Skip to main content

Mia stelo: juda knabino meze de infero

Kiel kondutas homo en ekstrema, kotraŭhoma medio? Jen eble la plej interesa demando, respondo al kiu ĉiam interesis min. Mi plurfoje spektis filmojn pri Holokaŭsto kaj legis rememorojn de postvivntoj. Tamen malgraŭ tiom da sperto mi estas impresita de “Mia stelo” de Felicja Raszkin-Nowak kaj povas nomi ĝin unu el plej bonaj atestoj tiutemaj.
De paradizo al infero
Idilio – unu vorto sufiĉas por priskribi la antaŭmilitajn rememorojn de la aŭtorino. La inteligentaj amantaj gepatroj, bonhava domo, multe da geamikoj, vigla vivo de la pola ĉefurbo kun iom da esperanto-akĉento (ja temas pri aktivaj movadanoj). Unuaj kelkdek paĝoj prezentas la mondon harmonian kaj trankvilan kun pluraj detaloj kaj nomoj, aparte gravaj por historiistoj. Apartan atenton la aŭtorino donas al sia patro, kiun ŝi vere amis kaj admiris kiel idealon eternan.


Kompreneble la reala vivo ne estis tiom senzorga kaj ioman rozkoloriĝon kaŭzis faktoroj, konataj al ĉiu esploristo de memuaroj: idealigo de infanaĝo kaj gepatroj, koncentriĝo je plej bona parto de la okazintaĵoj, ktp. Poste Felicja jen kaj jen mencias, ke jam en la antaŭmilita Pollando antisemitismo estis forta, naciistoj malkaŝe propagandis kaj varbis, okazis bojkotoj de la judaj komercoj sub devizo: “Ne aĉetu ĉe la judoj!”. Sed tio apenaŭ multe koncernis la ĉirkaŭ dekjaran knabinon, kies mondo estis ankoraŭ eta kaj senzorga.
La paradizo subite transformiĝas al la infero. Post komenco de la Dua mondmilito kreskas streĉiĝo sentebla eĉ por la adoleskoj kaj jen la ŝarĝita pafilo ekpafis – sur Varsovion falis la unuaj germanaj bomboj. La memuaristino detale priskribas tiujn tagojn, rerakontas tiamajn onidirojn kaj transdonas sentojn de siaj proksimuloj. Timego pri proksima minaco, fiero pri heroeco de polaj batalantoj, solidareco antaŭ morta danĝero, espero je helpo de aliancanoj – baldaŭ forvaporiĝonta kaj tiu de la Ruĝa armeo, kiu anstataŭe enpikis tranĉilon en la najbaran dorson.
Fuĝo orienten, provo akomodiĝi al rifuĝinta vivo, nova atako de la germanoj, okupacio, geto, flava stelo sur vestoj, malapero de proksimuloj – subita kaj arbitra. La mondo disfalis kaj tiu procezo estis daŭra, ŝajne senfina kaj terura.
Postmilitaj judaj generacioj ofte demandis sin mem: kial iliaj prauloj plejparte rezignis je ajna rezisto kaj humile transdonis sin al la manoj de la ekzekutantoj? Kial ili surmetis malhonorigajn vestojn kaj iris al la getoj anstataŭ diskuri kaj batali por almenaŭ morti digne kun armiloj enmane? Kial ili preferis plenumi diskriminaciajn ordonojn kaj leĝojn, anstataŭ eskapi kaj kaŝi sin ie? Ja kiel montris ekzemplo de la fama hungara esperantisto la lasta strategio estis multe pli efika.
Sed por kompreni motivojn de la tiom stranga por la nuntempuloj konduto, oni devas sin turni al la juda historio. Dum pluraj jarcentoj la judoj tra la mondo estis persekutitaj kaj diskriminaciitaj. La oportuna objekto por direkti al ĝi popolajn indignon kaj malkontenton, ili alkutimiĝis al la ondoj de malamikeco, kiuj post iu tempo kutime malfortiĝis kaj estis anstataŭitaj de certa stabileco. Neniu, inkluzive de la nazioj mem, sciis unue ke temas pri la tute nova kontraŭjuda atako, kies celo estas ne ĝeni la judojn, sed definitive ekstermi ilin. Do kiam oni ordonis al la Raszkin-familio translokiĝi al la geto en Bjalistoko, ili faris tion same kiel pluraj antaŭaj generacioj. Sed anstataŭ malkomforto ili trafis abismon.
Timoj, esperoj, ĉiutagaj zorgoj – ĉion ĉi ŝi priskribas detale kaj skrupule. Multe da personoj kaj vivsituacioj pasas antaŭ leganto. La vivo en la geto, mallongaj eliroj eksteren al laborejoj, dividiĝo de la mondo je la juda kaj “arja”, la unua amo kaj perdoj – ĉio intermiksiĝis kaj prezentiĝas tre realisme. Oni preskaŭ palpe perceptas ĉiam pli densan atmosferon de timo kaj malespero, nigran mallumon de la detruitaj vivoj kaj kripligitaj homaj sortoj. Senlima suferego elverŝiĝas de sur la pagoj kvazaŭ lavango, sed oni ne povas riproĉi pri tio la aŭtorinon – ŝi nur honeste transdonas siajn sentojn tiamajn kaj raportas la faktojn.
La fina, plej mallonga parto de la libro rakontas pri la vivo en la postmilita Pollando. Ankaŭ ĉi-kaze unuaj esperoj baldaŭ cedis al elreviĝoj. La fera kurteno malleviĝis, forbarante la amatan patrujon de la ekstera mondo. Komenciĝis nova politika batalo kaj la aŭtoritatoj denove bezonis la pekokapron. Feliĉe la judoj ankoraŭ restis en Pollando.
Felicja postvivis Holokaŭston kaj likvidon de la Bjalistoka geto, kie el 40 mil homoj saviĝis apenaŭ 40. Sed ŝi ne povis elteni pluan ĉiutagan lukton por rajto esti civitano de sia propra lando. Do ŝi elmigris, sekvante siajn geidojn, al la komforta Danio, kiu iĝis nova patrujo por ŝia familio.

