Vojo al ĉielo aŭ Pioniroj de aviado en Siberio

Ĉu vi flugis en aviadilo? Kompreneble jes. Aviado iĝis tiom kutima, ke foje ŝajnis al ni ke ĝi ekzistis ĉiam. Tamen granda vojo komenciĝas de padeto kaj plejaj kutimaĵoj iam estis konsiderataj miraklo. Tiel okazis ankaŭ en Siberio.

Flugilhava monaĥo
“Homo estas ne birdo, mankas flugiloj al li… 
Tio estas ne dia afero, sed tiu de la malicaj fortoj”
Rakonto pri Nikito, servutulo de bojara filo Lupatov (la 16a jarcento)


Tiuj ĉi vortoj plej trafe esprimas rilaton de la tiutempaj rusaj aŭtoritatoj al la ideo de la homa flugado. Angla monaĥo Olivier, kiu en la 11a jarcento saltis de sur turo kun lignaj flugiloj malantaŭ la dorso, nur rompis ambaŭ krurojn. Post 500 jaroj tion ripetis rusa eksperimentulo Nikito, kiu pagis kontraŭ tio sian vivon – malgraŭ sendamaĝa alteriĝo post salto de sur sonorilturo.
“Pro tiu ĉi amikeco kun la malica forto, forhaki al li, fantaziulo, la kapon, la korpon de la malbenita hundaĉo ĵeti al porkoj por manĝado, kaj la elpensaĵon, kiel faritan kun diabla helpo, post la dia liturgio bruligi” vortumis la juĝa verdikto. Kulpas pri tio eĉ ne speciala despotismo de Johano la Terura, kiu regis tiutempe Rusion. La rusa potenco simple ne vidis por si utilon en tiu ĉi stranga afero kaj sencela fantaziado nur incitis ĝin.



Pro la sama liberpensemo kaj nestandarta pensmaniero antaŭ 250 jaroj suferis ankaŭ Feofilakto Meles, la unua homo kiu aŭdacis konkeri la ĉielon de Siberio. Li naskiĝis en la fora Poltava provinco (Ukrainio), tie monaĥiĝis kaj trafis la malvarman regionon tute kontraŭ sia volo. Post 3-jara loĝado en Holstinio ĉe loka ortodoksa preĝejo li subite prezentis peton pri reveno hejmen kaj eksmonaĥiĝo. Ni ne scias, ĉu li faris tion ne tre delikate aŭ iel deliktis antaŭe, ĉar anstataŭ reveni al la gepatra vilaĝo li estis pridemandita en enketprizono de la Plej Sankta Sinodo kaj poste ekzilita al la Dalmatov-monaĥejo apud la nuna urbo Ŝadrinsko.


Dalmatov-monaĥejo

Tamen anstataŭ rezignacio kaj pento Teodoro, kiel de nun nomiĝis la eks-monaĥo, montris sin vera problemulo, kiu transformis vivon de la trankvila monaĥejo al vera infero. Unue li deklaris, ke scias pri iuj “gravaj aferoj” ŝtatnivelaj kaj postulis specialan enketadon. Poste li anoncis sian konvertiĝon al la “tatara kredo de Mohamedo”, je kio li baldaŭ rezignis, espriminte deziron remonaĥiĝi. En la sama tago li estis kaptita ĉe transriverejo de Irtiŝo, ĉe tio Teodoro minacis al gardistoj ponardi ilin per tranĉilo, kiun oni poste ne sukcesis trovi ĉe li.
Malfacilas difini, kiuj fortoj movigis la ribeleman ukrainon – ĉu aroganteco, sopiro je libereco aŭ nura frenezo. En februaro 1762 li denove fuĝis, preninte kun si kelkajn panojn, tranĉilon kaj ses porgrenajn sakojn. El tiuj mizeraj elementoj la fuĝinto dum du tagoj konstruadis sur unu el insuletoj de rivero Irtiŝo… flugilojn por “flugado laŭ aero”.
Evidente en sia konstrukcio la inventisto eltrovis iujn fuŝojn, korekti kiujn en severaj kondiĉoj de la siberia vintro estus tro riska afero. Do li decidis ĉesigi la eksperimenton kaj sin turnis al… guberniestro Teodoro Sojmonov – kun detala raporto pri sia teknika agado. Cetere la rezoluta mastro de Siberia gubernio, kiu mem estis eksa punlaborulo, anstataŭ fakuloj vokis gardistojn kaj sendis la kompatindulon reen al la monaĥejo.


