“Rano” de Mo Yan: ĉiuj ideoj fuŝas

Mi prenis tiun ĉi libron dum la UK en Rejkjaviko en 2013, sed legis nur ĉi-jare. La ĝuinda verko pensigas pri pluraj aferoj, speciale min – homon, kiu naskiĝis en Sovetunio.

Granda kompato al senkompatuloj
Kio estas homo kaj kiel mezuri lian valoron? Ĉu feliĉo de la homaro pravigas suferojn de iuj el ties anoj? Abrahamo pretis oferi sian filon por plenumi dian ordonon. Ivan Karamazov el la fama romano de Fjodor Dostojevskij kontraŭe diris ke li “...tute rezignas je la supera harmonio. Ĝi valoras eĉ ne larmeton de eĉ ne unusola mortigita infano”. Kion elektos Mo Yan?




Mi ne eraris, temas pri lia persona dilemo. La ĉefaj herooj de tiu ĉi romano kaj la priskribataj cirkonstancoj eĉ se ne 100%, tamen spegulas spertojn de la aŭtoro. La romano prezentiĝas forme de leteroj de la emerita militisto kaj ni scias ke Mo Yan eksiĝis de la armeo nur en 1997, post du jardekoj de militservado. La kerna figuro estas lia onklino – vilaĝa akuŝigistino, kiu strikte observas plenumon de la naskolimiga politiko, kaj ankaŭ tio kongruas kun la aŭtora biografio. Mi certas ke pluraj detaloj, epizodoj kaj karakteroj ankaŭ estas prenitaj de liaj travivaĵoj. Do kion finfine respondas la nobelpremiita verkisto, sendube la plej fama el la nunaj ĉinaj verkistoj? Mi ne scias.

Vere, mi tre atente legis la romanon, ĉar ĝi estas vigla, atentokapta, vivoplena kaj simple bongusta. Sed evidente tio estis sekvo de la aŭtora intenco – doni al ĉiu leganto eblecon fari propran opinion. En longa antaŭparolo Mo Yan deklaras sian pozicion rilate la romanon kiel ĝenron. Interalie li diras ke la vera romano bezonas “grandan aflikton kaj grandan kompaton”. La verkisto tuj klarigas ke ne temas pri la kompato en ties ordinara, ĉiutaga senco kiel la sento, kiun havas bonkorulo al iu suferanta estaĵo aŭ al alia bonulo. Temas pri la granda kompato, kiun meritas iu ajn viva estaĵo – eĉ se foje kruela aŭ misfara kiel ekzempligita de li ĉina partizano, kiu en junaĝo mortigis per bajoneto dekojn da militkaptitoj kaj poste iĝis aminda maljunulo, estimata de ĉirkaŭuloj kaj bonkora al la infanoj.

La mortiga onklino
Eble tian kompaton lia heroo sentas al sia onklino, kiun li adoras kaj estimegas malgraŭ ĉio. Ŝi per fera mano gvidis la naskolimigon en la regiono. La priskribataj okazaĵoj povas ŝoki iun ajn, kredu min, homon kiu dum pluraj jaroj koncernis la militajn kaj policajn aferojn en Rusio. Fakte la ŝtato deklaris veran militon al ĉiuj rompintoj de la regulo “unu familio – unu infano”. Post naskiĝo de la unua bebo oni sendis la patrojn al la ligatura operacio kaj metis la spiralon al la patrinoj. Nenia kompato, escepto aŭ pardono – se iu kontraŭis, la kuracistoj revenis kun polico. Se ino tamen sukcesis gravediĝi oni abortigis ŝin perforte. Se ŝi kaŝis sin, la akuŝigistoj serĉis la kompatindan gravedulinon helpe de la polico kaj spionoj, kiuj haveblis en ĉiuj socitavoloj. Ne gravis kiom da monatoj jam aĝis la feto – la abortigo okazu senescepte.
Inter la plej teruraj scenoj de la monda literaturo sendube restos la akuŝigistino persekutanta en boato sepmonatan gravedulinon, kiu klopodis fornaĝi kaj la persekutado de alia virino, kiu penis eskapi sur la floso. Ambaŭ inoj pereis sur la manoj de la kuracistino, kiu anstataŭ la vivo portis al ili la morton.
Eĉ la unua kaj tre amata edzino de la ĉefa heroo estis inter viktimoj de lia onklino kaj ŝia adiaŭo antaŭ la operacio kortuŝas kaj larmigas per sia sincereco kaj fajna antaŭsento de la tragedio, kiu kvazaŭ ŝvebas en la klinika aero. Ŝia morto skuas lin ĝisfunde, sed li plu amas la onklinon kaj admiras ŝin kiel heroinon de la nova epoko.

