Cara Remparburgo – de festejo al ludejo

La 29an de julio 1586 la vojevodoj Vasilij Sukin kaj Ivan Mjasnoj (kromnomita Sako aŭ Skatolo) fondis Tjumenan fortikaĵon. Por la unua rusa urbo de Siberio ili elektis kabon ĉe kunfluejo de riveroj Turo kaj Tjumenko. Altaj krutaj bordoj bone protektis la fortikaĵon de tri flankoj, dum de oriento ĝin ŝirmis muro el pintigitaj traboj. De tiu ĉi loko oni povus vidi restaĵojn de Ĉimgi-Turo – la detruita ĉefurbo de Tjumena ĥanujo. Cetere baldaŭ la malpleniĝinta tereno ricevis tute alian nomon…

Fonto de popola ĝojo
Cara Remparburgo (Carjovo Gorodiŝĉe) – tiel la unuaj siberianoj nomis areon sur alta bordo de la rivero Tjumenko, tuj malantaŭ la nuna regiona muzeo. Tie komenciĝas strato, kiu antaŭe nomiĝis same – la 1a Caroremparburga (nun – strato Komuno). La tjumenanoj rapide setligis la terenon, konstruinte lignajn domojn sur loko de detruitaj ĥanaj palacoj, kaj plugis stratojn de Ĉimgi-Turo por aranĝi legomejojn. Tamen areo ĉirkaŭ la nuna stadiono Geolog restis vaka eĉ post tri jarcentoj. Tie estiĝis la unua tjumena festo, nun tute forgesita, sed iam altiranta preskaŭ la tutan urban loĝantaron. Ĝi nomiĝis simple – la Fonto (Kljuĉ).




Tiu historio komenciĝis delonge, eble en la 17a jarcento. Dum epidemio, kaŭzinta amasan mortadon de la brutaro, la tjumenanoj rimarkis “miraklajn” ecojn de la akvofonto, kiu fluis en raveno situanta post Cara Remparburgo. La bona novaĵoj rapide traflugis la urbon kaj de ĉiuj flankoj venis kompatinduloj kondukantaj siajn brutojn.


Mapo de Tjumeno. 1905. 


De tiu tempo memore al la “mirakla saviĝo” ĉiujare je la naŭa dimanĉo post Pasko oni aranĝis grandan feston. Ĝin antaŭis la krucomarŝo dum kiu ĝoja homamaso portis ikonojn kaj ĥorugvojn al la kuracfonto. Dum longa tempo la marŝo ekis de Ilinskij monaĥinejo (nun sur tiu ĉi loko staras hotelo Neftjanik). Dum la sekulariga reformo fare de la imperiestrino Ekaterino la 2a, la monaĥinejo estis fermita kaj detruita (samkiel multaj aliaj), do la krucomarŝo ekis jam de la preĝejo Mikaelo Ĉefanĝelo.


Preĝejo de Mikaelo Ĉefanĝelo


Cetere la siberianoj neniam estis fervoraj kristanoj kaj la Fonto ne estis escepto. En tiuj tagoj sur la samnoma placo aŭdiĝis incitaj kantetoj (ĉastuŝka), virinoj kaj viroj dancis kune ĝis plena elĉerpiĝo, vino fluis kiel rivero. La eksa siberia mitropolito Filofeo, foje vizitinta tiun popolan feston, estis ŝokita je la etoso. Li ordonis ŝtopi la fonton kaj malpermesis porti tien la ikonojn. Sed post la morto de la severa religiulo ĉio rekomenciĝis.


Mitropolito Filofeo


De mateno la placo inter Ĉeriza (norde) kaj Fonta (sude) ravenoj pleniĝis je amasoj de urbanoj kaj kamparanoj el apudaj vilaĝoj. Ilin atendis diversspecaj budoj, magazenoj kaj standoj kun nuksoj, konfektoj, ludiloj, fruktakvo ktp. En tendoj aranĝis prezentadojn gastartistoj, el kiuj la plej populara estis popola teatraĵo kun la arogantulo Petruŝko (ankaŭ nomata Petro Ivanoviĉ Uksusov aŭ Vanĉjo Ratatuj).


Edziĝo de Petruŝko


Tiu pupa persono, aperinta en Rusio en la 1840-aj jaroj, ĉarmigis la homojn. Regata de nevidebla pupgvidisto, li saltis laŭ scenejo, batis per klabo policanon, kaj sian fianĉinon traktis tiom lerte ke nur malmultaj damoj povis spekti la teatraĵon ĝis la fino. La voĉo de Petruŝko estis ŝrika kaj akra, por kio la pupgvidistoj uzis specialan ilon, metatan sur langon. Ĉirkaŭ la 8a vespere la placo malpleniĝis, la urbanoj revenis hejmen kaj pri la taga festo memorigis nur vakaj budoj kaj ebriuloj, endormiĝintaj sub betuloj. Tio ripetiĝis dum tri jarcentoj.


Sportaj amuzaĵoj

Post la Oktobra revolucio, Fonto estis forstrekita el la festa kalendaro kiel rudimento de la cara reĝimo kaj iom post iom malaperis el la popola memoro. La placo estis distribuita por privataj legomejoj. En 1964 komenciĝis konstruado de la stadiono Spartak (nun – Geolog). Oni finis ĝin nur en 1982, detruinte historiajn tavolojn de kvar jarcentoj. Tiel Cara Remparburgo transformiĝis je la centro de la sporta vivo. La tjumenanoj ja ĉiam ŝatis sporton…

De antaŭ jarcentoj oni ĝuis tradiciajn rusajn ludojn – resaltaĵojn, lapton, gorodki. Zonlukto kolektadis plurajn spektantojn. Venkinto ricevadis ĉies admiron kaj zonon de la venkito. La plej bonaj luktistoj kolektis dum vespero ĝis deko da zonoj.