Honesta subjektivaĵo
Kial mi ŝatas tiun ĉi libron kaj elstarigas ĝin post legi plurajn similaĵojn? Ĝia ĉefa avantaĝo laŭ mi estas honesteco. Kompreneble ĝi ne estas objektiva kaj apenaŭ oni povus postuli tion de la memuara ĝenro. Tio ĉi estas tute subjektiva priskribo de la okazaĵoj kaj personoj, garnita je pensoj kaj pritaksoj, kiujn influis ne nur la aŭtorina personeco, sed ankaŭ ŝiaj postmilitaj konoj kaj spertoj. Sed ni konas tion, do povas korekti sian percepton. Pli gravas ke ŝi klopodas rakonti al ni, kion ŝi vidis, spertis kaj sentis.
Tio ege kontrastas kun multaj rememoroj, kies aŭtoroj ofte intence modifas siajn rakontojn por konvinki leganton je iu ideo, plej ofte aperinta ĉe la aŭtoro jardekojn post la priskribitaj eventoj. Tiucele ili jen “forgesas” ion, kio malakordas al la dezirata bildo, jen “almemoras” novajn scenojn, kaj ĉion ĉi abunde garnas per paroladoj propagandaj kaj filozofiaj. Trafa ekzemplo povas esti “Tuikero la Harkio” – rememoroj de la franca soldato pri la milito en Alĝerio, kie la kontraŭmilita agitado okupas 80% de la libro, lasante preskaŭ neniun spacon al la militaj scenoj mem.
Nia aŭtorino skrupule registras la faktojn, sendepende de tio, ĉu ili plaĉas al ŝi aŭ ne. Ŝi rememoras amikojn, kiuj restis ĉe la “arja” flanko de Bjalistoko kaj laŭeble helpis al ŝi malgraŭ morta risko. Sed ŝi agnoskas sampaĝe, ke plejparto de preterpasantoj rigardis la deportatajn judojn indiferente, pli scivoleme ol kompate. Ŝi dankegas siajn polajn savintojn, sed konstatas ke multaj samvilaĝanoj kontraŭis tian konduton kaj povus perfidi ilin. Do la polaj judoj devis timi ne nur la naziojn, sed ankaŭ la polajn naciistojn, kiuj batalis kontraŭ Hitlero, sed por “Pollando sen judoj”. Kun bedaŭro ŝi rememoras, ke ŝiaj savintoj jam post forpelo de la germanoj estis atakitaj de la polaj naciistoj kaj severe batitaj pro sia helpo al la juda knabino.
Same minacaj tiuj ĉi naciistoj estis al la sovetiaj soldatoj, kies alvenon ŝi kaj ĉiuj aliaj judoj atendegis spirkapte, spurante per la malpermesita radio antaŭeniĝon de la Ruĝa armeo. Tiu ĉi honesteco donas al la libro signifon de la grava historia dokumento, uzenda de ajna historiisto de Holokaŭsto en Pollando.