Adori Molokon
Ĉu li estas fanatikulo? Tute ne. Laŭ priskribo temas pri ordinarulo, siaspeca averaĝulo, unu el centmilionoj da ĉinaj civitanoj. Li vidis mizeron de la kamparana vivo, sensencajn kruelaĵojn de la kultura revolucio, iĝis unu el la viktimoj de la kontraŭhoma naskolimigo kaj fine vidis kiel la socialisma Ĉinio transformiĝis al la fakte kapitalisma lando kiun regas iamaj komunistaj superuloj dum la ordinara popolo plu restas senrajta kaj subpremata (la aŭtoro donas multajn ekzemplojn kaj oni povas nur miri, kiel la reĝimo akceptas tiom klaran kaj fortan kritikon). Tamen li plu amas la partion, la patrujon kaj la onklinon. Kial? Tio estas la ĉefa enigmo de la romano, ĝis nun ne tute solvita de mi.
Sed ĝi estas parto (aŭ tuto) de alia, pli ĝenerala demando – kial multaj ĉinoj ĝis nun adoras Mao? Li gvidis la landon kiam okazis teruraj kruelaĵoj, liaj frenezaj eksperimentoj kondukis Ĉinion al la rando de abismo, pereigis milionojn da homoj kaj centmilionojn metis en la mizeregon. Sed eĉ nun, kiam la socialisma utopio fiaskis kaj nur la regado de la Komunisma partio daŭras kaj estas fakte la sola celo de la respektiva reĝimo, kiu pretas (almenaŭ parte) oferi eĉ la ekonomian kreskon nur por deteni la potencon kaj ne ripeti la sorton de siaj sovetiaj kamaradoj, eĉ nun milionoj da homoj tra Ĉinio pretas starigi orajn monumentojn al la homo, laŭ kies ordono oni turmentis, humiligis kaj mortigis iliajn gepatrojn. Kial?
Ĉu ili ne scias pri tiuj krimoj aŭ ne kredas je ili? Tute ne. La “eraroj” de la Mao-periodo estas oficiale rekonitaj. Same la onklino el la romano agnoskas fine, ke ŝi akuŝigis kvin mil bebojn kaj abortigis preskaŭ tri mil, pro kio ŝiaj manoj fetoras je sango. Sed la nevo plu adoras ŝin kaj deklaras la tute senkulpa persono, preskaŭ sanktulino. Oni povus nomi lin freneza, sed ĉu eblus imagi samtempan kaj daŭran frenezon de la centmilionoj da homoj?
Mi pensas ke estas io mistika, preskaŭ religia en tiu adorado de la supera instanco, de la centra potenco, kiu simboligas samtempe la patrujon, partion kaj... dion. Jes, tio ne estas obeo de la devigita subulo, tio estas blinda fideleco de Abrahamo, tiu neimagebla kredo kiu igis antikvajn judojn ĵeti siajn idojn al la faŭko de Moloko. La sama kredo ebligas al li, racia homo, ĝisosta komunisto, kiu de komence komprenis ke lia edzino trompas lin, uzante lian spermon por naskigi bebon pere de surogata patrino, fine sincere kredi kaj kredigi aliulojn, ke lia pensiiĝinta edzino naskis. La surogata patrino, preskaŭ perdinta la racion serĉante sian idon, iĝas plia (ĉu la lasta?) viktimo de la naskolimigo, kiu jam iĝis anakronismo, strikte deviga nur por la malriĉuloj kaj facile ignorata de la ĵusbakitaj bonzoj kiuj denove mastras la landon.
Evidente pro tio Mo Yan, kiu kiel adolesko spertis la kulturan revolucion, konis  kamparanan mizeron kaj vidas la teruran distavoliĝon de la ĉina socio, regatan nur de la mono kaj povo, plu adoras la partion kaj Mao, kaj rifuzas subteni iun ajn opozicion. Tio ne estas timo, kiel opinias multaj liaj kritikantoj. Tio estas kredo.