Guberniestro Teodoro Sojmonov

Dum pridemandado Meles rakontis, ke li planis forflugi per siaj flugiloj al la gepatra urbo Poltavo, por kio li bezonus ne pli ol tagon – “se samdirekta vento haveblus”. En lia plano estis ankaŭ Moskvo kaj aliaj urboj. Tranoktado kaj manĝado ne zorgigis lin, ĉar li estis certa, ke por vidi “flugadon laŭ aero” lokanoj lin manĝigus, gastigus kaj eĉ donus monon al li.
Fino de tiu ĉi historio estis antaŭvidebla. Mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ apenaŭ longe hezitis pri konkludoj. “Diablo venis al li, neokupita, kiel al sia sklavo kaj montris al li frenezan manieron flugi, je kiu li kredis”. Do la unua siberia aviokonstruisto estis kondamnita al “nigraj laboroj” (do pezaj kaj malpuraj) kun ordono instigi lin al tiuj kiel “pigran ĉevalon” kaj ĉiuvendrede regali per 40 batoj per skurĝo aŭ maldikaj arbobranĉoj – “ĝis li havos veran kaj videble sinceran penton”.


Mitropolito Paŭlo Konjuskeviĉ

Finfine oni lasis lin reveni al la gepatra urbeto Zolotonoŝa (nun en Ĉerkasa provinco, Ukrainio). Tio okazis en 1773, kiam episkopo Varlaam rememoris, ke penitenco (eklezia puno) povas daŭri ne pli ol sep jarojn dum Meles vagadis tra siberiaj monaĥejoj jam pli ol 17. La aroga monaĥo venkis eklezian burokrataron, sed malsukcesis superi gravitacion.

Posteuloj nin ne komprenos
«Niaj infanoj kaj genepoj, 
por kiuj flugado laŭ aero estos afero same ordinara 
kia por ni estas veturado en tramo, ne komprenos nian ekscitiĝon»
Aleksandro Vasilev, 1911

La legendeca rusa aviadisto bone konis la aferon. Hodiaŭ vere necesas havi eksterordinaran imagon por kompreni kiom ŝokis liajn samtempulojn la unuaj demonstraciaj flugoj. Temis ĝuste pri demonstracio, kiam spektantoj observis aviadilon, kiu soris supren kaj faris kelkajn rondojn en ĉielo. Tiutempe eĉ viziti avian demonstradon estis konsiderata tre riska afero kaj aviadilistoj okupis honoran lokon en panteono de la herooj – ofte postmorte.
Ŝajnis ke homo jam delonge konkeris ĉielon, pli ĝuste – atingis ĝin. Jam en 1783 la fratoj Montgolfier lanĉis sian unuan varmaerbalonon, kiu flugis proksimume dek minutojn – ĝis malvarmiĝis aero, kiu plenigis ĝin. Post kelkaj monatoj en ĝia korbo sidiĝis la unuaj aeronaŭtoj – markizo François Laurent le Vieux d'Arlandes kaj juna sciencisto Jean-François Pilâtre de Rozier. Sed plejparto de entuziasmuloj pagis la honorajn titolojn de pioniroj per siaj vivoj.



Pilâtre de Rozier pereis du jarojn poste, falinte de sur 500-metra alteco. Stelulo de demonstraciaj flugoj Jean Pierre François Blanchard spertis koratakon dum flugo, elfalis surteren kaj mortis post unu jaro de suferoj. Lia vidvino daŭrigis la demonstraciajn flugojn kaj pereis naŭ jarojn poste. Restis nesolvebla la plej granda problemo de aeronaŭtiko: homo ne povis regi sian flugon kaj devis obei aerfluojn.


Orville Wright en Usono

La unua patento pri aviadilo estis registrita en 1857, sed restis nura projekto. La vapormaŝinoj estis tro pezaj, nur eksplodmotoroj sukcesis solvi la problemon. En 1903 posedantoj de bicikla metiejo Wilbur kaj Orville Wright levis aeren aviadilon Flyer, kies flugo estis stabila kaj daŭris neimageble longe – 59 sekundojn! Ses jarojn poste ili vendis la patenton pri sia inventaĵo al Francio, kiu iĝis tutmonda centro de aiadilkonstruado.


Fratoj Wright

Cetere la plej fama franca avia marko aperis en 1906, kiam Louis Blériot konstruis sian unuan monoplanon. Fiaskoj sekvis unu la alian, gazetoj jam baptis lin kiel “la falanta Blériot”, do kiam en 1909 la aviadisto decidis unuafoje en la monda historio transflugi Manikan markolon, oni konsideris tion miksaĵo de frenezo kaj aventurismo. Flugi super akvo distancon je 30 km – tio ja estas sinmortigo!


