Murdo en la Orienta Ekspreso – bela simplaĵo

Ĉiuj ŝatas detektivojn. Nu preskaŭ ĉiuj. Almenaŭ ĉiu ŝatas imagi sin detektivo – sagaca kaj inteligenta ulo, kiu esploras komplikajn krimajn kazojn kaj danke al sia elstara intelekto trovas solvon de ĉiuj enigmoj. Nur tiel mi povus klarigi sukceson de la nova filmo “La murdo en la Orienta Ekspreso” surbaze de la plej fama romano de Agatha Christie (feliĉe legebla en Esperanto).

Apenaŭ indas detale rerakonti intrigon de la verko, unuafoje publikigita en 1934 kaj reeldonita en dekoj da lingvoj kaj landoj. La luksa trajno “Orienta Ekspreso” direktiĝas de Istanbulo al Parizo. En ĝi veturas riĉuloj (ja tiutempe aviado estis ankoraŭ riska eksperimento), inter kiuj troviĝas la fama Hercule Poirot, belga detektivo, heroo de pluraj romanoj de la angla verkistino. Nokte okazas murdo de pasaĝero kaj en la trajno, haltigita pro neĝa lavango en montaro, komenciĝas enketado fare de la grandliphara belgo.


La aktoraro estas bona, eĉ troa por tia tasko. Penélope Cruz, Johnny Depp, Michelle Pfeiffer – oni atendas ion elstaran de tia stelularo. Sed... Cetere kion oni povas riproĉi? Ĉiuj aktoroj ludas bone. La dekoracioj estas elegantaj kaj plene transdonas etoson de la loko kaj tempo. La verko mem estas apenaŭ kritikinda, almenaŭ kadre de sia ĝenro. 
Mi pensas ke ioma malkontento, kiun mi sentas, estas (mal)merito de la reĝisoro Kenneth Branagh, kiu ludas la ĉefan rolon – tiun de Hercule Poirot. La detektivo mem estas bildigita imprese – la inteligenta strangulo, kiu malantaŭ senemocia mieno evidente kaŝas huraganon de interna vivo, kiun li pene klopodas bridi per aro da neŝanceligeblaj kutimoj. Tiutempe tiajn personojn oni nomis stranguloj, nun oni plej verŝajne diagnozus ĉe li obsedo-kompulsivan sindromon. Tio plian fojon pruvas ke psikiatriaj normoj estas fleksaj kaj dependas de socio kaj historia periodo same kiel la normoj de moralo. Se la transa mondo ekzistas, Thomas Szasz ridetas nun kaj fingromontras al sia “Fabriko de frenezo” verkita antaŭ duonjarcento.
Do la aktora laboro bonas, sed la plenumo de la reĝisora tasko apenaŭ meritas laŭdojn. Oni povus diri, ke la detektiva ĝenro mem ne supozas literaturajn pintojn kaj mi konsentas. Tamen ĉu ne eblis aldoni al la historio almenaŭ iujn sociajn aŭ psikologiajn dimensiojn, ne lasi ĝin pura rakonto pri polica enketado? La reĝisoro provas iom tuŝi la interesan temon kiel rajto je venĝo, sed agas tiom mallerte, ke nur tre sentema spektanto enpensiĝos pri la dilemo. Mi ne postulas de la filmigo de la romano de Agatha Christie psikologian profundecon de la “Krimo kaj Puno”, sed ĉu vere mankis eblecoj starigi iujn demandojn ekster la bildoj, videblaj per okuloj?
Resume. La filmo estas longa (preskaŭ du horoj, laŭ mia gusto facile redukteblaj), bela kaj simpla. Se vi havas liberan vesperon kaj ŝatas anglajn detektivojn – infuzu teon, sidiĝu en fotelo kaj ĝuu. Espereble vi ne endormiĝos...

Comments

  1. Do tio kion vi ne ŝatas pri la filmo ĉefe estas problemo kaŭze de la scenaristo, ne tiom problemo pri la reĝisora verko mem. (Mi ne certas ĉu Kenneth Branagh multe okupiĝis pri la scenaro de tiu filmo.)
    Bona artikolo, mi ŝatis la legadon!

    ReplyDelete
    Replies
    1. Eble vi pravas, ja multo dependas jam de scenaro. Revenu, ja novaj artikoloj aperas ĉiusemajne. Aŭ simple abonu, ĉio estas senpaga 😜

      Delete

Post a Comment