Reklamo de bicikloj Dux


En la 20a jarcento aperis novaj amuziĝoj. En aŭgusto 1906 al Tjumeno venis kun prezentaĵoj du famaj biciklistoj. Ilia vizito estigis grandan furoron, duono de la urbo ĉeestis en la hipodromo por vidi strangajn veturantojn.



Cetere jam sekvan tagon loka amatoro avancis la ĉefurbajn stelulojn. Ili ne enmanigis al la gajninto promesitan oran ĵetonon, kio indignigis la publikon, do fine la ĉampionoj simple forkuris de la hipodromo (pli ĝuste – forruliĝis).



Tjumena negocisto Ĵernakov. Jalto, 1906.

La unua aŭto aperis en Tjumeno en printempo 1907 kiel posedaĵo de inĝeniero Bednarskij. Poste venis pliaj aŭtomobiloj – bruaj, haladzaj, kun malferma supro kaj lignaj radioj en naboj anstataŭ diskoj. Cetere la tjumena aŭtosporto startis ne tre bone. Malgraŭ ridindaj por ni rapidecoj (30 km/hore estis konsiderata frenezaĵo) la aŭtoj ofte trafis piedirantojn, surveturis trotuarojn, timigis ĉevalojn kaj kaŭzis plurajn akcidentojn, pro kio iliaj posedantoj seniĝis je stirpermesiloj.



Pli feliĉa (sed ne pli simpla) estis la sorto de la loka futbalo. Ĉio komenciĝis somere 1912 de ordinara konversacio de du 16-jaruloj kiuj nomiĝis Pjatĉin kaj Makarov. La junuloj parolis pri nova ludo kun stranga nomo – futbalo. El magazinoj ili sciis, ke oni devas piedbati pilkon en pordegojn kaj plej gravas, ke oni ne rajtas preni ĝin en la manoj. Baldaŭ ili sukcesis akiri la unuan piedpilkon, mendinte ĝin en Sankt-Peterburgo.



Sed kion fari pri uniformo? La situacio estis komplika, ĉar neniu eĉ proksimume imagis kia ĝi devas esti. Do la unuaj tjumenaj futbalistoj pli similis al muskedistoj ol al la nunaj sportistoj. Kotonaj sonorilformaj pantalonoj, larĝa rezina zono, ĉemizo el glata nigra ŝtofo kun blanka banto kaj nigra felta ĉapo aspektis imprese, sed apenaŭ eblis ludi en tiaj vestoj. Cetere spektantoj de la unua matĉo aprezis la ludon kaj vestojn – de tiu tempo neniu povis haltigi la futbalan “epidemion” en la urbo.
En 1924 loka ĵurnalo plendis pri troa entuziasmiĝo je futbalo, kiun ludas pluraj “ankoraŭ malfortaj junaj sportistoj”. La ĵurnalisto rimarkigis, ke la ludo postulas grandajn fizikan forton kaj elteneblecon, do al ne sufiĉe trejnita atleto povus kaŭzi kormalsanon, varikon kaj eĉ hernion. Krome, avertis la anonima aŭtoro, futbalo ne evoluigas muskolojn de la manoj kaj ŝultroj, do figuro de la futbalisto estas “tre malharmonia”.
Anstataŭ futbalo oni promociis korbopilkadon kiel la sporton, evoluigantan “sufiĉe harmonian, fortan kaj fleksan figuron”. Tamen la reklamantoj ne tre sukcesis – en la tuta urbo ekzistis nur unu korbopilka teamo, kiu ludis ĉe la Klubo de Fervojistoj.



Biatlono tiutempe ankoraŭ ne estis konata, sed skiado iĝis ĉiam pli populara. En februaro 1921 okazis la unua skikonkuro de Tjumena gubernio. Apud Tjumeno vagadis ribelintaj kamparanoj, en la urbo homoj mortis surstrate pro malsatego, sed la konkuro okazis malgraŭ ĉio.



Antaŭ starti por 30 km la partoprenantoj ricevis po peco da surogata pano. Tamen multaj el ili estis tro malfortaj kaj ne sukcesis atingi la finlinion. Oni kolektadis la falintojn kaj metis sur ĉevalĉarojn. Rimarkindas ke laŭ reguloj de tiu tempo oni ne devis cedi la skivojon. Funkciis alia regulo: se vi konsideras vin forta – avancu memstare.


Sketejo apud la Aleksandra reala lernejo

En 1906-1910 en Tjumeno en la jam konata al ni placo de Cara Remparburgo okazis la unua sporta pafado. Oni pafis el ĉasistaj fusiloj kontraŭ vivaj kolomboj. Speciala kesto brue malfermiĝis, timigita birdo rapidege elflugis el ĝi kaj iĝis pafcelo. Se kolombo falis pli ol 15 metrojn for de la pafisto oni konsideris tion maltrafo.
En tiu periodo en la urbo aperis la ĵetmaŝinoj de la finna tipo. Oni aktive uzis ilin en la jaroj post la Dua mondmilito, kiam en la hipodromo, for de la tribunoj estis aranĝita la unua pafstando. Sukceso venis rapide. Jam en 1947 S. M. Nikiforov iĝis la ĉampiono de RSFSR pri standopafado – la unua tjumena ĉampiono. La unua, sed ne la lasta…

Jaroj pasis. La antikva festo estas tute forgesita kaj malmultaj urbanoj kapablas rememori iamajn ĉampionojn. Sed eĉ post pluraj jarcentoj la tjumenanoj venigos siajn idojn sur altan kabon ĉe interfluiĝo de Turo kaj Tjumenko kaj diros: “Rigardu, ĉi tie komenciĝis nia urbo…”.

Comments