili eĉ prognozis la daton – 1915 – kaj malnetan scenaron de la eventoj. La iama sciencisto aktive promociis programon pri reorganizo de la militfloto, sed nenio estis farita krom senutilaj paperoj. Ministroj alternis unu la alian, en la Ŝtata Dumao okazis iuj strangaj ludoj kaj neniu interesiĝis pri la ŝipoj. Denove, same kiel en la unuaj militservaj jaroj, li sentis ke la tempo pasas vane.

La lasta ekspedicio
Propono de la hidrologo Andrej Vilkickij venis ĝustatempe. Li preparis la ekspedicion laŭlonge de la bordoj de Siberio por esplori la Nordan marvojon. Du glacirompiloj – “Tajmiro” kaj “Vajgaĉ” – ĵus lasis varfon kaj bezonis nur kapitanojn…

Glacirompilo "Vajgaĉ"

La 28an de oktobro 1909 la ekspedicio ekis al la maro. En la kapitana deĵorejo de glacirompilo “Vajgaĉ” staris Aleksandro Kolĉak. La ekspedicianoj ne havis informojn pri la stato de glacioj kaj navigaciaj kondiĉoj en la arktaj maroj, do decidis veturi en la ankoraŭ ne elprovitaj ŝipoj laŭ la suda vojo – tra Sueza kanalo. Tio estis ĝusta decido: paneoj sekvis unu la alian kaj Vladivostokon la ekspedicio atingis nur en julio 1910. En aŭgusto “Vajgaĉ” kaj “Tajmiro” denove iris al la maro.

Minŝipo "Pograniĉnik", 1913-1914

La glacirompiloj devis pasi okcidente de la kabo Deĵnjov por detale priskribi tiun ĉi parton de la Arkta oceano. Sed la tasko estis plenumita nur parte. Jam 30 mejlojn okcidente de la vilaĝo Uelen ili alfrontis fortajn glaciojn. Komenciĝis neĝofalo, videbleco draste malboniĝis, nokte temperaturo falis ĝis 7 gradoj sub nulo. Do la ekspediciestro Sergejev decidis reveni.


Tiel finiĝis la lasta arkta vojaĝo de Aleksandro Kolĉak. En decembro li ricevis telegramon en kiu la militmilistro ordonis tuj veni je dispono de la mara ĝenerala stabo. La patrujo ne plu bezonis sciencistojn. Rusio bezonis soldatojn…