Esperanto-dimensio
Ĉu tiu ĉi libro havas rektan rilaton al la Lingvo Internacia? Jes kaj ne. Originale ĝi estas verkita en la pola kaj nur post kvaronjarcento tradukita de la senlaca Tomasz Chmielik. La aŭtorino mem neniam mencias siajn esperanto-aktivecojn aŭ la lingvokonojn entute.
Tamen sur libropaĝoj ni renkontas plurajn personojn, kiuj ludis aktivan rolon en la esperanto-movado de la antaŭmilita Pollando. Esperanto estas neignorebla parto de la priskribata medio, ĝia kromgusto senteblas kaj ĝuigas. Plifortigas ĝin koincido, laŭ kiu plejparto de la priskribataj eventoj disvolviĝas en Bjalistoko – urbo, por ĉiam forte ligita al nia kara lingvo kaj ties kreinto.
Ĉu la libro povus daŭrigi sian vivon en la esperanto-kulturo? Mi pensas ke jes, eĉ se ne rekte. Dum la legado min plurfoje trafis la sento ke mi kvazaŭ spektas la filmon. La eventoj, homoj kaj atmosfero estas prezentataj tiom realisme, ke eĉ en la nuna formo naskigas imagobildojn. Kio okazus, se ĝin prenus kaj perlaborus lertaj manoj de scenaristo? Teatraĵo aŭ eĉ filmo sendube povus frukti de tiu laboro.
Kompreneble ambaŭ formoj postulas ne nur multe da klopodado, sed ankaŭ sufiĉe da mono. Esperanto-teatro nun evidente stagnas pro manko de ĉiuj bezonataĵoj – financoj, scenejoj, artistoj kaj eĉ spektantoj, kiuj pli-malpli grandkvante povas kolektiĝi nur dum la universalaj kongresoj. Luiza Carol antaŭ kelkaj jaroj plendis en Beletra Almanako ke Esperantujo ignoras la radiospektaklojn, tiom oportunajn por la disa kaj ne ĉiam pagipova esperantistaro. Sed ŝajnas ke tio estis voĉo de la krianto en dezerto, ja nenio ŝanĝiĝis ĝis nun.
Kinoarto en nia verda lando same vegetas kun apenaŭ laŭdinda escepto forme de la filmoj de Christopher R. Mihm, kiujn mi konsideras vere hororaj.
Do sola aŭ almenaŭ preferinda ebleco en la nunaj cirkonstancoj ŝajnas al mi repreno de la verko fare de iu profesia ekstermovada reĝisoro. Tiukaze eventuale la esperanto-spuroj estos apenaŭ senteblaj, sed pli bone havi ion ol nenion, ĉu ne? Se tion faros profesiulo, eble milionoj da homoj aŭdos nomon kaj eble eĉ sonojn de nia lingvo, aparte se spertaj esperantistoj konsultos la filminton. Ĉu iu havas amikojn en kinomedio?

Modesta, sed profesia
Tiuj du vortoj plej ĝuste karakterizas la eldonaĵon. Bona tiparo, mola kovrilo, folioj blankaj kaj bone algluitaj. La libron antaŭas enkonduko fare de la aŭtorino kaj finas du ŝiaj epilogoj diverstempaj. La lastajn paĝojn okupas dekkelko da familiaj fotoj, ne tro altkvalitaj pro maltaŭga papero.
Mistajpoj maloftas kaj lingvaĵo estas ĝenerale bona. Nur foje senteblas pola akĉento de la tradukinto, kiu diras “agordo” anstataŭ “humoro” (ankaŭ en la rusa tiuj vortoj samsonas). Krome mi kun miro rimarkis kelkajn ne-PIVajn vortojn, kiujn la tradukisto obstine uzas malgraŭ plurjara ekzisto de normalaj, por ĉiuj kompreneblaj formoj. “Baledo” anstataŭ “baleto”, “paketo” anstataŭ “pakaĵo”, “ŝmuglado” anstataŭ “kontrabando”. Mi ne estas lingvisto, do ne juĝu, ĉu tiuj vortoj estas pli ĝustaj kaj konvenaj ol la enradikiĝintaj variantoj. Sed mi certas, ke Esperanto estas normala lingvo, do tradukisto uzu la efektivan lingvaĵon kaj ne inventu la novan por ne transformi normalan lingvaĵon de originalo al stranga miksaĵo kiel tio okazis en “Cent jaroj da soleco” fare de Fernando de Diego.
Feliĉe ĉi-kaze la tradukisto plejparte fidele plenumas sian devon kaj al leganto restas nur danki lin pro la laboro granda kaj altkvalita.

Comments