Blériot

Aeroplano BlériotXI vere aspektis modeste: la fuzelaĝo el frakseno, la tricilindra motoro pova je 25 ĉevalfortoj, enverguro je nuraj 8 metroj, la totala pezo 220 kg. Sed nome tiu ĉi aviadileto konkeris Manikan markolon, donis al Blériot titolon de “reĝo de aero” kaj iĝis la plej populara modelo de tiu tempo.

Mortiga vojo al ĉielo
Montgolfier, Wright, Blériot – sur la unuaj paĝoj de la tutmonda historio de aeronaŭtiko malfacilas trovi nomojn de la rusianoj, des pli siberianoj. Tamen troveblis homoj, kiuj sekvis la malobeeman Meleson kaj kun multe pli granda sukceso.
La unua siberianino, kiu soris al ĉielo, iĝis Klaŭdia Paĥolkova el Tobolsko. En 1877 ŝi flugis super Parizo en gasbalono, plenigita je hidrogeno kaj ricevis pro tio oran medalon. Dek jarojn poste alia siberiano, la fama kemiisto Dmitrij Mendelejev observis el aerostato sunan eklipson. Antaŭ la flugo la 53-jara sciencisto diris, ke timas nur unu aferon – ke “dum alteriĝo kamparanoj konsideros min diablo kaj mortigos”.


Dmitrij Mendelejev ekflugas

Tiuj timoj estis ne tute senkialaj. En 1897 la sveda aeronaŭto Salomon August Andrée, fluginta en aerbalono Örnen (Aglo) al la Norda poluso, malaperis senspure en Siberio. Lia serĉado longan tempon ne donis rezultojn. La respektiva ordono venis eĉ al Tjumeno, ĉe tio makleraj ŝtatoficistoj eĉ transformis aeronaŭton Andrée al “arestanto Andrej”.


Salomon August Andrée

Poste oni eksciis, ke la kuraĝa svedo atingis en sia aerbalono duoninsulon Jamalo, sed pro liko de gaso la balono ekmalleviĝis. Nenecoj (lokaj aborigenoj) neniam vidis flugaparatojn, do tuj pafis el fusiloj, mortiginte Andrée kaj liajn akompanojn. Profetaj estis la vortoj de testamento, kiun li skribis antaŭ la flugo: “Tiu ĉi testamento evidente estas la lasta dokumento, iam ajn skribita de mi… Antaŭsento diras al mi, ke tiu terura vojaĝo por mi egalos al morto”.


Aerbalono de Salomon August Andrée

Inter la unuaj rusaj pilotoj, finintaj en 1910 avian lernejon de Blériot en Francio apenaŭ haveblis siberianoj. Sed jam sekvan jaron vizitantoj de la Okcidentsiberia ekspozicio en Omsko vidis demonstracian flugon de Blériot XI. La aviadilon stiris la fama Aleksandro Vasilev, kiun jam konis la tuta Rusia imperio. La profesia juristo, servinta en distrikta juĝejo, li lasis la advokatan karieron por efektivigi sian revon pri ĉielo. Post fini la lernejon de Blériot en Francio, Aleksandro Vasilev komencas serion da demonstraciaj flugoj – senescepte sukcesaj kaj popularegaj.


Okcidentsiberia ekspozicio

Eble la plej grava lia atingo estis venko en la flugkonkuro Sankt-Peterburgo – Moskvo, okazinta en julio 1911. Hodiaŭ flugo laŭ tiu ĉi itinero estas konsiderata leĝera promeno, sed tiam el 10 aviadilistoj, kiuj startis en la ĉefurbo, 8 trafis hospitalojn post kraŝoj, unu pereis kaj nur Aleksandro Vasilev sukcesis atingi Moskvon.


Partoprenantoj de la flugo Peterburgo - Moskvo

Li kelkfoje perdis la vojon, halucinis pro psika elĉerpiĝo, surteriĝis en kamparo kun haltiĝinta motoro laŭvoje elsaltante el la fulezaĝo, sed tamen venis al la celo. Por traflugi 725 km lia aviadilo bezonis 24 horojn 41 minutojn! Vidi la “reĝon de la rusaj flugistoj” (tiutempe la terminologio ankoraŭ estis fleksa kaj oni ofte nomis aviadilistojn “flugistoj” aŭ “aviadistoj”), admiri lian majstrecon kaj eble ripeti la heroaĵojn – pri tio revis milionoj da rusianoj.