Feliĉa fino
Ĉu la konkludo estas tro pesismisma? Tute ne, la aŭtoro evidente havas kontraŭan opinion. Oni povus erari kaj fuŝi, sed fine, post plurjardeka eksperimentado, kiam ĉiuj grandaj ideoj pri egaleco, frateco kaj ĉies prospero fiaskis, la unuan rangon denove okupas la plej malnova, antikva valoro kiu postvivis malgraŭ terura persekutado kaj neglektado – la bebo. Ĝi iĝas simbolo de la homo, de la tuta homaro, kiu foje foriras en ombron, kaŝita de iuj, kvazaŭ pli valoraj aferoj kiel nacio, klaso aŭ religio. Sed kiam la nebuloj forvaporiĝas, ĝi restas kaj plu staras alte kaj brile kiel la plej klara lumturo, aprobata de ĉiuj. La ĉefa heroo, kiu unue akre rifuzis la iniciitan naskigon de sia bebo, fine aprobis kaj eĉ iĝis feliĉa pro tio. En la lasta etapo de vivo li ekhavis la filon kaj lia vivo akiris la sencon. Se tio estas pesimismo, do kio estas la feliĉa fino?

La stilo kaj kompozicio
La romano prezentiĝas en originala (kvankam ne nova) formo de la leteroj. Ilia aŭtoro estas la supremenciita militisto, kiu post emeritiĝi dediĉis sin al verkado, speciale al la verkado de la dramo pri sia onklino. La adresato de liaj leteroj estas japana verkisto, kiu iam vizitis Ĉinion kaj renkontiĝis kun li. Tre interesa maniero prezenti la historion kun forta persona gusto.
La romanon sekvas tiu ĉi teatraĵo el naŭ aktoj. Mi devas agnoski, ke unue tiu ĉi aldonaĵo ĝenis min, ĉar mi ne imagis kiel mi relegos la ĵus legitan historion. Sed danke al tio mi unuafoje komprenis kiom diferencas tiuj ĉi ĝenroj – la romano kaj teatraĵo. Ĝi legeblas tre leĝere kaj kaptas la atenton malgraŭ oni jam scias kio okazos. Mi esperas ke iam ĝi aperos sur la scenejoj de unuarangaj mondaj teatroj kaj eble eĉ prezentiĝos en Esperantujo.

La eldonaĵo
La eldonaĵo vokas kontraŭdirajn sentojn. La libro mem estas senriproĉa. La mola kovrilo estas profesie dizajnita, bela kaj forta. La paĝoj ne elfalas kaj evidente la libro vivos sufiĉe longe. La ilustraĵoj mankas. La papero kaj tiparo estas modestaj, sed bonaj.
La ĉefa manko estas bedaŭrinde tro granda, ĉar temas pri la traduko mem. Ĝi estas malglata, foje evidente erara kaj tiuj fuŝoj jen kaj jen stumbligas la leganton. Mi donu nur kelkajn ekzemplojn.
La vortuzo estas iom stranga, sed almenaŭ ne tro ĝena kiel tiu de Fernando de Diego. Pocento en la senco procento, avio anstataŭ aviadilo, televizio anstataŭ televido, alesto anstataŭ ĉeesto, kadro anstataŭ kadrulo – ĉion ĉi oni povas akcepti kiel personajn preferojn. La vortoj pri fuĝintaj al Harbino post la Rusa enlanda milito belorusoj estas evidenta eraro, eble kaŭzita de la ĉina paŭsaĵo (la rusoj kaj belorusoj estas du malsamaj etnoj kaj la aŭtoro certe celis la unuajn, anojn de la Blanka Armeo, ne blankajn rusojn kio estas laŭvorta traduko de beloruso).
Sed kiel klarigi plurfojan mankon de “ĉu” en la demandofrazoj? Kiel pravigi la konfuziĝon inter scii kaj koni (ekz. bone scias min)? Mi ne asertas ke tio grave fuŝis la impreson, sed mi opinias ke tiom grava kaj altnivela literaturaĵo meritas pli atentan kaj zorgeman prezentadon.

Resume. Al la legantoj: legu kaj ĝuu. Al la eldonantoj: reviziu kaj reeldonu. Al la aŭtoro: verku plu.

Comments