Partoprenantoj de la flugo Peterburgo - Moskvo
La demonstraciaj flugoj estis la plej bona varbilo de novaj aviademuloj. Post vidi la prezentaĵon de Aleksandro Vasilev en la Okcidentsiberia ekspozicio, loĝanto de urbo Obdorsko (nun – Saleĥardo) Paŭlo Pervov “infektiĝis” je ĉielo. Tamen post fini aviadilistan lernejon en Sankt-Peterburgo kaj reveni hejmen, li komprenis, ke havas nek aviadilon, nek monon por aĉeti ĝin. Li ne povis aĉeti privatan aparaton kaj aliaj tute mankis en la regiono.


Obdorsko

Komenciĝon de la Unua mondmilito (en la Rusia imperio oni nomis ĝin la Granda milito) li rigardis kiel sola ŝanco reveni al ĉielo, sed denove estis rifuzita. La lasta espero kolapsis, mankis mono kaj la ŝatata laboro, estonteco promesis nur mizeran vivtrenadon en la dormema arkta urbeto… La despera Paŭlo sin ĵetas sub trajnon. Tiel en 1915 finiĝis la vivo de la unua aviadilisto el Tobolska gubernio.

Tjumenaj prezentaĵoj
La aviado ekscitis, tentis kaj… mortigis siajn adorantojn. Vojo al ĉielo estis pavimita je viktimoj kaj la kompatinda piloto el Obdorsko estis nur unu el multaj en tiu ĉi trista listo. En 1908 pereis la unua aviadilisto – usonano Thomas Selfridge. Sekvan jaron kraŝis tri pliaj “flugistoj”, en 1910 jam 32 (inkluzive de rusa piloto Leo Macieviĉ), en 1911 – jam 82, kaj la 1912a jaro forprenis 128 aviadilistajn vivojn. Sed malgraŭ ĉio novaj kuraĝuloj impetis al ĉielo en siaj aviadiletoj, kies detaloj laŭ vortoj de unu el ili, teniĝis en siaj lokoj nur per “medita logiko”.


Aleksandro Vasilev

Ankoraŭ ne pasis eĉ unu jaro post la demonstraciaj flugoj en Omsko, sed Aleksandro Vasilev jam vizitis Tjumenon. La aviadilisto venis al la urbo el Ekaterinburgo per… trajno, same kiel liaj aviadiloj. La flugmaŝinoj en tiu tempo estis tro malfortaj kaj nefidindaj, do precipe vojaĝis malmuntitaj.
Tiufoje Vasilev alportis du Blériot kaj unu Farman. Sekvan tagon en la hipodromo kolektiĝis duono de la urbo. Nur sur tribunoj sidiĝis ĝis 300 homoj kun biletoj, sed ĉirkaŭe – sur arboj, tegmentoj kaj aliaj altaĵoj amasiĝis dekoble pli da gapuloj. Ĉiuj fikse rigardis la du ĉefajn heroojn – “flugiston” Aleksandro Vasilev kaj lian flavan Blériot. Laŭ ĉies opinio ambaŭ estis ege impresaj. “La svelta, sunbruniĝinta vizaĝo, kutimaj por tiu ĉi flugisto trankvileco, sinrego, certeco” – tia vidis lin korespondanto de “Siberia komerca gazeto”. La mirinda maŝino memorigis al la provinca raportisto libelon, apud kiu umis “formikoj” – mekanikisto kaj seruristoj.



La prezentado mem estis mallonga kaj grave diferenciĝis de la nunaj aviaj spektakloj. En tiu tempo sufiĉis simple leviĝi al ĉielo por ekscitigi publikon ĝis freneza stato. Vasilev ekflugis dufoje kaj faris kelkajn rondojn super la hipodromo je la alteco 300-400 metroj. La homamaso aplaŭdis kaj kriis “Bravo!” al sia heroo. Multaj faris mondonacojn por evoluigo de la rusia aviokonstruado.


Blériot XI

En 1913 tiun triumfon en Tjumeno ripetis Sergej Utoĉkin, la dua rusa aviadilisto. Ŝajnas ke ĉio okazis laŭ la sama scenaro: la hipodromo, amasoj da spektantoj kun biletoj kaj sen tiuj, flugo daŭrinta kelkajn minutojn, kaj kompreneble ĉies ekscitiĝo. “Kiom da interparoloj estiĝis ĉirkaŭ tiu sensacio!” rememoris spektanto pri la flugo de Utoĉkin.


Utoĉkin kaj Farman IV

Tiu brile rufhara odesano impresis ĉiujn per siaj leda vesto, grandegaj aviadilistaj okulvitroj kaj terura balbutado. La homo de senbrida energio kaj senlima kuraĝo, sian unuan flugon Sergej Utoĉkin faris jam infanaĝe, veturinte sur… padelo de ventomuelilo. 


Sergej Utoĉkin

Tiu flugo rezultis al li falon, same kiel multaj sekvintaj. Biciklado, motorciko, aŭtosporto, flugoj sur aerbalono, bokso, naĝado, futbalo, vicrada glitado, ĵuĵicuo – li estis ĉampiono pri ĉie.


Sergej Utoĉkin biciklas

“Mi konatiĝis kun li en Granda Fontano somere 1904 kaj de tiam ne povis imagi Utoĉkin sen Odeso kaj Odeson sen Utoĉkin” skribis Aleksandro Kuprin, veturinta kun la estonta aviadilisto en aerbalono. 


Sergej Utoĉkin

Li flugis en 70 urboj de Rusio, leviĝis al ĉielo super Saharo, montris pilotan arton en Grekio kaj ŝajnis ke neniaj traŭmoj kaj katastrofoj povus haltigi lin. “Flugado estas pura plezuro. Se tie, supre, oni ion timas, tio estas nur tero” diris la aviadilisto. Kaj la tero venĝis al la aroga heroo.


Sergej Utoĉkin flugas

Post grave vundiĝi pro la falo dum la flugo Peterburgo – Moskvo, li eliris hospitalon rompita fizike kaj spirite. Animstato de la aviadilisto senĉese malboniĝis, aperis signoj de la progresanta skizofrenio, kies evoluon rapidigis kokaina dependeco.


Sergej Utoĉkin en mensmalsanulejo

En novembro 1913 Sergej Utoĉkin estis unuafoje metita en mensmalsanulejo. Li vivos tri pliajn jarojn antaŭ ol morti ĉu pro insulto, ĉu pro pulma inflamo. Sed la vojo al ĉielo fermiĝis al li por ĉiam kaj eble loĝantoj de Tjumeno estis la lastaj, kiuj vidis la kuraĝan aviadiliston flugi…


Sergej Utoĉkin

Dume Tobolsko, malgraŭ sia statuso de la gubernia ĉefurbo, denove postrestis rilate la teknikan progreson. Nur en aŭgusto 1914 la malnovan ĉefurbon de Siberio vizitis kun demonstracia flugo Jakov Sedov. Tiu fama biciklisto el Kievo “infektiĝis” je aviado post konatiĝi kun Miĥail Efimov – la unua rusa aviadilisto, prototipo de la ĉefheroo de la filmo “Deĵoris du kamaradoj”.


Miĥail Efimov

Ili kune forveturis al Francio, kie Efimov frekventis pilotlernejon de Henri Farman. Fakte Efimov benis lin al tiu ĉi vojo, donacinte al sia mekanikisto personan biplanon Farman. En ĝi en majo 1911 Jakov Sedov faris demonstraciajn flugojn super Vladivostoko – unuafoje en Siberio kaj Fora Oriento.


Jakov Sedov super Novosibirsko

Se diri la veron, loĝantoj de Tobolsko ne vidis la flugon. Sedov startis de sur Panin-monteto kaj provis leviĝi, sed pro pluva vetero sukcesis flugi nur ĝis rando de la monteto kie devis surteriĝi. Sed eĉ tia modesta demonstrado de la eblecoj de la aviado estigis uraganon de emocioj.
Rememorante kiel iam la urbanoj renkontis la unuan vaporŝipon, redaktoro de loka gazeto revis: “Pasos kvardek jaroj kaj flugi al Tjumeno en aeroplano estos same facile kiel trinki tason da teo. La aeroplanoj ne plu estos tiom grandegaj, mallertaj kaj malbelaj kiel Farman, kiun ni vidis nun, sed estos same malpezaj kaj moveblaj en ĉielo kiel bicikloj surtere kaj ĉiu, kiu nun havas rimedojn sufiĉajn por kaleŝo kaj ĉevalo, havos tian “aeran biciklon”.
Plejparto de la aŭguroj de la provinca Kasandro plenumiĝis. La aviadiloj iĝis graciaj kaj moveblaj, flugotimo estas konsiderata malsano kaj eĉ havas specialan nomon – aviofobio. Tamen plimulto de posedantoj de la nuntempaj (mekanikaj) kaleŝoj ankoraŭ ne povas aĉeti “aeran biciklon” kaj privata aviado plu restas ludilo por riĉaj, tre riĉaj personoj…

Comments